Leviĝis Sancho kaj iris kelkan distancon, sed, ĝuste kiam li intencis apogi sin kontraŭ alian arbon, li sentis, ke io tuŝas lian kapon. Li levis la manon, trafis du homajn piedojn kun ties ŝtrumpoj kaj ŝuoj, tremis de timo, iris al alia arbo, kaj okazis same. Tiam li kriis, petante helpon, al don Quijote. La hidalgo alvenis al li, demandis, kio okazas kaj kio lin teruras, kaj Sancho respondis, ke la arboj, ĉirkaŭe, plenas de homaj piedoj kaj kruroj. Don Quijote palpis ilin, tuj suspektis, pri kio temas, kaj diris al Sancho:
—Ne ekzistas motivo por timi, ĉar ĉi piedoj kaj kruroj, palpeblaj, sed ne videblaj ankoraŭ, sendube apartenas al banditoj kaj latronoj pendumitaj ĉi tie. La justico kutime pendumas ilin en ĉi lokoj, ofte en grupoj de dudek aŭ tridek; kaj el tio mi konkludas, ke ni certe troviĝas proksime al Barcelona. [403] [403] En la epoko de Cervantes tre abundis latronoj kaj rabistoj en Katalunio. De tio venas la komento de don Quijote.
Kaj efektive li pravis. Ĉe la mateniĝo ili levis la rigardon kaj vidis la arbojn kun ties grapoloj da banditaj kadavroj, kaj, se ilin alarmis la mortintaj banditoj, ne malpli teruris ilin la apero de pli ol kvardek banditoj vivantaj, kiuj subite ĉirkaŭis ilin kaj ordonis ilin, en la kataluna lingvo, resti senmovaj ĝis la alveno de ilia kapitano. Don Quijote trovis sin piede, kun la ĉevalo sen brido, kun sia lanco apogita al arbo, unuvorte, tute sendefenda. Tiel do, li decidis kruci la manojn, klini la kapon kaj rezervi sin por pli bona okazo.
La banditoj tuj sin ĵetis al la azeno, traserĉis ĝin, kaj poste prirastis, ĝis la lasta ereto, la dusakon kaj la ŝarĝo-selon. Bonŝance Sancho portis la eskudojn de la duko, kun sia propra mono, kaŝitaj en subvesta zono; tamen la grupo de bonuloj certe trakardus lin, kaj eĉ rigardus, ĉu io rabinda kuŝas inter liaj haŭto kaj karno, se en tiu momento ne alvenus ilia kapitano, viro fortika, proksimume tridek-kvar-jara, bruna, kun pli ol meza staturo kaj severa aspekto, Li rajdis sur forta ĉevalo, portis maŝ-kuton, kaj, sur la korpoflankoj, kvar pistolojn el la nomataj silik-arkebuzetoj. Li rimarkis, ke liaj ŝildistoj (tian nomon ricevas la viroj okupataj en la bandita profesio) pretas nudigi Sanchon, li ordonis ilin halti, la banditoj tuj obeis, kaj dank’ al tio saviĝis la zono de Sancho. La kapitano miris, vidante lancon apogitan al arbo, ŝildon sur la tero kaj la hidalgon en armaĵo, profunde en pensoj kaj kun la plej trista kaj melankolia figuro imagebla. La kapitano do proksimiĝis al li kaj diris:
—Ne afliktiĝu, amiko. Vi falis, ne en la manojn de ia kruela Osiris, [404] [404] Misprononco por Busiris, reĝo de Egiptujo, kiun, laŭ la mitologio, mortigis Herkulo.
sed de Roque Guinart, [405] [405] Fama bandito, kiu fakte vivis en la tempoj de Cervantes.
kiu estas pli kompatema ol rigora.
—Mia afliktiĝo —respondis don Quijote— venas, ne de tio, ke mi falis sub vian povon, ho kuraĝa Roque, kies famo transiras ĉian limon de la mondo!, sed de la fakto, ke viaj soldatoj kaptis min pro mia nesingardo ne havi la ĉevalon preta, kvankam la ordeno de la vaganta kavalirismo, kies membro mi estas, devigas min ĉiam teniĝi garde, kiel sentinelo de mi mem. Ĉar vi devas scii, ho granda Roque!, ke, se ili trovus min sur mia ĉevalo, kun mia lanco kaj kun mia ŝildo, ne tre facile ili venkus min, tial, ke mi estas don Quijote de La Mancha, kies prodaĵoj famas en la tuta universo.
Roque Guinart tuj komprenis, ke la malsano de don Quijote havas pli da frenezo ol da kuraĝo. Li jam antaŭe aŭdis pri la hidalgo, sed neniam kredis liajn farojn veraj, nek imagis ebla la ekziston de homa spirito regata de tia humoro. Sed li tre ĝojis pro la renkonto, ĉar li povus vidi de proksime kion li ie kaj tie aŭdis pri la hidalgo. Tiel do, li diris:
—Kuraĝa kavaliro, ne ĉagreniĝu, nek opiniu missorta vian nunan staton. Povus okazi, ke per ĉi stumbloj rektiĝus via tordita destino, se konsideri, ke la ĉielo, plej strange kaj neimageble, ofte levas la falintajn kaj riĉigas la paŭperajn.
Don Quijote pretis danki lin, kiam, ĉe ilia dorso, aŭdigis bruo de, ŝajne, pluraj ĉevaloj. Sed temis pri nur unu, kaj rajde sur ĝi galope alimpetis junulo proksimume dudek-jara, en kostumo el verda damasko kun oraj pasamentoj, kun ĉapelo plumo-garnita laŭ la Valona stilo, botoj ciritaj kaj striktaj, dago, glavo kaj spronoj orumitaj, eta pafilo en la manoj, kaj du pistoloj sur siaj flankoj.
Ĉe la bruo, Roque turnis la kapon kaj vidis tiun belan figuron. Kaj la rajdanto, alveninte, diris:
—Mi venas renkonti vin, ho kuraĝa Roque!, por trovi ĉe vi, se ne la trankvilon, almenaŭ ian mildigon al mia aflikto. Kaj por ne teni vin perpleksa, ĉar mi scias, ke vi ne konas min, mi vin informas, ke mi estas Claudia Jerónima, filino de Simón Forte, via bona amiko kaj persona malamiko de Clauquet Torrellas, kiu, de sia flanko, malamikas al vi, ĉar li apartenas al la bando kontraŭa al la via. Vi scias, ke ĉi Torrellas havas filon nomatan don Vicente Torrellas, aŭ almenaŭ tiel li nomiĝis ĝis antaŭ du horoj. Nu, por koncize diri la rakonton de mia misfortuno, sciu, ke li kaŭzis ĝin: li vidis kaj amindumis min; mi aŭskultis lin kaj enamiĝis al li, sen la scio de mia patro: ĉar ne ekzistas virino, eĉ plej gardata, kiu ne havus tempon doni sin al la impeto de siaj deziroj. Nu, li promesis edziĝi al mi, kaj mi donis al li mian parolon, ke mi estus lia, sed ni ne pasis de la vortoj al la agoj. Hieraŭ mi eksciis, ke li, forgesinte sian promeson, decidis edziĝi al alia, kaj ke la ceremonio okazus ĉi-matene. La sciigo min konsternis, kaj mi tute perdis la kapon. Kaj tial, ke mia patro forestis de la vilaĝo, mi povis surmeti ĉi viran kostumon kaj, spronante la ĉevalon, atingis don Vicente proksimume tri mejlojn for de ĉi tie. Sen halti por riproĉi lin aŭ por aŭskulti liajn ekskuzojn, mi alpafis lin per ĉi pafilo kaj krome per ĉi du pistoloj; mi kredas, ke almenaŭ du kugloj penetris lian korpon, kaj per la sango de liaj vundoj mi venĝis mian honoron. Mi lasis lin tie, inter liaj servistoj, kiuj ne kuraĝis nek povis lin defendi. Mi venis vin renkonti, ĉar mi deziras, ke vi konduku min al Francio, kie mi povos loĝi ĉe kelkaj parencoj miaj. Mi suplikas vin ankaŭ, ke vi defendu mian patron, por ke la multaj familianoj de don Vicente ne kuraĝu fari kontraŭ li kruelan venĝon.
Roque, impresata de la rakonto, de la kuraĝo, de la energio, de la eleganto kaj de la bela figuro de la ĉarma Claudia, diris:
—Nu, sinjorino, ni iru vidi, ĉu via malamiko mortis. Poste, ni vidos, kion bonan mi povos fari por vi.
Sed don Quijote, atente aŭskultinte la historion de Claudia kaj la respondon de Guinart, diris:
—Neniu bezonas defendi ĉi sinjorinon, ĉar mi mem surprenos tian taskon. Redonu al mi la ĉevalon kaj la armojn kaj atendu min ĉi tie: mi renkontos ĉi kavaliron kaj devigos lin, mortan aŭ vivan, plenumi sian devon rilate al tiel granda belulino.
—Oni ne dubu kion li diras —rekomendis Sancho—. Mia mastro havas grandan talenton kiel svatisto: antaŭ nelonge, li devigis edziĝi alian viron, ĉar li same rifuzis plenumi sian parolon donitan al pucelo: kaj se ne intervenus la sorĉistoj, kiu transformis lian veran figuron en lakean, nuntempe la menciita pucelo jam estus perdinta sian pucelecon.
Roque, pli inklina atenti la aferon de la bela Claudia ol la vortojn de don Quijote kaj Sancho, ignoris ilin, kaj ordonis al siaj ŝildistoj redoni al Sancho ĉion, kion ili prenis de la azeno, kaj ankaŭ, ke ili retiru sin al la loko, kie ili pasigis la antaŭan nokton. Tuj poste li forrajdis kun Claudia serĉi la vunditan aŭ mortan don Vicente. Ili alvenis al la loko, kie Claudia pli frue atingis lin, kaj ili trovis nur iom da freŝe verŝita sango. Sed, ĉirkaŭen rigardante, ili distingis grupon sur deklivo de monto, kaj trafe pensis, ke tie la servistoj de don Vicente portas lin, vivan aŭ mortan, por flegi aŭ enterigi lin. Ili rapidis post la grupon, kaj tial, ke ĝi lante marŝis, baldaŭ ili ĝin atingis. Ili trovis don Vicente en la brakoj de liaj servistoj, kaj li suplikis kun laca kaj vea voĉo, ke oni lin lasu morti tie, ĉar pro la doloro de liaj vundoj ne valoras la penon plu iri. Claudia kaj Roque desaltis de sur la ĉevaloj, alkuris al li, la servistoj timis la ĉeeston de Roque, kaj Claudia embarasiĝis, vidante la vunditan don Vicente. Kun sia animo baraktanta inter la indigno kaj la kompato, Claudia proksimiĝis al li, prenis liajn manojn kaj diris:
Читать дальше