Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Mi vetus —diris Sancho—, ke antaŭ ne longe en ĉiuj tavernoj, gastejoj, drinkejoj kaj barbirejoj vidiĝos pentrita la historio de niaj faroj. Sed mi ŝatus admiri ĝin en bildoj faritaj de la mano de pentristo ne tiel fuŝa kiel la aŭtoro de ĉi figuroj.

—Vi pravas, Sancho —diris don Quijote—. Ĉi artisto similas al Orbaneja, pentristo de Úbeda. Kiam oni demandis al li, kion do li pentras, li respondis: «Mi ne scias. Ĉe la fino ni vidos». Se okaze li pentris kokon, li skribis sube: «Jen koko», por ke oni ne pensu, ke li pentris vulpon. Ŝajnas al mi, ke tiu speco de persono estas la pentristo aŭ verkisto (esence ili faras la saman laboron) kiu aperigis la historion de la nova don Quijote: li pentris aŭ skribis sen ia plano, laŭhazarde. Aŭ eble li similas al poeto nomata Mauleón, loĝanta en la ĉefurbo antaŭ kelkaj jaroj. Li respondis ĉian demandon sen heziti eĉ momenton, kaj foje, kiam oni demandis al li la signifon de «Deum de Deo» [426] [426] Latine: «Dio de Dio», frazo el la katolika kredo-preĝo. , li respondis: «Donu blinde». Sed ni flanklasu ĉi aferon, kaj diru, Sancho, ĉu vi intencas doni al vi alian serion de vipobatoj ĉi-nokte, kaj ĉu vi deziras skurĝi vin sub la libera ĉielo aŭ sub tegmento.

—Vere, sinjoro —respondis la ŝildisto—, por tiaj batoj, kiujn mi donas al mi, same taŭgas la kamparo aŭ ia domo. Tamen mi dezirus lokon inter arboj, ĉar ŝajnas, ke ili min akompanas, kaj grandioze helpas min elteni mian suferon.

—Ne, amiko Sancho, mi ne volas tion —diris don Quijote—. Por ke vi refortiĝu, atendu, ĝis ni troviĝos denove en nia vilaĝo, kien ni alvenos, plej tarde, postmorgaŭ.

Sancho respondis, ke li volonte obeas sian mastron, sed ke li dezirus fini ĉi aferon de la skurĝado kiel eble ple baldaŭ, kaj ke konvenas bati la feron, kiam ĝi estas varma, ĉar «en la prokrasto kuŝas danĝero», «preĝon faru, sed farunon preparu», «unu donaco valoras pli ol mil promesoj» kaj «prefere birdo en la mano ol vulturo fluganta».

—Je Dio, Sancho, ne pli da proverboj —diris don Quijote—. Oni pensus, ke vi faras sicut erat . [427] [427] Latine: «kiel antaŭe». Parolu simple, nature, sen komplikoj, kiel mi ofte konsilas al vi, kaj vi vidos, ke unu pano egalas al cent.

—Mi vere ne scias kio okazas al mi, sinjoro —respondis Sancho—. Mi ne povas diri du vortojn sen enmeti proverbojn, kaj ĉiam ili ŝajnas al mi laŭaj kaj oportunaj. Sed mi korektos min, se mi povos.

Kaj per tio finiĝis por la momento ilia konversacio.

Ĉapitro 72

Pri kiel don Quijote kaj Sancho alvenis al sia vilaĝo

La hidalgo kaj la ŝildisto pasigis la tagon en tiu vilaĝo kaj gastejo, atendante la nokton: Sancho, por plenumi ĝisfine sian skurĝadon en la kamparo kaj sub la libera ĉielo, kaj don Quijote, por vidi la atingon de sia deziro per la kompletigo de lia puno. Tiam alvenis al la gastejo unu surĉevala vojaĝanto kun tri kvar servistoj, kaj unu el ĉi lastaj diris al sia sinjoro:

—Via moŝto, sinjoro don Álvaro Tarfe, povas siesti ĉi tie: la gastejo ŝajnas pura kaj freŝa.

Tion aŭdinte, don Quijote diris al Sancho:

—Aŭskultu, Sancho: kiam mi foliumis la libron kun la dua parto de mia historio, mi trafis, se mi bone memoras, la nomon de don Álvaro Tarfe.

—Eble temas pri la sama persono —respondis Sancho—. Kiam li deseliĝos, ni demandos al li.

La rajdanto deseliĝis, kaj la gastejestrino donis al li ĉambron en la ĉefetaĝo, rekte kontraŭan al la ĉambro de don Quijote, same garnitan per surpentritaj serĝoj. La ĵusveninto ŝanĝis sian veston por alia pli leĝera, propra al la somero, eliris al la gasteja vestiblo, larĝa kaj freŝa, kie don Quijote promenis, kaj demandis:

—Kien vojaĝas via moŝto, sinjoro hidalgo?

—Al proksima vilaĝo, kie mi loĝas —respondis don Quijote—. Kaj, kien iras via moŝto?

—Al Granada, mia urbo —respondis la alia.

—Vere bona urbo. Sed bonvolu diri vian nomon, ĉar ĝi estas por mi pli grava, ol mi povus klarigi.

—Mi nomiĝas don Álvaro Tarfe —respondis la nova gasto.

—Tiel do, via moŝto sendube estas la sama don Álvaro Tarfe, kies nomo aperas en la ĵus presita Dua parto de la historio de don Quijote de La Mancha , eldonita de moderna aŭtoro.

—Jes, mi mem —respondis don Álvaro—, kaj don Quijote, ĉefa protagonisto de la historio, estis mia granda amiko. Mi igis lin eliri el sia vilaĝo, aŭ, almenaŭ, mi persvadis lin iri partopreni en la turniroj de Zaragoza, kien mi mem vojaĝis. Vere, mi faris al li multe da favoroj, kaj, dank’ al mi, la ekzekutisto ne karesis lian dorson pune pro lia troa aŭdaco.

—Diru, sinjoro don Álvaro —demandis la hidalgo—. Ĉu mi iel similas tiun don Quijote, pri kiu vi parolas?

—Ne —respondis don Álvaro—. Tute ne.

—Kaj via don Quijote… ĉu li havis ŝildiston nomatan Sancho Panza?

—Jes, li tenis —respondis don Álvaro—. Kaj, kvankam li havis la famon esti tre sprita, neniam mi aŭdis lin diri ion amuzan.

—Tion mi kredas —intervenis Sancho—. Ne ĉiuj kapablas spritumi, kaj via Sancho, sinjoro kavaliro, sendube estas unuaranga fripono, kreteno kaj latrono en unu sama persono. Ĉar jen, mi estas la vera Sancho kaj havas pli da sprito, ol pluvo gutojn. Nu, via moŝto submetu min al provo: venu post mi dum proksimume unu jaro, kaj vi vidos kiom da spritaĵoj falas de mi ĉiupaŝe. Tiel multaj kaj tiel bonaj, ke plej ofte, eĉ sen mem scii kion mi diras, mi igas ridi la aŭskultantojn. Kaj la vera don Quijote de La Mancha, la fama, la kuraĝa, la saĝa, la amanto, la riparanto de arbitroj, la kuratoro de zorgatoj kaj orfoj, la ŝildo de vidvinoj, la murdisto de puceloj, [428] [428] Sarkasmo de Sancho, aluda al la «morto» de Altisidora pro la disdegno de don Quijote. la viro, kiu havas la senegalan Dulcinea de El Toboso kiel ununuran damon, estas ĉi sinjoro, mia mastro. Alia ajn don Quijote, kaj alia ajn Sancho estas mistifiko kaj fantazio.

—Je Dio, mi kredas vin —respondis don Álvaro—, ĉar en viaj kelkaj vortoj vi metis pli da spritaĵoj, ol la alia Sancho en siaj konversacioj. Kaj el ĉi lastaj mi aŭdis multajn. Li estas pli manĝ-avida ol amuza, kaj pli stulta ol sprita. Kaj sendube, la sorĉistoj persekutantaj don Quijote la bonan, persekutis ankaŭ min per don Quijote la mava. Sed mi ne scias kion pensi, ĉar mi ĵurus, ke mi lasis lin enfermita en la frenezulejo de Toledo, por ke oni lin flegu, kaj jen aperas alia don Quijote, kvankam tre diferenca de la mia…

—Mi ne scias, ĉu mi estas bona —diris la hidalgo—, sed povas aserti, ke mi ne estas la mava don Quijote. Pruve de tio, mi volas, ke vi sciu, sinjoro don Álvaro Tarfe, ke neniam en mia vivo mi vizitis la urbon Zaragoza. Kontraŭe: kiam oni diris al mi, ke la fikcia don Quijote partoprenis en ĝiaj turniroj, mi decidis ne eniri en la urbon, por tiel proklami antaŭ la tuta mondo la mensogon de lia personeco, kaj plu vojaĝis rekte al Barcelona, tabernaklo de ĝentilo, rifuĝo de homoj alilandaj, hospitalo de paŭperaj, lando de kuraĝaj, venĝanto de ofenditaj, loko de nobla kaj reciproka amikeco; kaj urbo unika pro ties belo kaj situo. Kaj, kvankam la aventuroj min trafintaj tie donis al mi, ne plezuron, sed grandan aflikton, tamen la nura fakto, ke mi vizitis la urbon, tre helpis min elteni mian misfortunon. Efektive, sinjoro don Álvaro Tarfe, mi estas don Quijote de La Mancha (pri kies faroj parolas la famo), ne la mizera ulo, kiu volis uzurpi mian nomon kaj honori sin per miaj pensoj. Mi do suplikas vian moŝton, ĉar vi estas kavaliro, ke, antaŭ la ĉi-tiea vilaĝestro, vi bonvolu fari deklaron pri tio, ke en mia tuta vivo vi neniam vidis min ĝis hodiaŭ, ke mi ne estas la don Quijote aperanta en la dua parto, kaj ke ĉi Sancho Panza, mia ŝildisto, ne estas la Sancho, kiun vi konis.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x