—Tre volonte mi faros tion —respondis don Álvaro—, ĉar kaŭzas admiron vidi samtempe du don Quijotes kaj du Sanchos tiel egalaj laŭ la nomoj kaj tiel diferencaj laŭ la faroj. Kaj mi denove diras kaj konfirmas, ke mi ne vidis kion mi vidis, kaj ke, kio okazis al mi, tio ne okazis.
—Sendube —diris Sancho— via moŝto estas ensorĉita kiel mia sinjorino Dulcinea de El Toboso. Se la ĉielo volus, ke la elsorĉo de via moŝto dependus de tio, ke mi donu al mi aliajn tri mil kaj kelke da vergoj, kiel mi faras por Dulcinea, mi tre volonte punus min, sen postuli ian rekompencon.
—Tion pri la vergoj mi ne komprenas —diris don Álvaro.
Sancho respondis, ke temas pri longa historio, sed ke li rakontus ĝin, se hazarde ili sekvus la saman vojon.
Alvenis la manĝo-horo, kaj don Quijote kaj don Álvaro manĝis kune. La vilaĝestro okaze eniris en la gastejon kun unu aktisto, kaj tiam don Quijote kaptis la okazon fari al li la laŭrajtan peton, ke li ricevu de don Álvaro de Tarfe, la kavaliro tie troviĝanta, la deklaron, ke la menciita sinjoro neniam antaŭe konis don Quijote de La Mancha, same tie troviĝanta, kaj ke ne temas pri li la historio titolita Dua parto de don Quijote de La Mancha , verkita de iu Avellaneda el la vilaĝo Tordesillas. Nu, la vilaĝestro procedis laŭjure, kaj la deklaron oni faris, plenumante ĉian formalaĵon, je la granda ĝojo de don Quijote kaj Sancho, kvazaŭ la dokumento estus al ili tre grava, kaj la faroj kaj diroj de la du Sanchos kaj de la du don Quijotes ne klare montrus la diferencon inter ili. La du kavaliroj interŝanĝis multe da esprimoj de ĝentilo kaj bonvolo, kaj la heroo de La Mancha rivelis tiel grandan saĝon kaj prudenton, ke don Álvaro Tarfe definitive konvinkiĝis pri sia eraro, kaj eĉ suspektis, ke vere oni lin ensorĉis, se konsideri, ke li konis tute de proksime du tiel diferencajn don Quijotes. Alvenis la vespero, ili ekiris de la vilaĝo, kaj je la distanco de proksimume unu mejlo kaj duono, la vojo duiĝis: unu branĉo kondukis al la vilaĝo de don Quijote, kaj la alia branĉo estis la vojo sekvenda de don Álvaro. Dum la kurta tempo pasinta ĝis ili alvenis tien, don Quijote rakontis al don Álvaro la misfortunon de sia malvenko, la ensorĉitecon de Dulcinea, kaj la rimedon por ŝia elsorĉo, ĉe kio don Álvaro denove miris. Li brakumis la hidalgon kaj la ŝildiston kaj sekvis sian vojon. Don Quijote sekvis la sian kaj tranoktis inter arboj por doni okazon al Sancho plenumi sian pentofaron. La ŝildisto plenumis ĝin kiel en la antaŭa nokto, t.e. je la kosto de la ŝeloj de la fagoj; kaj tiel bone li traktis sian dorson, ke, se muŝo sidus sur ĝi, la skurĝado tute ne ĝenus la muŝeton. La trompita don Quijote ne preterlasis en sia nombrado eĉ unu solan baton, kaj trovis, ke, kun la tuta serio de la antaŭa nokto, la vipobatoj atingis la nombron de tri mil dudek naŭ. Ŝajne la suno leviĝis pli frue por spekti la oferon, kaj en ĝia lumo la hidalgo kaj la ŝildisto daŭrigis la vojaĝon, parolante pri la eraro de don Álvaro kaj pri tio, ke ili bone faris, kiam ili petis lian oficialan deklaron antaŭ la aŭtoritatoj.
La tutan tagon kaj nokton ili pasigis, sen ke io rimarkinda okazus, se escepti, ke Sancho kompletigis sian taskon je la eksterordinara ĝojo de don Quijote, kiu atendis la alvenon de la mateno por vidi, ĉu li trovus sur la vojo sian sinjorinon Dulcinea jam elsorĉita. Kaj, sekvante sian vojaĝon, ĉiufoje kiam li renkontis virinon, li proksimiĝis al ŝi, kun la ideo, ke ŝi povus esti Dulcinea de El Toboso, ĉar li opiniis la promeson de Merlín nepre plenumenda.
Kun ĉi pensoj kaj deziroj ili supriris monteton, kaj de tie distingis sian vilaĝon. Sancho genuiĝis kaj diris:
—Apertu la okulojn kaj vidu, kara lando, ke via filo Sancho Panza revenas, se ne riĉa, tamen forte trabatita. Disetendu la brakojn kaj same akceptu vian filon don Quijote, kiu, kvankam venkita de fremda brako, ankaŭ li venkis, almenaŭ sin mem; kaj, laŭ liaj asertoj, tia venko estas plej dezirinda. Monon mi portas, ĉar oni min tradraŝis ofte, sed mi rajdis kavalire. [429] [429] Du versoj de olda romanco, cititaj de Sancho kun ironia nuanco.
—Sufiĉe jam! —diris don Quijote—. Ĉesu diri stultaĵojn, kaj ni eniru dekstrapiede [430] [430] Eniri ien per la dekstra piedo donis bonan sorton, laŭ superstiĉa kredo.
en nian vilaĝon. Tie ni lasos nian imagon libere kuri kaj elpensi la manieron, kiel ni vivos nian paŝtistan vivon.
Tuj sekve ili descendis la deklivon kaj sin direktis al la vilaĝo.
Pri la omenoj renkontitaj de don Quijote en la momento de lia eniro en la vilaĝon, kaj pri aliaj eventoj, kiuj garnas kaj konfirmas ĉi grandan historion
Rakontas Cide Hamete, ke, enirante en la vilaĝon, don Quijote vidis, ke en la komunuma draŝ-kampo kverelas du knaboj. Unu diris al la alia:
—Ne insistu, Periquillo. Neniam en via vivo vi revidos ĝin.
Don Quijote tion aŭdis kaj diris al Sancho:
—Ĉu vi ne rimarkis, amiko, kion ĵus diris ĉi knabo: «neniam en via vivo vi revidos ĝin»?
—Nu bone, kaj kio? —respondis Sancho.
—Kio? Ĉu vi ne komprenas, ke, aplikante liajn vortoj al mia kazo, ili signifas, ke mi neniam revidos Dulcinean?
Sancho pretis respondi, sed fine ne parolis, ĉar subite li vidis veni al ili leporon, persekutatan de multaj levreloj kaj ĉasistoj. La besteto, timotrema, rifuziĝis kaŭre sub la piedoj de la azeno, Sancho prenis ĝin sen ia peno kaj ĝin prezentis al sia mastro, kiu diris:
— Malum signum, malum signum . [431] [431] Latine: mava, misaŭgura signo.
Leporo fuĝas. Levreloj ĝin sekvas, Dulcinea ne aperas.
—Vere stranga estas via moŝto —diris Sancho—. Ni supozu, ke ĉi leporo estas Dulcinea de El Toboso; ĉi levreloj, la friponaj sorĉistoj transformintaj ŝin en kampulinon; ŝi forkuras, mi ŝin kaptas kaj metas ŝin en viajn manojn. Kaj vi tenas ŝin en viaj brakoj kaj ŝin karesas. Kie do la omeno, kaj kiam mavan aŭguron vi prenas de ĉio ĉi?
La du knaboj, kiu kverelis, proksimiĝis vidi la leporon, kaj Sancho demandis al unu el ili, kial ili disputis. La knabo dirinta: «Neniam mi revidos ĝin», respondis, ke li prenis de la alia bubo grilo-kaĝon, kaj ke li intencas neniam redoni ĝin al li. Sancho elpoŝigis kvar soldojn, donis ilin al la knabo por la kaĝo, kaj metis ĝin en la manojn de don Quijote, dirante:
—Sinjoro, jen frakasitaj kaj detruitaj ĉi omenoj, kiuj, laŭ mia modesta opinio, ne havas pli da rilato kun nia sorto, ol la pasint-jaraj nuboj. Se mi bone memoras, iam mi aŭdis diri la pastron de nia vilaĝo, ke ne apartenas al kristanaj kaj diskretaj personoj zorgi pri tiaj absurdoj. Kaj eĉ via moŝto diris al mi la samon antaŭ ne longe, komprenigante al mi, ke la kristanoj, kiuj serioze konsideras la omenojn, estas stultaj. Sed ne necesas insisti nun pri ĉi afero: ni iru antaŭen al nia vilaĝo.
Alvenis la ĉasistoj, petis sian leporon, kaj don Quijote ĝin donis al ili. La hidalgo kaj la ŝildisto plu rajdis kaj, enirante en la vilaĝon, vidis, ke la bakalaŭro Sansón Carrasco kaj la pastro preĝas en herbejo. Nu, oni sciu, ke Sancho Panza jam pli frue metis sur la azenon kaj sur la kunligitan armaĵon la robon el fusteno kun surpentritaj flamoj, kiun li mem surhavis en la kastelo de la duko, en la nokto de la resurekto de Altisidora. Li same surmetis sur la kapon de la azeno la kartonan mitron, kio transformis la bruton en la plej strangan kvarpiedulon de la mondo. La pastro kaj la bakalaŭro tuj rekonis ilin kaj alkuris kun apertaj brakoj ilin bonvenigi. Don Quijote deseliĝis kaj forte ilin brakumis. Dume la buboj, kies linkaj okuloj nenion preteratentas, vidis la mitron de la azeno kaj alkuris admiri ĝin, dirante unu la alian.
—Venu, knaboj, kaj vi vidos la azenon de Sancho pli eleganta ol Mingo, [432] [432] Proverba esprimo: vere danda. Mingo estas mallongigo de Domingo (Dominiko).
kaj la ĉevalon de don Quijote pli skeleta ol iam antaŭe.
Читать дальше