La kondamniton al skurĝado oni irigis sur azeno tra difinitaj stratoj kaj samtempe oni punbatis lin. La skurĝaton ĉirkaŭis heroldo, gardistoj kaj publiko.
En la epoko de Cervantes, sinonimo de «borsomakleristo», uzata ankaŭ en la senco «parigisto» aŭ «pandaro».
Homo, kiu aranĝas por aliaj sekretajn am-aferojn.
Esti pendumita.
Cervantes kritikas, kiel aliaj verkistoj kaj kronikistoj de la epoko, la mankon de aktiveco kaj diligento de la reĝaj galeroj en la kampanjoj kontraŭ la arabaj ŝipoj.
Aludo al ia friponaĵo farita de la komisaro en loko, kie la piedirantaj ĉenuloj haltis por ripozi. Kulpan konduton, en gastejo, de simila komisaro, priskribas la verkisto Mateo Alemán, samtempulo de Cervantes, en sia pikareska romano Vivo de Guzmán de Alfarache .
Voli senprudente implikiĝi en aferon danĝeran aŭ malagrablan. Hispana proverbo.
Alia preteratento de Cervantes. En la komenco de la ĉapitro li mencias du rajdantojn kun musketoj.
La membroj de la Santa Hermandad devis atentigi, per la sonoriloj de la vilaĝoj, la ceterajn membrojn de la distrikto kunpersekuti la fuĝantajn krimulojn.
La Santa Hermandad ekzekutis la krimulojn, pafante sagojn kontraŭ ilin.
La ŝtelo de la azeno estis inkludita en la dua eldono de 1605, de Juan de la Cuesta. En la unua eldono ĝi mankis, pro pretervido de Cervantes aŭ de la presisto.
Sed Ginés de Pasamonte ŝtelis de li la azenon iom pli frue. Ĉi tie, kaj en alia alineo de ĉi sama ĉapitro, Cervantes preteratentis la ŝtelon.
Hispane «fadeno».
Repuŝi ion ŝajne bonan aŭ profitan, sed kiu efektive kaŭzas ĝenon aŭ malutilon.
En la tanado de iaj ledoj oni uzis ankaŭ ambron, kaj tio donis distingitecon al la vestaĵoj per ili faritaj.
En la tempo de Cervantes oni kredis, ke la luno, opone al la suno, estas humida planedo, kaj ke de ĝi fontas kaj venas la humido.
Laŭ la romanoj kavaliraj, majstro Elisabat estis, interalie, eminenta ĥirurgo. Disdegne kaj insulte don Quijote dediĉas al li tiun amuzan epiteton.
Cervantes denove forgesas, ke Ginés ŝtelis la azenon disde Sancho.
Sancho volis diri «Isopete», antikva hispana nomo de Ezopo.
Sancho ne memoras la nomon «Elisabat» kaj diras anstataŭe «abato».
Laŭ Ariosto, Bradamante estis militema junulino. Pro ŝia akiro de la ĉevalo Frontino, ŝia amata Rugero restis for de ŝi longan tempon.
La ĝusta esprimo latina estas in inferno nulla est redemptio : «ne ekzistas espero eliri el la infero».
En la militaj ordenoj kaj en kelkaj aliaj institucioj oni postulis de la kandidatoj dezirantaj eniri tien, ateston, ke ilia sango puras ekde, almenaŭ, kvar antaŭaj generacioj, tio estas, ke ili havas sangon nek judan nek araban.
Tio estas, en tre antikva epoko. Wamba, aŭ Vambo, estis visigota reĝo (672-680)
Nova preteratento de Cervantes. Laŭ la ĉapitro 24ª, kiam Luscinda petis de Cardenio la libron pri Amadís, don Fernando jam antaŭe legis la bileton.
«Frato», epiteto kun disdegna nuanco, kiam oni ĝin uzas por alparoli nekonatan mizerulon aŭ almozpetanton.
Tio estas, ilin vendos por moneroj arĝentaj kaj oraj.
Hispane, «pisulino».
Ĉar la galeruloj, per la remiloj, irigis la ŝipon.
Don Quijote aludas al siaj konversacioj kun Sancho en la ĉapitroj 7ª kaj 21ª.
Fenikso, en sia figura senco de homo supera, unika en sia speco.
Probabla aludo al la incidento ĉe la ful-martelegoj, kiam don Quijote batis per la lanco Sanchon pro ties impertinento (ĉapitro 20ª).
Meti al si dokumenton aŭ leteron sur la kapon estis montro de respekto aŭ amo al la sendinto.
Por stimuli la viglon kaj rapidon de la azenoj, kiujn la ciganoj deziris vendi, ili uzis, inter aliaj artifikoj, la verŝon de hidrargo en la orelojn de tiuj bestoj.
Aludo al la baleno de la historio pri la profeto Jona.
Evidentas la erotikaj aludoj de la mastrino.
Neologismo. Hispane «dueña». Damo, ĝenerale vidvino, kiu servis kaj akompanis pli riĉan aŭ pli altrangan fraŭlinon.
Esperantigo de la hispana «flemáticas» (flegmaj) por pli ĝusta redono de la originalo.
Esperantigo de la hispana «cismáticas» (skismaj) por pli ĝusta redono de la originalo.
La Saĝulo estas la biblia Salomono. Ĉi tie oni aludas al Sentencoj 31,10: «Se iu trovis kapablan virinon, ŝia valoro estas pli granda ol perloj».
Latine: «ĝis la altaro», t.e. nur en bonaj kaj honestaj entreprenoj. Tion diris Plutarko, ne ia poeto, kiel Cervantes erare citas.
Itala poeto, mortis ĉirkaŭ 1570. Oni diras, ke li laboris 24 jarojn komponante la poemon Larmoj de Sankta Petro .
Rakontas Ariosto en sia Rolando , ke iu kavaliro, amiko de Reinaldos, donacis al li glason, kiu havis la kapablon riveli al la edzoj, ĉu ties edzinoj trompis ilin. Cervantes sin inspiris en kelkaj partoj de Rolando por verki la novelon pri la stulta scivolo.
Cervantes eble aludas al iu el siaj perditaj komedioj, eble al la titolita La Confusa .
Danaa, amantino de Zeŭso, kiu ŝin gravedigis alpreninte la formon de orpluvo.
Hispane, ĉambro kie la virinoj sidiĝis sur surplankaj kusenoj kaj akceptis la vizitantojn.
Eble Cervantes mem. Li kutimis citi sin, sen mencii sian nomon.
La kvar S respondas al la komencaj literoj de la kvar jenaj vortoj: saĝa, sola, servema kaj sekretema.
En ĉi alfabet-orda listo mankas kelkaj literoj de la Esperanta aboco, sed ankaŭ en la originalo mankas aliaj de la hispana alfabeto.
Porcia, edzino de Marko Bruto. Kiam ŝi sciis pri la morto de sia edzo en Filipos, ŝi prenis de si la vivon, glutante kelke da ardaj braĝoj.
Neologismo. Hispane «cimitarra»; france «cimeterre»; angle «scimitar». Araba glavo kun klingo larĝa kaj kurba.
Ĉar per tiu, aŭ per alia simila plejdo, oni bernis lin.
Latine: «ni ĝoju». Ĉi-kuntekste: «kontentiĝon» (pro la alveno de novaj gastoj).
Читать дальше