Poste unu el la amikoj de don Antonio aliris kaj demandis:
—Kiu mi estas?
—Vi tion scias —venis la respondo.
—Tio ne respondas mian demandon. Mi volis scii, ĉu vi konas min.
—Jes, mi konas. Vi estas don Pedro Noriz —respondis la voĉo.
—Mi ne deziras scii ion plian. Tio sufiĉas por konvinki min, ke vi ĉion konas.
Li apartiĝis, aliris la alia amiko kaj demandis:
—Diru, kapo: kion deziras mia heredonta filo?
—Mi jam diris —venis la respondo—, ke pri deziroj mi ne traktas. Tamen mi konfesu, ke fakte li deziras enterigi vin.
—Vi pravas —diris la kavaliro—. Tio estas videbla kaj palpebla.
Li ne plu demandis, la edzino de don Antonio proksimiĝis kaj diris:
—Mi ne scias, pri kio demandi vin, kapo. Mi volus scii nur, ĉu mi ĝuos mian karan edzon ankoraŭ multe da jaroj.
—Jes —respondis la voĉo—, ĉar liaj sano kaj sobro garantias al li longajn jarojn de vivo, dum aliaj homoj kutimas kurtigi la sian per diboĉo.
Tiam don Quijote proksimiĝis kaj demandis:
—Diru, respondulo: ĉu estis vero aŭ nur sonĝo tio, kion mi rakontis pri miaj aventuroj en la kaverno de Montesinos? Ĉu la skurĝado de Sancho kompletiĝos? Ĉu la elsorĉo de Dulcinea venos al sia fino?
—Multon oni povus diri pri viaj aventuroj en la kaverno: ili estas parte veraj, parte imagaj. La skurĝado de Sancho progresos tre lante. La elsorĉo de Dulcinea atingos sian finon.
—Nenion plian mi deziras scii —respondis don Quijote— ĉar, se mi vidos Dulcinean elsorĉita, mi konsideros, ke min trafis bloke ĉiuj favoroj de la fortuno.
Laste aliris Sancho kaj demandis:
—Ĉu eble mi havos alian gubernatorecon? Ĉu mi forlasos ĉi mizeran vivon ŝildistan? Ĉu mi vidos denove miajn edzinon kaj filojn?
—Vi regos en via propra hejmo —respondis la voĉo—. Se vi reiros al ĝi, vi vidos vian familion, kaj se vi ĉesos servi vian mastron, vi ĉesos esti ŝildisto.
—Bele, je Dio! —kriis Sancho—. Tion saman mi povus respondi al mi! La profeto Perogrullo [411] [411] Oni diras, ke la fikcia Perogrullo nomis la fermitan manon pugno, kaj de tio venas, ke oni aludas lin, kiam iu diras aserton aŭ veron tiaspecan.
ne superus vian talenton.
—Besto, kion vi volas, ke li respondu? —diris don Quijote—. Ĉu ne sufiĉas, ke la respondoj de ĉi kapo kongruas kun la demandoj?
—Jes, sufiĉas —respondis Sancho—, sed al mi plaĉus, se ili estus pli longaj kaj signifaj.
Per tio finiĝis la demandoj kaj respondoj. Sed ne finiĝis, ke la ĉeestantoj plu stuporis, se escepti la du amikojn de don Antonio, konantojn de la sekreto. Kaj ĉi sekreton volas jam riveli Cide Hamete Benengeli, por ke la mondo ne perpleksu, kredante, ke ia magia aŭ stranga mistero sidas en ĉi kapo. Tiel do li deklaras, ke don Antonio Moreno, por sia propra amuzo kaj por mistifiki la sensciajn, konstruis ĝin en sia hejmo, imitante alian kapon, kiun, kreitan de skulptisto, li antaŭe vidis en Madrid. Kaj jen la procedo de la konstruo: la plato de la tablo estis el ligno pentrita kaj vernisita, ke ĝi ŝajnu jaspa, kaj la bazo konsistis el la sama materialo, garnita per kvar aglaj krifoj por pli bone subteni la tuton. La kapo, simila al la bronzaj portreto-bustoj de la Romanaj imperiestroj, estis kava, same kiel la supro de la tablo, kaj ambaŭ kupliĝis tiel perfekte, ke ne rimarkeblis eĉ la plej eta junto. Ankaŭ la bazo de la tablo estis kava kaj komunikiĝis kun la gorĝo kaj kapo de la busto, kaj la tuto kombiniĝis kun aperturo tra la plafono de la suba ĉambro. Tra ĉi kavoj de la bazo, la tablo, la brusto kaj la gorĝo iris metala tubo, tiel bone instalita, ke ne eblis rimarki ĝin. En la suba ĉambro, responda al la supra, staris la homo faranta la respondojn kun la buŝo alpremita al la tubo, tiel, ke la supraj voĉoj subiris, kaj la suba voĉo supriris, klare kaj perfekte aŭdeblaj, kaj ĉi-maniere oni ne povis koni la artifikon. La respondanto estis nevo de don Antonio, studento saĝa kaj sagaca; kaj tial, ke lia onklo anticipe informis lin pri la personoj irontaj kun li en la ĉambron, estis al li facile respondi prompte kaj ĝuste la unuan demandon, kaj per konjektoj kaj lerte —ĉar li estis ankaŭ lerta— la ceterajn.
Cide Hamete plu rakontas, ke ĉi mirinda parol-kapo plu funkciis proksimume dek aŭ dek du tagojn. Sed, kiam diskoniĝis tra la urbo, ke don Antonio posedas ĉi ensorĉitan kapon, kiu respondas ĉian demandon, li, timante ke la novaĵo povus trafi la akran orelon de la sentineloj de nia religio, informis pri la tuta afero al la sinjoroj inkvizitoroj, kaj ili ordonis ne plu uzi la kapon kaj ĝin detrui, por ke la senscia popolo ne skandaliĝu. Sed don Quijote kaj Sancho ĉiam havis la opinion, ke la kapo estis ensorĉita kaj parol-kapabla, kio pli plaĉis al la hidalgo ol al la ŝildisto.
La kavaliroj de la urbo, en sia deziro plezurigi don Antonion, distri la hidalgon kaj doni al li okazon montri siajn ekstravagancojn, aranĝis ringo-turniron [412] [412] Sporto de militistoj: galopante sur ĉevalo, oni celis per lanco trafi tra ringegon lokitan je ioma distanco de la kurejo.
okazontan post ses tagoj, kvankam ĝi ne efektiviĝis pro la motivo, kiun oni poste klarigos. Don Quijote deziris vagi tra la urbo piede kaj senceremonie, ĉar li timis, ke, se li irus rajde, la buboj postkurus lin. Tiel do, li, Sancho kaj du servistoj disponigitaj de don Antonio eliris promeni, kaj okazis, ke, irante sur strato, don Quijote levis la rigardon kaj vidis la jenon skribitan super la pordo de domo: «Ĉi tie oni presas librojn», kio tre plaĉis al li, ĉar neniam antaŭe li vidis presejon kaj scivolis pri ĝia funkciado. Li eniris kun sia tuta akompanantaro kaj vidis presi ie, korekti provojn tie, komposti aliloke kaj ŝanĝi tipojn pretere. Fakte, li vidis la tutan proceson de grava presejo. Don Quijote eniris en diversajn fakojn, demandis kion oni tie faras, la labormajstroj donis la necesajn klarigojn, la hidalgo tre interesiĝis kaj plu iris. En alia fako li same demandis al la labormajstro pri lia tasko.
—Sinjoro —li respondis—, la kavaliro tie staranta (kaj li montris viron de bela figuro kaj serioza sinteno) tradukis libron el la toskana en la kastilian, kaj mi ĝin kompostas por baldaŭa eldono.
—Kiun titolon havas la libro? —demandis don Quijote.
—En la toskana, la libro titoliĝas Le bagatelle —respondis la aŭtoro.
—Kaj kion signifas le bagatelle en la kastilia? —demandis don Quijote.
— Le bagatelle —diris la aŭtoro— signifas proksimume «la bagateloj» kaj, kvankam la libro havas humilan titolon, ĝi entenas nombron da solidaj kaj substancaj aferoj.
—Mi iom konas la toskanan —respondis don Quijote— kaj mi fieras, ke mi povas kanti kelke da strofoj el Ariosto. Sed via moŝto bonvolu diri al mi (kaj mi demandas, ne kun la intenco ekzameni vian scion, sed simple pro scivolo), ĉu vi trovis en via traduko-laboro la vorton pignata ?
—Jes, ofte —respondis la aŭtoro.
—Kaj kiel vi tradukas ĝin en la kastilian?
—Kiel do, se ne skribante «kuirpoton»?
—Je Dio! —kriis don Quijote—. Kiel multe vi progresis en la toskana lingvo! Mi vetus, ke, kie la toskana diras piace , via moŝto skribas en la kastilia «plaĉas»; kie piú , «plu»; kie su , «supre», kaj kie giú , «sube».
—Jes, certe —respondis la aŭtoro—. Ili estas iliaj ĝustaj tradukoj.
—Nu, mi ĵurus —diris don Quijote—, ke via moŝto ne famiĝis en ĉi mondo ĉiam malinklina premii la talenton kaj la meriton. Kiom da kapabloj ĉie perditaj! Kiom da inteligentaj homoj ignorataj! Kiom da talentuloj disdegnataj! Tamen, ŝajnas al mi, ke traduki el unu lingvon en alian (se oni esceptas la suverenajn lingvojn grekan kaj latinan, similas rigardi la renverson de flandra tapiŝo, ĉar, kvankam la figuroj ankaŭ tie videblas, ili ne montras la glaton kaj brilon de la ĉefa flanko, ĉar duonkaŝitaj de la fadenoj. Kaj traduki el facilaj lingvoj ne implicas la posedon de pli da talento aŭ da stilo ol necesas por kopii ion el unu papero en alian. Nu, mi ne volas diri, ke la tradukarto estas ne laŭdinda: efektive, oni povus okupi sin per aliaj pli mavaj kaj malpli profitaj aferoj. El ĉi rimarko mi esceptas du famajn tradukintojn: doktoron Cristóbal de Figueroa, [413] [413] Hispana verkisto kaj poeto (1571-1639), samtempulo de Cervantes.
pro ties Paŝtisto Fido , kaj don Juan de Jáuregui [414] [414] Andaluza poeto kaj pentristo, al kies penikoj oni atribuas la portreton de Cervantes, hodiaŭ posedatan de la Hispana Akademio de la Lingvo.
pro ties Aminta , ĉar, ĉe tiaj versioj, oni dubas, ĉu temas pri tradukoj aŭ pri originaloj. Sed bonvolu diri al mi, sinjoro: ĉu vian libron oni presas je via kosto, aŭ vi cedis la rajton al eldonisto?
Читать дальше