Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Estu bonvena en nia urbo don Quijote de La Mancha, lumo, spegulo, stelo kaj poluso de la tuta vaganta kavaliraro. Estu bonvena, mi ripetas, la kuraĝa don Quijote, ne la falsa, fiktiva kaj apokrifa lastatempe aperinta en mensogaj historioj, sed la vera, legitima kaj aŭtenta, kies priskribon lasis al ni Cide Hamete Benengeli, la kremo de la historiistoj.

Don Quijote ne respondis eĉ unu solan vorton, kaj de sia flanko la kavaliroj ne atendis lian respondon, ĉar kune kun la ceteraj rajdantoj jam proksimiĝintaj ili komencis fari turnojn kaj karakoli ĉirkaŭ la hidalgon. Don Quijote direktis sin al Sancho kaj diris:

—Ĉi homoj bone konas min. Mi vetus, ke ili legis mian historion, kaj eĉ la laste eldonitan de la aragonano.

Tiam la sama kavaliro denove turnis sin al li kaj diris:

—Via moŝto, sinjoro don Quijote, venu kun ni; ni ĉiuj estas viaj servistoj kaj grandaj amikoj de Roque Guinart.

—Se ĝentilo generas ĝentilon —respondis don Quijote—, la via estas ido aŭ proksima parenco de la ĝentilo de la granda Roque. Konduku min, kien ajn vi volas, ĉar mi estas tute je via dispono, precipe se vi deziras utiligi min je via servo.

La kavaliro respondis per ne malpli ĝentilaj vortoj, la grupo de rajdantoj ĉirkaŭis la hidalgon kaj sin direktis kun li al la urbo, ĉe la sono de la hobojoj kaj tamburoj. Sed, kiam ili eniris tien, la diablo, kovanto de ĉia malico, kaj la buboj, eĉ pli mavaj ol la diablo mem decidis interveni: du el ili, aŭdacaj kaj petolaj, faris al si vojon tra la grupo; unu el ili levis la voston de Rocinante, la alia la voston de la azeno, kaj enpuŝis en ĉiun beston po unu faskon de ulekso. La kompatindaj animaloj sentis la pikon de tiel strangaj spronoj, alpremis la vostojn kaj sekve intensiĝis ilia doloro, ĝis tia grado, ke per mil kapriolaĉoj ĵetis teren la hidalgon kaj la ŝildiston. Don Quijote, plena de furiozo kaj de ofenditeco, detiris la belan kardotufon de sub la vosto de sia ĉevalo, kaj Sancho faris la samon al sia azeno. La eskorto de don Quijote volis puni la insolenton de la knaboj, sed tio ne eblis, ĉar la paro da buboj perdiĝis en la amason de pli ol mil aliaj postirantaj.

Don Quijote kaj Sancho denove surseliĝis kaj, meze de la sama muziko kaj aplaŭdado, alvenis al la domo de ilia gastiganto: domo granda kaj grava, propra al la rango de riĉa kavaliro. Kaj tie ni lasas ilin nun, ĉar tion volas Cide Hamete.

Ĉapitro 62

Pri la aventuro de la ensorĉita kapo kaj pri aliaj bagateloj menciendaj

La gastiganto de don Quijote nomiĝis don Antonio Moreno, kavaliro riĉa kaj inteligenta, tre inklina al honesta kaj deca sinamuzo. Tiel do, vidante la hidalgon en sia hejmo, li pensis pri la maniero igi lin montri sian ekstravagancan spiriton, sed sen kaŭzi al li ian damaĝon, ĉar ŝerco vundanta ne estas ŝerco, kaj la amuzoj, se ofendaj al ajna persono, ne meritas tian nomon.

Li komencis per tio, igi la hidalgon demeti sian armaĵon kaj, sur balkono rigardanta al unu el la ĉefaj stratoj de la urbo, montri sin al la popolamaso kaj al la buboj, kiuj rigardis lin kvazaŭ simion. [409] [409] Aludo al la iama moro havi simiojn alligitaj al la balkonoj, kio donis motivon al la preterpasantoj, ĉefe al la knaboj, halti por rigardi iliajn gestojn kaj saltojn. Dume la uniformuloj denove rajdis antaŭ li, kvazaŭ ili estus surmetintaj siajn paradajn vestojn je lia honoro, ne por celebri la festan tagon. De sia flanko Sancho ege ĝojis, ĉar ŝajnis al li, ke, iel aŭ alie, li trafis en novan edziĝo-feston de Camacho, en novan domon de don Diego, en novan palacon de la gedukoj. En la menciita tago, don Antonio manĝis kun kelkaj siaj amikoj, kiuj ĉiuj honoris kaj traktis la hidalgon kiel vagantan kavaliron, ĉe kio don Quijote, ravite kaj flatite, pufiĝis de vanto kaj preskaŭ krevis de plezuro. Sancho tiel spritadis, ke la servistoj de la domo, kaj la ceteraj personoj lin aŭdantaj, pendis de liaj lipoj. Kiam ili sidis ankoraŭ ĉe la tablo, don Antonio diris al Sancho:

—Ni scias ĉi tie, amiko Sancho, ke al vi tre plaĉas la blanka-viandaj delikataĵoj kaj la kneloj, tiom, ke, kiam oni surtabligas al vi tro da ili, la reston vi gardas sub la ĉemizon por la sekvanta tago.

—Ne, sinjoro, tio ne veras —respondis Sancho—. Mi estas pli pur-ama ol manĝ-avida, kaj mia sinjoro don Quijote, ĉi tie antaŭ ni, scias tre bone, ke ni ofte vivtenas nin dum ok sinsekvaj tagoj per nur unu manpleno da glanoj aŭ nuksoj. Tamen, se foje oni proponas al mi ringon, mi prezentas la fingron; mi volas diri, ke mi manĝas kion ajn oni donas al mi, kaj ke mi adaptas min al la diversaj cirkonstancoj. Kaj se ajna persono asertas, ke mi estas grandioza manĝanto, sed malpura, li sciu, ke li eraras. Kaj mi dirus ĉi tion alimaniere, se mi ne konsiderus la respektindecon de la honorindaj sinjoroj ĉi tie troviĝantaj.

—Efektive —intervenis don Quijote—. La skrupulo kaj delikateco montrataj de Sancho dum li manĝas devus esti eternigitaj skribe kaj gravure sur bronzaj platoj, por ke ili ĉiam vivu en la memoro de la futuraj epokoj. Verdire, kiam li malsatas, li ŝajnas iom glutema, ĉar li maĉas rapide kaj plenbuŝe. Sed li estas plej zorga rilate al pureco, kaj en sia epoko de gubernatoro li lernis manĝi delikate, tiom, ke li kutimis preni per forko la uvojn kaj eĉ la grajnojn de la grenatoj.

—Kio! —kriis don Antonio—. Ĉu Sancho estis gubernatoro?

—Jes —respondis Sancho—. De ia insulo nomata Barataria. Mi regis ĝin bele kaj glate dek tagojn, kaj en la dirita tempo mi lernis disdegni la gubernatorecojn de la tuta mondo. Mi forkuris de la insulo, falis en kavernon, kie mi konsideris min morta, kaj nur mirakle mi saviĝis.

Don Quijote detale rakontis la tutan epizodon de la regado de Sancho, ĉe la granda plezuro de la aŭskultantoj. Post ol oni prilevis la tablon, don Antonio prenis la manon de la hidalgo kaj iris kun li en privatan ĉambron, kie, kiel sola meblo, vidiĝis nur unu tablo, ŝajne jaspa, sur bazo el la sama materialo. Sur la tablo staris busto, videble bronza, laŭ la stilo de la kapoj de la Romanaj imperiestroj. Don Antonio ĉirkaŭpaŝis kun don Quijote la ĉambron, plurfoje rondiris la tablon, kaj diris:

—Nun, sinjoro don Quijote, kiam mi estas certa, ke oni ne aŭdas aŭ aŭskultas nin, kaj ke la pordo statas fermita, mi volas rakonti al via moŝto unu el la plej raraj aventuroj, aŭ pli ĝuste, unu el la plej eksterordinaraj novaĵoj imageblaj, kondiĉe, ke vi kaŝos en la plej sekretan fundon de via koro kion mi rivelos.

—Mi ĵuras tion fari —respondis don Quijote—. Kaj, por pli granda sekureco, mi eĉ sternos slabon sur ĝin. Sciu, don Antonio —ĉar li jam konis la nomon de sia gastiganto—, ke vi parolas al viro kun oreloj por aŭdi, sed kun lango ne por paroli. Tiel do, via moŝto povas sen ia zorgo transmeti kion vi havas en via brusto en la mian, kaj esti certa, ke mi ĝin ĵetos en la abismon de la silento.

—Fidante vian promeson —diris don Antonio—, mi volas, ke via moŝto miru, aŭdante kaj vidante kion tuj poste mi rivelos. Tiel, mi samtempe mildigos iom mian ĉagrenon ne povi komuniki mian sekreton, ĉar ne ĉiuj personoj fidindas.

Perpleksis don Quijote, atendante per kio finiĝus tia ĉirkaŭfrazado. Nu, don Antonio prenis lian manon, pasigis ĝin sur la kapo bronza, sur la tablo, sur la jaspa bazo subtenanta la tuton, kaj diris:

—Ĉi kapon, sinjoro don Quijote, faris unu el la plej grandaj sorĉistoj kaj magiistoj iam loĝantaj en la mondo. Mi kredas, ke li estis polo kaj disĉiplo de la fama Escotillo, pri kiu oni rakontas tiom da mirindaj aferoj. Ĉi sorĉiston mi loĝigis ĉe mi, kaj por mil eskudoj li faris al mi ĉi kapon, kapablan respondi kion ajn oni al ĝi demandas. Li observis la direkton de la ventoj, desegnis figurojn, kalkulis la pozicion de la planedoj, studis la zodiakajn signojn kaj fine kompletigis la kapon kun tia perfekteco, kian vi vidos morgaŭ, ĉar la vendredojn ĝi mutas, kaj ĝuste hodiaŭ estas vendredo. Dume via moŝto pensu kion demandi al ĝi: mi scias per propra sperto, ke ĝiaj respondoj diras la veron.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x