Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Sinjoro, mi ne farus tian rolon! —ekkriis la duenjo—. Oni bone vidas, ke via moŝto apenaŭ konas min. Mi ne havas ankoraŭ tiel maturan aĝon, ke mi limigu min al tiaj infanecaj peradoj. Dio laŭdatu, mia animo sidas en mia karno, kaj ĉiuj miaj dentoj kaj molaroj en mia buŝo, krom kelke da ili, jam perditaj kaŭze de la kataroj tiel komunaj en ĉi regiono de Aragón. Sed via moŝto atendu momenton: mi eliros ekbruligi la kandelon kaj tuj revenos rakonti miajn misfortunojn al vi, la riparanto de ĉiaj afliktoj de ĉi mondo.

Senplie ŝi eliris el la ĉambro, kie don Quijote, pensema kaj pli trankvila, restis atendante ŝian revenon. Sed baldaŭ, mil ideoj rilate al ĉi nova aventuro komencis boli en lia cerbo. Ŝajnis al li plej riproĉinde, ke li elmetis sin al la danĝero rompi la fidelecon, kiun li promesis al sia sinjorino, kaj diris en si:

—Ĉu eble la diablo, tiel lerta kaj subtila, volas nun trompi min pere de duenjo, kvankam li ne sukcesis per imperiestrinoj, reĝinoj, markizinoj kaj grafinoj? De multaj saĝaj personoj mi aŭdis ofte, ke la diablo, se li ne povas delogi iel, provas alie. Ĉu eble ĉi soleco, ĉi okazo kaj ĉi momento ne povus veki mian dormantan deziron kaj igi min fali tien, kie mi ne stumblis antaŭe dum tiom da jaroj? En tiaj cirkonstancoj, pli konvenas forkuri ol atendi la batalon… Sed certe mia menso mise funkcias, se konsideri, ke mi pensas kaj parolas tiom da stultaĵoj: ĉar ne eblas, ke duenjo dika, longavuala kaj kun okulvitroj povus veki aŭ eksciti eĉ unu lascivan penson en la plej degenerinta koro de la mondo. Ĉu hazarde ekzistas sur la tero ia duenjo kun karesinda karno? Ĉu hazarde troviĝas en la mondo ia duenjo ne impertinenta, afekta kaj prudaĉa? Forvelu do, vi, bando da duenjoj, tute senvaloraj por la homaj plezuroj! Ho, kiel bone faris la damo, kiu laŭdire havis en sia estrado du manekenoj en figuro de duenjoj, kun ties okulvitroj kaj kudro-kuseneto, kvazaŭ ili farus punton! Kaj tiaj statuoj donis al sia ĉambro la saman respektindon, kiel veraj duenjoj.

Tion dirante, li eksaltis el la lito kun intenco fermi la pordon, por ke sinjorino Rodríguez ne eniru denove, sed en la momento, kiam li atingis ĝin, sinjorino Rodríguez jam alpaŝis kun luma kandelo el blanka vakso. Sed, vidante pli deproksime la hidalgon, envolvitan en la peplomo, kun la bandaĝoj kaj la dormo-ĉapo, ŝi denove ektimis, retroiris du paŝojn kaj diris:

—Ĉu mi estas sekura, sinjoro kavaliro? Ĉar tio, ke vi eliris el la lito, ne ŝajnas montri honestan intencon de via flanko.

—Mi volus fari la vi la saman demandon, sinjorino —respondis don Quijote—. Diru: ĉu mi estas sekura kotraŭ atako aŭ perforto?

—De kiu vi petas tian sekurecon, sinjoro kavaliro? —demandis la duenjo.

—De vi mem —respondis don Quijote—, ĉar mi ne konsistas el marmoro, nek vi el bronzo, kaj nun estas, ne la deka horo matene, sed la noktomezo, aŭ eble iom pli. Krome, ni troviĝas en ĉi ĉambro, pli kaŝita kaj sekreta ol sendube estis la groto, kie la perfida kaj aŭdaca Eneo ĝuis la belan kaj kompateman Didonan. Sed donu al mi la manon, sinjorino, ĉar verdire, ne ekzistas pli granda sekureco ol mia ĉasto kaj virto, kaj la respekto inspirata de viaj vualoj.

Tion dirinte, li kisis sian dekstran manon, kaj prenis per ĝi la ŝian, post ol ŝi faris la saman ceremonion. [368] [368] Kisi al si la propran manon, antaŭ ol premi la manon de alia persono, estis elmontro de rekta kaj honesta intenco.

Ĉi tie Cide Hamete paŭzas por ĵuri je Mahomedo, ke li volonte donus la pli bonan el siaj du kaftanoj, por vidi ilin paŝi de la pordo al la lito kun la manoj kunkroĉitaj.

Fine don Quijote enlitiĝis, kaj doña Rodríguez, ĉiam kun siaj okulvitroj kaj kun sia kandelo, sidiĝis sur seĝo je ioma distanco de la lito. Don Quijote buliĝis kaj kovris sin tute, montrante nur la vizaĝon, kaj post ol la du homoj trankviliĝis, la hidalgo rompis la silenton, dirante:

—Sinjorino doña Rodríguez, via moŝto povas elverŝi vian aflikton kaj senpezigi vian koron: mi aŭskultos vin per ĉastaj oreloj kaj helpos vin per aktiva kompato.

—Tion mi kredas —diris la duenjo—, ĉar de via agrabla kaj ĝentila persono, oni povas atendi nur respondon tiel kristanan. Okazas, sinjoro don Quijote, ke, kvankam via moŝto vidas min sur ĉi seĝo, meze de la regno Aragón kaj en kostumo de duenjo konsumita kaj mistraktata de la sorto, mi naskiĝis en Asturias, kaj en familio ligita al multaj el la plej bonaj de la dirita provinco; sed mia mava sorto, kaj la senzorgo de miaj gepatroj, kiuj perdis sian havon sen scii kial aŭ kiel, kondukis min al la ĉefurbo, al Madrid, kie, por vivi trankvile kaj eviti al si pli grandaj misfortunojn, miaj gepatroj metis min kiel ĉambristinon je la servo de nobela damo. Kaj sciu, sinjoro, ke en mia tuta vivo mi ne renkontis eĉ unu personon kapablan superi mian lerton en la brodado kaj en la kudro de tolaĵoj. Nu, miaj gepatroj lasis min en ŝia palaco, reiris al sia lando kaj, kelke da jaroj poste, certe vojaĝis al la ĉielo, ĉar ili estis ankaŭ bonaj kaj kristanaj katolikoj. Mi vivis orfa kaj dependanta de la mizera salajro kaj la ridindaj favoroj ordinare ricevataj de la ĉambristinoj ĉe tiaj nobeloj. Tiam okazis, ke certa ŝildisto de la palaco, viro jam olda, barba kaj korpulenta, kaj precipe hidalgo kiel la reĝo, ĉar li naskiĝis en Asturias, enamiĝis al mi, sen ke mi donus al li ajnan okazon por tio. Pasis la tempo, sed ni ne tenis niajn rilatojn tiel sekretaj, ke nia sinjorino ne ekscius pri ili, kaj por eviti, ke la homoj klaĉadu, ŝi igis nin geedziĝi laŭ la ritoj kaj ceremonioj de la Sankta Eklezio Katolika Romana. De nia geiĝo ni havis filinon, kio metis finon al mia bona sorto (se tian mi ĝuis), ĉar, kvankam mi ne mortis en la akuŝo, okazinta ĝustatempe kaj facile, mia edzo forpasis iom poste kaŭze de certa incidento, tia, ke se mi havus tempon por ĝin rakonti, sendube ĝi mirigus vian moŝton.

Ĉe tio ŝi komencis kortuŝe plori, kaj daŭrigis:

—Pardonu min, sinjoro don Quijote, sed mi ne povas regi min. Ĉiufoje kiam mi memoras mian povran edzon, la larmoj inundas miajn okulojn. Je Dio! Kiel solene li portis mian sinjorinon post si, sur la gropo de forta mulo, nigra kiel la gagato mem! Tiam oni ne utiligis kaleŝojn nek portoseĝojn (male ol, laŭdire, oni faras nuntempe), kaj la sinjorinoj rajdis post siaj ŝildistoj sur la sama ĉevalo. Sed la jenan epizodon mi rakontu al vi, por ke vi havu ideon pri la bona edukiteco kaj ĝentilaj manieroj de mia kara edzo: foje, kortega juĝisto, kun eskorto de du ĝendarmoj antaŭe, estis elrajdanta el la strato Santiago, en Madrid, (strato iom mallarĝa), en la ĝusta momento kiam mia edzo pretis eniri en ĝin. Sed, vidante la juĝiston, mia bona ŝildisto tuj bridis la mulon kaj igis, ke ĝi duonturniĝu kvazaŭ li volus akompani la juĝiston. [369] [369] Kelkfoje oni akompanis pro ĝentilo, sur parto de la vojo, personon pli altrangan hazarde renkontitan. Mia sinjorino, sidanta sur la gropo, diris al li flustre: «Kion vi faras, stulta? Ĉu vi forgesis, ke mi estas ĉi tie?». La juĝisto detenis sian ĉevalon, pro ĝentilo, kaj diris: «Daŭrigu vian vojon, sinjoro. Al mi apartenas akompani sinjorinon doña Casilda». (Mia mastrino nomiĝis tiel). Tamen mia edzo, kun la ĉapo en la mano, insistis en sia ideo akompani la juĝiston, kaj, vidante tion, mia sinjorino, plena de kolero kaj ĉagreno, prenis dikan pinglon (aŭ specon de aleno, mi kredas) kaj enpuŝis ĝin en lian lumbon. Mia edzo ĵetis fortan krion de doloro, kaj tiel abrupte turnis sin, ke li kaj lia mastrino falis surteren, Du lakeoj ŝiaj, same kiel la juĝisto kaj la ĝendarmoj, alkuris helpi ŝin leviĝi. La placo Guadalajara agitiĝis, t.e. la neniofaraj uloj tie pasumantaj. Mia sinjorino revenis piede al sia hejmo kaj mia edzo iris en barbirejon, [370] [370] La barbiroj havis kelkan scion pri medicino kaj funkciis kiel ĥirurgoj. dirante, ke oni trapikis al li la korpon. Sekve de ĉio ĉi, li akiris tian reputacion de ĝentila homo, ke la buboj ofte persekutis lin sur la stratoj, kriante al li mokajn nomojn. Pro la incidento, kaj pro tio, ke li estis iom kurta-vida, mia sinjorino maldungis lin, kaj ĉi afero tiel multe lin deprimis, ke mi pensas, ke sendube la aflikto kaŭzis la li morton. Mi restis do vidvino, forlasita kaj ŝarĝita per unu filino, kies belo kreskis kiel la ŝaŭmo de la maro. Fine, dank’ al mia reputacio de lerta kudristino, mia nuna sinjorino la dukino, tiam ĵus edziniĝinta kun mia mastro la duko, volis preni min kun si, kaj cetere ankaŭ mian filinon, al ĉi regno Aragón, kie, tagon post tago, plu kreskis mia filino kaj, kun ŝi, la tuta ĉarmo de la mondo: ĉar ŝi kantas kiel kalandro, dancas kiel la pensoj, saltas kiel kapreolo, legas kaj skribas kiel lerneja instruisto kaj kalkulas kiel avarulo. Pri ŝia amo al la pureco mi diras nenion ĉar eĉ ne la flua akvo pli puras ol ŝi. Nun ŝi havas, se mi bone memoras, dek ses jarojn, kvin monatojn kaj tri tagojn, pli malpli. Nu okazis, ke la filo de tre riĉa kampulo vivanta ne for de ĉi tie, en unu el la vilaĝoj de mia sinjoro la duko, enamiĝis al mia filino kaj, mi ne scias kiel, la paro kuniĝis. Sub promeso de edziĝo li trompis ŝin kaj nun li rifuzas plenumi sian parolon. Kaj, kvankam mia sinjoro la duko scias pri la tuta afero, ĉar mi mem plendis ĉe li ne unu fojon, sed multajn, kaj petis lin devigi la kampulon edziĝi al mia filino, tamen miaj vortoj eniras al li tra unu orelo kaj eliras tra la dua, kaj li apenaŭ volas aŭskulti min. La kaŭzo de tio estas, ke la patro de la deloginto tre riĉas, pruntas monon al la duko, kaj ofte metas kaŭcion kiel garantion de liaj ŝuldoj, sekve la duko neniel volas ĉagreni aŭ kontraŭi lin. Mi dezirus do, sinjoro don Quijote, ke via moŝto entreprenu la riparon de ĉi arbitro, ĉu per petoj, ĉu per armoj, ĉar, laŭ ĝenerala onidiro, vi venis en la mondon por tiaj riparoj, kaj ankaŭ por korekti misfarojn kaj protekti la senfortunajn. Via moŝto pensu precipe pri la orfaneco de mia filino, pri sia ĝentilo, pri ŝia juna aĝo, kaj pri ŝiaj ceteraj bonaj kvalitoj jam antaŭe menciitaj; kaj mi ĵuras je Dio kaj mia konscienco, sinjoro, ke inter la ĉambristinoj de mia dukino, eĉ ne unu valoras pli ol la tondaĵoj de ŝiaj ungoj. Kaj rilate al la nomata Altisidora, laŭdire la plej ĉarma kaj sprita, ŝi staras almenaŭ ses mejlojn post mia filino. Ne forgesu, sinjoro, ke ne ĉio estas oro, kio brilas: ĉi Altisidoraĉa havas pli da vanto ol la belo, kaj pli da senhonto ol da modesto. Krome, ŝi ne tre sanas, ĉar ŝia elspiro odoraĉas, tiel, ke oni ne povas resti momenton apud ŝi. Kaj eĉ mia sinjorino la dukino… sed mi silentu: oni diras, ke la muroj havas orelojn.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x