—Ankaŭ ĉi kavaliro estis unu el la kristanaj aventuristoj, kaj mi opinias, ke li montriĝis pli donacema ol kuraĝa. Rimarku, Sancho, ke li dividas sian mantelon kun la paŭpera kaj donas al li la duonon. Sendube li faris la dividon en la vintro, ĉar, se en alia sezono, li donacus la kompletan mantelon, se konsideri lian grandan karitaton.
—Eble ekzistis alia motivo —diris Sancho—. Eble tenis sin al la proverbo: «Kiu tenas kaj donas, tiu saĝon bezonas».
Ridis don Quijote, petis detiri alian tukon, kaj sub ĝi vidiĝis la rajdanta figuro de la patrono de Hispanio, kun sangokovrita glavo, renversante maŭrojn kaj surtretante ties kapojn. Ĉe tia figuro don Quijote diris:
—Jen vera kavaliro! Kaj membro de la skadroj de Kristo! Li nomiĝas don Santiago, Mortiganto de Maŭroj, unu el la plej kuraĝaj kaj sanktaj inter la kavaliroj kiuj vivis en la mondo kaj nun loĝas en la ĉielo.
Poste oni detiris alian kovron, kaj montriĝis la falo de Sankta Paŭlo de sur la ĉevalo, kun la ceteraj detaloj kutime pentrataj por bildigi la epizodon de lia konvertiĝo. La figuro aspektis tiel vivo-simila, ke oni povus diri, ke Sankta Paŭlo vere parolas, responde al la vortoj de Kristo.
—Ĉi homo —diris don Quijote— estis en sia tempo la plej granda malamiko de la Eklezio de Dio Nia Sinjoro, kaj poste ĝia plej arda defendanto nesuperebla en ajna epoko. Li vivis kiel vaganta kavaliro kaj mortis kiel paca sanktulo, laboradis senlace en la vinberĝardeno de Nia Sinjoro kaj instruis la paganan genton. Lia lernejo estis la ĉielo, kaj li havis Jesuo-Kriston kiel profesoron kaj majstron.
Ne estis pli da figuroj, kaj don Quijote petis, ke oni kovru ilin denove. Poste li diris al iliaj portantoj:
—Fratoj, mi konsideras bona aŭguro la fakton, ke mi vidis kion mi vidis, ĉar ĉi sanktuloj kaj kavaliroj havis mian saman profesion, t.e. la profesion de la armoj. Ekzistas nur la diferenco, ke ili estis sanktuloj kaj batalis di-inspire, dum mi esta pekanto kaj batalas laŭ la maniero de la homoj. Ili konkeris la ĉielon per la forto de la brakoj, ĉar la regno de la ĉielo estas perfortata, [394] [394] El la Biblio (Mateo 11,12).
kaj ĝis nun mi ne scias, kion mi konkeras per mia penado. Sed, se mia Dulcinea de El Toboso liberiĝus de siaj suferoj, se pli bona sorto min akompanus, kaj se mia spirito revigliĝus, eble mi direktus miajn paŝojn al pli bona vojo, ol la nuna de mi sekvata.
—Dio vin aŭskultu, kaj la diablo estu surda —diris Sancho.
La viroj tiel same miris je la aspekto kiel je la vortoj de don Quijote, kaj apenaŭ komprenis la duonon de liaj esprimoj. Ili finis manĝi, ŝarĝis sin per la figuroj, diris adiaŭ al don Quijote kaj plu iris sian vojon. Sancho denove surpriziĝis ĉe la scio de lia mastro, kvazaŭ li ne konus lin de longe, kaj ŝajnis al li, ke en la mondo ne ekzistas historio aŭ evento, kiun don Quijote ne havus sur la pinto de la fingro aŭ gravurita en sia memoro.
—Vere, sinjoro mastro —li diris—, se tio ĵus okazinta al ni povas ricevi la nomon de aventuro, temas pri unu el la plej dolĉaj kaj agrablaj trafintaj nin ĝis nun en niaj vagadoj: ni finis ĝin sen ricevi vergojn sur la korpon aŭ tim-skuon en la animo, sen elingi la glavon, sen falegi sur la teron kaj sen suferi malsaton. Dio estu benata, ke Li permesas min vidi ion tian per miaj propraj okuloj!
—Prave vi parolas, Sancho —diris don Quijote—. Sed rimarku, ke la tagoj sekvas sin, sed ne similas unu la alian. Konvenas, ke la saĝaj personoj konsideru tion, kion la popolo nomas omenoj (ordinare ne bazitaj sur la natura ordo de la aferoj) kiel nuran koincidon de cirkonstancoj. Nu, okazas, ke unu kredanto je la omenoj ellitiĝas en la mateno, eliras el la hejmo, renkontas monaĥon de la ordeno de Sankta Francisko kaj, kvazaŭ li estus vidinta grifon, turnas la dorson kaj kuras revene al sia domo. Alia superstiĉulo senvole verŝas salon sur la tablon, kaj, tiam, en lia koro verŝiĝas la melankolio, kvazaŭ la naturo havus la devon avizi, per tiel bagatelaj signoj, pri venontaj misfortunoj. La homo prudenta kaj kristana ne devas tro scivoli pri la intencoj de la ĉielo. Nu, Scipiono alvenas al Afriko, stumblas, kiam li alsaltas sur teron, kaj ties soldatoj vidas en tio mavan aŭguron. Sed li brakumas la grundon kaj diras: «Afriko, vi ne povos forkuri, ĉar mi tenas vin inter miaj brakoj». Tiel do, Sancho, mia renkonto kun la figuroj estis feliĉa momento.
—Sendube —respondis Sancho—. Sed mi dezirus, ke via moŝto klarigu al mi, kial la hispanoj, kiam ili eniras en batalon, alvokas la protekton de Santiago la Mortiganto de Maŭroj, kriante: «Santiago, kaj fermu Hispanio!». [395] [395] Laŭlitera traduko de la jam glosita hispana batalkrio. «Fermi», en la hispana («cerrar») signifas ankaŭ, interalie, ataki por veni en korpo-kontraŭ-korpan batalon (vidu notojn al ĉapitro 4ª de la dua parto).
Ĉu tio signifas, ke Hispanio estas aperta, kaj ke necesas fermi, aŭ pri kia ceremonio temas?
—Kiel stulta vi estas Sancho! —diris don Quijote—. Sciu, ke Dio donis al Hispanio ĉi grandan kavaliron de la ruĝa kruco, kiel ties patronon kaj protektanton, ĉefe en la desperaj bataloj de la hispanoj kontraŭ la maŭroj—. Tial, ili alvokas lin, por ke li ilin helpu en ties bataloj. Kaj ofte oni vidis lin renversi, surtreti, detrui kaj ekstermi la arabajn skadrojn: kaj ĉi-rilate mi povus rakonti al vi multe da ekzemploj prenitaj de la aŭtentaj hispanaj historioj.
Sancho ŝanĝis la temon de la konversacio, dirante al sia mastro:
—Mi miras, sinjoro, je la senĝeneco de Altisidora, la ĉambristino de la dukino. La tiel nomata Amoro sendube trapikis kaj vundis ŝin plej kruele. Oni asertas, ke Amoro estas blinda bubo. Sed malgraŭ siaj mukaj, aŭ pli ĝuste senvidaj okuloj, se li alcelas koron, eĉ se plej etan, li ĝin trafas kaj trapikas per siaj sagoj. Mi aŭdis ankaŭ, ke liaj amaj sagoj senpintiĝas kaj perdas sian penetremon kontraŭ la ĉasto kaj la pudoro de la puceloj. Sed en la kazo de Altisidora, ŝajnas, ke la sagoj, anstataŭ senpintiĝi, fariĝis pli akraj kaj penetraj.
—Ne forgesu, Sancho —respondis don Quijote—, ke la amo, en sia konduto, nek respektas limojn, nek teniĝas al la postuloj de la racio. Ĝi posedas la saman naturon de la morto, kiu frapas la orgojlan palacon de la reĝoj same kiel la humilan kabanon de la paŝtistoj; kaj, kiam la amo plene invadas ies koron, ĝia unua zorgo estas peli de ĝi la timon kaj la honton, kaj tial, Altisidora senhonte proklamis sian pasion, kiu vekis en mia brusto, ne kompaton, sed konfuzon.
—Kia kruelo! —kriis Sancho—. Kia nekredebla manko de dankemo! Mi povas diri de mia flanko, ke mi tuj cedus kaj fariĝus ŝia sklavo, ĉe ŝia plej eta sugesto. Bastardo! Kia marmora koro, kiaj bronzaj visceroj, kia mortera animo! Sed mi ne povas imagi kion vidis Altisidora ĉe via moŝto kapablan logi kaj konkeri ŝin. Kia eleganto, kia ĉarmo, kia gracio, kia vizaĝo povis, kune aŭ unuope, enamigi ŝin al vi? Se konfesi la veron, mi ofte rigardas vin de la pinto de la piedoj ĝis la lasta haro de via kapo, kaj tio, kion mi vidas, pli repuŝas ol allogas. Kaj, se kiel mi same aŭdis, la belo estas la unua kaj ĉefa inspirfonto de la amo, mi ne komprenas al kio enamiĝis la povra knabino, se konsideri, ke, da belo, via moŝto havas nenion.
—Sciu, Sancho —respondis don Quijote—, ke ekzistas du specoj de belo: la spirita kaj la korpa. La spirita montriĝas kaj brilas per inteligento, pudoro, bona konduto, larĝ-animeco kaj ĝentilo, kaj ĉi kvalitoj povas sidi en turpa homo. Kaj, kiam oni prefere atentas ĉi specon de belo, ne la belon korpan, tiam la amo fontas kun granda impeto. Mi bone scias, Sancho, ke mi ne estas bela: sed scias ankaŭ, ke mi ne estas deformita. Sufiĉas, ke honesta homo nur ne havu monstran aspekton, por ke oni lin serioze amu, kondiĉe, ke li posedas la animajn kvalitojn antaŭe menciitajn.
Читать дальше