—Jen la ĉapoj menditaj de ĉi bonulo —daŭrigis la tajloro—, kaj mi ĵuras je Dio kaj je mia animo, ke mi proprigis al mi neniom el la drapo: ekspertoj ekzamenu mian laboron kaj ili juĝu.
La ĉeestantoj ridis je la granda nombro da ĉapoj kaj je la stranga naturo de la afero. Sancho iom meditis kaj fine diris:
—Ŝajnas al mi, ke ĉi proceso bezonas, ne longan pristudon, sed tujan juĝon de saĝa homo. Mi verdiktas do, ke la tajloro ricevu neniom por sia laboro, kaj ke la kampulo perdu la drapon; la ĉapojn oni donacu al la enkarcerigitoj… kaj punkto.
La decido de Sancho igis la ĉeestantojn ridi, sed fine, oni faris kion la gubernatoro ordonis.
Poste prezentiĝis du olduloj: unu portis kanon anstataŭ bastono, kaj la alia diris al Sancho:
—Sinjoro, antaŭ kelkaj tagoj mi pruntis al ĉi bonulo dek orajn eskudojn por fari al li favoron kaj servon, kun la sola kondiĉo, ke li redonus ilin al mi, kiam mi ilin petus. Pasis multaj tagoj, sen ke mi postulus la redonon de la eskudoj, ĉar mi ne deziris meti lin en embarason pli grandan ol tiu, kiun li suferis, kiam li prunteprenis la monon. Sed, ĉar ŝajnis al mi, ke li tute ne zorgis pri la ŝuldo, mi petis lin, ne unu fojon, sed multajn, ke li pagu. Tamen, li ne nur ne pagas, sed eĉ asertas, ke mi neniam pruntis al li la eskudojn, aŭ ke li redonis ilin al mi. Mi ne havas atestantojn de la prunto, nek de la redono, ĉar ĉi lasta neniam okazis. Mi dezirus, ke via moŝto igu lin ĵuri, kaj se li ĵurus, ke li kvitiĝis kun mi, mi konsiderus lian ŝuldon repagita ĉi tie kaj antaŭ Dio.
—Kion vi respondas al tio, vi, bonulo kun la kano? —demandis Sancho.
—Sinjoro, mi konfesas, ke li pruntis al mi la eskudojn, kaj tial, ke li pretas akcepti mian ĵuron, mi ĵuros, ke mi ilin redonis al li vere kaj efektive. Bonvolu klini al mi vian vergon. [358] [358] Dum la plenumo de siaj funkcioj, la reprezentantoj de la justico portis, kiel simbolon de aŭtoritato, vergon aŭ bastoneton, en kies supra parto ordinare oni strekis krucon.
La gubernatoro klinis la vergon, la olda cedis la bastonon, kiu ŝajnis ĝeni lin, al la alia oldulo, metis la manon sur la krucon de la vergo kaj deklaris, ke li vere ricevis prunte dek eskudojn, sed ke li repagis ilin en la propran manon de la plendanto, kaj ke ĉi lasta, sendube forgesinta la redonon, insiste petis fojon post fojo la eskudojn.
Ĉe tio, la granda Sancho demandis al la kreditoro, kion li respondas al la asertoj de sia kontraŭulo. La demandito deklaris, ke sendube lia debitoro diras la veron, ĉar li opinias lin honesta kristano; ke rilate al li mem, certe li forgesis kiel kaj kiam la alia redonis la monon, kaj ke de nun li neniam petos lin repagi.
La debitoro reprenis sian bastonon kaj eliris el la tribunalo kun klinita kapo. Sancho, vidinte la akuziton foriri senplie, kaj rimarkinte la paciencon de la plendanto, klinis la kapon super la brusto, metis la pinton de la montra fingro inter la brovoj kaj la nazo, tenis sin pensema ioman tempon, levis la kapon kaj ordonis, ke oni rekonduku antaŭ li la oldulon kun la kano.
Tion oni faris, kaj Sancho turnis sin al li, dirante:
—Cedu al mi vian bastonon, amiko. Mi bezonas ĝin.
—Tre volonte —respondis la olda—. Jen ĝi, sinjoro.
Tiam Sancho prenis la bastonon, transdonis ĝin al la alia oldulo kaj diris:
—Foriru, kaj Dio vin akompanu. Vi estas jam repagita.
—Ĉu vere, sinjoro? Ĉu ĉi kano valoras dek orajn eskudojn?
—Jes —respondis la gubernatoro—. Se ne, mi estas la plej granda azeno de la mondo. Kaj nun ni vidos, ĉu mi ne havas sufiĉe bonan kapon por regi tutan reĝolandon.
Tiam li ordonis, ke la kanon oni disrompu tie, antaŭ la publiko. Oni tion faris, kaj en la interno de la kano aperis dek oraj eskudoj. La ĉeestantoj profunde miris kaj rigardis sian gubernatoron kiel novan Salomonon.
Oni demandis al li, kiamaniere li deduktis ke la dek eskudoj kuŝis en la bastono, kaj li respondis, ke li vidis la akuziton cedi la kanon al la plendanto, ĵuri, ke la monon li redonis vere kaj efektive en la alies manon, kaj tuj poste repreni la kanon. Kaj ĉio ĉi igis la ŝildiston suspekti, ke la mono troviĝis en la interno de la dirita kano. Li aldonis, ke ĉi ekzemplo pruvis, ke la regantoj, eĉ se stultaj, eble ricevas inspiron de Dio; ke krome, iam li aŭdis la pastron de sia vilaĝo rakonti kazon similan, kaj ke li havas tiel grandan memoron, ke se li ne forgesus kion li ne deziras reteni en sia kapo, ne ekzistus en la insulo memoro komparebla kun la lia.
Fine la du olduloj foriris: unu hontoplena, kaj la alia kun sia mono. Kaj la ĉeestantoj plu miris, dum la persono ŝarĝita noti la vortojn, farojn kaj gestojn de Sancho tute perpleksis, ĉar li ne sciis, kiel juĝi kaj priskribi lin: ĉu saĝa, ĉu stulta.
Apenaŭ finiĝis ĉi proceso, kiam eniris en la tribunalo virino forte alkroĉita al viro en kostumo de riĉa posedanto de gregoj. Ŝi kriadis, dirante:
—Justecon al mi, sinjoro gubernatoro, justecon! Kaj se mi ne trovos ĝin sur la tero, mi ĝin serĉos en la ĉielo. Sinjoro gubernatoro mia, ĉi mava viro prenis min meze de la kamparo, misuzis mian korpon kaj lasis min kiel ŝiritan ĉifonon. Ve al mi! Li rabis de mi kion mi gardis kaj defendis dum pli ol dudek tri jaroj, dura kiel kork-arbo, kontraŭ maŭroj kaj kristanoj, konservante min tiel kompleta kiel salamandro en fajro [359] [359] Iam oni kredis, ke la salamandroj estas imunaj kontraŭ la flamoj.
kaj tiel pura kiel lano en rubuso. Kaj nun ĉi ulo venis taŭzi min per siaj lindaj manoj!
—Restas por vidi, ĉu la manoj de ĉi bravulo lindas aŭ ne —diris Sancho.
Kaj turnante sin al la viro, li demandis, kion li obĵetas al la plendo de la virino. Plena de embaraso, la akuzito respondis:
—Sinjoro, mi estas povra posedanto de porkoj (oni pardonu al mi la esprimon) kaj en la mateno, post ol mi vendis kvar por apenaŭ iom pli da mono ol ili valoris, kaŭze de akcizoj kaj aliaj aĉaj diskontoj, mi eliris el ĉi vilaĝo ale al mia hejmo. Tiam mi renkontis sur la vojo ĉi bonan virinon, kaj la diablo, kulpanto de ĉiaj implikoj kaj komplikoj de la mondo, dekretis, ke ni pariĝu; mi pagis al ŝi sufiĉe, sed ŝi, ne kontenta ankoraŭ, kroĉiĝis al mi kaj trenis min ĉi tien. Dirante ke mi perfortis ŝin, ŝi mensogas, kaj tion mi ĵuras, aŭ ĵuros siamomente. Kaj jen la tuta vero, kompleta ĝis la lasta joto.
Tiam la gubernatoro demandis lin, ĉu li havas kun si iom da mono arĝenta. Li respondis, ke li gardas sub la ĉemizo proksimume dudek dukatojn en leda burso. Sancho ordonis lin elpreni la burson kaj enmanigi ĝin al la plendantino, kion li faris tremante. La virino kaptis la saketon, riverencis milfoje, petis Dion konservi la vivon kaj sanon de la sinjoro gubernatoro pro ties favoroj al forlasitaj orfinoj kaj puceloj, kaj eliris el la tribunalo kun la burso forte tenata per la du manoj, kvankam unue ŝi enrigardis en ĝin por vidi, ĉu efektive, estas arĝentaj la dukatoj.
Apenaŭ ŝi eliris, Sancho turnis sin al la gregoposedanto, kies koro kaj larmoplenaj okuloj sopiris la burson, kaj diris:
—Persekutu la virinon, amiko, prenu de ŝi la burson, perforte se necese, kaj revenu ĉi tien kun ŝi.
Sancho alparolis nek al stulta nek al surda, ĉar la viro, rapide kiel fulmo, pafis sin for por plenumi la ordonon. La ĉeestantoj streĉe atendis la finon de la sceno, kaj iom poste, revenis la viro kaj la virino pli forte kunkroĉitaj ol en la unua fojo. Ŝi tenis la jupon levita, kun la burso en la faldo, kaj la viro penadis ĝin forpreni, sed li absolute fiaskis en siaj klopodoj: tiel energie defendis ĝin la virino, kiu kriis dirante:
—Justecon al mi! Justecon de Dio kaj de la homoj! Vidu via moŝto, sinjoro gubernatoro, la senhonton kaj aŭdacon de ĉi kanajlo! Meze de la vilaĝo, meze de la strato, li ĵetis sin sur min por rabi la burson, kiun vi donis al mi.
Читать дальше