Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Don Quijote rigidiĝis de miro kaj konfuzo, tiel pro la aroganto de la Kavaliro de la Blanka Luno, kiel pro la motivo de la defio. Sed trankvile kaj kun serena mieno li respondis:

—Kavaliro de la Blanka Luno, pri kies faroj mi ne aŭdis ĝis nun: mi igos vin ĵuri, ke neniam vi vidis mian gloran Dulcinea, ĉar alie vi ne okupus vin per ĉi entrepreno, se konsideri, ke, admirante ŝin, vi estus konfesinta vian eraron, tial, ke belo komparebla kun la ŝia nek povis, nek povas ekzisti. Tiel do, dirante, ne ke vi mensogas, sed ke via aserto ne kongruas kun la vero, mi akceptas vian defion kun la proponitaj kondiĉoj. Kaj ĝi okazu jam nun, por ke ne pasu ĉi tago, la sola, kiun vi disponas por ĉi afero. Mi ekskludas el viaj kondiĉoj tion, ke la gloro de viaj faroj transiru al la mia, ĉar mi ne konas ilin, kaj mi kontentas je la miaj, kiaj ili estas. Elektu kiom da kampo vi deziras, kaj mi faros same, kaj «kion Dio donos, Sankta Petro benu».

De la urbo oni jam rimarkis la Kavaliron de la Blanka Luno kaj informis la vic-reĝon, ke la nekonato parolas kun don Quijote. La vic-reĝo supozis, ke temas por nova aventuro elpensita de don Antonio aŭ de alia kavaliro de la urbo, do li tuj rajdis sur la plaĝon kun don Antonio kaj multaj aliaj kavaliroj, ĝuste en la momento kiam don Quijote turnis la ĉevalon per la brido por preni la terenon necesan por la atako. Vidante, ke ambaŭ viroj pretas impeti unu la alian, la vic-reĝo intermetis sin kaj demandis al ili la kialon de ilia subita duelo. La Kavaliro de la Blanka Luno respondis, ke temas pri afero de rangordo de belulinoj kaj koncize informis lin pri sia defio al don Quijote, kaj pri tio, ke ambaŭ partioj akceptis la kondiĉojn de la duelo. La vic-reĝo proksimiĝis tiam al don Antonio kaj softe lin demandis, ĉu li konas ĉi kavaliron de la Blanka Luno, aŭ ĉu oni aranĝis novan mistifikon kontraŭ don Quijote. Don Antonio respondis, ke li nek konas la kavaliron, nek scias, ĉu la defion oni prenu ŝerce aŭ serioze. Ĉi respondo lasis la vic-reĝon perpleksa, kaj li hezitis, ĉu permesi aŭ ne la duelon. Fine li ne povis ne kredi, ke temas pri ĝuste alia mistifiko, do li apartiĝis dirante:

—Sinjoroj kavaliroj, se ĉi tie ne ekzistas alia solvo ol konfesi aŭ morti; se don Quijote de La Mancha teniĝas al sia opinio, kaj ankaŭ la Kavaliro de La Blanka Luno ne cedas, tiam ni lasu la aferon en la manojn de Dio. La kampon al vi!

La Kavaliro de la Blanka Luno dankis per diskretaj kaj ĝentilaj vortoj la vic-reĝon pro ties permeso, kaj same faris don Quijote. Ĉi-lasta tutkore sin rekomendis al la ĉielo kaj al sia Dulcinea (kiel li kutimis ĉe la komenco de la bataloj), okupis iom pli da tereno, ĉar li vidis sian kontraŭulon fari la saman manovron, kaj, sen ke oni blovus per trumpeto aŭ alia milita instrumento la atak-signalon, la duelantoj samtempe komencis la galopadon. Sed tial, ke la ĉevalo de la Kavaliro de la Blanka Luno estis pli rapida, li renkontis la hidalgon ĉe la du trionoj de la kurejo kaj tiel impete li koliziis kontraŭ lin —sen tuŝi lin per la lanco, ĉar ŝajne li intence ne levis ĝin—, ke don Quijote kaj Rocinante renversiĝis teren en terura falo. Poste la venkinto tuj saltis al la hidalgo, metis la pinton de la lanco sur lia viziero kaj diris:

—Venkinta vi estas, kavaliro, kaj eĉ mortos, se vi ne konfesos laŭ la kondiĉoj de nia defio.

Don Quijote, muelita kaj duonsvena, sen levi la vizieron, diris kun trema voĉeto, kvazaŭ li parolus de la interno de tombo:

—Dulcinea de El Toboso estas la plej bela virino de la mondo, kaj mi la plej senfortuna kavaliro. Sed mi ne povas konsenti, ke mia venkiteco perfidu tian veron. Puŝu kavaliro, vian lancon, kaj prenu de mi la vivon, tial, ke vi jam prenis mian honoron.

—Tion mi tute ne faros —respondis la Kavaliro de la Blanka Luno—. Longe vivu en sia senmakula renomo la belo de sinjorino Dulcinea de El Toboso. Sufiĉas al mi, ke la granda don Quijote de La Mancha restu en sia vilaĝo dum unu jaro, aŭ pli longe, laŭ mia volo, kiel ni interkonsentis antaŭ ol ni komencis batali.

La vic-reĝo, don Antonio kaj multaj aliaj personoj tie troviĝantaj aŭskultis ĉi vortojn de la venkinto, kaj same aŭskultis la hidalgon respondi, ke, se nur oni ne petus de li ion diskreditan al la famo de Dulcinea, li plenumus ĉion alian, kiel vera kaj skrupula kavaliro. Aŭdinte ĉi konfeson, la Kavaliro de la Blanka Luno deturnis la ĉevalon per la brido, klinis la kapon antaŭ la vic-reĝo en signo de respekto kaj duongalope rajdis en la urbon. La vic-reĝo ordonis don Antonio sekvi lin kaj eltrovi ĉiakoste, kiu li estas. Poste oni starigis la hidalgon, levis lian vizieron, kaj montriĝis lia vizaĝo, pala kaj ŝvitoplena. Rocinante ne povis sin movi dum kelka tempo: en tiel mava stato lasis lin la forto de la falo! Sancho, afliktita kaj senkonsola, ne sciis kion diri aŭ fari, ĉar ŝajnis al li, ke la ĵusa epizodo okazis en sonĝo, kaj ke la tuta afero disvolviĝis en magia atmosfero. Li vidis sian mastron venkita kaj devigita ne preni la armojn dum unu jaro; imagis stompita la gloran brilon de liaj prodaĵoj; kaj kion li esperis el la novaj promesoj de don Quijote, tio svenis kiel fumo dispelita de la vento. Li timis, ĉu Rocinante suferus konstantan kriplon, aŭ ĉu lia mastro resaniĝus de sia frenezo; kvankam li pensis, ke, vere, estus bone, se don Quijote retrovus la prudenton. Fine en porto-seĝo (la vic-reĝo antaŭe sendis por ĝi) oni kondukis la hidalgon en la urbon, kaj ankaŭ la vic-reĝo rajdis tien kun la deziro scii pri la Kavaliro de la Blanka Luno, kiu lasis la hidalgon en tiel lamentinda stato.

Ĉapitro 65

Kie oni informas pri la Kavaliro de la Blanka Luno, pri la liberigo de don Gregorio kaj pri aliaj eventoj

Don Antonio Moreno sekvis la Kavaliron de la Blanka Luno, kaj ankaŭ svarmo da buboj sekvis, eĉ persekutis lin, ĝis li rifuĝis en gastejon de la centro de la urbo. Don Antonio eniris tien kun la deziro lin koni. Aperis ŝildisto por akcepti la Kavaliron de la Blanka Luno, kaj demeti ties armaĵon, sed la Kavaliro pasis en alian ĉambron kaj, kun li, don Antonio, kiu tre senpaciencis scii pri lia persono. La venkinto de don Quijote, vidante, ke la alia ne havas intencon lasi lin en paco, diris:

—Mi bone scias, sinjoro, kion vi deziras: vi volas eltrovi, kiu mi estas. Nu, tial, ke mi havas nenian motivon kaŝi antaŭ vi mian identecon, mi ĝin rivelos al vi, sen devii eĉ unu colon de la vero, dum mia servisto demetas de mi la armaĵon. Sciu, sinjoro, ke oni nomas min bakalaŭro Sansón Carrasco. Mi estas samvilaĝano de don Quijote, kies absurdoj kaj ekstravagancoj ekscitas la kompaton de liaj konatoj. Lia sorto aparte min afliktas, kaj tial, ke mi kredas, ke li resaniĝus, se li trankvile vivus en sia lando kaj en sia hejmo, mi kovis planon por sendi lin al ties vilaĝo, kaj lin reteni tie. Nu, antaŭ proksimume tri monatoj, alivestita kiel vaganta kavaliro kaj sub la nomo de Kavaliro de la Speguloj, mi ekiris serĉi lin sur la vojoj kun la intenco batali kontraŭ li, kaj venki lin sen fari al li damaĝon, sed metante kiel kondiĉon, ke la venkito submetiĝu al la deziroj de la venkinto. Kaj mi pensis devigi lin (ĉar mi anticipe konsideris lin venkita) reiri al sia vilaĝo kaj resti tie dum unu jaro, en kies tempo li povus resaniĝi. Sed la fato ordonis alion, ĉar li venkis min, ĵetis min de sur la ĉevalo, kaj mia plano do fiaskis. Li daŭrigis sian vojon, kaj mi reiris hejmen kapklina, plena de honto kaj disbatita pro la rigoro de la falo. Tamen mi ne rezignis mian projekton serĉi lin denove kaj venki lin, kio hodiaŭ okazis. Kaj ĉar li tiel konscience obeas la regulojn de la kavalirismo, certe li plenumos sian vorton. Tio, sinjoro, estas la tuta historio, kaj mi havas nenion plian por diri. Mi suplikas vin ne riveli mian personecon al don Quijote, por ke mia ideo ĝisfine realiĝu, kaj tiel povu retrovi sian racion la hidalgo, homo tre saĝa kiam la idiotaĵoj de la kavalirismo ne perturbas lian menson.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x