Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Kun granda kolero kaj indigno don Quijote stariĝis de sia seĝo, dum la ĉeestantoj miris ĉe lia konduto, kaj ne sciis, ĉu konsideri lin saĝa aŭ freneza. Tamen ili provis persvadi lin ne persisti en sia entrepreno, dirante, ke ili jam estas bone konvinkitaj rilate al lia dankema naturo, kaj ke li ne bezonas fari novajn montrojn de dia kuraĝo, ĉar sufiĉas la prodaĵoj rakontitaj en lia historio. Malgraŭe, don Quijote persistis en sia decido kaj, jam sur Rocinante, fiksis la ŝildon al la brako, prenis la lancon kaj posteniĝis meze de la vojo, ne tre dista de la herbejo. Sancho, rajde sur sia azeno, sekvis lin, same kiel la tuta grupo de paŝtistoj, scivolaj vidi, kio rezultos el lia aroganta kaj eksterordinara defio.

Lokita do meze de la vojo, don Quijote ŝiris la aeron per la jenaj vortoj:

—Ho vi, pasaĝeroj, vojaĝantoj, kavaliroj, ŝildistoj, irantoj piede aŭ rajde, nun aŭ en la proksimaj du tagoj! Sciu, ke don Quijote de La Mancha, vaganta kavaliro, postenas ĉi tie por aserti, ke la nimfoj de ĉi herbejoj kaj arbaroj superas (se escepti nur la mastrinon de mia koro, Dulcinea de El Toboso) ĉian ceteran belon kaj ĝentilon de la mondo. Tiel do, se iu havas kontraŭan opinion, li venu. Mi atendas lin ĉi tie.

Dufoje li ripetis la saman defion, kaj dufoje nenia aventuristo aŭskultis ĝin. Sed la sorto, kiu kondukis lin de bono en pli bonon, volis ke, iom poste, aperu sur la vojo grandega nombro da surĉevalaj viroj, multaj kun lancoj en la manoj, rajdante tre rapide en kompakta grupo. La paŝtistoj ekvidis la lavangon, turnis la dorson kaj longe apartiĝis de la vojo, ĉar ili komprenis, ke, restante tie, ili endanĝeriĝus. Nur don Quijote, trankvila kaj sentima, ne moviĝis de sia loko, dum Sancho Panza sin ŝirmis post la gropo de Rocinante. Alvenis la skadro da lanculoj, kaj unu el ili, rajdante iom antaŭe, komencis krii al don Quijote:

—Iru for de la vojo, viro de la diablo, se vi ne volas, ke ĉi taŭro turnu vin en pulpon!

—Nu, friponoj! —respondis don Quijote—. La taŭroj tute ne donas al mi zorgon, eĉ se ili estas la plej ferocaj bredataj ĉe la rivero Jarama! Konfesu senrezerve, kanajloj, la veron de mia proklamo! Se ne, batalu kontraŭ mi!

La lanculo ne havis tempon respondi, nek don Quijote por devii, eĉ se li volus, ĉar la sinpela grego el kvietaj bovoj kaj sovaĝaj taŭroj (kune kun la granda nombro da lanculoj kaj aliaj personoj, kiuj kondukis la bestojn survoje al vilaĝo, kie okazus taŭrluda spektaklo la sekvantan tagon) trete pasis sur la korpoj de don Quijote, Sancho, Rocinante kaj la azeno, ilin renversinte kaj rulinte. Sancho kuŝis muelita, don Quijote terurita, la azeno trabatita, kaj Rocinante en ne tre enviinda stato. Sed fine la kvar stariĝis, kaj don Quijote komencis stumble-fale kuri post la gregon, kriante:

—Haltu kaj atendu, fripona kanajlaro! Nur unu kavaliro vin defias, kaj lia naturo ne permesas lin opinii kiel aliaj, ke «al malamik’ en kuro faru ponton kun plezuro».

Sed la tumultaj kurantoj ne haltis, ĉar ili zorgis pri liaj minacoj kiel pri la nuboj pasintjaraj. Tute laca, don Quijote fine sin detenis kaj, pli furioza ol venĝita, sidiĝis ĉe la vojo kaj atendis la alvenon de Sancho, Rocinante kaj la azeno. Poste la mastro kaj la ŝildisto ekrajdis kaj, sen iri adiaŭi la ŝajnan aŭ falsan Arkadion, sekvis sian vojon, pli hontaj ol kontentaj.

Ĉapitro 59

Pri eksterordinara incidento, kiun oni povus nomi aventuro, okazinta al don Quijote

Don Quijote kaj Sancho trafis, en freŝa bosketo, klaran kaj puran rojon, sur kies bordo ili trovis rimedon kontraŭ la polvo kaj la laco rezultintaj el la senkonsidera konduto de la taŭroj. La trabatita paro lasis liberaj, sen bridoj kaj seloj, la ĉevalon kaj la azenon, kaj sidiĝis por ripozi. Sancho turnis sin al sia dusako kaj elprenis el ĝi kion li kutime nomis «condumio». [397] [397] Hispana vorto: ajna nutraĵo, kiam manĝata kun multe da pano. La ŝildisto gargaris sian buŝon, don Quijote lavis al si la vizaĝon, kaj la freŝo de la akvo iom stimulis ilian deprimitan spiriton. Don Quijote manĝis neniom kaŭze de sia aflikto, kaj Sancho ne kuraĝis tuŝi la manĝon pro ĝentilo, kaj atendis, ke lia mastro komencu unua. Sed, vidante lin tiel absorbita en pensoj, ke li eĉ forgesis preni panpecon al sia buŝo, Sancho diris nenion kaj spite al ĉiaj reguloj de bonedukiteco, komencis gluti la panon kaj la fromaĝon, kiuj kuŝis antaŭ li.

—Manĝu, amiko Sancho —diris don Quijote—. Flegu la vivon, pli gravan al vi ol al mi, kaj lasu min morti sub la pezo de miaj zorgoj kaj de miaj misfortunoj. Mi, Sancho, venis en la mondon por vivi mortante, kaj vi por morti manĝante. Kaj por ke vi vidu, ke ĉi-rilate mi diras la veron, konsideru, ke mi estas protagonisto de libroj, fama pro miaj prodaĵoj, ĝentila en mia konduto, respektata de princoj, sopirata de puceloj… kaj fine, kiam mi atendis laŭrojn, kronojn kaj triumfojn kiel merititan rekompencon pro miaj kuraĝaj faroj, mi vidis min ĉi-matene surtretata, kalcitrata, batata de la hufoj de bestoj naŭzaj kaj sordidaj. Ĉe tia penso miaj dentoj agaciĝas, miaj molaroj paraliziĝas, miaj manoj svenas, kaj absolute mankas al mi la deziro manĝi, tiom ke mi pensas lasi min morti de malsato, t.e. de la plej kruela el la mortoj.

—Se tiel —respondis Sancho, senhalte maĉante—, via moŝto certe ne aprobas la proverbon: «Oni manĝu ĝis krevo, eĉ se tiel morto venos». Se paroli pri mi, mi ne pensas preni de mi la vivon: kontraŭe, mi faros kiel la ŝuisto, kiu streĉas la ledon per la dentoj, ĝis ĝi atingas la deziratan longon. Mi longigos mian vivon manĝante, ĝis ĝi atingos la finon signitan de la ĉielo. Sciu, sinjoro, ke ne ekzistas pli granda frenezaĵo ol morti de despero, kiel vi volas. Sekvu mian konsilon, manĝu, poste kuŝiĝu dormi iom sur la verdaj matracoj de ĉi herboj, kaj, kiam vi vekiĝos, vi sentos vin pli animita.

Don Quijote konsentis, ĉar ŝajnis al li, ke la vortoj de Sancho havis pli da filozofio ol da stulto. Kaj li respondis:

—Se vi, ho Sancho!, bonvolus fari por mi kion mi nun diros, mia reanimiĝo estus pli certa, kaj mia aflikto ne tiel granda. Jen la afero: dum mi dormos, sekvante vian konsilon, vi devus iom devii de ĉi tie, elmeti vian pugon al la aero kaj per la brido de Rocinante skurĝi vin tricent aŭ kvarcent fojojn, partopage de la tri mil kaj kelkaj batoj, kiujn vi devas doni al vi por la elsorĉo de Dulcinea; ĉar estas vere bedaŭrinde, ke la povra sinjorino suferas ankoraŭ sian ensorĉitecon pro via forgesemo kaj neglekto.

—Oni povus multe paroli pri tio —diris Sancho—. Por la momento, ni ambaŭ dormu, kaj poste Dio disponos. Via moŝto sciu, ke skurĝi sin frida-sange estas kruela afero, des pli, se la batoj falus sur korpon mankan je nutro kaj manĝo. Mia sinjorino Dulcinea havu paciencon, ĉar en la plej neatendita momento, ŝi vidos min transformiĝinta en kribrilon kaŭze de la vipobatoj. Kaj la vivo daŭras ĝis la morto: mi volas diri, ke mi vivas ankoraŭ, kaj ke samtempe mi havas la deziron plenumi mian promeson.

Don Quijote lin dankis, manĝis iomete —kaj Sancho multe— kaj ambaŭ kuŝiĝis dormi, dum la du konstantaj amikoj kaj kompanoj, Rocinante kaj la azeno, laŭvole kaj libere paŝtiĝis sur la verda herbo, tre abunda en tiu loko.

Ili vekiĝis iom tarde, surseliĝis, sekvis sian vojon kaj rapidis por alveni al gastejo, videble staranta proksimume tri mejlojn for. Kaj mi diras gastejo, ĉar don Quijote donis al ĝi ties nomon, kontraŭ sia kutimo preni ĉiun gastejon por kastelo.

Alveninte, ili demandis al la gastejestro, ĉu li disponas ĉambron. Li jese respondis, kaj aldonis, ke ili ĝuus tie tiom da komforto kaj regalo, kiom ili povus trovi en Zaragoza mem. Ili deseliĝis, kaj Sancho prenis sian viktualion al ĉambro, kies ŝlosilon donis al li la gastejestro. Poste li gvidis la bestojn al la stalo, donis al ili ties porciojn de furaĝo, kaj revenis por vidi, kion novan don Quijote ordonus. La hidalgo sidis sur ŝtona benko, kaj Sancho dankis la ĉielon, ke lia mastro ne imagas kastelo ĉi gastejon. Venis la horo manĝi, ambaŭ retiriĝis al sia ĉambro, Sancho demandis al la gastejestro, kion li havas por surtabligo, kaj la alia respondis, ke iliaj deziroj estos tute plenumitaj kaj ke, sekve, ili mendu laŭvole, ĉar en lia domo ekzistas ĉio: birdoj el la aero, birdegoj el la kortoj kaj fiŝoj el la maro.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x