Lia bona ŝildisto Sancho, vidante lin galopi, diris laŭtege:
—Dio vin gvidu, kremo kaj floro de la vagantaj kavaliroj! Dio donu al vi la venkon, ĉar la rajto staras sur via flanko!
Kaj, kvankam Tosilos vidis veni la hidalgon kontraŭ lin, li ne moviĝis eĉ unu paŝon; anstataŭe, li laŭte vokis la ĉefarbitracianton, kaj kiam tiu proksimiĝis por vidi kion li volas, Tosilos demandis:
—Sinjoro, per ĉi duelo ni decidos, ĉu mi edziĝos al tiu sinjorino, ĉu ne vere?
—Jes, vere —respondis la alia.
—Nu, bone —daŭrigis la lakeo—. Mi havas skrupulon de konscienco kaj opinias, ke mi pekus, se mi daŭrigus ĉi batalon. Tiel do, mi deklaras min venkita kaj esprimas mian deziron tuj edziĝi al tiu sinjorino.
La ĉefarbitracianto miris je la vortoj de Tosilos, kaj tial, ke li estis unu el la konantoj de la sekreto de ĉi farso, li ne sciis kion respondi. Don Quijote haltis meze de sia galopado, vidante sian malamikon senmova. La duko ne povis kompreni, kial la batalo interrompiĝis, sed la arbitracianto iris komuniki al li la vortojn de Tosilos, kies decido ege surprizis kaj ekstreme furiozigis la dukon. Dume, Tosilos proksimiĝis al la loko, kie sidis doña Rodríguez kaj laŭte diris:
—Sinjorino, mi deziras edziĝi al via filino, kaj ne volas atingi per procesoj kaj disputoj, kion mi povas havigi al mi en paco kaj sen danĝero por mia vivo.
La kuraĝa don Quijote aŭdis tion kaj diris:
—Se tiel do, mia promeso ne plu ligas min. Ili edziĝu kaj havu feliĉon! Kaj se Dio donis ŝin al li, Sankta Petro ŝin benu.
La duko descendis al la placo de la kastelo, proksimiĝis al Tosilos kaj demandis:
—Ĉu vere, kavaliro, vi deklaras vin venkita, kaj volas edziĝi al ĉi knabino, puŝite de via timema konscienco?
—Jes, sinjoro —respondis Tosilos.
—Li faras bone —intervenis Sancho Panza—. Donu al la kato kion vi volis doni al la rato, kaj vi eltiros vin el embaraso.
Dume Tosilos klopodis delaĉi sian kaskon, kaj suplikis, ke oni rapide lin helpu, ĉar komencis manki al li la spiro, kaj li ne povis elteni esti longe enfermita en tiel strikta pako. Oni rapide detiris lian kaskon, kaj montriĝis klare kaj evidente lia vizaĝo de lakeo. Ĉe tio, doña Rodríguez kaj ties filino kriis:
—Trompo, trompo! Oni metis Tosilos, la lakeon de mia sinjoro la duko, en la lokon de la vera edzo. Justecon de Dio kaj de la reĝo kontraŭ ĉi ruzo, aŭ pli ĝuste, kontraŭ ĉi friponaĵo!
—Ne afliktiĝu, sinjorinoj —diris don Quijote—. En ĉi afero ekzistas nek ruzo nek friponaĵo. Kaj, eĉ se io tia ekzistus, la duko ne kulpas, sed la perversaj sorĉistoj, kiuj persekutas min: en sia envio kaj ĵaluzo, kaj por eviti, ke mi akiru gloron per ĉi venko, ili transformis la vizaĝon de via edzo en la vizaĝon de ĉi viro, lakeo de la duko laŭ viaj asertoj. Sekvu mian konsilon kaj, spite al la malico de miaj malamikoj, edziniĝu al li: sendube li estas la sama viro, kiun vi deziras preni kiel edzon.
Kiam la duko aŭdis tion, lia kolero ŝanĝiĝis al deziro ridegi.
—Tiel eksterordinaraj aferoj okazas al sinjoro don Quijote —li diris—, ke mi inklinas kredi, ke ĉi viro ne estas mia lakeo. Sed ni faru la jenon: ni prokrastu la edziĝon dek kvin tagojn, se ili deziras, kaj ni tenos enfermita ĉi viron, pri kies vera personeco ni dubas, kaj eble en la dirita tempo li vidiĝos denove en sia vera figuro: certe, ne tiom daŭros la rankoro de la sorĉistoj kontraŭ la sinjoro don Quijote, des malpli, ke per siaj transformoj kaj trompoj ili ne multe sukcesas.
—Ho, sinjoro! —diris Sancho—. Ĉi friponoj havas la kutimon ŝanĝi ĉion, kio iel rilatas al mia mastro. Antaŭ kelka tempo li venkis kavaliron nomatan «de la Speguloj», kaj la sorĉistoj ŝanĝis lin en la figuron de la bakalaŭro Sansón Carrasco, nia samvilaĝano kaj granda amiko. Kaj mian sinjorinon Dulcinea de El Toboso ili transformis en krudan kampulinon. Tiel do, mi pensas, ke ĉi lakeo estos lakeo dum sia tuta vivo, kaj ke li mortos lakeo.
Tiam intervenis la filino de doña Rodríguez, dirante:
—Kiu ajn li estas, mi dankas lin, ke li petis min kiel edzinon. Kaj vere mi preferas nomi min leĝa edzino de lakeo, ol esti disdegnata konkubino de kavaliro: kvankam mia trompinto ankaŭ ne havas rangon kavaliran.
Unuvorte, ĉi incidentoj kaj okazaĵoj finiĝis per tio, ke oni enŝlosis Tosilos por konstati, kio rezultos el lia transformiteco. Oni proklamis la hidalgon venkinto, sed la pliparto de la spektantoj sentis triston kaj senreviĝon, ĉar la dueluloj ne hakis unu la alian en pecojn: same kiel okazas al la knaboj, kiuj seniluziiĝas kiam ili atendas spekti la pendumon de kondamnito, sed li ne aperas en la ekzekutejo, ĉar lin pardonis, aŭ liaj akuzintoj, aŭ la justico.
La popolamaso disiris, la duko kaj don Quijote revenis al la kastelo, oni enfermis Tosilos, kaj doña Rodríguez kaj ties filino ege kontentis, ĉar iel aŭ alie, la afero finiĝus per edziĝo. Kaj la lakeo same tion deziris.
Kie oni rakontas, kiel don Quijote adiaŭis la dukon, kaj kio okazis al li kun la senĝena kaj sprita Altisidora, ĉambristino de la dukino
Pensis don Quijote, ke jam estas horo forlasi sian pigran vivon en la kastelo; ĉar li imagis, ke li kulpas je granda peko, permesante al si vegeti senokupa inter la nekalkuleblaj plezuroj kaj regaloj provizitaj al li de la gedukoj en lia karaktero de vaganta kavaliro. Kaj ŝajnas al li, ke ki devus prezenti al la ĉielo rigoran konton pri sia neniofarado kaj sia enfermiteco. Tiel do, unu tagon li petis de la gedukoj, ke ili permesu lin foriri. Ili konsentis, kvankam montrante profundan bedaŭron pro lia decido. La dukino donis al Sancho la leterojn de lia edzino, li ploris vidante ilin, kaj diris en si:
—Kiu povus imagi, ke la grandaj esperoj vekiĝintaj en la brusto de mia edzino Teresa Panza pro la novaĵo de mia gubernatoreco finiĝus per tio, ke mi revenas nun al la mizeraj aventuroj de mia mastro don Quijote de La Mancha? Tamen mi kontentas, ke mia Teresa kondutis laŭ sia vera naturo, sendante la glanojn al la dukino; alie, ŝia sendankeco tre afliktus min. Krome, min konsolas, ke oni ne povas nomi ĉi donacon subaĉeto, ĉar mi jam okupis la gubernatoran postenon, kiam ŝi sendis ĝin, kaj cetere, ĝustas, ke la ricevintoj de favoroj montru sian dankemon eĉ se per la donaco de nura bagatelo. Nuda mi eniris en mian postenon kaj nuda mi eliras, do, mi povas diri kun pura konscienco (kio estas ne eta merito): «nuda mi naskiĝis, nuda mi troviĝas, do sen perdo kaj gajno».
Sancho tiel parolis en si en la tago de la foriro. Don Quijote diris adiaŭ al la gedukoj la antaŭan nokton, kaj en la mateno prezentiĝis en sia armaĵo en la placo de la kastelo. Ĉiuj kastelanoj observis lin de la galerioj, kaj ankaŭ la gedukoj iris vidi lin. Sancho sidis sur sia azeno, kun sia dusako, sia valizo kaj siaj provizoj, kaj tre kontentis, ĉar la palaca majordomo (la sama, kiu ludis la rolon de Trifaldi) jam antaŭe donis al li burson kun ducent oraj eskudoj por prizorgo de la survojaj bezonoj. Kaj pri ĉi donaco don Quijote sciis ankoraŭ nenion.
Kiam, kiel dirite, ĉiuj rigardis la hidalgon, subite, de la grupo de duenjoj kaj ĉambristinoj de la dukino, leviĝis la voĉo de la senĝena kaj sprita Altisidora, kiu diris kun tono vea:
Mava kavalir’, aŭskultu:
tiru iom ja la bridoj,
kaj la ĉevalaĉajn flankojn
ne plu ĝenu sprono-pikoj.
Falsakora, vi ne fuĝas
de venena reptilio,
sed de nur ŝafidineto
tro junaĝa por ŝafino.
Aĉa monstro, vi primokis
la plej belan junulinon
el la montoj de Diana
kaj el la Venusa sino.
Viren’ kruela, [393] [393] Vireno, duko de Zelando, forlasis en dezerta insulo Olimpian, filinon de la grafo de Holando, sian favorantinon kaj amatinon. Ariosto traktas ĉi aferon en sia Rolando freneza .
vi, Ene’ fuĝanta,
vin prenu Barabas’ al fajr’ konstanta.
Читать дальше