Tion aŭdinte, la generalo saltis inter la remistojn kaj diris:
—Vigle, fratoj! Ne lasu ĝin eskapi! Sendube la turo signalas ian brigantinon de alĝeriaj piratoj.
La tri aliaj galeroj tuj proksimiĝis al la flag-ŝipo por ricevo de ordonoj. La generalo instrukciis, ke du galeroj sin direktu al la aperta maro, dum li kun la alia, iros laŭlonge de la bordo, kaj tiel la korsaro ne povas eskapi. La remistoj streĉis kun tia elano, ke la galeroj peliĝis antaŭen kvazaŭ fluge. La du navigintaj al la aperta maro trovis, kiam ili distanciĝis proksimume du mejlojn, ŝipon kun, laŭ vida takso, dek kvar aŭ dek kvin remo-benkoj, kies nombro estis, efektive, laŭa al la takso. Kiam la brigantino rimarkis la galerojn, ĝi manovris kun la espero eskapi dank’ al sia rápido, sed ĝiaj movoj ne sukcesis, ĉar la flagŝipo, unu el la ple rapidaj sur la maroj, tiel reduktis la distancon, ke la viroj de la malamika korsaro bone komprenis, ke eskapo ne eblas. Ilia kapitano pretis ordoni, ke la remistoj haltu, por tuj poste kapitulaci kaj eviti, ke la generalo de la galeroj pli furiozu. Sed la fato disponis alie, ĉar, kiam la flag-ŝipo proksimiĝis sufiĉe, por ke la viroj de la brigantino aŭdu la kriojn, ke ili kapitulacu, du torakis [417] [417] «toraquis» en la hispana originalo: ebriaj turkoj.
el la dek kvar turkoj de la korsaro pafis per siaj musketoj kaj mortigis du soldatojn postenigitajn en nia prua kastelo. Ĉe tio la generalo ĵuris ne lasi unu solan viron viva en la brigantino, sed, kiam li komencis alimpeti al ĝi kun ekstrema furiozo, la korsaro flanke preterglitis. La galero iom distanciĝis pro la akirita rápido, kaj la piratoj, vidante sin perditaj, manovris la velon, kaj per veloj kaj remiloj provis denove eskapi, dum la galero faris turnon por reveni. Sed la diligento de la piratoj ne savis ilin de la puno aplikenda pro ilia misfaro, ĉar la flag-ŝipo atingis la brigantinon en proksimume duona mejlo, albatis al ĝia pavezo la remilaron, kaj ĉiuj piratoj kaptiĝis vivaj. Ĉe tio alvenis la du aliaj galeroj, kaj la kvar, kune kun la predo, sin direktis al la plaĝo, kie nekalkulebla popolamaso atendis, dezirante vidi kion la galeroj kaptis. La generalo ĵetis ankron proksime al la bordo, rimarkis, ke la vic-reĝo de la urbo troviĝas sur la plaĝo, sendis la boaton, ke ĝi transportu lin al la ŝipo, ordonis descendigi la antenon por tuj pendumi la kapitanon kun la ceteraj piratoj kaptitaj en la brigantino, proksimume tridek ses, ĉiuj brav-aspektaj, pliparte turkaj musketistoj. La generalo demandis, kiu estas la kapitano de la korsaro, kaj unu el la kaptitoj, ŝajne hispana renegato, respondis al li en la kastilia, dirante:
—Ĉi junulo ĉi tie, sinjoro, estas nia kapitano.
Kaj li montris junulon ŝajne ne ankoraŭ dudek-jaran, unu el la plej belaj kaj graciaj knaboj koncepteblaj de la homa imago. Tiam la generalo demandis al li:
—Diru, miskonsilita hundo, kio movis vin mortigi miajn soldatojn, malgraŭ ke vi vidis vian eskapon neebla? Ĉu vi montras tiamaniere vian respekton al flag-ŝipo? Ĉu vi ne scias, ke temeraro kaj kuraĝo ne estas la sama afero? Ioma espero pri saviĝo devus puŝi nin esti aŭdacaj, ne temeraraj.
La kapitano volis respondi, sed tiam la generalo ne havis tempon aŭskulti, ĉar la vic-reĝo, kun kelkaj el siaj servistoj kaj pluraj personoj de la urbo, ĵus surŝipiĝis, kaj necesis bonvenigi lin.
—Bonan predon vi kaptis, sinjoro generalo —diris la vic-reĝo.
—Tiel bonan, ke via ekscelenca moŝto tuj vidos ĝin pendi de la anteno.
—Kial? —demandis la vic-reĝo.
—Ĉar, kontraŭ ĉiaj leĝoj kaj kutimoj de la milito, ili mortigis al mi du el la plej bonaj soldatoj de ĉi galeroj, kaj mi ĵuris pendumi la kaptitojn senescepte, precipe ĉi junulon, la kapitano de la brigantino.
Kaj li montris la kapitanon, kiu jam atendis la morton kun la manoj kunligitaj kaj kun la ŝnuro ĉirkaŭ la kolo. La vic-reĝo rigardis lin, rimarkis lian belon, lian gracion, kaj lian rezignacion, impresiĝis de lia ĉarmo, efikanta kiel plej bona rekomenda letero, kaj sentis la deziron savi lin de la morto. Tiel do li demandis:
—Diru, kapitano. Ĉu vi estas turko, maŭro aŭ renegato?
Same en la kastilia, la junulo respondis:
—Nek turko, nek maŭro, nek renegato.
—Kio do? —demandis la vic-reĝo.
—Kristana virino —respondis la junulo.
—Ĉu virino kristana en tia kostumo kaj en tia situacio? Afero pli admirinda ol kredinda…
—Sinjoroj, prokrastu mian ekzekuton —diris la junulo—. Vi ne multe perdos, se vi plenumos vian venĝon iom pli tarde, post ol mi rakontos al vi la historion de mia vivo.
Ĉu povus ekzisti homo kun tiel dura koro, ke li ne moliĝus ĉe tiaj vortoj, kaj ne aŭskultus almenaŭ kion la trista kaj kompatinda junulo volis diri? La generalo respondis, ke li parolu laŭplaĉe, sed sen esperi, ke oni povus pardoni lian delikton.
Kun ĉi permeso la junulo komencis paroli jene:
—Mi naskiĝis de mudeharaj gepatroj, do apartenas al popolo sen prudento kaj fortuno laste ricevinta maron da mizeroj. En tiel angora vivo, du el miaj onkloj prenis min kun si al Berberio, ĉar, kvankam mi insistis, ke mi estas kristanino, ne ŝajna kaj falsa, sed vera kaj sincera (kio fakte kaj efektive mi estas) miaj argumentoj vanis. Ili ne havis influon kontraŭ la funkciuloj komisiitaj trudi la efektiviĝon de nia mizera ekzilo, kaj ankaŭ miaj propraj onkloj pensis, ke mi mensogas kun la celo resti en la lando, kie mi naskiĝis, do ili prenis min kun si kontraŭ mia propra volo. Kredu min, mi havis patrinon kristanan kaj patron saĝan kaj kristanan. Mi suĉis la katolikan religion kun la patrina lakto, ricevis bonan edukon, kaj ne montris per mia lingvo aŭ per mia konduto mian maŭrinecon, Samtempe kun tiaj virtoj (ĉar mi konsideras ilin virtoj) kreskis mia belo, se belon mi havas, kaj mi vivis en granda izolo kaj enfermiteco, tamen ne tiel granda, ke ne havus okazon vidi min juna nobelo nomita don Gaspar Gregorio, pli aĝa filo de kavaliro, kiel bieno limas kun nia vilaĝo. Rakonti al vi kiel li vidis min, kiel ni parolis unu la alian, kiel li freneze enamiĝis al mia persono kaj kiel mi apenaŭ atentis lin, daŭrus tro longe, del pli, ke mi timas, ke la kruela ŝnuro min minacanta inter la gorĝo kaj la lango ne lasus al mi sufiĉan tempon. Mi diru nur, ke don Gregorio volis akompani min en mia ekzilo. Li miksiĝis kun maŭroj de aliaj lokoj (li tre bone scipovis ilian lingvon) kaj sur la vojo li amikiĝis kun miaj du onkloj, kun kiuj mi vojaĝis, ĉar mia patro, saĝa kaj antaŭvidema, foriris de la vilaĝo, tuj kiam li aŭskultis la unuan proklamon pri nia ekzilo, kaj direktis sin al eksterlando por serĉi lokon, kiel oni akceptus nin. Li postlasis multe da perloj kaj gemoj tre valoraj, kune kun iom da mono en kruzadoj [418] [418] Iama portugala monero ora.
kaj en oraj eskudoj, kaŝinte ĉion subtere en sekreta loko nur de mi konata. Li ordonis min neniapretekste tuŝi la trezoron, se okaze oni ekzilus min antaŭ lia reveno. Mi faris kiel ordonite, kaj kun miaj onkloj kaj aliaj familianoj kaj parencoj, vojaĝis al Berberio kaj de tie pasis al Alĝerio, kie mi vivis kvazaŭ en la infero mem. La reĝo sciiĝis pri mia belo, kaj ankaŭ la onidiroj pri mia riĉo trafis lian orelon, kio iel min favoris. Li vokis min al si, demandis de kiu regiono de Hispanio mi venis kaj kiom da juveloj kaj mono mi portas kun mi. Mi respondis, dirante al li la nomon de mia vilaĝo, kaj aldonis, ke la juveloj kaj la mono restas tie enterigitaj, kaj ke mi povus facile repreni ilin, se mi mem revenus al Hispanio. Mi diris ĉion ĉi, kun la espero ke lia mon-avido pli efike blindigus lin ol mia belo.
»Sed, konversaciante kun mi pri ĉi aferoj, li ricevis la informon, ke unu el la plej belaj kaj graciaj junuloj imageblaj akompanis min al Alĝerio. Mi tuj komprenis, ke oni aludis la junan don Gaspar Gregorio, kies belo estis efektive nekomparebla. Mi sentis profundan alarmon ĉe la penso, ke grava danĝero minacas mian amikon, ĉar inter la barbaraj turkoj oni pli aprezas belan knabon aŭ junulon ol la plej belan virinon. La reĝo ordonis, ke oni konduku la junulon al li, demandis min, ĉu la onidiroj pri la belo de la knabo estas veraj, kaj tiam, kvazaŭ inspirita de la ĉielo, mi respondis, ke jes, sed informis lin, ke li estas, ne viro, sed virino kaj mi mem. Tuj poste mi suplikis la reĝon, ke li permesu min iri vesti ŝin per kostumo al ŝi propra, por ke ŝi brilu per sia tuta belo kaj sen embaraso. La reĝo konsentis kaj diris, ke en la sekvanta tago ni parolus, pri kiel mi povus reveni al Hispanio por repreni la kaŝitan trezoron. Mi parolis kun don Gaspar, avertis lin, ke en vira vesto li falus en grandan danĝeron, surmetis al li maŭrinan kostumon kaj en la sama vespero kondukis lin al la reĝo, kiu, lin vidante, gapis de miro kaj decidis gardi ŝin por ŝin donaci al la granda turka imperiestro. Por eviti al si mem al tenton, kaj al ŝi la danĝeron, kiu povus ŝin minaci inter la virinoj de lia haremo, la reĝo loĝigis ŝin en la domo de kelkaj sinjorinoj maŭraj de alta rango, por ke ili prizorgu kaj gardu ŝin. Oni tuj kondukis lin al la domo, kaj kion ni ambaŭ sentis (ĉar mi ne povas negi, ke mi amas lin) povus bone kompreni nur la geamantoj disirantaj unu de la alia. La reĝo decidis, ke mi revenu al Hispanio en ĉi brigantino, eskortate de la du turkoj mortigintaj viajn soldatojn. Ankaŭ ĉi hispana renegato venis kun mi (kaj ŝi montris la viron, kiu parolis la unua al la generalo) kaj mi scias tre bone, ke li estas sekrete kristano, kaj ke li dezirus, ne reveni la Berberio, sed resti en Hispanujo. La ceteraj en la brigantino estas maŭroj kaj turkoj taŭgaj nur por remado. La du turkoj, insolentaj kaj mon-avidaj, ne volis obei la ricevitan ordonon meti min, kristane vestitan, en la unuan lokon trafitan de la ŝipo. Kontraŭe, ili prenis la decidon navigi laŭlonge de ĉi bordo por kapti, se eble, ian predon, ĉar ili pensis, ke, se ili min elŝipigus, mi povus esti trafita de akcidento, riveli la pozicion de la brigantino kaj endanĝerigi ĝin, se galeroj kristanaj navigus proksime.
Читать дальше