Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Se vi donintus al mi ĉi manojn konforme al nia interkonsento, vi ne vidus vin en via nuna stato.

La vundita kavaliro apertis la duonfermitajn okulojn, rekonis Claudian kaj respondis:

—Mi bone vidas, bela kaj trompita sinjorino, ke vi donis al mi la morton, sen ia kulpo de mia flanko, ĉar neniam mi ofendis vin per pensoj aŭ per agoj.

—Ĉu ne veras, do, ke ĉi-matene vi devus edziĝi al Leonora, filino de la riĉa Balvastro?

—Ne, tute ne —respondis don Vicente—. Sendube mia fatala sorto alportis al vi tian sciigon por ke, puŝate de la ĵaluzo, vi prenu de mi la vivon. Sed tial, ke mi ĝin lasas en viaj manoj kaj brakoj, mi konsideras min bonsorta. Kaj por ke vi vidu, ke mi diras la veron, premu al mi la manon kaj ricevu min kiel edzon, se vi volas. Mi ne povus doni al vi alian kontentigon por kompensi la ofendon, kiun, laŭ via opinio, mi faris al vi.

Claudia premis al li la manon, kaj siatempe ŝia koro tiel tordiĝis, ke ŝi svenis sur la sangon kaj bruston de don Vicente, dum morta spasmo posedis lin.

Roque, perpleksa, ne sciis kion fari. La servistoj kuris alporti akvon kaj ĵetis ĝin al ili sur la vizaĝon. Claudia rekonsciiĝis el sia sveno, sed ne el sia spasmo don Vicente, ĉar li ne plu vivis. Claudia, vidante, ke lia kara edzo konvulsiis en la morton, ŝiris la aeron per lamentoj, vundis la ĉielon per plendoj, taŭzis al si la harojn, lasis ilin liberaj al la vento, gratis al si la vizaĝon per siaj propraj ungoj, montris ĉian signon de doloro kaj despero imageblan en vundita koro.

—Ho, kruela kaj stulta virino! —ŝi sin riproĉis—. Kiel senpripense vi movis vin por efektivigi tiel mavan ideon! Ho, rabia forto de la ĵaluzo, kian desperan finon vi rezervas al la personoj, kiuj ricevas vin en sian bruston! Ho, kara edzo, kies fatala sorto kondukis vin, pro mia kulpo, de la nuptolito al la tombo!

La lamentoj de Claudia estis tiel multaj kaj tristaj, ke ili igis larmi la okulojn de Roque, kvankam li nenial kutimis plori.

Ploris la servistoj, svenis Claudia ĉiumomente, kaj la tuta loko ŝajnis kampo de aflikto kaj regiono de misfortuno. Fine Roque Guinart ordonis la servistojn de don Vicente porti lian kadavron al la proksime staranta vilaĝo de lia patro, por ke oni lin enterigu tie. Claudia diris al Roque, ke ŝi deziras retiriĝi en monaĥinejon, kies abatino estas onklino ŝia, kaj ke ŝi havas la intencon atendi tie la morton, akompanate de alia edzo pli bona kaj eterna. Roque laŭdis ŝian pian decidon, sin proponis akompani ŝin, kien ajn ŝi volus, kaj promesis defendi ŝian patron kontraŭ la familianoj de don Vicente kaj eĉ kontraŭ la tuta mondo, se necese. Claudia tute ne akceptis lian akompanon, sed dankis al li lian proponon per la plej bonaj vortoj, kiujn ŝi povis trovi, kaj kun larmoplenaj okuloj adiaŭis lin. La servistoj de don Vicente levis la kadavron, kaj Roque reiris al sia bando. Kaj tiel finiĝis la am-afero de Claudia Jerónima: sed, kion alian atendi, se konsideri, ke la nevenkebla kaj kruela forto de la ĵaluzo teksis la kanvason de ŝia lamentinda historio?

Roque Guinart renkontis siajn ŝildistojn en la loko, kie, laŭ liaj ordonoj, ili atendis. Kaj meze de la grupo, don Quijote, sur Rocinante, paroladis rekomendante ilin forlasi sian viv-manieron, tiel danĝeran al la korpo kiel al la animo. Sed tial, ke la pliparto estis el Gaskonio, homoj rustikaj kaj sen principoj, la prediko de la hidalgo faris al ili nenian impreson. Roque demandis al Sancho Panza, ĉu oni jam redonis al li ĉion valoran, kion liaj ŝildistoj prenis de la azeno. Sancho respondis jese, kaj aldonis, ke nur mankas tri poŝtukoj, tiel valoraj kiel tri urboj.

—Kion vi diras, homo? —protestis unu el la banditoj—. Mi havas la poŝtukojn, kaj ili valoras eĉ ne tri realojn.

—Vi pravas —diris don Quijote—. Sed mia ŝildisto alte taksas ilin, konsiderante la personon, kiu ilin donis al mi.

Roque Guinart ordonis la tujan redonon de la poŝtukoj, poste komandis siajn virojn formi linion, kaj ke oni metu antaŭ ili ĉion, kion ili rabis depost la lasta distribuado, inkluzive de vestoj, juveloj kaj mono. Tuj sekve li faris rapidan inventaron, kalkulis la prezon en mono de la artikoloj nedivideblaj, kaj distribuis la tuton inter la membroj de sia bando kun tiel granda egaleco kaj prudento, ke li ne ignoris, eĉ per unu joto, la plej striktajn regulojn de la distribua justo.

Post ol la disdono lasis ĉiujn kontentaj kaj pagitaj, Roque diris al don Quijote:

—Se mi ne traktus ilin kun la plej granda senpartieco, ne eblus vivi kun ili.

—La justeco certe estas tre bona afero —rimarkis Sancho—, tial, ke eĉ inter la rabistoj oni ĝin uzas.

Unu bandito aŭdis lin, svingis super li la kolbon de arkebuzo kaj sendube frakasus lian kapon, se Roque Guinart ne krius al li, ke li haltu. Sancho teruriĝis kaj decidis en si ne aperti refoje la buŝon dum lia cetera restado inter tiaj uloj. Ĉe tio alvenis unu aŭ pluraj el la ŝildistoj postenigitaj kiel sentineloj ĉe la vojoj por observi la cirkuladon de vojaĝantoj kaj teni informita sian ĉefon pri ĉio okazanta, kaj diris al li:

—Sinjoro, ne for de ĉi tie, sur la vojo al Barcelona venas granda nombro da homoj.

—Ĉu personoj nin serĉantaj, aŭ personoj serĉataj de ni? —demandis Roque.

—Personoj de ni serĉataj.

—Tiel do, vi ĉiuj iru kapti ilin —ordonis Roque—. Kaj zorgu, ke eĉ ne unu el ili eskapu.

La banditoj obeis, kaj don Quijote, Sancho kaj Roque restis solaj, atendante la revenon de la ŝildistoj, kaj kian predon ili alportos. Dume Roque diris al don Quijote:

—Ĉi vivo nia, sinjoro don Quijote, certe ŝajnas al vi stranga: strangaj aventuroj, strangaj incidentoj ĉiam danĝeraj. Kaj mi ne miras, ke tia ŝajnas al vi nia vivo, ĉar mi konfesas, ke, vere, ne troveblas ekzistado pli agitata kaj plena de alarmoj ol la nia. Min trenis al ĉi vivo revenĝa sento, kapabla perturbi per sia forto eĉ la plej pac-aman koron. Mi havas kompateman kaj bon-intencan naturon, sed, kiel dirite, la deziro venĝi min kontraŭ ofendo al mia familio tiel superregas la bonon de miaj inklinoj, ke mi persistas en ĉi situacio, spite al mia konscienco. Kaj same kiel abismo vokas abismon, [406] [406] El la Biblio (Psalmaro 42,7). kaj peko pekon, tiel mi forĝis, eron post ero, daŭran ĉenon el venĝoj, ĉar mi ŝarĝis min, ne nur per la miaj, sed ankaŭ per la venĝoj de aliaj personoj. Sed dank’ al Dio, mi ne perdas la esperon trafi en sekuran havenon, eĉ se mi vidas min meze de la labirinto de miaj eraroj.

Don Quijote miris, aŭdante Roque paroli tiel saĝe kaj prave, ĉar li imagis, ke inter rabistoj, murdistoj kaj latronoj, oni ne povus trovi homon kapablan esprimi sin tiamaniere.

—Sinjoro Roque —li respondis—, la komenco de la sano kuŝas en tio, koni la malsanon kaj konsenti preni la medikamenton preskribitan de la kuracisto. Via moŝto malsanas, sed konas vian afekcion, kaj la ĉielo, aŭ pli ĝuste, Dio, t.e. nia kuracisto, uzos la ĝustan medikamenton por resanigi vin; ordinare ĝi efikas iom post iom, ne subite kaj mirakle. Krome, la pekuloj inteligentaj resaniĝas pli facile ol la stultaj, kaj tial, ke vi montris ĵus vian saĝon per viaj vortoj, vi devas nur ne perdi la kuraĝon, kaj atendi, ke la malsano de via konscienco mildiĝu. Kaj se via moŝto deziras redukti la longon de via vojo kaj facile paŝi sur la padon de via saviĝo, venu kun mi, kaj mi instruos al vi la profesion de la vaganta kavalirismo, kie vi trovos tiom da penigaj laboroj kaj misfortunoj, ke, se konsiderataj kiel pentofaroj, ili kondukos vin al la ĉielo en la daŭro de palpebrumo.

Roque ridis je la konsilo de don Quijote; poste, ŝanĝinte la temon de la konversacio, li rakontis la tragikan aventuron de Claudia Jerónima, kaj ĉe tio Sancho tre afliktiĝis, ĉar lin ĉarmis la belo, la spirito kaj la kuraĝo de la knabino. Tiam alvenis la ŝildistoj de Guinart kun sia predo: du surĉevalaj kavaliroj, du piediraj pilgrimantoj kaj kaleŝon plenan de virinoj kun eskorto de ses servistoj rajdaj aŭ surpiedaj, kaj du mulistoj je la servo de ambaŭ kavaliroj. La ŝildistoj tenis sin garde ĉirkaŭ la grupo, kaj venkitoj kaj venkintoj absolute silentis, atendante, ke la granda Roque Guinart parolu. Fine li demandis al la kavaliroj, kiuj ili estas, kien ili iras, kaj kiom da mono ili portas kun si.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x