—Mi ĝis presas je mia kosto —respondis la aŭtoro—, kaj el ĉi unua eldono de du mil ekzempleroj mi pensas gajni almenaŭ mil dukatojn. Oni tre facile vendos ilin po ses realoj.
—Kiel bele vi kalkulas! —ironiis don Quijote—. Evidentas, ke vi ne scias pri la artifikoj de la presistoj kaj pri la ruzaj kombinoj, kiujn ili aranĝas inter si. Kiam vi vidos vin ŝarĝita per du mil ekzempleroj de la libro, ilia pezo tiel vin dispremos, ke vi teruriĝos, des pli, se la verko havas ne multan intereson kaj spicon.
—Kion fari do? —diris la aŭtoro—. Ĉu vi volas, ke mi cedu mian rajton al eldonisto, kiu pagus al mi tri maravedojn, kaj eĉ pensus, ke li faras al mi grandan favoron? Mi eldonas miajn librojn, ne por akiri famon en la mondo (mi ja estas ĉie konata pro miaj verkoj), sed por gajni monon, ĉar famo sen mono valoras eĉ ne unu soldon.
—Dio donu bonan sorton al via moŝto —respondis don Quijote.
Kaj li iris en alian fakon, kie li vidis korekti folion de libro titolita Lumo de la animo .
—Ĉi-specaj libroj, kvankam jam multenombraj —diris la hidalgo—, devus plu eldoniĝi, ĉar nuntempe tro abundas la pekuloj, kaj necesas senfina nombro da lumoj por tiom da personoj loĝantaj en la tenebro.
Li plu iris kaj vidis, ke oni same korektas alian libron. Li demandis pri ĝia titolo, kaj oni respondis, ke temas pri la Dua parto de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha , verkita de ia aŭtoro naskiĝinta en Tordesillas.
—Oni jam informis al mi pri ĉi libro —diris don Quijote— kaj, vere kaj sincere, mi pensis, ke oni jam bruligis kaj konvertis ĝin en cindron pro ĝia impertinento. Sed, kiel ĉiu porko, ĝi havos sian tagon de Sankta Marteno. [415] [415] Plu vivas ankoraŭ, en certaj vilaĝoj, la olda moro buĉi la porkojn, por hejma konsumado, en la 11ª de novembro, tago de Sankta Marteno. En figura senco: ĉiu misfaranto nepre ricevos sian merititan punon.
La fikciaj historioj estas des pli allogaj kaj ĝuindaj, ju pli ili alproksimiĝas al la realo kaj al la verŝajno.
Kaj li eliris el la presejo, montrante ioman indignon. En la sama tago, don Antonio aranĝis, ke la hidalgo vizitu la galerojn proksimajn al la plaĝo, kio donis multe da ĝojo al Sancho, ĉar li neniam antaŭe vidis ilin. Don Antonio informis la admiralon de la ŝipoj, ke en la posttagmezo li vizitos lin kun sia gasto la fama don Quijote de La Mancha, pri kies persono jam aŭdis la admiralo, kaj ankaŭ la loĝantaro de la urbo. Sed tion okazintan al la hidalgo en la galeroj oni rakontos en la sekvanta ĉapitro.
Pri kiel la vizito de Sancho al la galeroj havis por li mavan sekvon, kaj pri la nova aventuro de la bela maŭrino
Profunde cerbumis don Quijote pri la respondoj de la ensorĉita kapo, sen ke li sukcesus diveni la trukon. Liaj meditoj ĉiam kondukis lin al la aŭguro, kiun li senhezite kredis, pri la elsorĉo de Dulcinea, kaj li ĝojis en sia koro, pensante, ke ĝi baldaŭ okazos. Rilate al Sancho, kvankam li abomenis la oficon de gubernatoro, kiel dirite, tamen li deziris ankoraŭ ordoni kaj esti obeata: tian venenan efekton kaŭzas la aŭtoritato, eĉ la ŝajna.
Nu, en la sama tago don Antonio Moreno kaj liaj du amikoj akompanis la hidalgon kaj ties ŝildiston al la galeroj. Oni jam informis la admiralon pri ilia vizito, kaj apenaŭ la fama paro alvenis al la plaĝo, oni tir-faldis la tol-markezojn de la galero, kaj aŭdiĝis la sono de hobojoj; poste oni tuj ĵetis al la akvon boaton, garnitan per riĉaj tapiŝoj kaj per kusenoj el karmezina veluro, kaj en la momento kiam don Quijote metis la piedon en ĝin, la flag-ŝipo pafis per unu el siaj kanonoj, kaj la aliaj galeroj faris same. La hidalgo supriris la ĉefan eskalon, la tuta ŝipanaro salutis lin per tri-kria aklamo, dirante: «Hu, hu, hu!», kiel oni kutimas ĉe la eniro de grava persono en la galerojn, la generalo (ni donu al li ĉi titolon), unu el la ĉefaj nobeloj el Valencia, etendis al don Quijote sian manon kaj diris:
—Ĉi tagon mi signos per blanka ŝtono, ĉar certe mi ne ĝuos alian pli bonan en mia tuta vivo, se konsideri, ke mi renkontas hodiaŭ sinjoron don Quijote de La Mancha, kies persono reprezentas la kvintesencon de la vaganta kavalirismo.
Don Quijote, tre feliĉa vidi sin tiel sinjorece traktata, respondis per samaj ĝentilaj komplimentoj. Poste, la tuta grupo eniris en la poban kastelon, tre bele ornamitan, kaj sidiĝis, dum la maato aperis sur la ferdeko, blovis signalon per la fajfilo, por ke la ŝipanaro demetu sian ĉemizon, kion ili faris en unu momento, kaj Sancho, vidante tiom da viroj duonnudaj, stuporis, des pli, kiam li observis ilin etendi la tol-markezojn tiel rapide, ke ŝajnis al li, ke ĉiuj diabloj laboras tie. Sed tio estis nura bagatelo kompare kun la tuj sekvanta okazaĵo: Sancho sidis ĉe markez-stango, apud la dekstra-flanka espaldero , [416] [416] Hispana vorto, laŭlitere «dorsulo»: remisto, kiu servis en la pobo de galero kaj, fronte al la ceteraj remistoj, direktis ilin, ke ili remu laŭ la sama kadenco.
kiu, pli frue instrukciita pri sia rolo, kaptis Sanchon, levis lin per la brakoj, kaj la remistoj, jam stare pretaj, ĵetis lin de unu al la alia, kaj de benko al benko, laŭlonge de la triborda flanko, tiel rapide, ke la kompatinda Sancho perdis la vidon el siaj okuloj, kaj sendube pensis, ke la diabloj mem fortaŭzas lin. La remistoj ne haltis, ĝis ili sendis lin returne, laŭlonge de la benkoj kaj brakoj de la baborda flanko, denove al la pobo. La povra ŝildisto restis tie tradraŝita, ŝvitoplena, anhelanta, nekapabla kompreni tion al li okazinta. Don Quijote, vidinte Sanchon iri senflugile tra la aero, demandis al la generalo, ĉu oni kutime regalas per tia ceremonio al la personoj vizitantaj por la unua fojo la galerojn, kaj aldonis, ke, se tiel, li ne deziras submetiĝi al tia inicado, ĉar li ne havas intencon profesii en la ŝipoj. Kaj li ĵuris je Dio, ke se ajna persono permesus al si meti sur lin la manon por igi lin flugi, li elbatus lian animon el lia korpo. Kaj, tion dirante, la hidalgo ekpremis la glavon.
Ĉi-momente oni descendigis la markezon, kaj, kun terura bruo, lasis fali la anten-velon de la topo de la masto ĝis la ferdeko. Sancho pensis, ke la ĉielo sin forskuas de siaj ĉarniroj kaj falas sur lian kapon, kaj terurite li metis ĝin inter siajn krurojn. Ankaŭ don Quijote perdis la trankvilon, timotremis, kuntiris la ŝultrojn kaj paliĝis. Tiam la ŝipanoj hisis la velon kun la samaj rápido kaj bruo, laborante en silento, kvazaŭ mankus al ili la voĉo kaj la spiro. La maato faris signon levi la ankron, kuris samtempe al la benkaro, kie sidis la remistoj, kaj komencis skurĝi al ili la dorson, dum la galero glitis iom post iom for de la bordo.
Kiam Sancho vidis, ke tiom da ruĝaj piedoj samtempe moviĝas, ĉar li imagis la remilojn piedoj, li diris en si:
—Jen veraj kaj efektivaj aferoj de ensorĉo, kiaj ne estas tiuj de don Quijote. Kion faris ĉi mizeruloj, ke oni skurĝas ilin tiamaniere? Kial ĉi viro, iranta de unu loko al la alia kun sia fajfilo, kuraĝas li sola vipi tiom da homoj? Sendube ĉi tio estas la infero aŭ, almenaŭ, la purgatorio.
Don Quijote, rimarkante, ke Sancho observas ĉion ĉirkaŭe kun granda atento, diris:
—Ho, amiko Sancho, kiel rapide kaj facile vi povus, se vi volus, nudigi vin ĝis la zono, sidiĝi inter la sinjoroj remistoj kaj meti finon al la ensorĉo de Dulcinea! Meze de la turmento kaj mizero de tiom da homoj, via propra doloro ne estus al vi tiel intensa, des pli, ke la saĝulo Merlín eble taksus ĉiun el ĉi vipobatoj ekvivalenta al dek el la viaj, se konsideri, ke ilin ellasas sperta kaj forta mano.
La generalo volis demandi pri la skurĝado kaj pri ĉi ensorĉo de Dulcinea, sed tiam avizis gvatisto:
—La turo de Montjüich signalas, ke ĉe la okcidenta flanko, proksime al la bordo, navigas rimo-ŝipo.
Читать дальше