Don Quijote tiel miris ĉe la kapablo de la kapo, ke li apenaŭ kredis la asertojn de don Antonio; sed vidante, ke li devas atendi nur tempeton por fari la provon, la hidalgo preferis diri nenion kaj limiĝis danki lin pro la rivelo de tiel granda sekreto. Ili eliris el la ĉambro, don Antonio ŝlosis la ĉambron, kaj ambaŭ sin direktis al la salono, kie sidis la ceteraj kavaliroj, kaj kie, antaŭe, kiam lia mastro forestis, Sancho rakontis al ili nombron da aventuroj kaj eventoj okazintaj al don Quijote.
En la vespero de la sama tago, oni promenigis la hidalgon tra la urbo, kaj ĉi-foje li portis, ne la armaĵon, sed stratan veston kaj longan surtuton el flava ŝtofo, tiel dika, ke ĝi kapablus ŝvitigi, en tia sezono, eĉ la glacion mem. La kavaliroj antaŭe ordonis al siaj servistoj distri Sanchon, ke li ne eliru el la domo. Don Quijote rajdis, ne sur Rocinante, sed sur forta mulo egalpaŝa kaj riĉe harnisita. Nu, kiam li ekiris, oni alkudris al lia surtuto, sen ke li konscius, pecon de pergameno kun la jena teksto en grandaj literoj: «Jen don Quijote de La Mancha». Tuj kiam li komencis sian rondiron, la skribo altiris ĉies atenton, kaj tial, ke multaj preterpasantoj proksimiĝis vidi lin kaj legis voĉe «Jen don Quijote de La Mancha», la hidalgo miris, ke tiel granda nombro da homoj, rigardas, nomas kaj konas lin. Li turnis sin do al don Antonio kaj diris:
—Grandaj estas la meritoj de la vaganta kavalirismo, se konsideri, ke ĝiaj membroj fariĝas konataj kaj famaj ĉie tra la mondo. Pruve de tio, rimarku, don Antonio, ke eĉ la strataj buboj konas min, kvankam ili neniam antaŭe min vidis.
—Vi pravas, sinjoro don Quijote —respondis don Antonio—. Same kiel oni ne povas teni la fajron kaŝita kaj enfermita, tiel same oni ne povas ignori la virton; kaj la virto akirita per la profesio de la armoj brilas kaj elstaras pli ol la ceteraj virtoj.
Nu, kiam don Quijote rajdis meze de la popola rekono, unu kastiliano, leginte la pergamenon, diris laŭte:
—La diablo vin prenu, don Quijote de La Mancha! Kiel vi povis alveni ĉi tien post la senfina nombro da vergoj falintaj sur vian dorson? Vi estas freneza, kaj se vi frenezus private kaj trans fermitaj pordoj, vi ne farus grandan damaĝon; sed vi havas la specialaĵon ŝanĝi ajnan personon, kiu traktas kun vi, en frenezan aŭ stultan. Pruve de tio, jen ĉi sinjoroj vin akompanantaj. Reiru al via hejmo, idioto, zorgu pri viaj havo, edzino kaj filoj kaj deturnu vin de ĉi absurdoj, kiuj rastas al vi la cerbon kaj ronĝas vian komprenon.
—Frato —diris don Antonio—, sekvu vian vojon, kaj ne donu konsilojn, se oni ilin ne petas. La sinjoro don Quijote de La Mancha tre saĝas, kaj ni, liaj akompanantoj, ne stultas. La virton oni devas honori, kie ajn oni ĝin trovas. Jam foriru al la diablo, kaj ne miksiĝu en tion, kio ne koncernas vin.
—Nu, via moŝto pravas —respondis la kastiliano—. Vere, konsili ĉi kompatindan viron egalas batadi la venton. Tamen, bedaŭrindas, ke la saĝo laŭdire montrata de ĉi idioto, kiam li parolas pri io ajn, fine forfluas per la kanalo de lia vaganta kavalirismo. Kaj, kiel via moŝto diris, la diablo min prenu, kaj ankaŭ mian idaron, se de nun, kaj eĉ se mi vivus pli da jaroj ol Metuŝelaĥ, mi donus konsilon, petitan aŭ ne petitan, al ajna persono.
La konsilinto foriris, kaj la aliaj daŭrigis la promenadon. Sed tiel agitiĝis la buboj kaj la ceteraj homoj, legante la skribon, ke don Antonio detiris ĝin, ŝajnigante, ke ĝi detiras alion. La nokto falis, la grupo revenis al la domo, kaj tie havis lokon danc-amuzo organizita de la damoj, ĉar la edzino de don Antonio, virino alt-ranga, bela, saĝa kaj gaja invitis nombron da siaj amikinoj veni honori ŝian gaston kaj samtempe amuziĝi per liaj neimageblaj ekstravagancoj. Ne malmultaj damoj ĉeestis kaj, post riĉa manĝo, la balo komenciĝis preskaŭ je la deka horo nokte. Ĉefe du el la damoj havis petolan kaj ridan humoron kaj, kvankam tre honestaj, kondutis iom libere kaj permesis al si maliceti per ŝercoj amuzaj, sed ne ofendaj. Tiel ofte kaj rapide ili alternis invitante la hidalgon danci, ke ili muelis ne nur lian korpon, sed eĉ lian animon. Vere vidinda aspektis la figuro de don Quijote: longa, magra, flava, en tro strikta vesto, kaj kun movoj sengraciaj kaj, precipe, pezaj.
Ĉi dametoj koketis al li kvazaŭ kaŝe, kaj de sia flanko li same kaŝe ignoris ilian flirtemon. Sed, vidante sin sieĝata de iliaj sugeste flataj vortoj, li levis la voĉon kaj diris:
— Fugites, partes adversae . [410] [410] Latine: «forkuru, malamikoj». Parto de ekzorca formulo de la katolika eklezio.
Lasu min en paco, tentaj pensoj. Nu, sinjorinoj, viaj deziroj ne tuŝas min, ĉar la reĝino de la miaj, la senegala Dulcinea de El Toboso, ne konsentas, ke alies sopiroj min venku kaj regu.
Kaj tion dirante, konsumita kaj muelita de la danca ekzercado, li sidiĝis sur la plankon meze de la salono. Don Antonio ordonis transporti lin brake al ties lito, Sancho iris la unua lin levi kaj diris:
—Grandioze vi dancis, sinjoro mastro! Ĉu vi kredas, ke ĉiuj kuraĝaj homoj scipovas danci, kaj ke ĉiuj vagantaj kavaliroj lertas en la balo? Nu, se vi tion pensas, vi eraras. Ekzistas personoj pretaj mortigi giganton prefere ol fari kapriolon. Se vi devus klak-danci, mi povus anstataŭi vin, ĉar mi klakadas per la piedoj vere bone. Sed rilate al dancado salona, mi estas nura nulo.
Per ĉi vortoj kaj aliaj similaj Sancho igis ridi la homojn en la balo. Li kuŝigis lian mastron en la liton kaj kovris lin ĝis la oreloj, ke li ŝvitu, por ke li ne malvarmumu post sia sinmovado en la balo.
La sekvantan tagon, don Antonio decidis submeti al provo la ensorĉitan kapon, do li enfermiĝis en la privata ĉambro, akompanate de don Quijote, Sancho, aliaj du amikoj, kaj la du damoj, kiuj turmentis la hidalgon en la balo, kaj kiuj pasigis la nokton kun la edzino de don Antonio. Ĉi lasta rivelis al la grupo la kapablon de la kapo, petis ilin gardi la sekreton, kaj diris, ke nun, por la unua fojo, oni kontrolos, ĉu ĝi efektive funkcias. Nur la du amikoj de don Antonio konis la veron pri la ensorĉo, kaj se don Antonio ne estus antaŭe rivelinta ĝin al ili, ankaŭ ilin frapus ŝoko, same kiel la ceterajn: tiel lerte kaj perfekte konstruita vidiĝis la kapo!
Don Antonio mem proksimiĝis la unua kaj diris flustre, tamen aŭdeble, en la orelon de la busto:
—Diru, kapo, per via propra kapablo: kion mi pensas nun?
Kaj, sen movi la lipojn, la kapo respondis kun klara kaj tre komprenebla voĉo:
—Pri pensoj mi ne traktas.
Ĉi vortoj ŝokis ĉiujn, des pli, ke nek en la ĉambro, nek proksime al la tablo troviĝis ajna persono povanta diri la respondon.
—Kiom da homoj estas ĉi tie? —demandis denove don Antonio.
—Vi kaj via edzino —respondis la kapo— kun du amikoj viaj, du amikinoj ŝiaj, unu fama kavaliro nomata don Quijote de La Mancha kaj ties ŝildisto, Sancho Panza laŭnome.
Tiam la stuporo atingis la kulminon, kaj iliaj haroj stariĝis de teruro. Don Antonio apartiĝis de la kapo kaj diris:
—Tio sufiĉas al mi por juĝi, ke min ne trompis la viro vendinta ĝin al mi, ho saĝa kapo, parolkapabla kapo, responda kapo kaj admirinda kapo! Alia iru kaj demandu laŭvole.
Kaj tial, ke la virinoj ĝenerale havas naturon senpaciencan kaj scivolan, unu el la du amikinoj de la edzino de don Antonio proksimiĝis la unua kaj demandis:
—Diru al mi, kapo: kion mi faru por esti tre bela?
—Konduti tre ĉaste —venis la respondo.
—Nenion plian mi demandos —diris la virino.
Poste proksimiĝis ŝia kunulino kaj diris.
—Kapo, mi volus scii, ĉu mia edzo amas min aŭ ne.
—Juĝu laŭ lia konduto al vi —respondis la kapo.
—Efektive, tia demando ne bezonis respondon, ĉar la faroj de la homoj proklamas ilian intencon —diris la damo, sin retirante.
Читать дальше