—Amoro povintus helpi sin per mia azeno —diris Sancho—, kaj mi tre dankus lin pro tio—. Sed diru, sinjorino (kaj la ĉielo favoru vin per amanto pli tenera ol mia mastro!) kion vi vidis en la transa mondo? Kia estas la infero? Ĉar mortintoj en stato de despero nepre devas iri tien!
—Se diri la veron —respondis Altisidora—, ŝajne mi ne tute mortis, ĉar en la inferon mi ne eniris: la enirintoj tien ne povas eliri, eĉ se ili volus. Verdire, mi alvenis ĝis la pordo, kie proksimume dek du diabloj en kuloto kaj sajo, kun Valonaj kolumoj garnitaj per flandra punto, kun manumoj el la sama materialo, kaj kun kvar coloj da nuda brako por ke la manoj ŝajnu pli longaj, ludis tenison. Ili uzis fajrajn rakedojn kaj (jen plej miriga afero) ludis, ne per pilkoj, sed per libroj ŝajne plenaj de aero kaj stupo. Tamen, min absolute surprizis la fakto, ke ĉiuj ludantoj grumblis, kverelis kaj sakris, kvankam, kiel sciate, en la ludoj gajnantoj ĝojas kaj la perdantoj tristas.
—Ne strange —diris Sancho—. La diabloj, ludantaj aŭ ne, neniam povas senti ĝojon, eĉ se ili gajnus.
—Jes, sendube —respondis Altisidora—. Sed alia afero tre mirigas, pli ĝuste, mirigis min, nome, ke per la unua raked-frapo la pilko detruiĝis kaj ne plu taŭgis, sekve la diabloj konsumis librojn oldajn kaj novajn kun eksterordinara rapido. Kaj tiel fortan baton ili donis al unu libro, nova kaj forte bindita, ke ties intesto, mi volas diri, ties folioj, disflugis. Diris unu diablo al la alia: «Rigardu, pri kio temas la libro». Kaj lia kompano respondis: «Ĝi estas la Dua Parto de la Historio de don Quijote de La Mancha , verkita, ne de ĝia originala aŭtoro Cide Hamete, sed de aragono naskiĝinta, laŭ li, en Tordesillas». «Formetu ĝin!», kriis la unua diablo. «Ĵetu ĝin en la abismon de la infero, ke mi ne plu ĝin vidu!». «Tiel mava ĝi estas?», demandis la alia. «Tiel mava, ke se mi entreprenus fari ĝin pli malbona, mi ne sukcesus». Ili daŭrigis sian ludon, pafante aliajn librojn per la rakedoj. Sed, kiam mi aŭdis la nomon de mia kara amata don Quijote, mi penis reteni ĉi vizion en mia memoro.
—Sendube temis pri vizio —diris don Quijote—, ĉar en la mondo ekzistas sole nur unu don Quijote: mi mem. Esta vere, ke tiu dua parto de la historio cirkulas de homoj al homoj, sed haltas en nenies manoj, ĉar ĉiu ĝin reĵetas kvazaŭ pilkon. Mi sentis do nenian angoron, kiam mi aŭdis, ke mi vagas kiel fantomo en la tenebroj de la infera abismo, aŭ en la klara lumo de la tero, ĉar mi ne estas la protagonisto de tia historio. Se ĝi estos bona, fidela al la vero, ĝi vivos dum jarcentoj; se mava, ne tro longos ĝia vojo de la lulilo al la tombo.
Altisidora pretis daŭrigi sian aman plendadon kontraŭ la hidalgo, sed antaŭ ol ŝi povus paroli, li diris:
—Mi jam sciigis al vi multfoje, sinjorino, ke min afliktas, ke vi elektis min kiel objekton de viaj pensoj, ĉar mi povas nur danki vin pro ili, sed ne ilin reciproki. Mi venis en la mondon por aparteni al Dulcinea de El Toboso. La destino (se ĝi ekzistas) rezervis min por ŝi, kaj pensi, ke alia ĉarmulino povus anstataŭi ŝin en mia koro, estus pensi ion neimageblan. Tio devus sufiĉi, por ke vi seniluziiĝu kaj teniĝu inter la limoj de via pudoro: ĉar vanas pretendi neeblon.
Ĉe tio Altisidora, simulante grandan agitiĝon kaj furiozon diris:
—Je Dio, don Gado, bronza-kora, ŝton-anima, pli obstina kaj senkonsidera ol kampulo, kiam li havas la ĉefan voĉon! Se mi ĵetos min kontraŭ vin, mi elŝiros al vi la okulojn! Ĉu vere vi pensas, don venkito kaj don trabatito, ke mi mortis pro vi? Sciu, ke la ĉi-nokta spektaklo estis nur farso. Mi ne estas virino preta toleri, pro kamelo kiel vi, eĉ doloreton en la nigro de miaj ungoj, des malpli lasi min morti.
—Tion mi firme kredas —diris Sancho—, ĉar morti pro amo estas ne pli ol ridinda fantazio. La geamantoj parolas pri tia morto, sed, kiu kredus, ke ĝi efektive okazas?
En ĉi momento de ilia konversacio, eniris en la ĉambron la muzikanto-poeto, kiu kantis la du stancojn en la jam priskribita ceremonio. Li faris grandan riverencon al don Quijote kaj diris:
—Via moŝto, sinjoro kavaliro, kalkulu min inter viaj plej fidelaj servantoj, ĉar mi jam de longe admiras vin kaŭze de via famo kaj de viaj faroj.
—Sinjoro —respondis don Quijote—. Bonvolu diri al mi, kiu vi estas, ke mi povu danki vin, kiel vi meritas.
La junulo respondis, ke li estas la muzikanto kaj panegiristo de la lasta nokto.
—Nu, via moŝto havas tre belan voĉon —diris don Quijote—, kvankam via kanzono ŝajnas al mi iom ekstertema. Kion komunan havas la stancoj laŭ la stilo de Garcilaso kun la morto de ĉi pucelo?
—Ne tro miru je tio, sinjoro —respondis la muzikanto—. La novicaj poetoj de nia epoko kutimas verki laŭpove kaj plagiati laŭvole, senrigarde al la postuloj de la intrigo kaj de la temo, kaj donas poezian formon eĉ el la plej granda stultaĵo, kiun ili verkas aŭ kantas.
Don Quijote pretis respondi, sed tiam la duko kaj la dukino eniris lin viziti kaj havis kun li longan kaj agrablan konversacion. Sancho intervenis en la babilado kun tiom da sprito kaj drola humoro, ke la gedukoj denove miris je lia mikso de simplo kaj sagaco. La hidalgo petis ilian permeson por foriri en tiu sama tago, dirante, ke, al venkita kavaliro kiel li, pli apartenas loĝi, ne en reĝa palaco, sed en porkejo. Ili volonte donis sian permeson, kaj la dukino demandis al la hidalgo, ĉu Altisidora gajnis al si lian bonvolon.
—Sciu, sinjorino —li respondis—, ke ĉio riproĉinda en tiu pucelo originas en ŝia pigro. Por tion korekti, ŝi devus havi konstantan kaj honestan okupon. Ŝi diris al mi ĉi tie, ke oni uzas punton en la infero, kaj tial, ke certe ŝi scias ĝin fari, ŝi ne ĉesu movi la kudrilojn, por ke en ŝia imago ne moviĝu la bildoj de ŝia deziro: tion mi kredas, opinias kaj konsilas.
—Ankaŭ mi —aldonis Sancho—, ĉar neniam mi vidis en mia vivo kudristinon, kiu mortus pro amo. La puceloj laborantaj pli zorgas fini sian taskon ol pensi pri am-aferoj. Mi parolas el propra sperto, ĉar, kiam mi pioĉas, mi ne memoras pri mia duono, mi volas diri, pri Teresa Panza, kiun mi amas pli ol la pupilojn de miaj okuloj.
—Bone dirite, Sancho —intervenis la dukino—. Mi zorgos, ke de nun mia Altisidora tenu sin okupata per kudro-laboroj, ĉar ŝi tre kompetentas ĉi-rilate.
—Ne necesas, sinjorino, uzi tian rimedon —diris Altisidora—, ĉar la penso, ke ĉi fripona vagabondo traktis min kun tiel granda kruelo, plene sufiĉos por forviŝi lin el mia memoro. Via moŝto permesu, ke mi retiru min, ke mi ne plu vidu antaŭ mi lian tristan figuron, aŭ, pli ĝuste, lian turpan kaj abomenan vizaĝon.
—Tio —rimarkis la duko— memorigas min pri la proverbo: «Kiu insultas, baldaŭ pardonas».
Altisidora ŝajnigis, ke ŝi forviŝas per sia naztuko larmojn, faris riverencon al la gedukoj kaj eliris el la ĉambro.
—Povra knabino! —diris Sancho—. Mi ŝin vere kompatas, ĉar ŝi havis la mavan sorton renkonti viron kun animo karde aspra kaj kun koro kverke dura. Se ŝi estus renkontinta min, tute alian finon havus ĉi afero!
Finiĝis la konversacio, don Quijote sin vestis, manĝis kun la gedukoj kaj foriris tiun saman vesperon.
Pri tio okazinta al don Quijote kaj Sancho survoje al ilia vilaĝo
La venkita kaj vojo-laca don Quijote rajdis parte ĝoja, parte trista. Li tristis pro sia venkiteco; kaj ĝojis, konsiderante la kapablon de Sancho, bone pruvitan per la resurekto de Altisidora, kvankam la hidalgo ne senrezerve persvadis sin, ke la pucelo vere kaj efektive mortis. Sancho montriĝis tute ne gaja, ĉar Altisidora ne plenumis sian vorton doni al li la ĉemizojn. Kaj cerbumante pri ĉi afero, li diris al sia mastro:
—Vere, sinjoro, mi estas sendube la plej senfortuna kuracisto de la mondo. Ekzistas doktoroj, kiuj mortigas siajn pacientojn kaj postulas pagon por tia laboro, kvankam ili sin limigas subskribi recepton por medikamentoj, kiujn faras, ne ili, sed la apotekisto. Bele, ĉu ne? Sed mi ricevas eĉ ne unu soldon, kvankam la resanigon de aliaj mi pagas per sango, skurĝadoj, naztordoj, pinglopikoj kaj pinĉoj. Nu, mi ĵuras je Dio, ke, se oni prezentos al mi alian malsanan personon, ke mi lin resanigu, oni devos antaŭe ŝmiri al mi la manojn: «la abato kantas, kie li manĝas», kaj mi ne volas kredi, ke la ĉielo dotis min per la kapablo, kiun mi posedas, por ke mi uzu ĝin favore al aliaj, senpage kaj por nenio.
Читать дальше