Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Vi pravas, amiko Sancho —respondis don Quijote—, kaj Altisidora kondutis riproĉinde, ne donante al vi la promesitajn ĉemizojn. Kvankam tian kapablon vi ricevis gratis data , [423] [423] Latine: «kiel senpaga dono». kaj ne kiel rezulton de ajnaj studoj de via flanko, tamen havas pli da merito la sinofero de via persono ol la studado. De mia flanko mi diru, ke, se vi dezirintus pagon por la skurĝado necesa al la elsorĉo de Dulcinea, mi ja pagus al vi ĝustan sumon. Sed mi ne scias, ĉu ĉi kuracado konsentas pagon, kaj mi ne dezirus, ke la rekompenco prenu de la medikamento ties efikon. Ĉiuokaze mi pensas, ke nenion oni perdas provante, do pensu kiom da mono vi volas, tuj skurĝu vin, kaj pagu vin kontante kaj propramane, ĉar vi portas kun vi mian monon.

Ĉe tiaj proponoj, la okuloj kaj oreloj de Sancho larĝiĝis ĝis la grando de unu spano, li konsentis en sia interno vipi sin, kaj diris:

—Nu, sinjoro, mi volonte komplezos vin, se mi profitos. La amo, kiun mi sentas al mia edzino kaj fioj, devigas min montriĝi zorga pri mia propra intereso. Via moŝto diru, kiom vi donus al mi por ĉiu vipobato.

—Sancho, se mi pagus al vi kiom meritas la grando kaj la kvalito de via servo —respondis don Quijote—, la trezoroj de Venecio aŭ la minoj de Potosí estus eta rekompenco. Kalkulu kiom da mono mia vi portas, kaj vi mem fiksu la prezon de ĉiu bato.

—La nombro de vipobatoj estas tri mil tricent kaj kelkaj: el ili mi donis al mi kvin kaj restas la ceteraj. Ni kalkulu, ke la kelkaj limiĝas al la kvin jam donitaj, do ni havas ĝuste trimil tricent. La prezo de ĉiu estu unu cuartillo [424] [424] Kvarono de realo. (eĉ se la tuta mondo protestus, mi ne konsentus rabaton), do la tuto faras trimil tricent cuartillos . Nu, trimil cuartillos faras mil kvincent duonrealojn, aŭ sepcent kvindek realojn. La tricent cuartillos faras cent kvindek duonrealojn, aŭ sepdek kvin realojn. Kaj adiciante ĉi lastajn al la sepcent kvindek ni havas la sumon de okcent dudek kvin realoj. Tion mi subtrahos de la mono via, kiun mi portas kun mi, kaj mi iros hejmen riĉa kaj kontenta, kvankam bele tradraŝita, ĉar «kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas».

—Ho, benata Sancho! Ho, kompleza Sancho! —kriis don Quijote—. Tiel profunda estos la dankemo de Dulcinea kaj de mi, ke ni servados vin, ĝis la ĉielo prenos de ni la vivon. Se ŝi reakiros sian veran figuron (kio nepre okazos) ŝia misfortuno turniĝos en feliĉon, kaj mia venkiteco en plej ĝuindan triumfon. Nu, Sancho, kiam vi deziras komenci vian vipadon? Por ke vi finu ĝin plej rapide, mi aldonas cent realojn.

—Kiam? —respondis Sancho—. Nepre ĉi-nokte. Via moŝto zorgu, ke ni tranoktu en la kamparo, sub la libera ĉielo, kaj mi ŝiros al mi la karnon.

Fine alvenis la nokto, kiun don Quijote atendis kun la plej granda senpacienco de la mondo, ĉar ŝajnis al li, ke la radoj de la ĉaro de Apolono rompiĝis, kaj ke la tago longiĝas pli ol kutime; li sentis do, same kiel la geamantoj, neniam kapablaj alĝustigi la tempon al siaj deziroj. Tiam ili rajdis en agrablan boskon, iom for de la vojo, senseligis la ĉevalon kaj la azenon, kuŝiĝis sur la freŝa herbo kaj manĝis el la viktualio de Sancho. Poste la ŝildisto faris specon de vipo forta kaj fleksebla el la kondukiloj de sia azeno, kaj retiris sin proksimume dudek paŝojn de sia mastro, inter kelkajn fagojn. Don Quijote, vidante lin iri kun brava decido, diris:

—Nu, amiko, ne ŝiru vin en pecojn. Faru tiel, ke estu paŭzo inter bato kaj bato. Ne urĝu vin en ĉi kurado ĝis la ekstremo, ke la spiro mankos al vi duonvoje; mi volas diri, ke vi ne batu vin tiel senkompate, ke vi perdu la vivon, antaŭ ol vi atingos la deziratan nombron da vergoj. Por ke vi ne eraru per bato plia aŭ malplia, mi nombros ilin de ĉi tie, helpe de la bidoj de mia rozario. La ĉielo vin favoru kiom via bona intenco meritas.

—Bona paganto ne zorgas pri garantiaĵoj — respondis Sancho—. Mi batos min tiamaniere, ke, sen mortigi min, mi sentos la doloron. Certe, de tio dependas la efiko de ĉi miraklo.

Tuj poste li nudigis sin ĝis la zono, prenis la rimenojn, komencis frapi sin, kaj don Quijote komencis nombri la batojn. Sancho donis al si proksimume ses aŭ ok frapojn, kaj tiam, li trovis la aferon iom tro ĝena kaj la prezo tro modera. Tiel do li haltis momenton kaj diris al sia mastro, ke li faris eraron, ĉar ĉiu bato valoras, ne unu cuartillo , sed duonrealon.

—Daŭrigu, amiko Sancho —respondis don Quijote—, kaj ne perdu la kuraĝon. Mi duobligas la prezon.

—Se tiel, Dio min helpu, kaj la batoj pluvu sur min.

Sed la fripona ŝildisto ĉesis vipi sin sur la dorson, kaj, anstataŭe, punis la arbojn, ĵetante tiajn veojn de tempo al tempo, ke ŝajnis, ke lia animo elŝiriĝas el lia korpo. La tre sentema koro de don Quijote timis, ke la vivo de la ŝildisto estingiĝus, antaŭ ol finus la plenumon de sia tasko, do li diris:

—Je via vivo, amiko, ĉi medikamento ŝajnas al mi tro drasta kaj konvenas preni ĝin pli paŭzeme. «Oni ne konkeris Zamoran en unu horo». [425] [425] Proverba esprimo kun historia fono: atingi ion gravan kostas multe da klopodoj kaj penoj. Zamora estas hispana urbo, kiu apartenis al la antikva reĝolando Leono. Sufiĉe do, por la momento. La azeno (se uzi komparon ne tre ĝentilan) eltenas la ŝarĝon, sed ne la superŝarĝon.

—Ne, ne, sinjoro —respondis Sancho—. Oni ne diru pri mi, ke «laboro pagita, manoj en ripozo». Apartiĝu iomete, kaj mi donos al mi almenaŭ mil novajn batojn. Per du pliaj serioj mi finos ĉi aferon, kaj ni havos eĉ surpluson da vergoj.

—Nu, se vi sentas vin en tiel bona spirit-stato —diris don Quijote—, la ĉielo vin helpu. Vipu vin. Mi jen apartiĝas.

Sancho rekomencis la interrompitan taskon kun tia energio, ke li baldaŭ debatis la ŝelon de multaj arboj: tiel rigore sin punis. Kaj denove levante la voĉon kaj samtempe donante teruran frapon al fago, li diris:

—Oj! Mi pereos!

Don Quijote tuj alkuris ĉe la sono de lia vea voĉo kaj de la bato de la rigora vipo, kaptis la retorditajn rimenojn skurĝe uzatajn de Sancho kaj diris:

—La ĉielo ne permesu, amiko Sancho, ke por mia persona plezuro vi perdu vian vivon, necesan por la subteno de viaj edzino kaj filoj. Dulcinea atendu pli bonan okazon, kaj mi tenos min inter la limoj de la espero, ĝis vi reakiros vian forton kaj finos ĉi aferon je ĉies kontento.

—Nu, se via moŝto tion deziras, mi volonte haltos —respondis Sancho—. Ĵetu vian mantelon sur mian dorson, ĉar mi ŝvitas kaj ne volas malvarmumi: la novicaj flagelantoj tion riskas.

Don Quijote obeis, demetis la mantelon, restis duonnuda en sia sajo kaj kovris Sanchon, kiu dormis ĝis la suno vekis lin. Poste ili plu sekvis sian vojon, rajdis naŭ mejlojn, alvenis al vilaĝo, haltis tie kaj deseliĝis ĉe gastejo. Ĉi-foje don Quijote ne prenis ĝin por kastelo kun profunda foso, turoj, hersoj kaj levoponto, ĉar, de kiam oni lin venkis, li rivelis pli klaran juĝokapablon rilate al ĉio, kiel oni baldaŭ vidos. Oni lin gastigis en ĉambro, sur kies muroj pendis kelke da oldaj surpentritaj serĝoj, kiajn oni kutime renkontas en la vilaĝoj, anstataŭ ledaj tapiŝoj. Sur unu el la serĝoj vidiĝis, ege fuŝe pentrita, la forkapto de Helena, en la momento kiam ŝia aŭdaca gasto ŝin prenas de Menelao. Sur alia serĝo aperis la historio de Didona kaj Eneo: ŝi staris supre de alta turo kaj faris signalojn per la duono de litotuko al sia eskapanta gasto, kiu fuĝis sur la maro en la fregato aŭ brigantino. Don Quijote rimarkis en la du bildoj, ke Helena lasas sin kapti sen tro granda ĉagreno, ĉar ŝi ridetis kaŝe kaj malicete, dum la bela Didona verŝis larmojn nukse grandajn. Ĉe tio, la hidalgo diris:

—Ĉi du sinjorinoj havis la grandan misfortunon ne vivi en nia epoko. Kaj mi, eĉ la pli grandan ne vivi en ilia tempo: se mi estus renkontinta ĉi du kavalirojn, tiam Trojo ne brulus, nek Kartago pereus, ĉar mi mortigus Parison, kaj sekve tiaj katastrofoj ne okazus.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x