—Sinjoro gubernatoro, ĉi homo, ŝajne viro, efektive estas virino, kaj ne turpa, en vira vesto.
Oni levis al ŝiaj okuloj du tri lanternojn, ĉe kies lumo montriĝis la vizaĝo de knabino proksimume deksesjara, bela kiel mil perloj kaj kun la haroj kuntenitaj en eta reto el ora kaj verda silko. Oni rigardis ŝin de la kapo ĝis la piedoj kaj rimarkis, ke ŝi portas ŝtrumpojn el ruĝa silko kun ĵarteloj el blanka tafto franĝe garnitaj per oro kaj perloj. Ŝia kuloto estis el verda brokaĵo, kiel ŝia loza kazako, kaj sub ĉi lasta vidiĝis sajo el tre delikata blank-ora ŝtofo. Ŝiaj ŝuoj, viraj, havis blankan koloron, kaj ŝi portis ĉe la zono, ne glavon, sed gemo-garnitan dagon, kaj sur la fingroj multe da riĉaj ringoj. Unuvorte, ĉiuj trovis la junulinon bela sed tute ne konis ŝin, eĉ ne la propraj insulanoj; kaj plej surpriziĝis la personoj sciantaj pri la ŝercoj farotaj al Sancho, ĉar ĉi incidenton oni ne antaŭvidis, do ili perpleksis kaj atendis, kiamaniere finiĝos la afero. Sancho miris je la belo de la knabino, kaj demandis al ŝi ŝian nomon, kien ŝi iras, kaj kio movis ŝin porti tian veston. Regata de pudora hontego, kun la okuloj fiksitaj al la tero, ŝi respondis:
—Sinjoroj, mi ne povas riveli publike kion mi tre deziris teni sekreta. Sed mi volas, ke oni bone komprenu unu aferon: mi estas nek ŝtelistino nek perversa persono, sed senfortuna pucelo puŝita de la ĵaluzo forgesi mian decosenton.
Tion aŭdinte, la majordomo diris al Sancho:
—Sinjoro gubernatoro, ordonu, ke ĉiuj personoj apartiĝu, por ke la sinjorino parolu kun malpli da embaraso kion ŝi volos.
La gubernatoro tion ordonis. Ĉiuj apartiĝis, krom la majordomo, la butlero kaj la sekretario, kaj la pucelo diris tiam:
—Sinjoroj, mi estas filino de Pedro Pérez Mazorca, kolektisto de la lanimposto en ĉi vilaĝo kaj ofta vizitanto de mia patro.
—Tio ne kredeblas, sinjorino —respondis la majordomo—. Mi tre bone konas Pedron Pérez kaj scias, ke li havas nek filon nek filinon. Krome, vi diris, ke li estas via patro, kaj poste vi aldonis, ke li ofte vizitas vian patron!
—Ankaŭ mi rimarkis tian absurdon —diris Sancho.
—Vere, sinjoroj, en mia konfuziteco mi eĉ ne scias kion mi diras —respondis la pucelo—. Efektive, mi estas filino de Diego de la Llana. Viaj moŝtoj certe konas lin.
—Nu, tio pli kredindas —diris la majordomo—. Mi konas Diegon de la Llana, kaj scias, ke li estas grava kaj riĉa hidalgo, kun unu filo kaj unu filino. De kiam li vidviĝis, neniu en ĉi loko povas aserti, ke li vidis la vizaĝon de lia filino, ĉar li tenas ŝin tiel kaŝita, ke eĉ ne la suno havas la ŝancon ŝin vidi. Tamen, ŝi tre belas, laŭ la famo.
—Efektive, mi estas lia filino —respondis la pucelo. Kaj rilate al la famo pri mia belo, certe vi jam elreviĝis, ĉar vi povis vidi min.
Tiam ŝi komencis kortuŝe plori, kaj la sekretario, tion vidante, flustris ĉe la orelo de la butlero:
—Sendube io grava okazis al ĉi kompatinda pucelo, se konsideri ke, malgraŭ sia rango, ŝi iras en tia vesto kaj ĉi-hore sur la stratoj, anstataŭ sidi hejme.
—Vi pravas —respondis la butlero—. Krome ŝiaj larmoj konfirmas vian opinion.
Sancho konsolis ŝin laŭpove kaj petis ŝin rakonti, sen ia timo, ĉion okazintan al ŝi. Kaj li aldonis, ke ĉiuj serioze klopodus ĉiel helpi ŝin.
—Sciu, sinjoroj —ŝi respondis—, ke mia patro tenis min enfermita dek jarojn, t.e. de kiam mia patrino komencis kuŝi en la tombo. Ĉe mi oni celebras la meson en riĉa kapelo, interne de la hejmo, kaj en la menciita tempo mi vidas nur la sunon en la tago kaj la lunon kaj stelojn en la nokto, kaj ne sciis kio estas stratoj, placoj, kirkoj, aŭ eĉ viroj, se escepti mian patron, mian fraton kaj la kolektiston de la lanimposto, Pedro Pérez, kiu nin vizitas tiel ofte, ke mi havis la ideon diri, ke li estas mia patro. Tia enfermiteco kaj la fakto, ke oni eĉ ne permesis al mi viziti la kirkon, tre ĉagrenis min jam de multaj tagoj kaj monatoj. Mi deziris vidi la mondon aŭ, almenaŭ, la vilaĝon kie mi naskiĝis. Kaj mi pensis, ke per tia deziro mi ne pekas kontraŭ la pudoro propra al la puceloj de moŝta nasko. En la okazoj, kiam mi aŭdis ion rilate al taŭrludoj, turniroj aŭ teatraĵoj, mi petis de mia frato, pli juna ol mi per unu jaro, ke li parolu al mi pri tiaj aferoj kaj pri multaj aliaj nekonataj al mi. Li klarigis ilin al mi kiom li sciis, sed liaj vortoj nur ekscitis mian deziron vidi la mondon per mi mem. Fine, por ne longigi la rakonton de mia misfortuno, sciu, ke mi petis kaj suplikis mian fraton… ho, kial venis tia ideo en mian kapon?
Kaj denove ŝi komencis plori.
—Daŭrigu, sinjorino, kaj finu vian rakonton —diris la majordomo—. Viaj vortoj kaj larmoj tenas nin en streĉa atendo.
—Apenaŭ iom restas por diri —ŝi respondis—. Sed multe da larmoj mi verŝos ankoraŭ, ĉar nedecaj deziroj povas alporti nur misfortunojn…
La beleco de la junulino faris profundan impreson en la koro de la butlero. Li denove proksimigis al ŝi la lanternon por revidi ŝin, pensis, ke el ŝiaj okuloj fluas, ne larmoj, sed roso, kaj eĉ orientaj perloj, kaj esperis, ke ŝia misfortuno ne estis tiel granda, kiel ŝiaj larmoj kaj veoj ŝajnis indiki. La gubernatoro senpacienciĝis pro la paŭzemo de la knabino en la rakontado de ŝia historio, kaj diris al ŝi, ke ŝi metu finon al ilia suspenso, ke jam estas tarde, kaj ke ili devas fari ankoraŭ grandan parton de la rundo. Tiam, inter plorsingultoj kaj sufokaj ĝemoj, ŝi respondis:
—Mia misfortuno kaj mia malfeliĉo estas, ke mi petis mian fraton prunti al mi unu el siaj vestoj kaj preni min kun si por vidi nokte la vilaĝon dum la dormado de mia patro. Tedate de miaj suplikoj, li fine konsentis, pruntis al mi ĉi veston kaj surmetis alian mian, kiu sidas sur li kvazaŭ fasonita laŭmezure, ĉar li havas la vizaĝon tute senhara kaj ŝajnas belega pucelo. Nu, ĉi-nokte, antaŭ proksimume unu horo, ni eliris kaŝe el la domo, kaj nia juna kaj senorda fantazio kondukis nin rondiri la vilaĝon. Kaj kiam ni volis reveni hejmen, ni vidis proksimiĝi grandan grupon de viroj, kaj mia frato diris al mi: «Fratino, tio sendube estas la rundo: metu flugilojn al viaj piedoj kaj kuru post mi, por ke oni ne konu nin: alie, ni trovos nin en embarasa situacio». Tion dirante, li turnis la dorson kaj komencis, ne kuri, sed flugi. Sed apenaŭ mi faris ses paŝojn mi falis pro la timo, kaj tiam alvenis la ĝendarmo, kiu prenis min antaŭ viaj moŝtoj. Kaj pro mia kapricemo kaj mava inklino mi vidas min ĉi tie, plena de honto antaŭ tiom da viroj.
—Sinjorino, ĉu efektive okazis al vi nenio malagrabla? —demandis Sancho—. Ĉu ne pro ĵaluzo vi forlasis la hejmon, kiel vi antaŭe diris?
—Nenio okazis al mi, nek ekzistis tia ĵaluzo. Mi deziris nur vidi la mondon, kiu por mi limiĝis al la stratoj de la vilaĝo.
La veron de ŝia rakonto plene konfirmis la alveno de du ĝendarmoj kondukantaj ŝian fraton, kiun unu el ili kaptis, kiam la junulo kuris de sia fratino. Li portis nur riĉan jupon kaj manteleton el blua damasko kun delikataj orfadenaj pasamentoj. Lian kapon kovris nenia ĉapelo, kaj ĝin garnis nur liaj propraj haroj, similaj al ringoj oraj pro ilia krispa blondo. La gubernatoro, la majordomo kaj la butlero apartiĝis kun li kaj, ekster la aŭdo de lia fratino, demandis lin, kial li portas tian veston. La junulo, same honte kaj embarasite kiel lia fratino, rakontis la saman historion, kiun ŝi antaŭe eldiris, ĉe la granda kor-faciliĝo de la am-tuŝita butlero. Tiam Sancho turnis sin al la geknaboj kaj diris:
—Vi faris veran infanaĵon, kaj ne necesis tiom da larmoj kaj longaj suspiroj por la rakontado de via stulta aventuro. Se vi dirintus: «Ni estas Tiu kaj Tiu kaj eskapis el la domo de nia patro pro nura scivolo, sen aliaj intencoj», nu, la rakonto finiĝus sen ĝemoj, ploroj kaj tiel plu.
Читать дальше