Neologismo por «petegi». Hispane «suplicar»; france «supplier»; angle «supplicate», «entreat».
Las Rimas de Lope de Vega, aperinta en 1604, kelkajn monatojn pli frue ol Don Quijote , entenas ne malpli ol 28 poemojn laŭdajn al la libro.
Preskaŭ dudek jarojn dormis Cervantes en «la silento de la forgeso», de kiam en 1585 li publikigis sian Galatea .
Cervantes aludas al la supraĵa kaj teda erudicio, kaj al la mikso de kristanaj predikoj kun ne tre edifaj epizodoj, troveblaj en diversaj verkoj de Lope de Vega ( El peregrino en su patria , El Isidro , ktp).
Nova sarkasmo kontraŭ Lope de Vega, kies granda amiko Sebastián de Castellanos estis tajloro kaj krome analfabeta poeto.
Proverbe, personigo de neekzistantaj, legendaj homoj, ofte cititaj en kavaliraj libroj. En la Mezepoko oni opiniis, ke Preste Juan (Pastro Johano) estas kristana princo reganta en la orienta parto de Tartario.
«Ne ekzistas sufiĉa oro por aĉeti la bonon de la libereco!». La cito apartenas al la Ezopaj fabloj.
Horacio, libro 1, odo 4.
Latine, el la Biblio (Mateo 5,44): «sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn».
Latine, el la Biblio (Mateo 15,19): «Ĉar el la koro eliras malvirtaj pensoj».
Ĉi tiu distiko apartenas, ne al Katono, sed al Ovidio, libro 1, elegio 9 de La Tristaj .
Neologismo. Hispane, «letras»; france, «lettres»; angle, «letters». Gramatiko, retoriko, poezio, juro, teologio, klasikaj lingvoj, ktp, t.e. la bazaj studoj de la antikvaj kleruloj.
Lope de Vega skribis tre similan, supraĵan gloson en sia La Arcadia .
Filo de Vulkano kiu ŝtelis de Heraklo liajn bovojn, dum tiu dormis (Vergilio, Eneado , 8, 185 kaj postaj).
Laŭnome Antonio de Guevara, ankaŭ fama verkisto. En sia historio pri la tri menciitaj publikulinoj li citis aŭtorojn neekzistantajn. De tio venas la ironio de Cervantes, kiam li diras: «kaj tia gloso donos al vi grandan prestiĝon».
Judo el Lisbono, loĝis en Kastilio, en 1492 pasis al Italio. Li verkis la libron Dialogoj pri amo en la itala, sed en la epoko de Cervantes ekzistis almenaŭ tri diversaj tradukoj en la hispanan.
La monaĥo Cristóbal de Fonseca, kies libro Pri la amo de Dio eldoniĝis en 1594.
Latina vorto, kiun ĉi tie oni uzas kiel formulon de adiaŭo.
Sorĉistino kaj amikino de Amadís de Gaŭlio. Oni nomis ŝin «la nekonata», ĉar ŝi ofte transformiĝis, kaj oni ne rekonis ŝin.
Lope de Vega, kompreneble! Li tre amis inkluzivigi en siajn verkojn sian portreton de belulo.
Álvaro de Luna, favorito de la reĝo Johano la 2ª; post ol fakte li direktis dum multaj jaroj la regnon, li mortis ekzekutita per hakilhako en 1452. Hanibalo, post sia triumfa kampanjo kontraŭ la Romanoj, fine venenis sin. Francisko la 1ª de Francio, kaptita en la batalo de Pavia en 1535, sidis en prizono en Madrid, ĝis li interkonsentis sian liberon kun la hispana imperiestro Karolo la 5ª. Aludo al la ofte senfortuna fino de tro ambiciaj personoj, kia Lope de Vega mem.
Nigra sklavo, poste liberigita, de la duko de Sessa. Fariĝis retorikisto kaj poeto en la latina.
Neologismo: (juna) virgulino.
Ĉi versaĵo ŝajnas sarkasmo de Cervantes kontraŭ Castillo Solórzano, kaj aludas, ke iam li devis fuĝi por eviti danĝeran situacion. En la hispana, la proverbo «tomar las de Villadiego» signifas «forkuri», kaj ĝin oni mencias, ŝajne unuafoje, en la fama verko La Celestina
Protagonisto de la pikareska novelo El Lazarillo de Tormes . Cervantes ŝajnas aludi, per la du postaj versoj, ke Castillo Solórzano trompis sian grandan amikon Lope de Vega, seksumante kun lia amatino Camila Lucinda. Pli malpli kaŝe Cervantes mencias tiun saman trompon, interalie, en la soneto De Solisdán al don Quijote de La Mancha.
Tiutempe oni taksis pli bongusta kaj valora la viandon ŝafan ol la bovan.
Neologismo: Speco de antikva kazako longa kaj sen butonoj.
Latinaĵo: «tiom da haŭto kaj ostoj ĝi havis».
Don Quijote faras vortoludon. «Rocín» en la hispana signifas ĉevalaĉo, kaj aldonante al li la finaĵon «ante» (kiu povas signifi «antaŭe» kaj «super ĉiuj») li indikis, ke antaŭe ĝi estis «rocín», kaj ke, jam kiel kavalira rajdobesto, ĝi rangas super ĉiuj ĉevaloj.
La kavaliroj portis heraldikajn kolorojn kaj emblemojn, ne nur sur la ŝildo, sed ankaŭ sur la insignoj, t.e. sur flagrubandoj de la lanco kaj sur garnaĵoj de iliaj ĉevaloj. Dum la kavaliroj ne plenumis ian notindan faron, iliaj insignoj devis resti blankaj, t.e. sen koloroj kaj emblemoj.
En la hispana «armas» signifas interalie «armojn» kaj «heraldikajn insignojn». Don Quijote, en sia frenezo, konfuzas la insignojn blankajn kun la armoj blankaj, kaj venas al la groteska konkludo elfroti ĉi lastajn.
Antaŭ ol lanon, la antikvuloj uzis plumojn kiel lit-molaĵon.
Aludo al la stelo, kiu gvidis la Tri Reĝojn al la stalo de Bet-Leĥemo.
Ironio kontraŭ la kutimo, ke oni petis pardonon, dirinte la vorton «porko», besto malpura por judoj kaj mahometanoj.
Signifas «kastiliano» kaj «kastelestro». De tio venas la konfuziĝo de la gastejestro, kiam don Quijote donis al li tiun titolon.
Versoj de antikva romanco. La respondo de la gastejestro montras, ke ankaŭ li sciis ĝin.
En la epoko de Cervantes, slanga esprimo por «ŝtelisto».
En Andaluzio, loko, kie abundis vagabondoj kaj friponoj.
Alia amuza manifestiĝo de la frenezo de don Quijote.
Fastotago ĉe la katolikoj.
Unu el la ceremonioj de kavaliriĝo. Vigili: maldormi (prigarde aŭ prizorge). Armoj: en ĉi tiu kunteksto, resuma formo, kiu signifas samtempe «armiloj» kaj la diversaj pecoj de la armaĵo.
Frekventataj de ĉiuspecaj friponoj kaj vagabondoj en la epoko de Cervantes.
«Don», «doña», estis iam nobelaj titoloj, sed iom post iom ili ĝeneraliĝis, kaj nuntempe ili signifas simple «sinjor(in)o». Cervantes ironias pri ĝia misuzo.
Laŭ la kutimoj de la epoko, ankaŭ kampuloj kaj paŝtistoj portis lancon por eventuala sindefendo.
Uzi la vorton «mensogo» antaŭ honesta homo estis, en la 17ª jarcento, grava manko de respekto kaj konsidero. Tial la indigno kaj furiozo de don Quijote.
Читать дальше