Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Dio vin pardonu, indiferenta kavaliro, ĉar, pro via kruelo, mi sidis en la transa mondo ŝajne pli ol mil jarojn. Kaj vin, ho kompatema ŝildisto de la mondo, mi dankas pro mia nova vivo. Amiko Sancho, de nun vi povos disponi pri ses ĉemizoj miaj, kiujn mi donos al vi, por ke vi faru el ili ses por vi. Kaj, kvankam ne ĉiuj estas novaj, almenaŭ ili estas puraj.

Sancho, kun la genuoj sur la planko kaj la mitro en la mano, dankis ŝin pro la donaco per kiso sur ŝia mano. La duko ordonis, ke oni prenu de li la mitron kaj la robon el flamoj, kaj redonu al li lian ĉapon kaj sajon. Sancho suplikis, ke oni lin permesu konservi la robon kaj la mitron kiel memoraĵon de tiel neimagebla aventuro. La dukino konsentis, dirante, ke li scias tre bone, ke ŝi estas lia granda amikino. La duko ordonis, ke oni retiru sin de la korto, ke ĉiu iru en la internon de la kastelo, kaj ke oni konduku la hidalgon kaj la ŝildiston al la samaj ĉambroj, kie ili jam antaŭe loĝis.

Ĉapitro 70

Kiu sekvas la sesdeknaŭan kaj traktas pri aferoj tute necesaj por la klara kompreno de ĉi historio

Sancho tradormis la nokton sur rul-lito en la sama ĉambro kun don Quijote, kion la ŝildisto volote estus evitinta, ĉar li sciis, ke lia mastro ne lasus lin dormi per siaj demandoj kaj respondoj; kaj Sancho ne inklinis tre babili, tial, ke la doloroj de lia pasinta torturo tro freŝis en lia memoro kaj ne lasis lian langon libera. Verdire, li preferus dormi sola en kabano, ol akompanata en tiel luksa ĉambro. Liaj timo kaj suspekto montriĝis bone bazitaj, ĉar, apenaŭ don Quijote enlitiĝis, li diris:

—Kion vi pensas, Sancho, pri la ĉi-nokta evento? Grandan kaj potencan forton havas la disdegnata amo. Vi vidis per viaj propraj okuloj Altisidoran morta. Kaj ŝin pereigis, ne sagoj, ne glavoj aŭ aliaj armoj, ne letala veneno, sed la kruelo kaj la rigoro, per kiuj mi ĉiam traktis ŝin.

—Kiom pli bone, se ŝi mortintus, kiel kaj kiam plaĉus al ŝi —respondis Sancho—, kaj lasus min trankvila, se konsideri, ke mi nek enamigis ŝin al mi, nek disdegnis ŝin en mia tuta vivo. Mi ne scias, nek kapablas kompreni, kiel mi jam diris al vi alifoje, kiamaniere la resurekto de Altisidora, pucelo pli kapricema ol saĝa, povas havi ian rilaton kun la torturado de Sancho Panza. Nun mi klare vidas, ke en la mondo ekzistas sorĉoj kaj sorĉistoj, kaj Dio gardu min de ili, ĉar mi ne scias gardi min mem. Ĉiuokaze, mi suplikas vian moŝton, ke vi lasu min dormi kaj ne faru al mi pli da demandoj, se vi ne volas, ke mi ĵetu min tra la fenestro.

—Dormu, amiko Sancho —respondis don Quijote—, se vin permesas dormi la doloro de naz-tordoj, pikoj kaj pinĉoj.

—Nenia doloro superis la humiligan ofendon de la naz-tordoj, eĉ se nur pro tio, ke ilin faris al mi manoj de duenjoj. La diablo ilin prenu! —diris Sancho—. Sed mi refoje suplikas vian moŝton, ke vi lasu min dormi. La dormo estas rimedo kontraŭ la mizeroj spertataj en nia vekiteco.

—Bone do —diris don Quijote—. Dio vin akompanu.

Ambaŭ ekdormis, kaj Cide Hamete, aŭtoro de ĉi longa historio, profitas ilian dormon por rakonti al ni, kio do movis la dukon kaj la dukinon kovi kaj efektivigi la ĵus priskribitan mistifikon. Li diras, ke la bakalaŭro Sansón Carrasco ne forgesis, ke don Quijote faligis kaj venkis la Kavaliron de la Speguloj, kies falo kaj fiasko renversis kaj ruinigis lian projekton; tiel do, li decidis provi denove sian sorton kun la espero sukcesi ĉi-foje. Pere de la paĝio alportinta al Teresa Panza, edzino de Sancho, la leteron kaj la donacojn, la bakalaŭro informis sin pri la tiama restadejo de don Quijote, havigis al si novajn armaĵojn kaj ĉevalon, pentris blankan lunon sur sian ŝildon, kaj ŝarĝis ĉion sur mulon, kiun kondukis, ne lia iama ŝildisto Tomás Cecial —ĉar la bakalaŭro timis, ke don Quijote aŭ Sancho povus rekoni lin— sed alia kampulo. Poste Sansón iris al la kastelo de la duko, kaj la nobelo informis lin pri la foriro de la hidalgo kaj pri ties intenco direkti sin al Zaragoza partopreni tie en la turniroj. La duko rakontis al la bakalaŭro ankaŭ pri la mistifiko farita al don Quijote rilate al la elsorĉo de Dulcinea je la kosto de la pugo de Sancho. Kaj fine li parolis pri la ŝerco de Sancho kontraŭ lia propra mastro, ĉar la ŝildisto igis lin kredi, ke Dulcinea estas ensorĉita kaj transformita en kampulinon, kaj pri tio, ke la dukino, lia edzino, konvinkis Sanchon, ke li eraras, kaj ke vere kaj fakte oni ensorĉis Dulcinean. La bakalaŭro miris kaj ridis tiel je la ruzo kaj simplo de Sancho kiel je la ekstrema frenezo de don Quijote. La duko petis lin, ke, post ol li renkontus denove la hidalgon, li, venkite aŭ venkinte, revizitu lin en sia revena vojaĝo por rakonti al li ĉion okazintan. La bakalaŭro promesis tion fari, forrajdis serĉi la hidalgon, ne trovis lin en Zaragoza, plu iris sur la vojo antaŭen… kaj la rezulton oni jam konas. Poste li revenis al la kastelo de la duko kaj rakontis al li ĉion, inkluzive la kondiĉojn de la duelo, kaj diris, ke don Quijote, kiel bone vaganta kavaliro, jam iras sur la vojo returne por plenumi sian vorton sidi en sia vilaĝo unu jaron, en kies tempo eble li resaniĝus de sia frenezo. Sansón aldonis, ke, fakte por atingi tion, li surmetis diversajn maskovestojn, kaj ke estus bedaŭrinde, ke viro tiel inteligenta kiel don Quijote restus freneza. Poste Sansón adiaŭis la dukon, revenis al sia vilaĝo kaj atendis tie la hidalgon, kiu sekvadis, se tiel diri, liajn paŝojn.

La duko havis tiam la ideon fari al don Quijote la menciitan ŝercon: tiel multe plaĉis al li la humoro de Sancho kaj de don Quijote! Sur la vojoj foraj kaj proksimaj ĉirkaŭ la kastelo, en lokoj kie —li pensis— povus pasi la hidalgo revene al sia vilaĝo, la duko postenigis nombron da servistoj surpiedaj kaj surĉevalaj, kun la ordono, ke ili konduku lin al la kastelo, kontraŭ lia volo se necese, se oni lin trovus. Nu, oni lin trovis, avizis la dukon, kaj ĉi lasta, tiel avertita, kaj jam antaŭe ĉion preparinta, ordonis fajri la torĉojn kaj la lampionojn de la korto kaj meti Altisidoran sur la katafalkon, kun la tuto da rekvizitoj jam menciitaj; kaj ĉio aspektis tiel nature kaj konvinke, ke ĝi apenaŭ diferencis de la vero.

Cide Hamete eĉ asertas, ke, laŭ lia opinio, la mistifikantoj frenezis tiel multe kiel la mistifikatoj, kaj ke la gedukoj estis ĉe la rando aperi kiel idiotoj, ĉar ili tiel forte klopodis ŝerci kontraŭ du stultuloj.

Kiam la manteniĝo ilin surprizis, unu dormis ankoraŭ ĝisronke; kaj la alia vigilis sub la influo de siaj ekzaltaj pensoj, ĉar don Quijote, venkito aŭ venkinto, neniam ŝatis pigri en la molo de la plumo-lito. Nu, sekvante la humoron de siaj gemastroj, Altisidora (reveninta, laŭ la hidalgo, de la morto en la vivon), en tuniko el blanka tafeto prisemita per or-koloraj floroj, kun la sama girlando, kiun ŝi portis sur la katafalko, kun la hararo loza sur la ŝultroj, kaj apogate al longa bastono el bela kaj nigra ebono, eniris en la ĉambron de don Quijote. Ĉi apero kaŭzis al li tiom da konfuzo kaj konsterno, ke li buliĝis kaj kaŝis sin preskaŭ tute sub tukoj kaj peplomoj, nekapabla diri eĉ unu vorton de saluto. Altisidora sidiĝis sur seĝo apud la kapo de la lito, ĵetis fortan suspiron kaj diris kun voĉo mola kaj karesa:

—Kiam virinoj de alta rango kaj ĉastaj puceloj surtretas sian propran honoron, permesante, ke iliaj langoj diskonigu tute senrezerve la sekreton de iliaj koroj, tiam ili troviĝas en delikata situacio. Sinjoro don Quijote de La Mancha, mi estas unu el ĉi virinoj am-frapitaj, venkitaj kaj senesperaj, sed tiel multe tro pacienca kaj honesta, ke mia animo eksplodis pro la longa retenado de mia pasio, kaj mi perdis la vivon. Pro aflikto kaŭzita de via kruelo, ho vi, obstina kavaliro, pli dura ol marmor’ al miaj plendoj, mi kuŝis morta du tagojn, aŭ almenaŭ tion oni poste diris al mi. Kaj mi ne restis definitive en la transa mondo, dank’ al tio, ke Amoro min kompatis kaj donis rimedon al mia malsano per la turmento de ĉi bona ŝildisto.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x