Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Absolute jes! —respondis Teresa—. Mia bona Sancho jam profetis al mi ĉi favorojn de la sorto, kaj eĉ pli grandajn. Kaj vi vidos, filino, ke li ne ripozos ĝis li faros min grafino. Plej grava estas, ke nia bona sorto komenciĝis. Mi ofte aŭdis vian bonan patron diri (kaj li estas, ne nur via patro sed ankaŭ patro de la proverboj), ke «se oni volas doni al vi ringon, tuj preparu la fingron»; do, se oni proponas al vi gubernatoran postenon, prenu ĝin; se oni proponas graflandon, kaptu ĝin tuj; se oni volas vin flati per bona donaco, enmetu ĝin en vian sakon. Estus stulte dormadi kaj ne iri aperti la pordon, kiam la favoroj de la fortuno voke frapas sur ĝin.

—Mi tute ne zorgus —diris Sanchica— se oni dirus, vidante min rigardi fiere kaj dealte: «La hundo vidiĝas en silka kalsono…» [380] [380] La dua parto de la proverbo diras: «kaj tiam ĝi ignoras sian kompanon». ktp.

—Mi senhezite kredas —diris tiam la pastro—, ke ĉiuj membroj de la familio Panza naskiĝas kun sako de proverboj en la korpo. Eĉ ne unu el ili ĉesas proverbumi ĉiuhore kaj en ĉiuj siaj konversacioj.

—Vi pravas —respondis la paĝio—. La sinjoro gubernatoro tre ofte ilin eldiras kaj, kvankam multaj ne kongruas kun la temo de la konversacioj, tamen ili plaĉas, kaj miaj gesinjoroj la duko kaj la dukino ilin ŝategas.

—Nu, sinjoro, ĉu vi insistas ankoraŭ, ke Sancho fakte estas gubernatoro, kaj ke en la mondo ekzistas dukino, kiu skribas a lia edzino kaj sendas al ŝi donacojn? —demandis la bakalaŭro—. Ni ne povas kredi ion tian, kvankam ni legis la leterojn kaj tuŝis la donacojn. Ni opinias, same kiel opinias nia samlandano don Quijote pri ĉiaj okazintaĵoj, ke ĉio ĉi estas speco de ensorĉo, tiel, ke mi eĉ pensas, ke mi dezirus tuŝi kaj palpi vian moŝton por vidi, ĉu vi estas fantoma ambasadoro aŭ viro el karno kaj ostoj.

—Sinjoroj —respondis la paĝio—, mi scias nur, ke mi estas reala ambasadoro, ke sinjoro Panza efektive gubernatoras, ke miaj gesinjoroj la duko kaj la dukino donis al li tian postenon, kaj ke mi aŭdis diri, ke li admirinde plenumas sian oficon. Viaj moŝtoj diskutu, ĉu en tio ekzistas ensorĉo aŭ ne, sed mi ĵuras je miaj gepatroj, ankoraŭ vivantaj (kaj mi tre amas ilin), ke mi diris nur kion mi scias.

—Povas esti —respondis la bakalaŭro—, sed dubitat Agustinus . [381] [381] Latine: «Augusteno dubis». Iam en la teologiaj disputoj inter studentoj, kutima frazo por esprimi nekredemon pri io.

—Dubu kiu ajn, mi diris nur la veron —daŭrigis la paĝio—, kaj la vero ĉiam leviĝas super la mensogo, kiel oleo sur akvo. Kaj se ne, operibus credite et non verbis : [382] [382] «Kredu la farojn, se ne la vortojn». Latina sentenco aperanta ankaŭ en la ĉapitro 25ª de la dua parto. unu el viaj moŝtoj akompanu min kaj vidos per la okuloj kion vi ne kredas per la oreloj.

—Tia vojaĝo koncernas min —diris Sanchica—. Sinjoro, portu min sur la gropo de via ĉevalo. Mi iros tre volonte viziti mian sinjoron patron.

—La filino de la gubernatoroj devas iri, ne solaj sur la vojoj, sed akompanataj de kaleŝoj, portoseĝoj kaj granda nombro da servistoj.

—Je Dio —respondis Sanchica—. Mi povas iri same bone sur azeno kiel en kaleŝo. Ne opiniu min tiel delikataĉa!

—Silentu knabino —ordonis Teresa—. Vi ne scias kion vi diras. Ĉi sinjoro pravas. Laŭ la sezono, kondutu la persono; kiam Sancho, Sancha; kiam gubernatoro, sinjorino. Ĉu mi ne pravas?

—Pli ol vi imagas —diris la paĝio—. Sed bonvolu doni al mi la manĝon nun, ĉar mi deziras ekiri returne en ĉi posttagmezo.

—Prefere venu pentofari kun mi [383] [383] Humure, «pentofari» anstataŭ «manĝi». —invitis la pastro—. Sinjorino Teresa havas pli da bona volo ol da rimedoj por regali tiel distingitan gaston.

La paĝio rifuzis unuamomente la inviton de la pastro, sed fine cedis je la profito de sia stomako. La pastro tre volonte prenis lin kun si, tial, ke li havus la okazon detale demandi lin pri don Quijote kaj ties faroj.

De sia flanko la bakalaŭro sin proponis al Teresa por skribi ŝiajn respondajn leterojn; sed ŝi ne volis, ke la bakalaŭro miksiĝu en ŝiajn aferojn, ĉar ŝi opiniis lin iom tro ŝercema. Tiel do ŝi donacis bulkon kaj paron da ovoj al mesknabo scianta skribi, kaj li skribis du leterojn, unu por ŝia edzo, la alian por la dukino. Ŝi ilin diktis el sia propra kapo, kaj, kiel ni poste vidos, ambaŭ leteroj tute ne estas la plej mavaj el la aperantaj en ĉi granda historio.

Ĉapitro 51

Pri la daŭrigo de la regado de Sancho kaj pri aliaj eventoj legindaj

Venis la aŭroro post la nokto de la gubernatora rundo; nokto, kiun la butlero pasigis sen dormi, ĉar lian penson okupis la vizaĝo, la gracio kaj la belo de la alivestita pucelo, dum la majordomo sin dediĉis ĝis la mateniĝo skribi al siaj gesinjoroj pri la faroj kaj diroj de Sancho Panza, mirante tiel je liaj vortoj kiel je liaj agoj, ĉar en ili miksiĝis la stulto kun la saĝo.

Nu, la sinjoro gubernatoro fine ellitiĝis kaj, laŭ ordono de doktoro Pedro Recio, oni igis lin matenmanĝi iom da konfitaĵo kaj kvar glutojn da frida akvo. Sancho volonte estus tion ŝanĝinta por peco da pano kaj grapolo da uvoj. Sed li komprenis, ke li devas cedi vole-nevole, do li submetiĝis al tia dieto kun profunda kor-doloro kaj kun granda ĉagreno de sia stomako. Pedro Recio provis konvinki lin, ke la manĝoj delikataj kaj etkvantaj vigligas la talenton, kaj ke tio plej konvenas al homoj ŝarĝitaj per gravaj kaj aŭtoritataj oficoj, kie pli necesas la forto de la menso ol la forto de la korpo.

Per tiaj sofismoj oni tenis Sanchon malsata, tiom, ke en la fundo de sia koro li sendadis al la diablo la gubernatorecon kaj eĉ la personon, kiu ĝin havigis al li. Tamen, kun sia konfitaĵo kaj sia malsato, ankaŭ tiun tagon li sidiĝis por juĝi, kaj la unuan kazon submetis al li la fremdulo en la ĉeesto de la majordomo kaj de la ceteraj personoj de la grupo, dirante:

—Sinjoro, unu granda rivero dividas en du partojn la bienon de moŝtulo. (Via moŝto atente aŭskultu, ĉar temas pri afero grava kaj iom komplika). Nu, ĉi riveron krucas unu ponto, ĉe kies ekstremo staras pendingo kaj speco de juĝejo, kie ordinare kvar juĝistoj verdiktas laŭ la jena leĝo starigita de la mastro de la rivero, de la ponto kaj de la bieno: «Antaŭ ol ajna persono trairos la ponton, unue li devas ĵure deklari, kien li volas iri kaj por kio; se li ĵure diras la veron, oni lasu lin pasi; sed, se li mensogas, oni pendumu lin ĝismorte sur la pendingo».

»Multaj konas la severon de ĉi leĝo, sed iras pasi la ponton, kaj la juĝistoj, konstatante, ke ili diras la veron, tuj lasas ilin libere pasi. Nu, okazas, ke iam prezentiĝis unu viro kaj ĵure deklaris al la juĝistoj, ke li iras morti ĉe la pendingo tiea, kaj ke li ne havas alian projekton. La juĝistoj meditis pri lia ĵuro kaj diris: «Se ni lasus ĉi homon libere pasi, tiam lia ĵuro estus falsa kaj, laŭ la leĝo, li devus morti; kaj, se ni kondamnas lin, evidentiĝus la vero de lia ĵuro kaj sekve, laŭ la leĝo, li devus pasi libere». Ni demandas al via moŝto, sinjoro gubernatoro, kion devas fari la juĝistoj rilate al ĉi homo, ĉar ili sidas ĝis nun perpleksaj kaj sen fari decidon. Kaj kiam ili aŭdis pri la granda kaj subtila saĝo de via moŝto, ili sendis min supliki al vi, de ilia flanko, ke vi donu vian opinion pri tiel implikita kaj hezitiga afero.

—Vere —respondis Sancho— la sinjoroj juĝistoj povintus eviti al si la ĝenon sendi vin al mi, ĉar mi estas homo pli stulta ol subtila. Sed ripetu al mi la aferon, ke mi ĝin komprenu bone: eble mi povus trafi hazarde la ĝustan klavon.

La alia ripetis la rakonton kaj Sancho diris:

—Ŝajnas al mi, ke ĉi aferon oni povas resumi jene: la viro ĵuras, ke li mortos ĉe la pendingo; kaj, se, efektive tiel, lia ĵuro veris kaj, laŭ la leĝo, li devus libere pasi la ponton. Kaj, laŭ la sama leĝo, se oni ne pendumus lin, li false ĵuris, kaj li devus esti pendumita, ĉu ne?

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x