Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Ĝuste tiel, sinjoro gubernatoro —respondis la alia—. Nenio mankas al via kompreno kaj interpreto de la kazo.

—Tiel do —daŭrigis Sancho— la viron oni dividu en du partojn: la veran kaj la mensogan; la unuan oni lasu pasi; la duan oni pendumu kaj tiamaniere oni laŭlitere obeos la leĝon.

—Sed, sinjoro gubernatoro —respondis la demandato—. Se oni dividus la viron en la du menciitajn partojn, li nepre mortus, kaj tiam la leĝon oni ne tute observus. Kaj la leĝo estas obeenda.

—Nu, sinjoro bonulo, aŭskultu —respondis Sancho—. Aŭ mi estas stulta, aŭ via vojaĝanto havas la saman motivon tiel por morti kiel por vivi kaj pasi la ponton, ĉar, se la vero lin savas, la mensogo lin kondamnas; se tiel, kaj efektive tiel estas, vi devas, laŭ mia opinio, informi al la sinjoroj vin sendintaj, ke tial, ke teniĝas en egala ekvilibro la motivoj por lin kondamni aŭ absolvi, la juĝistoj devas lasi lin libere pasi, ĉar ĉiam pli rekomendindas fari bonon ol mavon. Cetere, ĉi-okaze mi ne parolis per propra ideo: mi memoris unu el la multaj preceptoj, kiujn mia mastro don Quijote donis al mi en la nokto antaŭa al mia vojaĝo ĉi tien. Tia precepto diras, ke kiam la justeco hezitas, oni inklinu al la flanko de la pardono. Kaj Dio volis, ke mi memoru ĝin, kiu tiel bele konvenas al ĉi kazo.

—Efektive —diris la majordomo—. Kaj mi opinias, ke eĉ Likurgo mem, leĝodoninto de la lacedemonanoj, ne kapablus fari decidon pli bonan ol la ĵusa verdikto de la granda Sancho. Kaj nun, finiĝu per tio la ĉi-matena aŭdienco. Mi ordonos, ke oni surtabligu al la gubernatoro manĝon tute laŭ lia plaĉo.

—Tion mi volas, kaj ke tiel okazu, sen ia trompo —respondis Sancho—. Se oni donas al mi manĝon, ne gravas, ĉu falos sur min kazoj kaj problemoj: mi facile forblovos ilin en la aeron.

La majordomo tenis sian parolon, ĉar ŝajnis al li, ke mortigi de malsato tiel saĝan gubernatoron pezus sur lia konscienco. Krome li pensis meti finon al lia gubernatora rolo per la lasta mistifiko, kiun laŭkomisie li devus fari al Sancho tiun saman nokton.

Nu, okazis, ke Sancho manĝis kontraŭ ĉiaj reguloj kaj aforismoj de doktoro Tirteafuera, kaj en la momento, kiam oni prilevis la tablon, eniris mesaĝisto kun letero de don Quijote por la gubernatoro. Sancho ordonis la sekretarion legi ĝin por si kaj aldonis, ke, se nenio sekreta sidas en ĝi, li legu ĝin voĉe. La sekretario tion faris kaj, rapide trarigardinte la skribaĵon, diris:

—Oni povas ĝin legi voĉe. Kion sinjoro don Quijote skribas al via moŝto meritas esti gravurita per oraj literoj. Tiel ĝi tekstas:

Letero de don Quijote de La Mancha al Sancho Panza, gubernatoro de la insulo Barataria

Kiam mi atendis, amiko Sancho, aŭdi novaĵojn pri viaj neglektoj kaj absurdoj, oni informis min pri via saĝa konduto, kaj mi dankas al Dio, ĉar Li scias levi de la sterko la paŭperajn kaj turni la stultajn en prudentajn. [384] [384] El la Biblio, parte el Psalmaro 113,7. Oni diris al mi, ke vi regas kvazaŭ homo, kaj ke, kvankam homo, vi ŝajnas besto pro via humila maniero trakti vin mem. Mi volas, ke vi sciu, Sancho, ke pro la aŭtoritato de la posteno, ofte necesas kaj konvenas kontraŭi la humilon de la propra koro, ĉar la konduto de persono okupanta gravan oficon devas kongrui kun la postuloj de la posteno, ne kun la inklinoj de lia humila naturo. Portu bonan veston: bastono ornamita ne ŝajnas bastono. Mi volas diri, ne ke vi kovru vin per juveloj kaj luksaĵoj, aŭ ke, en via karaktero de gubernatoro, vi aperu en soldata vesto, sed ke vi portu kostumon propran al via ofico, ĉiuokaze puran kaj decan.

Por gajni al vi la bonvolon de viaj regatoj faru, interalie, du aferojn: ĝentili al ĉiuj, kion mi jam diris al vi alifoje. Kaj zorgi, ke ĉiam ekzistu abundo de provizoj, ĉar nenio ĉagrenas la koron de la paŭperaj pli ol la malsato kaj la manko.

Ne faru multe da dekretoj. Se jes, klopodu fari ilin bonaj, kaj ĉefe zorgu, ke oni ilin respektu kaj obeu: ĉar la dekretoj, se ignorataj, egalas al dekretoj ne ekzistantaj, kaj eĉ montras, ke la princo kun saĝo kaj aŭtoritato sufiĉaj por ilin dikti, ne havis la kuraĝon trudi ilin. Kaj leĝoj imponaj, sed ne plenumataj, similas al la trabo, reĝo de la ranoj: [385] [385] Laŭ konata fablo, la ranoj petis de Jupitero reĝon. Tiam Jupitero ĵetis trabon en ilian basenon, la ranoj teruriĝis sed iom post iom perdis la timon kaj eĉ kutimiĝis koti sur la trabon. komence ĝi ilin teruris, sed, kun la paso de la tempo, la ranoj perdis al ĝi la respekton kaj eĉ saltis sur ĝin.

Kondutu kiel patro al la virtoj, kaj kiel duonpatro al la pekoj. Ne ĉiam estu tro severa aŭ tro cedema kaj elektu la mezon inter la du ekstremoj, ĉar en tio konsistas la saĝo.

Faru viziton al la karceroj, buĉejoj kaj bazaroj: la ĉeesto de la gubernatoro en tiaj lokoj tre gravas, ĉar ĝi donas konsolon al la prizonuloj —kiuj esperas baldaŭan liberigon—, fantomas en la koro de la buĉistoj —kiuj tiam ekuzas pro singardo laŭregulajn pezilojn— kaj metas timon inter la bazarvendistinoj pro la sama motivo.

Se okaze vi estus mon-ama, virin-ĉasa aŭ manĝ-avida (kion mi ne kredas) ne montru vin tia, ĉar se via popolo kaj viaj proksimuloj konus vian ĉefan inklinon, ili koncentrus sian artilerion sur ĝin, ĝis ili sendus vin al via kompleta pereo. Konsideru fojon post fojo kaj legu re kaj re la nombron da konsiloj kaj instrukcioj, kiujn mi skribe donis al vi, antaŭ ol vi ekiris okupi vian gubernatoran postenon, kaj vi vidos, se vi ilin obeos, ke ili tre helpos vin en la komplikoj kaj problemoj renkontataj de la gubernatoroj.

Skribu al viaj gesinjoroj kaj montru vin danka al ili, ĉar nedankemo naskas orgojlon, t.e. unu el la plej gravaj pekoj konataj. Krome, la persono danka al siaj bonfarantoj pensigas, ke li montros sin danka ankaŭ al Dio pro Liaj multaj favoroj iamaj kaj nunaj.

La sinjorino dukino sendis mesaĝiston transdoni vian kostumon kaj alian donacon al via edzino Teresa Panza; ŝian respondon ni atendas jam baldaŭ. Mi fartis ne tre bone kaŭze de ia katumado trafinta min, ĉefe mian nazon, sed temas pri apenaŭ menciinda afero, ĉar, se ekzistas sorĉistoj, kiuj min mistraktas, aliaj min defendas. Sciigu min, ĉu via majordomo havis ian rilaton kun la afero de Trifaldi, kiel vi siatempe suspektis, kaj informu min pro ĉio al vi okazanta (se konsideri, ke la distanco inter ni tute ne longas) des pli, ke mi intencas baldaŭ forlasi ĉi pigran vegetadon, tute kontraŭan al mia vivo-stilo.

Prezentiĝis unu afero, kiu, mi kredas, igos min perdi la favoron de la gedukoj. Sed kvankam tio donas al mi multe da zorgo, finfine tamen ne gravas, ĉar mi devas pensi pri la devoj de mia profesio antaŭ ol pri la kontentigo de la gedukoj laŭ la diro: «Amicus Plato, sed magis amica veritas». [386] [386] Proverba esprimo, latine: «Amiko de Platono, sed eĉ pli de la vero». Mi diras tion en la latina lingvo, ĉar sendube vi lernis ĝin, de kiam vi estas gubernatoro. Kaj Dio volu, ke neniu vin kompatu. Via amiko,

Don Quijote de La Mancha

Sancho aŭskultis tre atente la leteron, kaj la ceteraj ĉeestantoj ĝin laŭdis pro ties saĝaj esprimoj. Poste li leviĝis de la tablo, vokis la sekretarion, enfermis sin kun li en sia ĉambro, volis tuj respondi al sia mastro kaj petis la sekretarion skribi laŭ lia diktado, sen aldoni aŭ depreni ion. La sekretario faris kiel dirite, kaj la responda letero tekstis jene:

Letero de Sancho Panza al don Quijote de La Mancha

Miaj aferoj tiel premas min, ke mi ne havas tempon por grati mian kapon aŭ eĉ por tondi al mi la ungojn, do ili tiom kreskas, kiom Dio volas. Mi diras tion, kara mastro, por ke via moŝto ne surpriziĝu, ke ĝis nun mi sendis al vi nenian informon pri mia stato, bona aŭ mava, en ĉi gubernatora posteno, kie mi malsatas pli ol kiam ni ambaŭ vagadis tra arbaroj kaj dezertoj.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x