Antaŭ kelkaj tagoj mia mastro, la duko, skribis al mi por min sciigi, ke certaj spionoj enŝtelis sin en la insulon kun la intenco mortigi min, sed ĝis nun mi eltrovis neniun, krom ia doktoro pagata por ke li mortigu de malsato tiom da gubernatoroj kiom da ili alvenas al la insulo. Li nomiĝas doktoro Pedro Recio kaj naskiĝis en Tirteafuera. Via moŝto vidu do, se tia nomo ne donas motivon por timi, ke mi mortos inter liaj manoj. Ĉi doktoro asertas pri si mem, ke li ne kuracas la malsanojn, kiam ili prezentiĝas, sed ke li preventas ilian ekeston, kaj, kiel medicinon, li preskribas dieton super dieto ĝis la paciento reduktiĝas al nura skeleto, kvazaŭ la senkarneco ne estus pli grava malsano ol la febro. Unuvorte, li pereigas min de malsato, kaj mi mortas de ĉagreno, ĉar mi pensis, ke en ĉi posteno mi povus preni varmajn manĝojn kaj fridajn trinkojn kaj dorloti min sur plumaj matracoj kaj inter lito-tukoj holandaj. Sed jen, mi pentofaras kiel ermito, ne volonte, kompreneble, kaj pensas, ke finfine la diablo prenos min kun si.
Ĝis nun oni ne provis korupti aŭ subaĉeti min per mono, kaj tion mi ne komprenas, ĉar oni diris al mi ĉi tie, ke ordinare la gubernatoroj destinitaj al ĉi insulo ricevas, eĉ antaŭ ol ili okupas la postenon, multe da mono, ĉu kiel donaco, ĉu kiel prunto, de la homoj de la vilaĝo; kaj ke tian kutimon faras al si la novaj gubernatoroj, ne nur ĉi tie, sed ĉie.
Hieraŭ nokte, rundante, mi renkontis tre belan pucelon en vira vesto kaj ŝian fraton en virina robo. La butlero enamiĝis al la knabino kaj en sia penso elektis ŝin kiel sian edzinon, laŭ sia propra konfeso, kaj mi elektis la knabon kiel bofilon. Hodiaŭ mi kaj la butlero parolos pri nia decido al ilia patro, nomata Diego de la Llana, oldkristano kaj hidalgo kiom oni povus deziri.
Mi vizitas bazaron, laŭ konsilo de via moŝto, kaj hieraŭ mi renkontis virinon, kiu vendadis avelojn, sed mi konstatis, ke ŝi antaŭe miksis buŝelon da freŝaj kun alia da oldaj, senkernaj kaj putraj. Mi ordonis sendi la tuton al la lernejanoj, ĉar ili scias distingi la bonajn de la mavaj, kaj prohibis, ke ŝi aperu en la bazaro dum dek kvin tagoj. Oni diris al mi, ke mi faris tre bone; via moŝto sciu, ke, laŭ famo cirkulanta en ĉi vilaĝo, ne ekzistas pli mavaj personoj ol la bazaristinoj; ili ĉiuj estas senhontaj, malicaj kaj insolentaj; kaj tion mi kredas, se konsideri mian ĉi-rilatan sperton en aliaj vilaĝoj.
Mi tre kontentas, ke mia sinjorino la dukino skribis al mia edzino Teresa Panza kaj sendis la donacon menciitan de via moŝto. Siatempe mi montros al ŝi mian dankemon. Via moŝto kisu al ŝi la manojn, je mia nomo, kaj diru al ŝi, ke mi diras, ke ŝia bonvolo ne estos forgesita, kiel ŝi vidos pro miaj faroj.
Ne plaĉus al mi, se vi havus ian disputon kun miaj sinjoroj la gedukoj, ĉar, se via moŝto kverelus kun ili, nenio bona rezultus por mi. Kaj ne estus juste, se vi, kiu konsilis min montri min dankema, de via flanko kondutus nedanke al la persono farinta al vi tiom da favoroj kaj senrezerve vin regalanta en sia kastelo.
Mi ne komprenas tion pri la «katumado», sed mi imagas, ke vi aludas ajnan el la multaj kanajlaĵoj kutime plenumataj de la malicaj sorĉistoj kontraŭ vin. Kiam ni renkontiĝos, mi scios pri kio temas.
Mi dezirus sendi donacon al via moŝto, sed mi ne scias kion, se ne kelke da kuriozaj klistero-tuboj, kiajn oni faras, kun ties vezikoj, en ĉi insulo. Tamen, se mia ofico daŭros, iel ajn mi trovos kion sendi al vi.
Se mia edzino skribos al mi, bonvolu pagi la porton de la letero kaj sendi ĝin al mi. Mi ege deziras scii, kiel statas mia hejmo, mia edzino kaj miaj filoj. Nu, Dio gardu vian moŝton kontraŭ misvolaj sorĉistoj, kaj Li elkonduku min sekura kaj sana el ĉi gubernatora posteno, kion mi dubas, ĉar, se konsideri, kiel min traktas doktoro Pedro Recio, mi perdos en ĝi la vivon.
Servisto de via moŝto
Sancho Panza, gubernatoro
La sekretario sigelis la leteron kaj tuj forsendis ĝin kun la mesaĝisto. Poste la mistifikantoj de Sancho kunvenis kaj projektis la manieron meti finon al lia gubernatoreco. Dume, Sancho pasis tiun saman vesperon diktante kelke da leĝoj por la pli bona regado de tio, kion li imagis insulo, kaj ordonis, ke oni ne akaparu la provizojn en la regno, kaj ke oni enportu vinon de ĉie ajn, kondiĉe, ke oni deklaru ĝian lokon de origino, kun la celo determini ĝian prezon laŭ ĝia valoro, kvalito kaj famo. Kaj se iu baptus ĝin aŭ ŝanĝus ĝian nomon, li estus kondamnita je morto. Li ordonis ankaŭ redukti la prezon de la pied-vestoj, ĉefe de la ŝuoj, ĉar ŝajnis al li, ke ili tro karas. Li fiksis la salajron de la servistoj, ĉar ĝi leviĝadis senhalte. Li altrudis tre severajn punojn kontraŭ la kantantoj —en la nokto aŭ en la tago— de kanzonoj trivialaj aŭ obscenaj kaj dekretis, ke la blinduloj ne kantu koplojn pri mirakloj, se ili ne portas kun si nerebateblan pruvon rilate al ilia aŭtentikeco, ĉar, laŭ lia opinio, tiaj prikantitaj mirakloj estas pliparte falsaj kaj iel diskreditas la verajn. Li kreis la oficon de inspektisto de la paŭperaj, ne por ilin persekuti, sed kun la celo esplori, ĉu ili fakte estas tiaj, ĉar, sub la kovro de ŝajnaj brako-mutiloj aŭ de falsaj ulceroj, kaŝiĝas ŝtelistoj kaj tute sanaj drinkuloj. Unuvorte li diktis tiom da laŭdindaj leĝoj, ke ĝis nun oni ilin observas tie sub la nomo de «reglamentoj de la granda gubernatoro Sancho Panza».
Kie oni rakontas la aventuron pri la duenjo Dolorida aŭ Afliktita, alinome doña Rodríguez
Rakontas Cide Hamete ke, kiam don Quijote resaniĝis de siaj grataĵoj kataj, li pensis, ke li vivas en la kastelo kontraŭ ĉiaj reguloj de sia ordeno kavalira. Tiel do, li decidis peti de la gedukoj ties permeson por ekiri al Zaragoza, kies festoj jam proksimiĝis, kaj kie li esperis gajni la armaĵon, kiun oni kutime donas kiel trofeon al la venkinto en la festaj turniroj.
Unu tagon, kiam li sidis kun la gedukoj ĉe la tablo kaj komencis vortigi sian ideon peti de ili la forpermeson, nu, subite, tra la pordo de la granda salono enpaŝis du virinoj —oni vidis poste, ke ili estas virinoj— kovritaj per longaj funebraj vualoj de la kapo ĝis la piedoj. Unu el ili aliris al don Quijote, ĵetis sin tute sur la plankon kaj, kun la lipoj ĉe liaj piedoj ekĝemis tiel profunde, triste kaj dolore, ke la ĉeestantoj konsterniĝis. Kaj, kvankam la gedukoj pensis, ke tio sendube estas alia mistifiko preparita de iliaj servistoj kontraŭ don Quijote, tamen ambaŭ dubis kaj perpleksis, vidante, kiel korŝire la virino suspiras, ĝemas kaj ploras. Fine, la hidalgo, kompatema, levis ŝin de la planko kaj petis ŝin demeti la vualon de sur sia larma vizaĝo. Ŝi obeis kaj rivelis ion tute nepenseblan: la vizaĝon de la duenjo doña Rodríguez. La alia virino en funebro estis ŝia filino, la junulino trompita de la filo de la riĉa kampulo. Kiuj konis la duenjon stuporis, ĉefe la gedukoj, ĉar, kvankam ili konsideris ŝin naiva kaj duonstulta, ne imagis ŝin kapabla fari frenezaĵon. Fine doña Rodríguez turnis sin al siaj gesinjoroj kaj diris:
—Viaj ekscelencaj moŝtoj bonvolu, ke mi parolu duope kaj aparte kun ĉi kavaliro, ĉar tio necesas, por ke mi eltiru min el la mava situacio, kie mi troviĝas pro la insolento de perfida fripono.
La duko donis sian konsenton kaj aldonis, ke ŝi povas paroli kun sinjoro don Quijote, tiel longe kiel plaĉos al ŝi. Ŝi turnis sian vizaĝon kaj sian voĉon al la hidalgo kaj diris:
—Ankaŭ kelkaj tagoj, kuraĝa kavaliro, mi informis vin pri la infamia perfidaĵo de malica kampulo kontraŭ mia kara, tre amata filino, kiu jen staras ĉi tie. Vi promesis okupiĝi pri ŝia misfortuno, kaj igi ripari la ofendon al ŝi faritan, sed nun venas al mi la sciigo, ke vi volas forlasi ĉi kastelon, serĉe al aventuroj al vi rezervataj de la bona Dio. Tiel do mi dezirus ke, antaŭ ol vi forperdiĝos sur la vojoj, vi defiu la obstinan ulon kaj devigu lin edziĝi al mia filino, kiel li promesis, antaŭ ol li kuŝis kun ŝi; ĉar pensi, ke mia sinjoro la duko farus al mi juston egalas peti de ulmo pirojn, pro la motivoj, kiujn siatempe mi sciigis al vi. Nu, Dio donu solidan sanon al via moŝto, kaj Li ne lasu min sen protekto.
Читать дальше