—Je mia vivo, sinjorino doña Rodríguez! Kio okazas al la sinjorino dukino? —demandis don Quijote.
—Se vi tiel ĵurpetas, mi ne povas ne respondi per la vero vian demandon —diris la duenjo—. Ĉu vi rimarkis, sinjoro don Quijote, la belon de mia sinjorino la dukino, ŝian haŭton glatan kaj brilan kiel la klingo de glavo, ŝiajn vangojn el lakto kaj karmino, kun la suno en unu kaj la luno en la dua, kaj ŝian gracian irmanieron, kvazaŭ, paŝante, ŝi disdegnus la teron? Ĉu ne ŝajnas, ke ŝi radias sanon, kien ajn ŝi iras? Nu, sciu via moŝto, ke ŝi devas danki pro tio, unue al la ĉielo, kaj due al siaj du fontoj, unu en ĉiu kruro, [371] [371] «fontoj» nomiĝis certaj ulceroj, el kiuj fluis puso kaj aliaj likvaĵoj; kelkokaze oni ilin faris intence por, laŭ la tiamaj ideoj, elpurigi tiel la korpon el ĝiaj nocaj substancoj.
ĉar ili elfluas la mavaj humoroj, kiuj plenigas ŝin laŭ la aserto de kuracistoj.
—Sankta Maria! —ekkriis don Quijote—. Ĉu eble mia sinjorino la dukino havas tiajn defluejojn? Mi ne kredus ion tian, eĉ se senŝuaj monaĥoj tion ĵurus al mi. Sed se vi, sinjorino Rodríguez, tiel firme asertas la aferon, sendube vi pravas. Tamen, tiaj fontoj, kaj en tiaj lokoj, certe distilas, ne humorojn, sed likvan ambron. Mi vere kredas nun, ke fari al si tiajn fontojn tre konvenas al la sano.
Apenaŭ don Quijote finis paroli, kiam oni abrupte apertis kun granda bruo la pordon de la ĉambro, kaj doña Rodríguez ricevis tian ŝokon, ke la kandelo falis el ŝia mano, lasante la ĉambron tiel obskura kiel buŝo de lupo, kiel oni ordinare diras. Tuj poste la povra duenjo sentis, ke du manoj premas ŝian kolon, kun tiom da forto, ke ŝi apenaŭ povis spiri, dum alia persono, rapide kaj senparole, suprentiris ŝian jupon kaj komencis doni al la kompatinda doña Rodríguez, ŝajne per unu pantoflo, grandan nombron da batoj. Kaj, kvankam don Quijote ja kompatis ŝin, li ne moviĝis de la lito, kaj sen kompreni, kio vere okazas, kuŝis senmova kaj silenta, kaj eĉ timis, ke la pluvo da batoj povus fali ankaŭ sur lin… Li prave timis, ĉar la mutaj ekzekutistoj, lasinte draŝita la duenjon (kiu eĉ ne kuraĝis vei), turnis sin kontraŭ la hidalgon, elŝiris lin el sub la litotuko kaj la peplomo, kaj pinĉadis lin tiel forte kaj ofte, ke li devis defendi sin per la pugnoj: kaj ĉio ĉi okazis en la plej stranga silento.
La batalo daŭris preskaŭ duonon de horo, la fantomoj forglitis, doña Rodríguez aranĝis al si la jupon, kaj ĝemante je sia misfortuno, elpasis tra la pordo, sen diri eĉ unu vorton al don Quijote. La hidalgo, dolorplena, pinĉita, perpleksa kaj pensema, restis sola. Kaj tie ni lasas lin kun lia deziro scii, kiu perversa sorĉisto metis lin en tian staton. Sed ĉion oni rakontos siatempe; nun, Sancho Panza nin vokas, kaj la ordo postulata de ĉi historio trudas, ke ni reiru al li.
Pri tio okazinta al Sancho Panza en lia rundo de la insulo
Ni lasis la grandan gubernatoron kolera kaj ĉagrenita kontraŭ la fripona kampulo portreto-pentra, kiu, instrukciita de la majordomo (kaj ĉi lasta instrukciita de la duko), kunlaboris kun ili por mokadi Sanchon. Sed la ŝildisto, kvankam senscia, krud-maniera kaj grasa, tamen sciis teni sin sur sia tereno, kaj diris al la ĉeestantoj, kaj ankaŭ al la doktoro Pedro Recio (reveninta en la ĉambron, post ol oni traktis private la leteron de la duko):
—Mi komprenas nun tre bone, ke la gubernatoroj kaj juĝistoj devas, aŭ devus, esti el bronzo por elporti la trudiĝemon de ĉi negocistoj, kiuj volas ĉiusezone kaj ĉiuhore, ke oni aŭskultu kaj traktu iliajn aferojn senkonsidere al ĉio cetera. Kaj se la kompatinda juĝisto nek aŭskultas nek traktas ilin, ĉar li ne povas, aŭ ĉar ne sonis la horo de la aŭdienco, tiam la negocistoj tuj komencas malbeni, kritiki kaj kalumnii lin kaj eĉ ĵetas koton sur la reputacion de lia familio. Stulta kaj idiota negocisto: ne rapidu; atendu la ĝustan momenton kaj la konvenan okazon por aferumi; ne venu ĉe la manĝo- aŭ dormo-horo, ĉar la juĝistoj estas el karno kaj ostoj kaj devas doni al siaj korpoj kion la Naturo postulas. Sed oni esceptu min, se konsideri, ke mi ne nutras mian propran korpon, dank’ al la sinjoro doktoro Pedro Recio Tirteafuera, ĉi tie ĉeestanta, kiu deziras, ke mi mortu de malsato, kaj asertas, ke tia morto estas la vivo. Dio donu ĉi vivon al li kaj al la ceteraj de lia speco, t.e. al la fuŝaj kuracistoj, ĉar la bonaj meritas palmobranĉojn kaj laŭrojn.
Kiuj konis Sanchon, miris aŭdante lin paroli tiel elegante, kaj ne sciis al kio atribui tian fenomenon, kvankam ili supozis, ke la gravaj oficoj kaj postenoj, aŭ stimulas, aŭ sufokas la inteligenton. Fine, doktoro Pedro Recio Agüero de Tirteafuera promesis al Sancho lasi lin manĝi en la nokto, eĉ se agante tiel, oni pekus kontraŭ la kompleta serio de aforismoj de Hipokrato. La gubernatoro, kontenta kun lia promeso, atendis ege senpacience la nokton, kaj, kvankam ŝajnis al li, ke la tempo absolute haltis, tamen alvenis la momento tiel longe dezirata, kaj oni surtabligis al li stufitan bovinaĵon kun cepoj kaj kelke da rostitaj piedoj de bovido iomete tro aĝa. Sancho ĵetis sin sur la pladojn kun pli da apetito ol se oni estus prezentinta al li frankolinojn el Milano, fazanojn el Romo, bovidaĵon el Sorrento, perdrikojn el Morón aŭ anserojn el Lavajos. [372] [372] Morón kaj Lavajos estas du hispanaj vilaĝoj, iam famaj pro la bona kvalito de siaj respektivaj perdrikoj kaj anseroj.
Kaj, manĝante, li diris al Pedro Recio:
—Aŭskultu, sinjoro doktoro: de nun, ne gravas se vi ne donos al mi rafinitajn padojn aŭ delikataĵojn, ĉar tiaj viktualioj elskuas mian stomakon el ties ĉarniroj. Ĝi kutimiĝis al viando kapra kaj bova, al lardo, fumaĵoj, napoj kaj cepoj, kaj se hazarde oni donus al ĝi palacajn pladojn, ĝi ricevus ilin rifuzeme kaj kelkfoje eĉ kun naŭzo. Estus bone se la butlero alportus al mi la tiel nomatan olapodridon [373] [373] Neologismo. Hispane «olla podrida», laŭlitere «putranta poto». Tiel nomiĝas la poto en kiu oni kuiras samtempe multe da diversaj kaj bongustaj nutraĵoj. Ankaŭ tradukita en la ĉapitro 47 de la dua parto per la esprimo «miksita stufaĵo».
(ju pli ĝi putras, des pli ĝi bongustas). Li povas enmeti en la olapodridon ĉion ajn, laŭ sia bontrovo, kondiĉe ke ĉio estu manĝebla; mi dankus lin kaj iam repagus al li la favoron. Kaj nun, neniu moku min, ĉar, aŭ ni ĉiuj estas seriozaj, aŭ ni ĉiuj ŝercas. Ni vivu kaj manĝu do en paco kaj konkordo, ĉar, kiam Dio sendas la lumon de la aŭroro, la tago brilas por ni ĉiuj. Mi regos ĉi insulon sen damaĝi la intereson de aliaj kaj sen forgesi mian propran intereson. Kaj oni havu la okulojn apertaj kaj bone atentu, ĉar la diablo troviĝas en Cantillana, [374] [374] Iama proverba esprimo; signifas, ke ekzistas la danĝero de baldaŭa konflikto. Sancho aludas la anoncitan atakon kontraŭ la insulon, kaj tuj poste paradas sian kuraĝon.
kaj, se oni donos al mi la okazon, oni vidos min fari mirindaĵojn. Vere, la muŝoj manĝas personon tro dolĉan.
—Via moŝto tre pravas, sinjoro gubernatoro —diris la butlero—, kaj, je la nomo de la insulanoj, mi informas vin, ke ili servos vian moŝton senhezite, ame kaj bonvole, ĉar, jam de la komenco de via ofico, via milda maniero regi lasas al ili nenian pretekston fari aŭ pensi ion al vi kontraŭan.
—Mi vin kredas —respondis Sancho—, kaj ili estus idiotoj, se ili pensus aŭ agus alie. Kaj mi ripetas, ke oni zorgu nutri min kaj mian azenon, ĉar tio plej gravas kaj atentindas. Kaj, kiam la horo alvenos, ni faros rundon, tial, ke mi intencas elpurigi ĉi insulon je nedecaĵoj, vagabondoj kaj uloj pigraj kaj friponaj. Sciu, amikoj, ke la homoj sentaŭgaj kaj neniofaraj similas, en la regno, al la virabeloj, kiuj manĝas la mielon produktitan de la abelinoj. Mi intencas doni protekton al la kamparanoj, garantii al la hidalgoj ties privilegiojn, asigni premion al la virtuloj kaj, ĉefe, respekti la religion kaj honori la ekleziulojn. Kion vi opinias pri miaj projektoj, amikoj? Ĉu mi diris ion saĝan aŭ ne?
Читать дальше