Manĝaĵo el poto en kiu oni kuiras samtempe multe da diversaj kaj bongustaj nutraĵoj. Ankaŭ tradukita en la ĉapitro 49ª de la dua parto per la neologismo «olapodrido», laŭ la hispana nomo «olla podrida» (laŭlitere: «putranta poto»).
Latine: «ĝin ne tuŝu!», «abstinu de tio!».
En la hispana, «agüero» signifas «aŭguro».
En la epoko de Cervantes, la vaskoj estis preferataj por la postenoj de reĝaj sekretarioj pro sia kompetento kaj lojalo.
Sendube ironia aludo al tio, ke, ĉe la fino de la konversacio, la kampulo petos de Sancho kvanton da mono.
Oni ĝenerale kredis, ke en la epilepsiuloj sidas demonoj, kiuj kaŭzas la epilepsiajn konvulsiojn.
Kisi al si la propran manon, antaŭ ol premi la manon de alia persono, estis elmontro de rekta kaj honesta intenco.
Kelkfoje oni akompanis pro ĝentilo, sur parto de la vojo, personon pli altrangan hazarde renkontitan.
La barbiroj havis kelkan scion pri medicino kaj funkciis kiel ĥirurgoj.
«fontoj» nomiĝis certaj ulceroj, el kiuj fluis puso kaj aliaj likvaĵoj; kelkokaze oni ilin faris intence por, laŭ la tiamaj ideoj, elpurigi tiel la korpon el ĝiaj nocaj substancoj.
Morón kaj Lavajos estas du hispanaj vilaĝoj, iam famaj pro la bona kvalito de siaj respektivaj perdrikoj kaj anseroj.
Neologismo. Hispane «olla podrida», laŭlitere «putranta poto». Tiel nomiĝas la poto en kiu oni kuiras samtempe multe da diversaj kaj bongustaj nutraĵoj. Ankaŭ tradukita en la ĉapitro 47 de la dua parto per la esprimo «miksita stufaĵo».
Iama proverba esprimo; signifas, ke ekzistas la danĝero de baldaŭa konflikto. Sancho aludas la anoncitan atakon kontraŭ la insulon, kaj tuj poste paradas sian kuraĝon.
Andradilla estis fama monluda fripono en la epoko de Cervantes.
Dum la trapreĝado de la katolika rozario, kiam oni atingis bidojn pli grandajn aŭ iom apartigitajn de la ceteraj, oni devas diri la menciitajn preĝojn. Ŝajnas do, ke la koliero de Teresa havis ankaŭ la funkcion utili kiel rozario.
La ordinara kuloto atingis ĝis la genuo. La kompleta kuloto, pli strikta, longis preskaŭ kiel moderna pantalono.
La kompletan kuloton oni kelkfoje remburis, ĉefe la elegantuloj, por ke la korpo ne aspektu tro minca. Oni memoru la grasan figuron de Sancho, kaj la komento de Sanchica vidiĝos des pli ridiga.
Nur nobeloj kaj gravuloj portis ĝin por laŭeble eviti polvon kaj venton dumvoje.
La dua parto de la proverbo diras: «kaj tiam ĝi ignoras sian kompanon».
Latine: «Augusteno dubis». Iam en la teologiaj disputoj inter studentoj, kutima frazo por esprimi nekredemon pri io.
«Kredu la farojn, se ne la vortojn». Latina sentenco aperanta ankaŭ en la ĉapitro 25ª de la dua parto.
Humure, «pentofari» anstataŭ «manĝi».
El la Biblio, parte el Psalmaro 113,7.
Laŭ konata fablo, la ranoj petis de Jupitero reĝon. Tiam Jupitero ĵetis trabon en ilian basenon, la ranoj teruriĝis sed iom post iom perdis la timon kaj eĉ kutimiĝis koti sur la trabon.
Proverba esprimo, latine: «Amiko de Platono, sed eĉ pli de la vero».
La barbo estis simbolo de respektindeco kaj honoro, kaj je ĝi kelkfoje ĵuris la viroj. Ke la knabino ĵure mensogas je barbo estas humura elpenso de Cervantes.
En fuŝa germana: «mono, mono».
En fuŝa itala: «hispanoj kaj germanoj estas inter si bonaj kompanoj».
Sancho pretendas imiti la italan: «Efektive, bonaj kompanoj, mi ĵuras je Dio!».
Aludo al la Koncilio de Trento (1545-1563).
T.e. li situigis ilin tiel, ke la lumo de la suno donu avantaĝon al neniu.
Vireno, duko de Zelando, forlasis en dezerta insulo Olimpian, filinon de la grafo de Holando, sian favorantinon kaj amatinon. Ariosto traktas ĉi aferon en sia Rolando freneza .
El la Biblio (Mateo 11,12).
Laŭlitera traduko de la jam glosita hispana batalkrio. «Fermi», en la hispana («cerrar») signifas ankaŭ, interalie, ataki por veni en korpo-kontraŭ-korpan batalon (vidu notojn al ĉapitro 4ª de la dua parto).
Vulkano, Romana dio de la fajro kaj forĝado.
Hispana vorto: ajna nutraĵo, kiam manĝata kun multe da pano.
Ĉi tie la aŭtoro komencas siajn aludojn al la verko kaj al la persono de Avellaneda, kiu plagiatis la rolulojn de Cervantes kaj, antaŭ ol li, publikigis daŭrigan parton al la unua Don Quijote .
Eble la vortoj priskribantaj Cervantes kiel oldan, kriplan kaj envian.
Ĉi-rilate Avellaneda ne mensogas, ĉar Cervantes donis al ŝi la diritan nomon en la ĉapitro 7ª de la unua parto.
Sancho mencias faman frazon el la hispana historio de la 14ª jarcento. Luktante la reĝo don Pedro la Kruela kontraŭ sia frato, kaj aspiranto al la trono, don Enrique, en la tendo de Beltrán Duguesclín, franca kapitano veninta helpi per siaj trupoj al don Enrique, ambaŭ falis teren, don Enrique sub sia frato. Tiam Beltrán intervenis, puŝante ilin en inversan pozicion, kaj dirante: «Mi ne faligas, nek surtronigas reĝon, sed helpas mian sinjoron».
Sancho citas alude du versojn de olda romanco.
En la epoko de Cervantes tre abundis latronoj kaj rabistoj en Katalunio. De tio venas la komento de don Quijote.
Misprononco por Busiris, reĝo de Egiptujo, kiun, laŭ la mitologio, mortigis Herkulo.
Fama bandito, kiu fakte vivis en la tempoj de Cervantes.
El la Biblio (Psalmaro 42,7).
Hispana proverbo: kie oni ne ricevas pagon, oni ne laboras.
Al Sancho, kiel legiĝas en la sekvanta ĉapitro.
Aludo al la iama moro havi simiojn alligitaj al la balkonoj, kio donis motivon al la preterpasantoj, ĉefe al la knaboj, halti por rigardi iliajn gestojn kaj saltojn.
Latine: «forkuru, malamikoj». Parto de ekzorca formulo de la katolika eklezio.
Oni diras, ke la fikcia Perogrullo nomis la fermitan manon pugno, kaj de tio venas, ke oni aludas lin, kiam iu diras aserton aŭ veron tiaspecan.
Sporto de militistoj: galopante sur ĉevalo, oni celis per lanco trafi tra ringegon lokitan je ioma distanco de la kurejo.
Читать дальше