Aŭdante lin, la gedukoj, sen bone kompreni la kaŭzon de liaj krioj, rapidis al lia ĉambro, apertis la pordon per universala ŝlosilo kaj trovis, ke la povra kavaliro luktas kun sia tuta forto por deŝiri katon de sia vizaĝo. Ili eniris kun lumiloj, kaj la duko, antaŭ ĉi batalo inter du malamikoj tiel neegalaj, proksimiĝis por apartigi ilin. Sed don Quijote kriis.
—Oni ne tuŝu ĝin! Lasu min lukti sola kontraŭ ĉi demona sorĉisto! Mi mem instruos al li kion signifas alfronti la kavaliron don Quijote de La Mancha!
Sed la kato, senrigarde al liaj minacoj, siblis kaj teniĝis ankoraŭ forte kroĉita, ĝis fine la duko detiris ĝin kaj ĝin ĵetis tra la fenestro. Don Quijote elpaŝis el la batalo kun la vizaĝo strekita per gratovundoj kaj kun la nazo en ne tre bela stato, sentante profundan ĉagrenon, ĉar oni ne lasis lin fini sola sian ferocan duelon kontraŭ tiel fripona sorĉisto. Oni ordonis alporti iom da oleo de Aparicio, [360] [360] Temas pri oleo por kuraci vundojn, preparita de Aparicio de Zubia, en la 16ª jarcento, per tre multekostaj ingrediencoj.
kaj Altisidora mem, per siaj neĝe blankaj manoj, bandaĝis la vizaĝon de la hidalgo. Kaj, bandaĝante lin, ŝi diris softe:
—Ĉi misfortunoj falas sur vin, ŝton-kora kavaliro, kiel puno pro via obstino kaj sensenteco. Dio volu, ke Sancho, via ŝildisto, forgesu vipi sin, por ke via amata Dulcinea neniam liberiĝu de sia ensorĉo, kaj por ke vi neniam havu plezuron kun ŝi, nek prenu ŝin al la nupto-lito, almenaŭ dum mi, via adorantino, vivos.
Al tio don Quijote respondis eĉ ne unu vorton kaj nur elpuŝis profundan suspiron. Poste li kuŝiĝis sur la lito kaj dankis la gedukojn pro ties bona intenco helpi lin, kvankam, —li aldonis— li tute ne timis tiun friponan bandon da katoj-sorĉistoj kun tintiloj. La gedukoj lasis lin ripozi kaj eliris el la ĉambro afliktitaj pro la mavaj sekvoj de la serĉo. Ili ne imagis, ke ĉi aventuro kostus tiel kare al don Quijote: li devis kuŝi kvin tagojn en la lito, sen forlasi la ĉambron, kaj tie okazis al li alia aventuro pli agrabla ol ĉi lasta. Sed lia historiisto ne volas ĝin rakonti nun, ĉar li devas reveni al Sancho Panza, tiam reganta la insulon kun diligento kaj sprito.
Kie oni plu rakontas pri la konduto de Sancho Panza en ties gubernatora posteno
Rakontas la historio, ke oni kondukis Sanchon el la tribunalo al luksa palaco, kie, en granda salono, staris superba tablo riĉe primetita. Ĉe lia eniro en la salonon, aŭdiĝis pluraj klarionoj, kvar paĝioj prezentis al li akvon en vazo por la man-lava ceremonio, kaj Sancho ĝin plenumis kun granda soleno. La muziko ĉesis, kaj li sidiĝis ĉe la tablo-kapo, ĉar nur tie vidiĝis manĝilaro kaj seĝo. Venis al lia flanko, kaj tie restis piede, unu viro (kuracisto, kie poste vidiĝis) kun barta vergeto en la mano. Oni delevis tre blankan kaj riĉan tukon, kiu kovris fruktojn kaj grandan nombron da pladoj kun diversaj manĝoj. Alia viro, ŝajne studento, benis la tablon, kaj unu paĝio nodis al la kolo de Sancho specon de punta bavo-tuko. Alia viro, funkcianta kiel butlero, metis pladon da fruktoj antaŭ la gubernatoro, sed apenaŭ li enbuŝigis peceton, kiam la doktoro verge tuŝis pladon, kaj oni ĝin formetis kun eksterordinara rapido. Tiam la butlero prezentis al li novan pladon kun alia manĝo, sed antaŭ ol Sancho povus atingi kaj gustumi ĝin, la vergo ĝin tuŝis, kaj unu paĝio forlevis ĝin rapide kiel la antaŭa paĝio la fruktojn.
Ĉe tio Sancho stuporis kaj, rigardante la ĉeestantojn, demandis, ĉu la manĝo-horo devus transformiĝi en ian specon de ĵonglado.
—Oni devas manĝi, sinjoro gubernatoro —respondis la vergulo—, konforme al la moroj kaj kutimoj de aliaj insuloj regataj de gubernatoroj. Mi, sinjoro, estas kuracisto, kaj oni pagas min, por ke mi zorgu pri la gubernatoro de ĉi insulo; lian sanon mi atentas eĉ pli ol la mian, studante tage kaj nokte, kaj rimarkante lian korpan konstitucion, por ke mi povu senerare kuraci lin, se lin trafus malsano. Kaj mia ĉefa tasko konsistas en tio, ĉeesti al liaj diversaj manĝoj, lasi lin manĝi kion mi opinias konvena, kaj formeti de li kion mi konsideras mava kaj noca al lia stomako. Tial mi ordonis retiri la pladon da fruktoj, ĉar la fruktoj tro humidas; kaj ankaŭ la alian pladon mi prohibis pro ties troa varmo kaj abundo de spicoj, kiuj ekscitas la soifon. Sciu, ke la persono ofte trinkanta konsumas kaj detruas la humidan radikalon , t.e. la esencon de la vivo.
—Se tiel —diris Sancho—, la plado de rostitaj perdrikoj tie videbla ne farus al mi damaĝon. Ili ŝajnas tre bone kondimentitaj.
—La sinjoro gubernatoro ne manĝos ilin dum mi estos viva.
—Kial ne? —demandis Sancho.
—Ĉar nia majstro Hipokrato, poluso kaj lumo de la medicino, diras en unu el siaj aforismoj: Omnis saturatio mala perdicis autem pessima , [361] [361] Latine. La aforismo, anstataŭ perdicis (perdrikoj) diras panis (pano). La doktoro modifas ĝin, por ĝin konformigi al la ŝerco.
kio signifas, ke ĉia supersatiĝo danĝeras, sed pleje la supersatiĝo per perdrikoj.
—Tiam, sinjoro doktoro —diris Sancho—, montru, inter la pladoj de ĉi tablo, la plej konvenan kaj malplej nocan al mi, kaj permesu, ke mi ĝin manĝu, sen ke vi tuŝu ĝin per la vergo, ĉar, je la vivo de la gubernatoro (kaj Dio longe gardu min!) mi mortas de malsato, kaj rifuzi al mi la manĝon kaŭzos, malgraŭ la opinioj de la sinjoro doktoro, ne la plilongigon, sed la finon de mia vivo!
—Mi faros laŭ via plaĉo —respondis la kuracisto—. Mi konsilas do al via moŝto, ke vi ne donu atenton al la stufitaj kunikloj tieaj, ĉar ilia viando apenaŭ digesteblas. La bovidaĵon ĉi-flankan vi povus iomete gustumi, se ĝi ne estus rostita kaj kondimentita. Sed en ĝia nuna stato ne tuŝu ĝin.
—Tamen ĉi alia pladego fumanta —diris Sancho— ŝajnas al mi miksita stufaĵo [362] [362] Manĝaĵo el poto en kiu oni kuiras samtempe multe da diversaj kaj bongustaj nutraĵoj. Ankaŭ tradukita en la ĉapitro 49ª de la dua parto per la neologismo «olapodrido», laŭ la hispana nomo «olla podrida» (laŭlitere: «putranta poto»).
, kaj en ĝi, pro la diverso de ĝiaj ingrediencoj, certe mi trovos ion konvenan kaj bongustan.
— Absit! [363] [363] Latine: «ĝin ne tuŝu!», «abstinu de tio!».
—ordonis la kuracisto—. Forĵetu de vi tiel eraran ideon! Ne ekzistas en la mondo pli mava manĝo ol miksita stufaĵo. Ĝin konsumu la kanonikoj, la direktoroj de kolegioj kaj ĉeestantoj al la nuptoj de kampuloj, sed ĝi ne aperu sur la gubernatoraj tabloj, kie devas montriĝi nur rafinitaj delikataĵoj, pro la simpla motivo, ke ĉiam kaj ĉie la rimedoj simplaj estas preferataj al la kunmetitaj, tial, ke per la simplaj oni ne povas erari, dum per la aliaj ekzistas la eblo fari mison, se oni ŝanĝas la proporcion de la diversaj ingrediencoj. Mi sincere opinias, ke po konservi kaj plibonigi sian sanon, la sinjoro gubernatoro devas manĝi nur centon da vafletoj kaj kelke da mincaj tranĉaĵoj el cidonia ĵeleo, ĉar ili tre bonas al la stomako kaj al la digesto.
Tiom aŭdinte, Sancho retrokliniĝis sur la dorson de la seĝo, fikse rigardis la kuraciston, kaj kun serioz-tona voĉo demandis al li, kiel li nomiĝas, kaj kie li studis. Al tio respondis la kuracisto:
—Mi, sinjoro gubernatoro, nomiĝas doktoro Pedro Recio de Agüero, naskiĝis en la vilaĝo Tirteafuera, kiu situas je la dekstra mano sur la vojo de Caracuel al Almodóvar del Campo. Kaj la diplomon de doktoro mi ricevis ĉe la universitato de Osuna.
Al tio respondis Sancho, ruĝa de kolero:
—Nu, sinjoro doktoro Pedro Recio de mava Agüero, [364] [364] En la hispana, «agüero» signifas «aŭguro».
diplomito ĉe Osuna, naskiĝinta en la vilaĝo Tirteafuera, kiu situas je la dekstra mano, laŭ la vojo de Caracuel al Almodóvar del Campo: for de ĉi tie, tuj! Se ne, mi ĵuras, ke mi prenos dikan bastonon kaj ĝiseksterme pistos vin kaj la ceterajn doktoroj de la insulo, almenaŭ la sensciajn; ĉar, rilate al la kuracistoj kompetentaj, prudentaj kaj saĝaj, mi ilin respektos kaj honoros kiel diajn personojn. Kaj mi ripetas, ke Pedro Recio jam foriru de ĉi tie; se ne, mi prenos ĉi seĝon, kie mi sidas, kaj ĝin frakasos sur lian kapon. Kaj se oni min akuzus pri perforto, mi dirus kiel sinpravigon, ke mi faris bonan servon al Dio, eliminante unu el la mavaj kuracistoj, kiuj estas kvazaŭ buĉistoj de la civitanoj. Tiel do, aŭ donu al mi iom da manĝo, aŭ oni reprenu de mi la guberantorecon, ĉar ofico nekapabla provizi manĝon al sia plenumanto, valoras eĉ ne unu figon.
Читать дальше