Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Mi sendas al vi, kara Teresa, kolieron el koraloj kun oraj ekstremoj. Tre plaĉus al mi, se ĝi konsistus el orientaj perloj; sed, kiel oni diras, eĉ eta donaco estas signo de estimo. Iam ni konos unu la alian kaj kreskos inter ni la amikeco, nur Dio scias ĝis kia grado. Salutu de mia flanko vian filinon Sanchica kaj diru al ŝi, ke ŝi estu preta, ĉar mi pensas edzinigi ŝin al bona partio, kaj tio povus okazi plej neatendite.

Oni diris al mi, ke ĉe via vilaĝo kreskas vere dikaj glanoj; sendu al mi du dekduojn da ili, kaj mi tre dankos al vi la favoron, ĉar ĝi venos de viaj manoj. Skribu al mi longe pri via sano kaj aferoj. Kaj se vi ion bezonas, nur parolu… kaj oni vin kontentigos. Dio vin gardu.

En ĉi kastelo. Vin amas, via amikino

La dukino

-Ho! —kriis Teresa, aŭskultinte la legadon de la letero—. Kiel bona, humila kaj senafekta sinjorino! Oni min enterigu kun tiaj damoj, ne kun la hidalginoj ĉi-vilaĝaj, kiuj pensas, ke, pro ilia rango, eĉ ne la vento devas ilin tuŝi, kaj iras al la kirko kun fiere levita kapo, kvazaŭ reĝinoj, eble imagante, ke ili perdus la honoron, se ili rigardus al kampulino. Kaj jen, ĉi bona sinjorino, kvankam dukino, nomas min sia amikino kaj traktas min kiel sam-rangan: mi vidu ŝin tiel alte kiel la plej alta kampanilo de tuta La Mancha! Rilate al la glanoj, kara sinjoro, mi sendos al ŝia dukina moŝto unu buŝelon da ili, tiel dikaj, ke la homoj iros de ĉie por vidi kaj admiri ilin. Por la momento, Sanchica, bone regalu ĉi sinjoron, priatentu lian ĉevalon, prenu kelke da ovoj el la stalo, detranĉu lardon abunde por fari grivojn kaj preparu al li manĝon indan je princo: li ĉion meritas pro sia bela mieno kaj pro siaj novaĵoj. Dume mi iros rakonti al niaj najbarinoj nian bonan sorton, kaj ankaŭ al la pastro kaj al barbiro majstro Nicolás, ĉar ili ĉiam estis kaj estas bonaj amikoj de via patro.

—Mi faros laŭ via deziro, patrino —respondis Sanchica—. Sed pensu, ke vi devas doni al mi la duonon de la koliero, ĉar sendube mia sinjorino la dukino ne estas tiel stulta sendi ĝin nur al vi.

—Ĝi estos tute via, filino —respondis Teresa—. Sed permesu, ke mi portu ĝin kelke da tagoj, ĉar tio vere ĝojigas al mi la koron.

—Same vi ĝojos, kiam vi vidos kion mi havas en ĉi vojaĝo-sako —diris la paĝio—. Temas pri vesto el tre delikata ŝtofo, kiun la sinjoro gubernatoro surmetis nur unu fojon por iri ĉasi. Kaj, laŭ liaj instrukcioj, ĝi estas por sinjorino Sanchica.

—Li vivu mil jarojn, kaj lia mesaĝisto same longe —respondis Sanchica—. Kaj eĉ du mil jarojn, se necese.

Ĉe tio Teresa eliris kun la koliero sur la brusto, frapetante per la fingroj sur la leteroj, kvazaŭ sur tamburino. Hazarde, ŝi renkontis la pastron kaj la bakalaŭron Sansón Carrasco, kaj komencis salti, dirante:

—Jen, baldaŭ finiĝos ĉe ni la parencoj senmonaj, ne dubu pri tio. Posteneton gubernatoran ni havas. Nun kuraĝu disdegni min la plej rigid-nuka hidalgino: mi scios fari al ŝi bonan lavon!

—Kio okazas, Teresa Panza? Pri kiaj frenezaĵoj vi parolas kaj kion vi portas en la mano?

—Jen la frenezaĵoj: leteroj de dukinoj kaj gubernatoroj, kaj ĉi koliero el fajnaj koraloj; la «patro-niaj» kaj la «ave-mariaj» estas el prilaborita oro , [376] [376] Dum la trapreĝado de la katolika rozario, kiam oni atingis bidojn pli grandajn aŭ iom apartigitajn de la ceteraj, oni devas diri la menciitajn preĝojn. Ŝajnas do, ke la koliero de Teresa havis ankaŭ la funkcion utili kiel rozario. kaj mi estas edzino de gubernatoro.

—Je Dio, Teresa, ni ne komprenas vin. Kion vi volas diri?

—Vidu per vi mem —ŝi respondis.

Ŝi donis al ili la leterojn, la pastro ilin legis al Sansón Carrasco, kaj la du viroj, plenaj de miro ĉe la novaĵo, rigardis unu la alian.

Tiam la bakalaŭro demandis, kiu alportis la leteron, kaj Teresa respondis, ke ili devus akompani ŝin al ŝia hejmo kaj renkonti la mesaĝiston, junulon belan kiel ora broĉo. Ŝi aldonis, ke li alportis ankaŭ alian donacon eĉ pli valoran.

La pastro demetis de ŝia brusto la koralojn, zorge ekzamenis ilin, konvinkiĝis pri ilia aŭtentikeco, miris denove kaj diris:

—Mi ĵuras je mia sutano, ke mi ne scias kion pensi aŭ diri pri ĉi leteroj kaj donacoj. Unuflanke mi vidas kaj tuŝas ĉi vere fajnajn koralojn; aliflanke mi legas, ke dukino deziras, ke oni sendu al ŝi dekduojn da glanoj.

—Vere stranga afero —diris Carrasco—. Sed ni iru vidi la mesaĝiston. Eble li povos klarigi al ni ĉi misteron.

Ili tion faris, akompanate de Teresa, kaj trovis la paĝion, kiam li kribis iom de hordeo por sia ĉevalo, dum Sanchica pretigis grivojn kaj ovojn por la manĝo de la junulo, kies belaj mieno kaj kostumo kaŭzis tre favoran impreson al la du viroj. Post interŝanĝo de ĝentilaj salutoj, Sansón demandis lin pri don Quijote kaj Sancho, kaj aldonis, ke, kvankam ili legis la leterojn de Sancho kaj de la dukino, ili ankoraŭ sentas sin perpleksaj kaj ne povas kompreni, ke Sancho estas gubernatoro, des malpli de insulo, se konsideri, ke la insuloj en la Mediteraneo apartenas senescepte al lia reĝa moŝto.

—Oni ne dubu, ke sinjoro Sancho Panza estas gubernatoro —respondis la paĝio—. En la afero, ĉu li regas insulon aŭ ne, mi ne opinias; sed sufiĉas diri, ke temas pri loko kun pli ol mil loĝantoj. Rilate al la glanoj, sciu, ke mia sinjorino la dukino estas tiel senafekta kaj simpla, ke ne nur glanojn ŝi petas de kampulino: kelkokaze ŝi sendas iun peti prunte por ŝi kombilon de najbarino ŝia. Sciu, ke la aragonaj damoj, eĉ la plej nobelaj, ne estas tiel fieraj kaj ceremoniaj kiel la kastiliaj, kaj traktas kun pli da afablo la popolon.

Tiam Sanchica aperis kun nombro da ovoj en la supretenata jupo kaj demandis al la paĝio:

—Diru, sinjoro, ĉu mia patro portas kompletan kuloton, [377] [377] La ordinara kuloto atingis ĝis la genuo. La kompleta kuloto, pli strikta, longis preskaŭ kiel moderna pantalono. de kiam li gubernatoras?

—Mi ne atentis tion. Sed certe li ĝin portas.

—Ha, Dio! Kiel mi ŝatus vidi lin en remburita kuloto! [378] [378] La kompletan kuloton oni kelkfoje remburis, ĉefe la elegantuloj, por ke la korpo ne aspektu tro minca. Oni memoru la grasan figuron de Sancho, kaj la komento de Sanchica vidiĝos des pli ridiga. Vere, de kiam mi naskiĝis, mi deziras vidi mian patron tiel vestita.

—Via moŝto sendube vidos lin en tia kuloto, se vi vivos —respondis la paĝio—. Se li okupos sian postenon nur du monatojn, li portos eĉ vojaĝo-maskon. [379] [379] Nur nobeloj kaj gravuloj portis ĝin por laŭeble eviti polvon kaj venton dumvoje.

La pastro kaj la bakalaŭro baldaŭ komprenis, ke la paĝio ŝercas. Sed la kvalito de la koraloj kaj de la ĉaso-kostumo sendita de Sancho (ĉar Teresa jam montris ĝin al ili) ŝajnis kontraŭi lian ŝercadon. Kaj ili ne povis ne ridi je la deziro de Sanchica, kaj eĉ pli, kiam Teresa diris:

—Sinjoro pastro, bonvolu informiĝi en la vilaĝo, ĉu iu vojaĝos al Madrid aŭ Toledo, ĉar mi deziras komisii al li la aĉeton de krinolino ronda, bele tajlita kaj plej bonkvalita. Mi devas laŭpove honori la postenon de mia edzo, kaj eĉ ne estus strange, se mi mem irus al ĉefurbo akiri kaleŝon, kian la ceteraj damoj posedas. Edzino de gubernatoro facile povas aĉeti kaj teni tian veturilon.

—Certe, patrino! —diris Sanchica—. Kaj Dio volu, ke tio okazu hodiaŭ, prefere al morgaŭ, eĉ se la homoj, kiuj vidus min veturi en kaleŝo apud mia patrino, dirus: «Jen la knabinaĉo, filino de ajlo-gluta kampulo, kiel rekte kaj solene ŝi sidas en la kaleŝo, kvazaŭ papino». Sed ili paŝadu en la koto, dum mi sidas en mia veturilo, kaj miaj piedoj ne tuŝas la teron. Al la diablo ĉiuj klaĉuloj de la mondo! Tiel longe kiel mi vivos komforte, ili ridu laŭplaĉe! Ĉu mi ne pravas, patrino?

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x