—Tiel saĝan, sinjoro gubernatoro —respondis la majordomo—, ke mi miras, ke homo apenaŭ klera, povas diri tiom da aferoj plenaj de trafaj juĝoj kaj konsiloj, tiel diferencaj de tio, kion atendis de via kapablo la personoj sendintaj vin ĉi tien. Sed ĉiutage oni vidas en la mondo neatenditajn aferojn: la ŝercoj turniĝas en seriozaĵojn, kaj la mokantoj vidas sin mokataj.
Alvenis la nokto, kaj la gubernatoro, manĝinte kun la permeso de la sinjoro doktoro Recio, pretigis sin por la rundo kaj eliris kun la majordomo, la sekretario, la butlero, la kronikisto —kies devo konsistis en la notado de la faroj de Sancho— kaj kun tiom da oficistoj kaj ĝendarmoj, ke la tuto formis ne etan batalionon. Sancho marŝis tiel bele en la mezo de la grupo, kun sia justico-vergo, ke nenia alia spektaklo pli vidindus. Suririnte kelke da stratoj, ili aŭdis bruon de kunfrapiĝo de klingoj, alkuris kaj trovis, ke nur du viroj interbatalas. Sed la paro, vidante veni la reprezentantojn de la justico, ĉesis ataki sin reciproke, kaj unu el ili kriis:
—Helpon, je la nomo de Dio kaj de la reĝo! Ĉu oni toleru, ke sur la stratoj de ĉi vilaĝo, la homoj estu atakataj kaj prirabataj?
—Trankviliĝu, bonulo —diris Sancho—, kaj rakontu al mi la motivon de ĉi kverelo: mi estas la gubernatoro.
Ĉe tio, lia antagonisto diris:
—Sinjoro gubernatoro, mi rakontos al vi ĉion per nur kelke da vortoj. Dio scias kiamaniere, ĉi viro ĵus gajnis en la monludejo, tie proksime, pli ol mil realojn. Mi ĉeestis la ludon kaj, kontraŭ la diktado de mia konscienco, mi donis opinion al li favoran rilate al ne tre klaraj kartometoj liaj. Li forlasis kun sia gajnita mono la tablon, kaj, kiam mi esperis, ke li donus al mi almenaŭ unu eskudon kiel rekompencon (ĉar tiom oni kutimas doni al gravuloj kiel mi, kiuj ĉeestas la partiojn de kartoj por juĝi pri la iro de la ludo, por apogi la trompistojn kaj por evitigi kverelojn), nu, li enbursigis sian monon kaj eliris el la domo. Ĉagrenita, mi sekvis lin kaj per ĝentilaj kaj mildaj vortoj mi petis lin, ke li donu al mi almenaŭ ok realojn, ĉar li scias, ke mi estas honesta homo sen metio kaj havo, tial, ke miaj gepatroj instruis al mi nenian profesion kaj postlasis al mi eĉ ne unu soldon. Sed li, pli ŝtelema ol Kako kaj pli granda trompisto ol Andradilla, [375] [375] Andradilla estis fama monluda fripono en la epoko de Cervantes.
volis doni al mi nur kvar realojn. Via moŝto vidu do, sinjoro gubernatoro, kiel senhonta kaj senkonscienca li estas. Sed mi ĵuras, ke se via moŝto ne aperintus, mi igus lin vomi sian gajnitan monon kaj instruus lin, kiel oni dece kondutu.
—Kion vi diras al tio? —demandis Sancho, turnante sin al la alia viro.
La viro respondis, ke lia kontraŭulo parolis la veron, kaj ke li volis doni nur kvar realojn, ĉar li jam ofte donacas al li la menciitan sumon. Li aldonis, ke la atendantoj de monaj rekompencoj devas montri sin afablaj kaj ĝentilaj kaj preni kun rideto kiom ajn oni proponas al ili, kaj ne diskuti kun gajninto, se ili ne certas, ke li estas trompisto kaj gajnas per fiaj procedoj. Li asertis, ke la fakto, ke li ne volis rekompenci la entrudulon, plej bele pruvis, ke li estas honesta homo, ne ŝtelisto, ĉar la trompistoj ĉiam devas pagi tributon al siaj komplicoj.
—Li pravas —diris la majordomo—. Nun, sinjoro gubernatoro, decidu kion oni faru al ĉi homoj.
—Nu, jen mia verdikto —respondis Sancho—. Vi, kiu gajnis per honesta, artifika aŭ indiferenta rimedo, donu ĉi tie kaj nun cent realojn al via agresinto, kaj krome, tridek por la paŭperaj sidantaj en la karcero. Kaj vi, senmetia, senmona, neniofara vagulo, tuj prenu la cent realojn kaj jam morgaŭ foriru de la insulo por dekjara ekzilo; kaj se vi ne obeos mian ordonon, vi plenumos vian punon en la transa mondo, ĉar mi, aŭ la ekzekutisto, laŭ mia ordono, pendumos vin. Kaj neniu el vi kontestu min, se vi ne volas senti la pezon de mia mano.
Unu el la viroj elpoŝigis la monon, kaj la alia prenis ĝin. La unua sin direktis al sia hejmo, la dua ekiris la vojon por forlasi la insulon, kaj la gubernatoro daŭrigis:
—Nu, aŭ mi havas etan povon, aŭ mi eliminos la monludejojn, ĉar mi suspektas, ke ili tre damaĝas.
—Almenaŭ ĉi ludodomon vi ne povos elimini —rimarkis unu el la oficistoj—. Ĝi apartenas al eminentulo, kiu perdas per la kartoj ege pli ol li gajnas. Sed vi povos efike uzi vian povon kontraŭ ludejaĉoj de minora gravo, la plej nocaj kaj friponecaj. En la domoj de ĉefaj kavaliroj kaj altranguloj, la trompistoj konataj ne kuraĝas utiligi siajn ruzojn, kaj tial, ke la pasio monludi ĝeneraliĝis, preferindas, ke oni ludu ĉe kavaliroj, ne ĉe friponaj uloj, kie, post la noktomezo, oni senhaŭtigas la kompatindan tie manipulatan.
—Efektive, sinjoro oficisto, mi vidas nun, ke oni povus multe rakonti ĉi-rilate.
Tiam alvenis ĝendarmo, kiu firme retenis junulon per la mano, kaj diris:
—Sinjoro gubernatoro, ĉi knabo estis iranta al ni sur ĉi vojo, sed tuj kiam li ekvidis la reprezentantojn de la justico, li turnis la dorson kaj komencis kuri kiel damao, kio montras, ke certe li estas deliktulo. Mi persekutis lin, kaj tial, ke li stumblis kaj falis, mi povis lin kapti. Alie, mi neniam atingus lin.
—Kial vi forkuris? —demandis Sancho al la junulo.
—Por eviti al mi respondi la multajn demandojn de la ĝendarmoj.
—Kian profesion vi havas?
—Teksistan.
—Kion vi teksas?
—Ferajn lancopintojn, sinjoro, se tiel diri.
—Nu, vi ŝatas ŝerci, mi vidas… Tia mokemulo! Bone. Kien vi iris kun?
—Spiri liberan aeron, sinjoro.
—Kaj kie oni spiras en ĉi insulo liberan aeron?
—Kie ĝi blovas.
—Tre bone. Vi lerte respondas kaj spritumas, knabo. Sed imagu, ke mi estas la aero, ke mi alblovas vin sur vian poŭpon kaj puŝas vin en la karceron. Hej! Oni prenu lin tien, por ke ĉi-nokte li dormu sen aero.
—Je Dio —respondis la knabo—, tiel neeble estus al via moŝto igi min dormi ĉi-nokte en la karcero, kiel fari min reĝo.
—Kial mi ne igus vin dormi en la karcero? —demandis Sancho—. Ĉu mi ne havas la povon aresti kaj liberigi laŭvole?
—Eĉ se via povo estus plej granda, ĝi ne sufiĉus por igi min dormi en la karcero.
—Ĉu vere ne? —respondis Sancho—. Nu, oni tuj prenu lin tien. Li vidos per si mem, ke li trompiĝas. Kaj se la karcerestro volus propraprofite liberigi lin kontraŭ pago, mi anticipe avertas, ke mi kondamnos lin pagi du mil eskudojn, se li permesos, ke la knabo faru eĉ unu solan paŝon ekster la karcero.
—Kia ridindaĵo! —diris la junulo—. La esenco de la afero estas, ke nenia vivanta persono igos min dormi en la karcero.
—Diru, diablo —respondis Sancho—. Ĉu eble vi havas anĝelon kapablan liberigi vin de la katenoj, kiujn vi surportos, laŭ miaj ordonoj?
—Nu, bone, sinjoro gubernatoro —sprite respondis la knabo—. Ni rezonu kaj vidu la aferon deproksime. Ni supozu, ke vi sendis min en karceran ĉelon, ke tie oni ligis min per katenoj, ke oni ordonis al la ĉefo de la prizono, sub minaco je grava puno se li ne obeos, ke li ne permesu min eliri, kaj ke li plenumis la ordonon. Malgraŭ ĉio, se mi dezirus, ne dormi, sed teni min vekita la tutan nokton, kun la okuloj apertaj, ĉu via moŝto kapablus, eĉ per via tuta povo, igi min dormi?
—Certe ne —diris la sekretario—. Ĉi viro pravas.
—Ĉu vi do tenus vin vekita memvole, ne por kontraŭi min? —demandis Sancho.
—Efektive, eĉ ne en sonĝo mi oponus al via volo —respondis la junulo.
—Se tiel, iru dormi ĉe vi, kaj Dio donu al vi profundan dormon. Mi ne volas teni vin vekita. Sed mi avertas vin, ke de nun vi ne plu moku la justicon, ĉar iam vi povus renkonti iun, kiu reĵetus viajn ŝercojn kontraŭ vian propran kapon.
La junulo foriris, kaj la gubernatoro daŭrigis sian rundon; kaj iom poste alvenis du ĝendarmoj prenantaj kun si unu homon kaj diris:
Читать дальше