Per tio li finis sian testamenton, tuj poste suferis svenon kaj lasis sin fali laŭ sia tuta longo en la lito. La ĉeestantoj, konsternitaj, rapidis lin helpi, sed li vivis ankoraŭ dum tri tagoj atakata de oftaj sinkopoj, meze de la konstanta alarmo de la hejmanoj. Tamen la nevino manĝis, la mastrumantino trinkis, kaj Sancho Panza kontentis, ĉar la legacioj iom viŝas aŭ moderigas en la heredanto la doloron, kiun li nature sentas ĉe la forpaso de persono amata.
Fine alvenis la lasta tago de don Quijote, post ol li ricevis la sakramentojn kaj abomenis kun multaj kaj trafaj argumentoj la librojn kavalirajn.
La aktisto ĉeestis la momenton de lia forpaso kaj diris, ke neniam en la libroj kavaliraj de li legitaj, li renkontis prodon, kiu mortus en sia lito tiel rezignacie kaj kristane kiel don Quijote. Kaj la hidalgo, inter ĉies veoj kaj larmoj, fordonis sian spiriton: mi volas diri, ke li mortis.
Tiam la pastro petis la aktiston, ke li faru dokumenton pri tio, ke Alonso Quijano la bona, ordinare alnomata «don Quijote de La Mancha», forlasis ĉi mondon kaj mortis de natura morto. Li aldonis, ke li deziras la ateston, por eviti, ke alia ajn aŭtoro, escepte de Cide Hamete Benengeli, false revivigu lin kaj verku senfinan historion pri liaj faroj.
Ĉi finon havis la inĝenia hidalgo de La Mancha, kies naskolokon ne volis precize riveli Cide Hamete, por ke ĉiuj vilaĝoj de La Mancha disputu inter si la honoron patri kaj posedi lin, same kiel la sep urboj de Grekio disputis pri Homero. Oni ne parolas ĉi tie pri la larmoj de Sancho, de la nevino kaj de la mastrumantino, kaj ankaŭ ne pri la novaj epitafoj sur la tombo de la hidalgo, kvankam Sansón Carrasco verkis la jenan:
Kuŝas jen la kavaliro
tiel granda laŭ la forto,
ke la tuta mondo vidis,
ke la Mort’, per lia morto,
lian vivon ne likvidis.
Super homoj li imponis,
terurante perkuraĝe,
kaj kondutis avantaĝe,
ĉar al ludo li sin donis
vivi fole, morti saĝe.
Kaj la tre prudenta Cide Hamete diris al sia plumo:
—Ho vi, plumo mia, mi ne scias ĉu bone aŭ fuŝe tajlita! Pendante de ĉi hoko per kupra drato, vi restos ĉi tie kaj vivos dum longegaj epokoj, se arogantaj kaj friponaj historiistoj ne dekroĉos vin por vin profani. Sed, antaŭ ol ili vin detirus, avertu ilin en la plej milda maniero ebla:
For, friponoj, for mi diras!
Mi montriĝas al vi spita,
ĉar ĉi tasko, bona reĝo,
al mi estis rezervita.
»Nur por mi naskiĝis don Quijote, kaj mi por li. Li sciis agi kaj mi skribi, kaj ni du estis fakte unu, malgraŭ la tielnomata aŭtoro el Tordesillas, kiu, per struta plumo krude kaj fuŝe tajlita, aŭdacis skribi, kaj eble skribos denove, pri la faroj de mia kuraĝa kavaliro, kvankam tia tasko estas tro peza ŝarĝo por liaj ŝultroj, kaj la temo tro granda por lia sterila talento. Avertu lin, se okaze vi konos lin persone, ke li lasu ripozi en la tombo la lacajn kaj jam putrajn ostojn de don Quijote, kaj ke li ne portu ilin, kontraŭ ĉiaj leĝoj de la mortoj, al Olda Kastilio, [436] [436] Hispana regiono. Ĉe la fino de la Dua parto de don Quijote , la plagiatisto Avellaneda diras, ke la hidalgo faris novan eliron por vagadi tra Olda Kastilio.
devigante lin elpaŝi el la ĉerko, kie li kuŝas laŭ sia tuta longo kaj nekapabla fari trian eliron aŭ entrepreni novan aventuron. Liaj du eliroj, tiel laŭde kaj aplaŭde aklamataj, same en la hispanaj kiel en la eksterlandaj regnoj, sufiĉas por ridindigi tiom multe da aventuroj plenumitaj de tiom multe da vagantaj kavaliroj. Tiel vi faros vian devon de bona kristano, donante bonan konsilon al persono deziranta al vi malbonon, kaj mi sentos min fiera kaj feliĉa esti la unua aŭtoro, kiu ĝuos la plezuron atesti la pozitivan reagon kaŭzitan de lia verko. Ĉar mia sola celo konsistis en tio, inspiri al la homoj disdegnon kaj abomenon kontraŭ la fikciaj kaj absurdaj historioj de la libroj kavaliraj, kies prestiĝo, de kiam aperis la vera rakonto de mia vera don Quijote, komencas ŝanceliĝi kaj sendube baldaŭ disfalos. Vale .
Fernando de Diego dediĉis plurajn jarojn al la tradukado de Don Quijote , kiun li finis en 1976.
La hispana familio Manteca-Cano mecenatis la tradukon. Ili donis la komencan kaj decidan impulson al la kiĥoteska tasko aperigi, en la internacia lingvo, la senmortan romanon de Cervantes. En januaro 1977ª, Miguel Manteca López kaj lia edzino donacis la manuskripton de la traduko al Fundación Esperanto.
Víctor Ortiz, patrono de Fundación Esperanto, pagis tiun unuan eldonon de la verko.
José Luis Peralta Medrano, sen scii eĉ unu vorton de Esperanto, linotipe kompostis brile, konscience kaj kompetente, la tutan tekston de Don Quijote por tiu unua eldono de 1977.
G. Waringhien, L. Knoedt kaj H. Vatré kontribuis per informo pri ĉ. 220 eraroj trovitaj en la eldono de 1977, kiujn Fernando de Diego kompilis kaj publikigis en Literatura Foiro .
Miguel Gutiérrez Adúriz antaŭ 2008 iniciatis la bitigon de la traduko, cele al reeldono, organizis laborantaron por retajpado de la originala teksto, kaj mem retajpis parton el ĝi. Krome li dezajnis la novan kovrilon.
Ángel Arquillos López, Luis Eduardo Berdor Remón, Pablo Busto González, Antonio A. Casas Sánchez, Juan Antonio del Castillo Martínez, Ángel García Gutiérrez, Ángel García Santos, Jordi Lietor López, Miguel Ángel Martín Martín, Fernando Mateos Morán, Lorenzo Noguero Sarasa, Sabino Pelegrín Colomo, kaj José María Salguero retajpis la verkon.
Ana Manero kaj Manolo Parra reviziis la unuan parton de la retajpita teksto.
José Antonio del Barrio kunordigis la bitan reviziitan reeldonon kaj ĝian publikan prezentadon.
Marcos Cruz reviziis la tutan verkon, unuecigis kaj aktualigis la formaton, kaj aranĝis la komputilan programaron por produkti la bitlibron.
Antonio Valén reviziis la lingvajn korektojn kaj solvis la lingvajn dubojn.
La bita eldono de Don Quijote kreskos kaj pliboniĝos. Ĉiu nova versio havos versi-numeron, inklude de internaci-formata dato.
La lastan version ĉiam eblas deŝuti de http://esperanto.es/quijote
. Por klareco, la nomo de la dosiero ĉiam estos don_quijote_en_esperanto_JJJJ-MM-TT.epub
, kie JJJJ-MM-TT
estas la dato de la versio.
Nur publikaj versioj estas enlistigitaj ĉi tie.
1.0.0-rc.6+2016-06-12
Antaŭpretigita por registro sur menditajn komputil-memorilojn ofertotajn dum la 75ª kongreso de Hispana Esperanto-Federacio (en Herrera del Duque, provinco Badaĥozo, de la 30ª de junio ĝis la 4ª de julio).
1.0.0-rc.13+2016-06-27
Antaŭpretigita por reta distribuo dum la kongreso.
1.0.0+2016-07-01
Unua publika kompleta versio.
Karolo la 5ª kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio; Karolo la 1ª kiel reĝo de Hispanio.
La tuta prefaco, inkluzive de la poemoj ĉe la fino, estas longa serio da akre satiraj aludoj kontraŭ la poeto kaj dramisto Lope de Vega (1562-1635), kvankam Cervantes neniam rekte mencias lian nomon. La aŭtoro de Don Quijote pafas la sagojn de sia morda kritiko kontraŭ la vanto, la danda parademo, la senbazaj pretendoj al nobeleco, la falsa erudicio, la flato al la vulgara gusto de la publiko, kaj la am-aferoj, ĉefe kun Micaela Luján aŭ Camila Lucinda, de Lope de Vega. Samtempe Cervantes atakas ankaŭ lian intiman amikon, Alonso de Castillo Solórzano (1584-1648?), eble, post Cervantes mem, la plej bona novelisto hispana de la 17ª jarcento, kaj eble la aŭtoro, kiu, sub la kaŝnomo Avellaneda, verkis la falsan Dua Parto de Don Quijote kiel venĝon kontraŭ la sarkasmoj de Cervantes.
Читать дальше