Vi forportas, ho perversa!
inter viaj akraj krifoj
pecojn de la koro mia
vin amanta kun humilo.
Vi forportas tri poŝtukojn
kaj, kun ili, ŝtrump-ligilojn
de la kruroj miaj, glataj
kiel nigra-blanka silko.
Vi forportas mil pasiajn
kaj ardegajn am-suspirojn,
kiuj Trojojn mil bruligus,
se da Trojoj estus milo.
Viren’ kruela, vi, Ene’ fuĝanta,
vin prenu Barabas’ al fajr’ konstanta.
Sancho, la ŝildisto via,
krueladu per decido
teni ĉiam Dulcinean
en ties sorĉita vivo.
Vian kulpon ŝi suferu,
laŭ la ĉi-nacia stilo:
nome, ke la pekon pagu
senkulpulo, ne pekinto.
Viaj belaj aventuroj
al vi donu nur aflikton,
en la amo vi fiasku
kaj neniam havu distron.
Viren’ kruela, vi, Ene’ fuĝanta,
vin prenu Barabas’ al fajr’ konstanta.
Havu famon de falsulo
de Marchena ĝis Sevilo,
ekde Loja ĝis Granada,
de Londono ĝis Anglio.
Se vi ludos per la kartoj,
perdu ĉiam la partiojn,
kaj neniam al vi venu
aso, reĝo aŭ reĝino.
Se vi tranĉos viajn kalojn,
sangu per hemoragio;
kaj se dento via falos,
restu stump’ en la gingivo!
Viren’ kruela, vi Ene’ fuĝanta,
vin prenu Barabas’ al fajr’ konstanta.
Dum la afliktita Altisidora tiel lamentis pri sia sorto, don Quijote tenis sur ŝin la rigardon, sen respondi eĉ unu vorton; poste li sin turnis al Sancho kaj diris:
—Amiko Sancho mi ĵurpetas vin, je la vivo de viaj antaŭuloj, ke vi diru al mi la veron. Respondu: ĉu eble vi portas kun vi la la tri poŝtukojn kaj la ĵartelojn menciitajn de ĉi sopiranta pucelo?
—Mi portas la tri poŝtukojn —respondis Sancho—. Sed tute ne la ĵartelojn.
La dukino miris ĉe la senĝeneco de Altisidora, ĉar ŝi konsideris la knabinon petola kaj iom liberkonduta, sed ne tiel frivole aŭdaca. Krome, la dukino des pli surpriziĝis, ĉar ŝi ne estis antaŭe informita pri ĉi nova mistifiko. La duko volis puŝi pli antaŭen la ŝercon kaj diris:
—Sinjoro kavaliro, ne ŝajnas al mi bone, ke post ol oni akceptis vin plej gastame en ĉi kastelo, vi kuraĝas permesi al vi forporti almenaŭ tri poŝtukojn de mia ĉambristino kaj, aldone, eĉ paron de ŝiaj ĵarteloj. Kaj tia faro ne indas al nobla koro, nek bone kongruas kun via reputacio. Redonu al ŝi la ĵartelojn: alie, mi defios vin al ĝismorta duelo, kaj ne timos, ĉu viaj friponaj sorĉistoj ŝanĝos aŭ transformos al mi la vizaĝon, kiel ili faris al Tosilos, mia lakeo batalinta kontraŭ vi.
—Dio ne volu —respondis don Quijote—, ke mi elingu mian glavon kontraŭ via ekscelenca moŝto, de kiu mi ricevis tiom da favoroj. La poŝtukojn mi redonos, ĉar Sancho diras, ke li ilin havas; sed tute ne la ĵarterlojn, ĉar neniam mi havis ilin, kaj ankaŭ ne Sancho. Kaj se via ĉambristino volus bone serĉi en siaj kestoj kaj ujoj, certe ŝi trovos ilin. Sciu, sinjoro duko, ke mi neniam ŝtelis, nek pensas ŝteli en la cetero de mia vivo, se Dio plu protektos min. Ĉi pucelo parolas kiel amo-frapita persono, kion ŝi konfesas, kaj pri ŝia stato mi ne kulpas. Do, mi ne havas motivon peti pardonon de ŝi aŭ de via ekscelenca moŝto. Kaj mi suplikas vin, sinjoro, ke vi havu pli bonan opinion pri mi, kaj donu novan permeson, ke mi sekvu vian vojon.
—Dio gardu vin —diris la dukino—, kaj ni ĉiam ricevu bonajn novaĵojn pri viaj faroj. Bonan vojaĝon, sinjoro don Quijote, kaj jam ekiru, ĉar ju pli vi restos ĉi tie, del pli intense ardos la flamo, kiun la ĉeesto de via moŝto ekscitas en la brusto de la puceloj vin admirantaj. Rilate al mia ĉambristino, mi punos ŝin tiamaniere, ke de nun, ŝi ne eksterlimiĝos per agoj aŭ per vortoj.
—Aŭskultu nur unu vorton plian, ho kuraĝa don Quijote! —diris tiam Altisidora—. Pardonu min, ke mi asertis, ke vi ŝtelis miajn ĵartelojn. Nu, mi ĵuras je Dio kaj je mia animo, ke mi havas ilin surmetitaj. Okazis al mi, kiel al la viro, kiu foje serĉis sian azenon, dum li rajdis ĝin.
—Kion mi diris do? —intervenis Sancho—. Kaj oni kredis min kapabla fari ŝtelon! Se mi estus volinta ŝteli, mi havis belegan okazon en mia gubernatora posteno!
Don Quijote riverence klinis la kapon antaŭ la gedukoj kaj la ceteraj ĉeestantoj, deturnis la ĉevalon per la brido, elrajdis el la kastelo, sekvate de Sancho sur la azeno, kaj ekiris survoje al Zaragoza.
Kie don Quijote renkontas tiom da aventuroj, ke ili apenaŭ havas tempon sekvi unu la alian
Kiam don Quijote vidis sin en la aperta kamparo, libere kaj ne embarasate de la persekutema Altisidora, ŝajnis al li, ke li vivas denove en sia elemento, kaj ke lia spirito refreŝiĝas por plu sekvi la vojon de la kavalirismo. Kaj turnante sin al Sancho, li diris:
—La libero, Sancho, estas unu el la plej valoraj donacoj faritaj de la ĉielo al la homoj. La riĉoj kaŝitaj en la tero aŭ en la maro neniel kompareblas al la libero. Por la libero, tiel same kiel por la honoro, oni devas kaj rajtas riski la vivon; kaj, kontraŭe, la sklaveco estas la pleja mavo, kiu povas fali sur la homojn. Mi diras tion, Sancho, ĉar vi atestis, kiom da regalo kaj abundo ni ĝuis en la kastelo. Nu, meze de la frandindaj pladoj kaj de la freŝaj trinkaĵoj de la festenoj, ŝajnis al mi, ke mi suferis la rigoron de la malsato, ĉar mi ne gustumis ilin kun la libero, kiun mi havus, se ili apartenus al mi. Ja la devo reciproki la favorojn kaj bonfarojn ricevatajn metas en katenon la liberon de la spirito. Feliĉa vivas la homo, al kiu la ĉielo donas pecon da pano, sen ke li havu la devon danki pro ĝi ajnan personon, krom la ĉielo mem.
—Tamen —respondis Sancho— ne decus ne montri de nia flanko ian dankemon pro la burseto kun la ducent oraj eskudoj, kiun donis al ni la majordomo de la duko, kaj kiun mi portas sur la koro kiel kataplasmon kaj konsolilon por ajna eventualo: ĉar ne ĉiam ni trovos kastelojn, kie oni regalos, kaj eĉ povus okazi, ke ni trafos en gastejojn, kie oni nin tradraŝos.
Tiel parolante pri diversaj aferoj, rajdadis la vagantaj kavaliro kaj ŝildisto, kaj apenaŭ iris proksimume tri mejlojn, vidis, ke dekduo da viroj en kampulaj vestoj sidas sur siaj manteloj etenditaj sur eta kampo de verda herbo kaj manĝas. Apud la viroj vidiĝis nombro da blankaj tukoj (kelkaj kuŝe, kelkaj stare, kaj metitaj en kelka distanco unuj de la aliaj) kiuj ŝajnis kovri ion. Don Quijote proksimiĝis al la manĝantoj, ĝentile ilin salutis, kaj demandis kion la tukoj kovras.
—Sinjoro —respondis unu el la viroj—. Sub ĉi tukoj kuŝas kelkaj figuroj el skulptita ligno, kaj ili formos parton de retablo, kiun ni konstruas en nia vilaĝo.
Ni portas ilin kovritaj por eviti ilian makuliĝon, kaj surŝultre, por ke ili ne rompiĝu.
—Al mi tre plaĉus vidi ilin, se vi bonvolas ilin montri —diris don Quijote—. Figuroj tiel zorge traktataj sendube estas tre bonaj.
—Sendube ja —diris alia—. Ilia prezo tion konfirmas. Eĉ ne unu el ili kostas malpli ol kvindek dukatojn, kaj por pruvi, ke ni diras la veron, atendu momenton: viaj propraj okuloj juĝu.
Tiam li stariĝis, interrompante sian manĝadon, detiris la kovron de la unua figuro kaj aperis, prezentita en la kutima feroca pozo, Sankta Georgo surĉevale kaj kun sia lanco enpuŝita tra la buŝo de retordiĝanta serpento. La tuta figuro similis, kiel oni ordinare diras, al ora flamo, kaj don Quijote, ĝin vidante, diris:
—Ĉi kavaliro, rangis inter la plej bonaj de la ĉiela milico. Li nomiĝis don Sankta Georgo kaj, krome, estis protektanto de puceloj. Nu, ni vidu ĉi alian figuron.
La viro detiris la tukon kaj aperis Sankta Marteno en la momento kiam, rajde sur ĉevalo, dividas sian mantelon kun paŭpera viro. Apenaŭ vidinte la figuron, don Quijote komentis:
Читать дальше