—Estu benata la ĉiopova Dio, kiu faris al mi tiel grandan bonon! Lia mizerikordo ne havas limojn, kaj la pekoj de la homoj ne povas ĝin obstakli aŭ forteni.
La nevino aŭskultis kun atento la vortojn de sia onklo, pensis, ke ili ŝajnas pli raciaj ol liaj kutimaj diroj, kaj demandis:
—Kion vi diras, sinjoro? Ĉu io okazas al vi? Pri kiaj mizerikordoj kaj pri kiaj pekoj de la homoj vi parolas?
—Temas pri la mizerikordo, kiun mi ricevis de Dio ĉi-momente. Kaj, kiel mi diris, miaj pekoj ne povis obstakli, ke ĝi min trafis. Mi retrovis mian racion, jam liberan kaj klaran, sen la densa nebulo de la nescio, kiun ĵetis sur min mia stulta kaj konstanta lego de la abomenindaj libroj kavaliraj. Mi jam konas iliajn absurdojn kaj trompojn, kaj bedaŭras nur, ke ĉi scio venis al mi tiel tarde, ke mi ne havas tempon sufiĉan por legi kompense aliajn librojn bonajn por la animo. Mi sentas min, nevino, sur la rando de la morto, kaj mi ŝatus renkonti ĝin tiamaniere, ke la mondo komprenu, ke mia vivo ne estis mava ĝis la ekstremo doni al mi reputacion de frenezulo: ĉar, kvankam freneza, mi ne volus, ke mia morto konfirmu tian fakton. Venigu, kara nevino, miajn bonajn amikojn: la pastron, la bakalaŭron Sansón Carrasco kaj majstron Nicolás, ĉar mi deziras konfesi miajn pekojn kaj fari mian testamenton.
Sed la nevino ŝparis al si voki, ĉar la tri eniris tiam en la ĉambron. Don Quijote, vidante ilin tuj diris:
—Gratulu min, amikoj, ĉar mi estas, ne plu don Quijote de La Mancha, sed Alonso Quijano, iam alnomata «la bona» pro mia vivmaniero. Mi oponas nun al Amadís de Gaŭlio kaj al la senlima kaj aĉa idaro de lia familio, konas mian frenezon, abomenas la tuton de la profanaj historioj kavaliraj, kaj konscias la grandan danĝeron, kien mi falis, legante ilin. Mi ricevis amare instruan lecionon el propra sperto, kaj nun, dank’ al la mizerikordo de Dio, rekonas ilian abomenindecon.
Aŭdante tion, la tri amikoj sendube kredis, ke lin posedas alia nova frenezo, kaj Sansón diris:
—Ĉu vi komunikas tion al ni, en la momento kiam ni ĵus eksciis, ke oni jam elsorĉis Dulcinean? Ĉu vi decidas fariĝi ermito, en la momento kiam ni komencos paŝtisti kaj vivi kantante, kiel princoj? Je Dio, rekonsciiĝu, kaj ne diru tiom da absurdoj.
—Ĉu absurdoj? Ĝis nun, kaj por mia damaĝo, ili estis tro realaj. Sed kun la helpo de la ĉielo, mia forpaso igos ilin favoraj al mi. Amikoj, mi sentas, ke mi rapide mortas. La ŝercoj ĉesu, bonvolu voki pastron, ke mi konfesu kun li, kaj aktiston, ke li redaktu mian testamenton: ĉar en gravaj momentoj, kiel la nuna, oni ne devas ŝerci kun la animo. Do, mi suplikas, ke dum la sinjoro pastro konfesprenos min, oni venigu la aktiston.
La amikoj de don Quijote rigardis sin reciproke, plenaj je miro ĉe la vortoj de la hidalgo, kaj, kvankam ne senrezerve, ili inklinis kredi lin. Ili konjektis, ke lia morto proksimas, ĉar, inter aliaj simptomoj, lia frenezo tiel rapide turniĝis en saĝon. Al siaj jam menciitaj vortoj. Don Quijote aldonis multe da aliaj tiel trafaj, prudentaj kaj kristanaj, ke liaj amikoj fine konvinkiĝis, sen ombro da dubo, ke la menso de la hidalgo sanas denove. La pastro igis eliri ĉiujn el la ĉambro, restis sola kun li, kaj lin konfesprenis. La bakalaŭro iris serĉi la aktiston kaj iom poste revenis kun li kaj kun Sancho Panza. La ŝildisto, informita de la bakalaŭro pri la stato de la hidalgo, trovis la mastrumantinon kaj la nevinon duonplorantaj, kaj tiam li komencis aflikte snufeti kaj verŝi larmojn.
Finiĝis la konfespreno, kaj la pastro eliris dirante:
—Li vere mortas; kaj vere havas sanan menson Alonso Quijano la bona. Nu, oni eniru, ke li testamentu.
Ĉi vortoj donis teruran puŝon al la okuloj, gravedaj je larmoj, de la mastrumantino, la nevino kaj Sancho Panza, tiel fortan, ke ili eksplodis en ploradon, dum ilia brusto elĵetis mil profundajn suspirojn. Ĉar, kiel jam dirite kelkfoje, en la tempo kiam don Quijote estis simple nur Alonso Quijano la bona, kaj en la tempo, kiam li estis don Quijote de La Mancha, la hidalgo havis ĉiam agrablan karakteron kaj amikeman spiriton, kaj sekve amis lin, ne nur liaj hejmanoj, sed ĉiuj lin konantaj.
La aktisto eniris kun la aliaj, kaj don Quijote, post ol oni skribis la unuan, rutinan parton de la testamento kaj de la kutimaj formuloj kristanaj, diktis jene, en la sekcio de la legacioj:
« Item , [435] [435] Latine: «ankaŭ», «krome», «plie», «plus». Uzata formule en oficialaj dokumentoj, ĉefe en testamentoj.
rilate al certa mono nuntempe en posedo de Sancho Panza (kiun, en mia frenezo, mi faris mia ŝildisto), mi volas, ke tial, ke inter ni ekzistas kelke da kontoj ne tute klaraj, oni ne petu, ke li ĝin redonu: kontraŭe, se post ol li pagos al si sian salajron, restos ioma kvanto, ĉi kvanton, certe tre etan, li retenu kiel sian, kaj ĝi faru al li bonon. Kaj se en la tempo de mia frenezo mi povis doni al li la gubernatorecon de insulo, nun, kiam mi ĝuas sanan menson, mi donus al li, se mi povus, la tronon de regno, ĉar tion meritas lia simplo kaj lia fidela konduto.
Kaj, turnante sin al Sancho, li daŭrigis:
—Pardonu min, amiko, ke mi igis vin fali en la eraron, ke ekzistis kaj ekzistas en la mondo vagantaj kavaliroj, kaj ke, pro mia kulpo, vi ŝajnis tiel freneza kiel mi.
—Ho ve! —respondis Sancho, plorante—. Via moŝto ne forpasu, sinjoro: kontraŭe, sekvu mian konsilon kaj vivu ankoraŭ multe da jaroj, ĉar la plej granda frenezaĵo, kiun homo povas fari en ĉi vivo, estas sin forlasi al la morto, sen ke neniu mortigu lin, kaj sen ke aliaj manoj lin sufoku, se escepti la manojn de la melankolio. Nu, ne pigru, ellitiĝu, kaj ni iru en paŝtistaj kostumoj al la kamparo, kiel interkonsentite. Eble ni trovos malantaŭ la arbusto Dulcinean jam senmanke elsorĉita. Se vi mortas de la aflikto vidi vin venkita, ĵetu sur min la kulpon, dirante, ke oni vin renversis, ĉar mi fuŝe alĝustigis la ventrobendon de Rocinante. Cetere, via moŝto scias per viaj libroj kavaliraj, ke ordinare unu kavaliro faligas alian, kaj ke la hodiaŭa venkito povas siaflanke venki morgaŭ.
—Prave dirite —aldonis Sansón—. La bona Sancho diris nur la veron.
—Sinjoroj —respondis don Quijote—. Ne iru tiel rapide, ĉar la nestoj pasintjaraj ne havas ovojn ĉi-jare. Mi perdis la racion kaj ĝin retrovis. Mi estis don Quijote de La Mancha kaj estas nun, kiel dirite, Alonso Quijano la bona. Mia sincera pento povu gajni denove vian estimon al mia persono. Nu, la sinjoro aktisto plu skribu: « Item , mi testamentas mian tutan havon al mia nevino Antonia Quijano, ĉi tie troviĝanta, post ol oni deprenos de la dirita havo ĉion necesan por la plenumo de miaj legacioj. Kaj mi deziras, ke, unue, oni pagu la salajron, kiun mi ŝuldas al mia mastrumantino por la tuta tempo de ŝia servado, plus dudek dukatojn, por ke ŝi aĉetu al si novan robon. Mi nomas la sinjoron pastron kaj la sinjoron bakalaŭron Sansón Carrasco testamentaj administrantoj. Item , estas mia volo, ke, se mia nevino Antonia Quijano deziras edziniĝi, ŝi edziniĝu al viro, pri kiu konvena enketo garantiu, ke li eĉ ne scias, kio estas libroj kavaliraj. Kaj se okaze oni eltrovus, ke li konas tiajn verkojn, kaj tamen mia nevino edziniĝos al li, ŝi perdu ĉion, kion ŝi ricevas per ĉi dokumento, kaj la testamentaj administrantoj distribuu mian havon por diversaj bonfaraj celoj, laŭ sia bontrovo. Item mi suplikas la diritajn sinjorojn administrantojn, ke, se hazarde ili persone konatiĝos kun la aŭtoro laŭdire verkinta la libron, kiu cirkulas ie tie sub la titolo Dua parto de la faroj de don Quijote de La Mancha , ili informu lin je mia nomo, plej sincere, ke li pardonu, ke, pro mia kulpo, mi donis al li, kvankam senintence, la okazon skribi tiom da grandaj ekstravagancoj aperantaj en lia libro: ĉar mi forlasas ĉi vivon kun la skrupulo, ke mi inspiris al li la ideon skribi ilin».
Читать дальше