Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Pentru laŭvole —diris Sancho—. Via pentrado tre plaĉas al mi kaj, se mi manĝintus, mi konsiderus vian portreton la plej bona deserto.

—La deserton mi priservos al vi siatempe [366] [366] Sendube ironia aludo al tio, ke, ĉe la fino de la konversacio, la kampulo petos de Sancho kvanton da mono. —respondis la kampulo—. Kaj kredu min, sinjoro, se mi povus pentri ŝian eleganton kaj ŝian staturon, ili kaŭzus admiron. Sed fari tion ne eblas, ĉar ŝi sidas tute kurbiĝinta kaj buliĝinta, kaj ŝiaj genuoj tuŝas ŝian buŝon. Tamen, oni bone vidas ke, se ŝi povus stari, ŝia kapo atingus la plafonon. Kaj ŝi jam estus donita sian manon, en promeso de edziniĝo, al mia filo bakalaŭro, sed okazas, ke ŝi ne kapablas etendi ĝin pro ties kripleco; malgraŭ ĉio, per siaj ungoj longaj kaj kurbaj ĝi montras sian belan kaj proporcian formon.

—Tre bone —diris Sancho—. Ni imagu, frato, ke vi jam pentris ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Kaj nun, kion vi volas? Iru rekte al la afero, sen tiom da zigzagoj, devioj, aldonoj kaj remburaĵoj.

—Mi volus, sinjoro, ke via moŝto faru al mi la favoron doni al mi rekomendan leteron por la patro de la junulino, en kiu letero vi supliku lin, ke li bonvolu konsenti la celebron de ĉi geedziĝo, se konsideri, ke li kaj mi proksimume egalas ne nur rilate al la mono, sed ankaŭ rilate al la donoj de la naturo, ĉar, verdire, sinjoro gubernatoro, mia filo estas posedata de la demono, [367] [367] Oni ĝenerale kredis, ke en la epilepsiuloj sidas demonoj, kiuj kaŭzas la epilepsiajn konvulsiojn. kaj ne pasas unu sola tago, sen ke la malicaj spiritoj turmentu lin du tri fojojn. Iam li falis en la fajron de la kameno kaj havas la vizaĝon ŝrumpa kiel pergameno, kaj liaj okuloj estas iom tro larmaj kaj mukaj; sed li ĝuas anĝelan karakteron, kaj se li ne bategus sin mem per la pugnoj, li estus vera sanktulo.

—Ĉu vi volas ion plian, frato? —demandis Sancho.

—Ion plian mi deziras, sed ne kuraĝas ĝin mencii —respondis la kampulo—. Nu bone, ĉu konvene, ĉu ne konvene, mi eldiru ĝin, ke ĝi ne putru en mia brusto. Mi dezirus, sinjoro, ke via moŝto donu al mi tri cent aŭ ses cent dukatojn, kiel helpon al la doto de mia filo bakalaŭro; mi volas diri, por helpi lin fondi sian hejmon, ĉar finfine, li kaj lia edzino devos vivi per si mem, sen submetiĝi al la impertinento de la bopatroj.

—Se vi deziras ion kroman, diru ĝin. Ne permesu, ke la honto aŭ la timido senkuraĝigu vin.

—Ne, certe ne —respondis la kampulo.

Sed apenaŭ li aŭdis la respondon, la gubernatoro stariĝis, prenis la seĝon, kie li sidis ĝis tiam, kaj diris:

—Mi ĵuras je Dio, don kampulaĉo kruda kaj senhonta, ke se vi ne malaperos tuj el mia vido, mi frakasos kaj splitos vian kapon per ĉi seĝo! Filo de putino, fripono, pentristo de la diablo, ĉu vi venis ĉi-hore peti de mi ses cent dukatojn? Kie mi havas ilin, fetora? Kaj eĉ se mi ilin havus, kial mi devus doni ilin al vi? Pajaco, idioto, per kio tuŝas min Miguel Turra aŭ la tuta familio Perlerines? Jam forglitu, mi ripetas, ĉar alie, mi ĵuras je mia sinjoro la duko, mi faros kiel dirite. Sendube vi estas, ne de Miguel Turra, sed ia malica fripono sendita ĉi tien de la infero por tenti min. Aŭskultu, kot-anima, ne pasis ankoraŭ unu tago kaj duono de kiam mi okupis la gubernatorecon, kaj vi pensas, ke mi posedas jam ses cent dukatojn!

La butlero signis al la kamparano, ke li forlasu la ĉambron, kion li faris kapklina kaj ŝajne kun la timo, ke la gubernatoro fine plenumus sian minacon: tiel bele la farsulo sciis ludi sian rolon!

Sed ni deturnu nin de Sancho kaj ties kolero, regu la paco, kaj ni revenu al don Quijote, kiun ni lasis kun la vizaĝo bandaĝita kaj kuracata kaŭze de la kataj grat-vundoj. Lia resaniĝo daŭris ok tagojn, kaj en unu el ili okazis al li io, kion Cide Hamete promesas rakonti ĝuste kaj fidele, kiel li kutime faras rilate al la aferoj, eĉ plej sensignifaj, de ĉi historio.

Ĉapitro 48

Pri tio okazinta al don Quijote kun doña Rodríguez, la duenjo de la dukino, kaj pri aliaj eventoj, indaj je mencio kaj eterna memoro

Profundan ĉagrenon kaj triston sentis la grave vundita don Quijote, kun la kapo bandaĝita, kaj la vizaĝo markita, ne de la mano de Dio, sed de la ungoj de kato: misfortunoj propraj al la vagantaj kavaliroj. Dum ses tagoj li ne aperis publike, kaj en la dirita tempo, kiam unu nokton li kuŝis sendorma, pensante pri siaj misfortunoj kaj pri la persekutado de Altisidora, li aŭdis, ke oni provas aperti per ŝlosilo la pordon de lia ĉambro, kaj li imagis tuj, ke la amo-frapita pucelo venas por elmeti al provo lian ĉaston kaj klopodi venki lian ŝuldatan fidelon al lia sinjorino Dulcinea de El Toboso.

—Ne —li diris per aŭdebla voĉo, kredante vera kion li imagis—. La plej granda belulino de la tero ne sufiĉos, por ke ĉesu adori la damon, kies bildon mi tenas stampita en la centro de mia koro kaj en la plej sekreta fundo de mia persono. Ĉu transformite en kampulinon cepomanĝan aŭ en nimfon de la ora rivero Tajo, okupatan teksi tolon per silkaj kaj oraj fadenoj, ĉu retenate de Merlín aŭ Montesinos en ajna loko, vi apartenas al mi, kaj mi estas via, kie ajn mi troviĝas.

En la sama momento, kiam li finis ĉi vortojn, la pordon oni apertis. La hidalgo starigis sin sur la lito, envolvite de la kapo ĝis la piedoj en peplomo el flava sateno, kun dormoĉapo sur la kapo, kaj kun la vizaĝo kaj la mustaĉo bandaĝitaj: la unua pro la grato-vundoj, kaj la dua por ke la lipharoj ne tro subenkurbiĝu. Kaj, en tia kostumo, li ŝajnis la plej eksterordinara fantomo imagebla. Li fiksis la rigardon sur la pordon, kun ideo, ke li vidos eniri la afliktitan kaj amofrapitan Altisidora, sed tiam aperis ĉe la pordo ege respektinda duenjo kun blanka vualo plisita, tiel longa, ke ĝi kovris kaj volvis ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Per la fingroj de la liva mano ŝi tenis luman kandelon, kaj per la dekstra ŝirmis sian vizaĝon, por ke la brilo de la flamo ne trafu al ŝi en la okulojn, garnitajn per tre grandaj okulvitroj. Ŝi paŝetis silente, per molaj piedoj.

Don Quijote rigardis ŝin de sia altano, kaj pensante, ĉe ŝia kostumo kaj ŝia silento, ke ŝi estas magiistino aŭ sorĉistino, kiu venas en tia vesto por fari al li damaĝon, li komencis krucosigni al si kun granda rapido. La vizito alproksimiĝis kaj, atinginte la mezon de la ĉambro, levis la rigardon kaj rimarkis, kiel haste sin krucosignas don Quijote; kaj se li timiĝis ĉe ŝia aspekto, ĝi same teruriĝis ĉe la lia, ĉar tuj kiam ŝi vidis lin tiel alta kaj flava, kun la peplomo kaj la bandaĝoj lin deformintaj, ŝi kriis, dirante:

—Jesuo! Kion mi vidas?

Ŝi skuiĝis de timo, la kandelo falis de sia mano, kaj, vidante sin subite en tenebro, ŝi sin turnis por foriri; sed, en sia alarmo, ŝi stumblis ĉe sia jupo kaj peze falis sur la plankon. Don Quijote, terurite, komencis krii:

—Mi ĵurpetas vin, fantomo, aŭ kio ajn vi estas, ke vi diru vian nomon kaj, ankaŭ, kion vi volas de mi. Se vi estas punata animo, tion konfesu al mi, kaj mi faros por vi ĉion eblan, ĉar mi estas kristana katoliko kaj klopodas fari bonon al ĉiuj: ĉi tial mi aliĝis al la ordeno de la vagantaj kavaliroj, kies devoj ampleksas eĉ tion, helpi la animon de la purgarorio.

La konsternita duenjo, aŭdante, ke oni ĵurpetas ŝin, taksis laŭ sia propra timo la timon de don Quijote, kaj kun voĉo flustra kaj aflikta, diris:

—Sinjoro don Quijote (se efektive via moŝto estas don Quijote), mi estas nek vizio nek fantomo, kiel certe vi pensis, sed doña Rodríguez, honora duenjo de mia sinjorino la dukino. Kaj mi venas al vi kun unu el la necesoj, kiujn via moŝto scias kontentigi.

—Diru, sinjorino doña Rodríguez —respondis don Quijote—. Ĉu eble vi venas kiel perantino de am-afero?. Se jes, mi devas informi vin, ke viaj klopodoj vanus, ĉar mi apartenas al la senegala belo de mia sinjorino Dulcinea de El Toboso. Unuvorte, sinjorino Rodríguez, se vi flanklasas kaj forgesas ĉian aman mesaĝon, vi povas denove ekbruligi vian kandelon kaj paroli kun mi ion ajn, laŭ via plaĉo kaj deziro, esceptante, kiel dirite, frivolaĵojn de lasciva karaktero.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x