Tiel parolante, ili deviis de la vojo en arbaron, kaj subite kaj neatendite don Quijote vidis sin implikita en retoj verda-fadenaj pendigitaj inter kelkaj arboj. Tute perpleksa, la hidalgo diris al Sancho:
—Ŝajnas al mi, Sancho, ke ĉi afero de la retoj certe turniĝos en unu el la plej strangaj aventuroj imageblaj. Oni min pendumu, se la sorĉistoj min persekutantaj ne intencas ĉirkaŭvolvi min en la reton, ke mi ne povu sekvi mian vojon, kvazaŭ ili volus fari venĝon pro mia rigora maniero trakti Altisidoran. Sed ili sciu, ke eĉ se ĉi retoj estus teksitaj, ne per verdaj fadenoj, sed per duraj diamantoj, aŭ estus pli fortaj ol la reto uzita de la ĵaluza dio de la forĝistoj [396] [396] Vulkano, Romana dio de la fajro kaj forĝado.
por impliki Venuson kaj Marson, mi facile disrompus ilin, kiel reton el junkoj aŭ el kotonaj fibroj.
Kaj, kiam li intencis antaŭenpuŝi sin kaj trarompi ĉion, subite aperis el inter kelkaj arboj du belegaj paŝtistinoj, aŭ almenaŭ du junulinoj en paŝtistinaj kostumoj, kvankam iliaj pelerinoj estis el fajna brokato, kaj la jupoj el muara silko ora. Iliaj blondaj haroj, lozaj sur la ŝultroj, povus konkuri kun la radioj de la suno mem, kaj ilin kronis girlandoj el verda laŭro kaj ruĝa amaranto. Laŭaĝe ili havis ne pli ol dek ok jarojn kaj ne malpli ol dek kvin. Antaŭ tia apero, Sancho gapis, don Quijote stuporis, la suno haltis por admiri la knabinojn, kaj la kvar gardis mirindan silenton. Fine parolis unu el la paŝtistinoj, dirante al don Quijote:
—Haltu, sinjoro kavaliro, ne rompu la retojn: oni ilin pendigis, ne por via damaĝo, sed por nia distro. Kaj tial, ke mi scias, ke vi demandos al ni, por kio ni ilin uzas, kaj kiuj ni estas, mi jam respondas al vi koncize, ke en urbeto proksimume ses mejlojn de ĉi tie, kie vivas multaj hidalgoj kaj riĉaj personoj, nombro da ili kun siaj edzinoj, gefiloj, najbaroj kaj parencoj interkonsentis veni distri sin al ĉi loko, unu el la plej agrablaj de la regiono, kaj formi unu novan Arkadion: tiucele la knabinoj alivestis sin per kostumoj laŭstile paŝtistinaj, kaj la junuloj per paŝtistaj. Ni parkeris du eklogojn, unu de la fama poeto Garcilaso, kaj la alian de la senegala Camoens, en ties propra lingvo portugala, kiujn pecojn ni ankoraŭ ne ludis. Hieraŭ ni alvenis ĉi tien, starigis tendojn sur la bordo de rojo, kies riĉa fluo akvas ĉi herbejojn, kaj hieraŭ nokte etendis ĉi reton inter la arboj por kapti la simplajn birdetojn, ĉar, pelate de niaj krioj, ili forflugas ĉi tien kaj enretiĝas. Se vi deziras, sinjoro, esti nia gasto, oni vin kompleze kaj larĝ-anime regalos: ni ne konsentas, ke, almenaŭ nuntempe, enpaŝu ĉi tien zorgoj aŭ afliktoj.
Ŝi ĉesis paroli, kaj nenion plu diris. Tiam don Quijote respondis:
—Vere, belega sinjorino, kiam antaŭ la okuloj de Akteono subite aperis Diana sin bananta, certe li ne sentis pli da miro kaj surprizo, ol mi sentas antaŭ via belo. Mi ŝatas vian manieron vin distri kaj dankas vian inviton. Kaj se mi povas servi vin, ordonu min, kaj mi vin obeos senhezite: ĉar mi ne havas alian profesion ol montri mian dankemon kaj fari bonon al ĉiuj, speciale al homoj alta-rangaj, kiaj vi ŝajnas. Kaj se ĉi retoj, kapablaj okupi nur etan spacon, okupus la tutan sferon de la tero, mi serĉus, por eviti ilin rompi, elpaŝi tra nova universo. Nu, se vi trovas miajn vortoj iom tro emfazaj, kaj ne plene kredas ilin, sciu, ke tion promesas al vi, ne ajna ulo, sed don Quijote de La Mancha, nomo kiu eble estas al vi konata.
—Ho, kara amikino! —kriis tiam la alia paŝtistino—. Kia feliĉo! Ĉu vi vidas ĉi sinjoron, ĉi tie antaŭ ni? Nu, sciu, ke li estas la plej kuraĝa, la plej enamiĝinta, la plej ĝentila de la mondo, se ne mensogas kaj trompas la historio de liaj prodaĵoj, jam eldonita en formo de libro, kiun mi legis. Kaj mi vetus, ke ĉi bonulo lin akompananta estas lia ŝildisto Sancho Panza, kies burleska naturo ne havas rivalon.
—Jes, vi pravas —diris Sancho—. Mi estas la burleska ŝildisto pri kiu via moŝto parolas, kaj ĉi sinjoro mia mastro, la menciita kaj enhistoriigita don Quijote de La Mancha en persono.
—Ho! —kriis la alia knabino—. Kara, ni petu lin resti, ĉar niaj familioj ege ĝojos teni lin kun si. Ankaŭ mi aŭdis pri liaj kuraĝo kaj ĉarmo. Oni ĉefe diras pri li, ke li estas la plej firma kaj lojala amanto konata, kaj ke la tuta Hispanio konsideras lian sinjorinon, ian Dulcinea de El Toboso, kiel kulminon de belo.
—Prave konsiderata —respondis don Quijote—, kaj nur via senegala ĉarmo povus ĵeti ian ombron al tia aserto. Ne insistu, sinjorinoj, reteni min, ĉar la rigoraj devoj de mia profesio permesas min nenie ripozi.
En ĉi momento alvenis la frato de unu el la paŝtistinoj, ankaŭ vestita laŭ la paŝtista stilo, kun la sama riĉo kaj eleganto. La knabinoj lin informis, ke la kavaliro estas don Quijote de La Mancha, kaj la alia ties ŝildisto Sancho Panza, kaj ke certe li renkontas ilin, ĉar li jam legis ilian historion. La brava paŝtisto salutis kaj invitis la hidalgon akompani lin al iliaj tendoj, kaj fine don Quijote cedis al liaj petoj.
Dum ili tiel babilis, okazis la batuo, kaj la reto pleniĝis per diversaj birdetoj, ĉar, trompitaj de ĝia verda koloro, ili falis en la danĝeron, kiun ili volis eviti. Apud la retoj kolektiĝis pli ol tridek personoj en elegantaj kostumoj paŝtistaj kaj paŝtistinaj, eksciis, kiuj estas don Quijote kaj lia ŝildisto, kaj tre ĝojis, ĉar ili jam konis la hidalgon pere de lia presita historio. Poste ili revenis al la tendoj, trovis tie la tablojn riĉe, abunde kaj elegante primetitaj, kaj honoris la hidalgon, cedante al li la ĉefan lokon. Ĉiuj lin rigardis, kaj ĉiuj miris, vidante lin. Fine oni demetis la tablotukon, kaj don Quijote diris kun sonora kaj emfaza voĉo:
—Kvankam kelkaj asertas, ke la plej granda peko homa estas la orgojlo, mi diras, ke ĝi estas la sendanko. Kaj mi bazas mian opinion sur la diro, ke «la infero plenas de sendankuloj». Jam de kiam mi komencis havi racian aĝon, mi klopodis forkuri de ĉi peko: kaj se mi povas reciproki per aliaj favoroj la favorojn ricevitajn, mi almenaŭ klopodas reciproki; tamen, se miaj klopodoj ne sufiĉas, mi publike deklaras, ke mi ricevis favorojn. Ĉar, kiam oni diras kaj proklamas ĉion bonan, kion oni ricevas, volonte oni reciprokus, eĉ pli larĝ-anime, la favoron mem, se oni povus. Sed ordinare okazas, ke la ricevantoj ne havas la rimedojn de la donantoj. Jen kial Dio staras super ni ĉiuj: Li estas la plej granda donanto, kaj la donoj de la homoj ne povas kompariĝi al la Liaj, ĉar inter ili kaj Li ekzistas infinita distanco. Tamen ĉi mankon kaj nesufiĉon oni povas iel kompensi per la dankemo: tiel do, mi estas danka pro la favoroj al mi faritaj ĉi tie, kaj, nekapabla reciproki en simila maniero, ĉar mi devas teni min inter la limoj de miaj modestaj rimedoj, mi proponas al vi reciproki per tio, kion mi havas kaj kapablas. Sekve, mi deklaras, ke dum du tagoj, meze de la vojo kondukanta al Zaragoza, mi asertos, ke ĉi du damoj en paŝtistinaj kostumoj estas la plej belaj kaj ĝentilaj de la tuta mondo, se escepti nur la senegalan Dulcinea de El Toboso, unika mastrino de mia koro. Kaj tion mi diras, tute sen ia ofenda intenco kontraŭ miaj geaŭskultantoj.
Sancho, aŭskultinte lin kun granda atento, diris tre laŭte:
—Ĉu eble ekzistas en la mondo personoj kapablaj aserti kaj ĵuri, ke mia mastro estas freneza? Vi mem diru, sinjoroj paŝtistoj: ĉu ajna vilaĝa pastro, eĉ plej saĝa kaj studema, povus paroli kiel mia mastro, aŭ ajna vaganta kavaliro, eĉ plej fame kuraĝa, povus proponi kion mia mastro proponis ĉi tie?
Kun vizaĝo ruĝa de kolero don Quijote turnis sin al Sancho kaj diris:
—Ĉu eble, ho Sancho!, oni povus trovi en la tuta mondo unu solan personon, kiu asertus, ke vi ne estas idioto, ia sako da stultaĵoj garnita per friponeco kaj malico? Kiu donis al vi permeson entrudi vin en miajn aferojn kaj ekzameni, ĉu mi estas saĝa aŭ freneza? Silentu, ne respondu: selu la ĉevalon, se ĝi ne havas jam la selon surmetita, kaj ni iru efektivigi mian proponon. La rajto staras sur mia flanko, do, se iu kontraŭdiros min, anticipe konsideru lin venkita.
Читать дальше