Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Sinjoro —respondis unu el la du— ni estas kapitanoj de la hispana infanterio. Niaj kompanioj kantonmentas en Napolo, kaj ni iras enŝipiĝi en unu el la kvar galeroj laŭdire troviĝantaj en la haveno de Barcelona, por navigi de tie al Sicilio. Ni portas ducent aŭ tricent eskudojn, kaj kun ili ni kredas nin riĉaj, ĉar la mizero propra al ni, soldatoj, ne permesas, ke ni havu pli grandan trezoron.

Roque demandis al la pilgrimantoj same, kiel al la kapitanoj, kaj ili respondis, ke ili iras enŝipiĝi por vojaĝi al Romo, kaj ke, entute, ili portas kun si proksimume sesdek realojn. Li volis scii ankaŭ, kiuj veturas en la kaleŝo kaj kien, kaj kiom da mono ili portas. Unu el la rajdaj servistoj respondis:

—Mia sinjorino, doña Guiomar de Quiñones, edzino de la prezidanto de la tribunalo de Napolo, kun unu filineto sia, unu ĉambristino kaj unu duenjo veturas en ĉi kaleŝo; ni, ses servistoj, akompanas ilin, kaj nia mono estas sescent eskudoj.

—Tiel do —diris Roque Guinart— ni jam havas ĉi tie naŭcent eskudojn kaj sesdek realojn. Miaj soldatoj estas proksimume sesdek. Do ili mem kalkulu kiom da mono ĉiu devas ricevi, ĉar mi ne estas forta en nombroj.

Aŭdinte tion, la latronoj levis la voĉon, kriante:

—Longe vivu Roque Guinart, malgraŭ la friponoj, kiuj volas pereigi lin!

La kapitanoj afliktiĝis, la sinjorino prezidant-edzino faris tristan vizaĝon kaj la pilgrimantoj tute ne ĝojis ĉe la anoncita konfisko de ilia mono. Roque tenis ilin iom da tempo en ĉi suspenso, sed li ne volis plilongigi ilian suferon, videblan de la distanco de arkebuza paf-atingo, kaj turnante sin al la kapitanoj, diris:

—Viaj moŝtoj, sinjoroj kapitanoj, bonvolu prunti al mi sesdek eskudojn, kaj la sinjorino prezidant-edzino okdek por kontentigi ĉi skadron, kiu min akompanas, ĉar «la abato kantas, kie li manĝas». [407] [407] Hispana proverbo: kie oni ne ricevas pagon, oni ne laboras. Poste vi povos libere kaj neĝenate sekvi vian vojon: mi donos al vi paspermeson, kaj se vi renkontos alian el miaj bandoj, dise postenigitaj en ĉi regiono, nenian damaĝon vi ricevos. Mi ne havas la intencon mistrakti soldatojn aŭ virinojn, des malpli virinojn de alta rango.

La kapitanoj longe kaj elokvente dankis al Roque Guinart pro lia ĝentila kaj larĝ-anima konduto: ili trovis ĝin tia, konsiderante, ke li ne prenis de ili ties tutan monon. Sinjorino doña Guiomar de Quiñones volis salti de la veturilo por kisi la manojn kaj la piedojn de la granda Roque, sed li tute ne konsentis. Kontraŭe, li petis, ke ŝi pardonu lin pro la ofendo al ŝi farita kaŭze de la postuloj de lia perversa ofico. La prezidant-edzino ordonis al servisto sia tuj transdoni la okdek eskudojn, je kiuj oni taksis ŝian kontribucion. La kapitanoj jam pagis siajn sesdek eskudojn, kaj la pilgrimantoj pretis elpoŝigi sian mizeran burson. Sed Roque petis ilin esti trankvilaj, turnis sin al siaj ŝildistoj kaj diris:

—El ĉi sumo rezultas du eskudoj por ĉiu el vi, kaj restas ankoraŭ dudek eskudoj. Oni donu dek al ĉi pilgrimantoj, kaj la aliaj dek al ĉi bona ŝildisto, [408] [408] Al Sancho, kiel legiĝas en la sekvanta ĉapitro. por ke li parolu bonon pri ĉi aventuro.

Poste, Roque petis sian skribilaron, kiun li ĉiam portis kun si, skribis kaj donis al la vojaĝantoj paspermeson por la ĉefoj de siaj bandoj, adiaŭis ilin kaj lasis ilin liberaj kaj mirigitaj de lia noblo, lia ĝentilo kaj lia stranga konduto. Ili eĉ pensis, ke Roque estas, ne ia konata latrono, sed speco de Aleksandro la Granda. Unu el liaj ŝildistoj komentis en sia lingvo duone gaskona, duone kataluna:

—Ĉi kapitano pli ŝajnas monaĥo ol bandito. Sed de nun, se li volas montri sin donacema, tion li faru per sia mono, ne per la mia.

La kompatinda ulo parolis ne sufiĉe softe, kaj liaj vortoj trafis la orelon de Roque, kiu elingis sian glavon kaj fendis preskaŭ en du partojn lian kapon, dirante:

—Tiamaniere mi punas la longa-langajn kaj la ribelemajn.

Ĉiuj konsterniĝis, kaj eĉ ne unu aŭdacis diri unu solan vorton: tiel granda estis la aŭtoritato de Roque super la bando.

Poste li iom apartiĝis kaj skribis leteron al amiko sia en Barcelona, informante lin, ke li havas kun si la faman don Quijote de La Mancha, la vagantan kavaliron, pri kiu oni rakontis tiom da aferoj; ke la hidalgo estas la plej simpatia kaj klera homo de la mondo, kaj ke post kvar tagoj, t.e. en la tago de Sankta Johano Baptisto, la hidalgo prezentiĝos meze de la plaĝo de la urbo en sia armaĵo kaj kun siaj bataliloj, sur sia ĉevalo Rocinante kaj kun sia ŝildisto Sancho sur ties azeno. Roque aldonis, ke li sciigu pri la afero al iliaj komunaj amikoj Niarros, por ke ankaŭ ili partoprenu en la amuziĝo, kaj ke li preferus, ke liaj malamikoj Cadells ne estu informitaj, por ke ili ne ĝuu la renkonton kun don Quijote, kvankam tio estus neebla, ĉar la konduto samtempe ekstravaganca kaj saĝa de don Quijote kaj la drolaĵoj de lia ŝildisto Sancho Panza ne povus ne diskoniĝi kaj amuzi la tutan mondon. Roque sendis ĉi leteron per unu el siaj ŝildistoj, kiu, anstataŭiginte sian banditan kostumon per alia kampula, alvenis al Barcelona kaj transdonis la mesaĝon al la indikita persono.

Ĉapitro 61

Pri tio okazinta al don Quijote en ties eniro en Barcelonan kun aliaj aferoj pli veraj ol saĝaj

Dum tri tagoj kaj tri noktoj restis don Quijote kun Roque, kaj, eĉ se li restus dum tricent jaroj, li ĉiam trovus en lia viv-maniero nombron da aferoj indaj je rimarko kaj admiro. La banditoj leviĝis ĉe la frumateno en unu loko kaj manĝis en alia; kelkfoje forkuris, sen scii de kiu, kaj kelkfoje atendis, sen scii kiun; dormis piede kaj interrompis sian dormon por marŝi de ie ien. Ilia vivo konsistis en tio, postenigi sentinelojn, aŭskulti spionojn, blovi la meĉojn de la arkebuzoj kvankam ili havis etan nombron de tiaj armoj, kaj uzis preskaŭ nur musketojn. Roque tranoktis diste de siaj ŝildistoj, sen ke ili scius kie, ĉar la multaj proklamoj de la vic-reĝo de Barcelona promesantaj monan rekompencon por lia kapo, tenis lin en konstantaj zorgo kaj alarmo. Li fidis je neniu, kaj eĉ timis, ke liaj propraj subuloj mortigus lin aŭ lin transdonus al la justico: vivo certe mizera kaj angora.

Fine, sur neuzataj vojoj, krutaj padoj kaj sekretaj pasejoj, Roque, don Quijote kaj Sancho iris kun ses banditoj ale al Barcelona, kaj en la antaŭtago de la festo de Sankta Johano, en nokta horo, alvenis al la plaĝo de la urbo. Roque brakumis la hidalgon kaj Sanchon, donis al ĉi lasta la dek eskudojn promesitajn, sed ĝis tiam ne liveritajn, interŝanĝis kun ili milon da komplimentoj, adiaŭis kaj foriris, kaj don Quijote restis sola, atendante sur la ĉevalo la alvenon de la mateno. Iom poste, la vizaĝo de la blanka aŭroro komencis montriĝi tra la balkonoj de oriento, ĉe la ĝojo de herboj kaj floroj, sed ne de la aŭdo. Tamen en la sama momento karesis la orelon ne nur la sono de nekalkuleblaj klarnetoj, tamburoj kaj tintiloj, sed ankaŭ la voĉoj de homoj surĉevalaj, kiuj kriis: «Pason, pason al ni!» kaj ŝajne alkuris de la urbo.

La aŭroro cedis al la suno, kies vizaĝo, pli granda ol ronda ŝildo pro sia proksimo al la horizonto, iom post iom leviĝis. Don Quijote kaj Sancho etendis ĉien la rigardon, vidis la maron por la unua fojo en sia vivo, kaj ĝi ŝajnis al ili vastega kaj larĝa, multe pli granda ol la lagoj de Ruidera, kiujn ili vizitis en La Mancha. Ili vidis ankaŭ nombron da galeroj proksimaj al la plaĝo. Kun siaj tol-markezoj tir-falditaj, la ŝipoj montriĝis plenaj de flagoj kaj rubandoj, kiuj flirtis en la vento kaj kisis kaj balais la surfacon de la akvo. El la interno de la galeroj venis la sono de trumpetoj, hobojoj kaj klarnetoj, kaj diste kaj proksime la aero vibris per vigla milit-muziko. Tiam, sur la glata maro, la galeroj komencis manovri kaj prepari specon de eskirmo, kies movojn kvazaŭ reciprokis la movoj de nekalkulebla nombro da kavaliroj venintaj de la urbo en riĉaj uniformoj kaj sur belaj ĉevaloj. La soldatoj de la galeroj pafis per multegaj kanonoj; de la remparoj kaj fortresoj de la urbo oni respondis per peza artilerio, al kies terura bruego vento-rompa miksiĝis la tondro de la galeraj kanonoj. La ĝoja maro, la jubila tero kaj la aero klara, kvankam iom makulita de la fumo de la artilerio, ŝajnis veki kaj vibrigi en la homoj gajan spiriton. Sancho ne povis kompreni, ke la grandaj masoj moviĝantaj sur la maro posedas tiom da piedoj. Ĉe tio la kavaliroj en la riĉaj uniformoj alvenis galope, kun gajaj kaj senordaj krioj, al la loko kie don Quijote, side sur la ĉevalo, miris kaj perpleksis antaŭ la spektaklo. Unu el la kavaliroj, la ricevinto de la letero de Roque, diris laŭte al don Quijote:

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x