Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Ĉapitro 44

Pri kiel oni sendis la ŝildiston Sancho Panza al ties gubernatora posteno, kaj pri la stranga aventuro okazinta al don Quijote en la kastelo

Oni legas en la originalo de ĉi historio, ke la tradukinto de la nuna ĉapitro ne faris fidelan transdonon de la vortoj de Cide Hamete, ĉar efektive la maŭro skribis riproĉon kontraŭ si mem, dirante, ke li verkis ĉi rakonton seka kaj monotona, tial, ke li sentis sin kvazaŭ devigita paroli nur pri don Quijote kaj Sancho kaj ne kuraĝis deflankiĝi de la temo per digresioj epizodoj pli interesaj kaj distraj. Li aldonis, ke teni la menson, la manon kaj la plumon ĉiam fiksitaj al la sama objekto egalas al neelportebla laboro tute ne fruktodona por la aŭtoro. Li diris ankaŭ ke, por eviti ĉi malavantaĝon, en la unua parto li helpis sin per la enmeto de kelkaj noveloj, kiel La stulta scivolo kaj La kapitano en kaptiteco , iasence senrilataj al la ĉefa historio, kvankam la ceteraj rakontoj havas konekson kun la aventuroj vere travivitaj de don Quijote, kaj sekve ne eblis ilia elimino. Li pensis ankaŭ, ke multaj legantoj, absorbitaj de la prodaĵoj de don Quijote ture ignorus la novelojn insertitajn en la historio, aŭ legus ilin sen atento kaj pacienco, ne rimarkante, ke ili havas konsiderindan valoron artan kaj stilan, kio evidentiĝus, se oni eldonus ilin aparte, sen ia ligiteco kun la frenezo de don Quijote kaj la stultaĵoj de Sancho. Tial, en ĉi dua parto, li ne volis inkluzivigi ajnan novelon rilatan, aŭ ne rilatan, al la ĉefa historio, kaj limigis sin enmeti kelke da epizodoj iom memstaraj sed fontintaj el la fundo mem de la veraj eventoj priskribitaj en ĉi historio. Kaj eĉ tiaj epizodoj aperas tre sporade kaj ne pli longaj ol la plej sobra rakontado postulas. Li fine diras, ke, kvankam li tenas sin strikte al la nura historio, li posedas lerton, talenton kaj imagon sufiĉajn por verki pri io ajn en la mondo, kaj suplikas, ke oni ne disdegnu lian laboron, kaj ke oni laŭdu lin, ne pro tio, kion li skribas, sed pro tio, kion li ne skribis.

La aŭtoro poste daŭrigas la rakontadon de la historio, dirante, ke don Quijote parole donis siajn konsilojn al Sancho en la mateno, kaj ke, en la sama tago, post la manĝohoro, li enmanigis al li la konsilojn en skriba formo, por ke la ŝildisto disponu laŭokaze, ke alia persono legu ilin al li. Sed apenaŭ Sancho ricevis la paperon, li perdis ĝin, kaj ĝi trafis en la manojn de la gedukoj, kiuj denove miris je la frenezo kaj la saĝo de don Quijote. Nu, daŭrigante sian ŝercon, en la sama vespero ili sendis Sanchon kun granda eskorto al la vilaĝo, kiu, koncerne lin, rolus kiel insulo. Okazis, ke la persono ŝarĝita konduki ĉi aferon estis la inteligenta kaj sprita majordomo de la duko —sen inteligento ne eblas sprito— antaŭe ludinta tre lerte la rolon de la grafino Trifaldi, kiel jam scias la leganto. Dank’ al sia talento kaj al la instrukcioj de la gedukoj pri tio, kiel li traktu Sanchon, li ege sukcesis plenumi sian taskon.

Okazis tamen, ke, tuj kiam Sancho vidis la majordomon, li imagis vidi la veran mienon de Trifaldi, do li sin turnis al sia mastro kaj diris:

—Sinjoro, la diablo prenu min tuj, se via moŝto ne opinias, ke la vizaĝo de ĉi majordomo de la duko estas la sama vizaĝo de Dolorida.

Don Quijote atente rigardis la majordomon kaj diris al Sancho:

—Ne ekzistas motivo por ke la diablo vin prenu, Sancho. Evidentas, ke la vizaĝo de Dolorida tute similas la vizaĝon de la majordomo. Tamen ĉi lasta ne estas Dolorida, ĉar alie temus pri granda absurdo, kaj ni ne troviĝas nun en la ĝusta momento fari esplorojn, kiuj kondukus nin en veran labirinton. Kredu min, amiko Sancho: ni tre bezonas elkore preĝi al Nia Sinjoro, ke Li liberigu nin de mavaj sorĉistoj kaj magiistoj.

—Ne temas pri ŝerco, sinjoro —respondis Sancho—. Antaŭe mi aŭdis lin paroli, kaj ŝajnis, kvazaŭ la voĉo de Trifaldi sonus en miaj oreloj. Bone, mi ne plu mencios la aferon, sed de nun mi ne ĉesos teni la okulojn apertaj kun la celo trovi ian novan signon, kiu povus, aŭ konfirmi, aŭ detrui mian suspekton.

—Tion vi devas fari, Sancho —diris don Quijote—. Kaj ne forgesu informi min pri viaj eventualaj eltrovoj ĉi-rilate, kaj pri ĉio okazonta al vi dum via gubernatoreco.

Fine Sancho komencis sian vojaĝon akompanate de multaj homoj, vestita kiel letrulo, kun larĝa mantelo el flava kamloto muara kaj kun ĉapo el la sama ŝtofo; li rajdis sur mulo kun kurtaj piedingo-rimenoj, kaj tuj poste, laŭ instrukcioj de la duko, iris lia azeno garnita per tute nova harniso kaj silkaj ornamoj. Sancho turnis la kapon de tempo al tempo por rigardi sian azenon, en kies akompano li iris tiel kontenta, ke li ne interŝanĝus sin kun la imperiestro de Germanujo. Adiaŭante la gedukojn, li kisis iliajn manojn kaj petis la benon de sia mastro, kion don Quijote donis kun larmoj kaj Sancho ricevis plorsingulte.

Lasu la bonan Sancho iri pace en la akompano de Dio, afabla leganto, kaj atendu du buŝelojn da rido, kiam vi scios, kiel kondutis en sia posteno. Dume, turnu vian atenton al tio okazinta al lia mastro en la sama nokto. Se vi ne ridos, almenaŭ viaj lipoj streĉiĝos en simian grimaceton, ĉar la farojn de don Quijote oni devas honori per rido aŭ per admiro.

Nu, la historio diras, ke apenaŭ Sancho ekiris, don Quijote sentis sian solecon kaj volonte revokus la enoficigon de sia ŝildisto kaj revenigus lin al sia flanko, se tio eblus. La dukino rimarkis lian melankolion, demandis al li, kial li tristas, kaj aldonis, ke, se tion kaŭzas la foresto de Sancho, ŝi tenas en sia domo nombron da ŝildistoj, duenjoj kaj damoj pretaj servi lin tute laŭ lia volo.

—Efektive, sinjorino —respondis don Quijote—, mi sentas la mankon de Sancho, sed tio ne estas la ĉefa kaŭzo de mia deprimiteco. Rilate al la multaj de proponoj de via moŝto, mi povas akcepti nur la bonvolon, kiu diktas ilin, kaj mi suplikas vin, ke vi permesu, ke nur mi prizorgu mian personon.

—Vere, sinjoro don Quijote —diris la dukino—, ne okazos tiel, ĉar kvar el miaj ĉambristinoj, belaj kiel floroj, servos vin.

—Ili ŝajnus al mi, ne floroj, sed dornoj enpuŝitaj en mian koron —respondis la hidalgo—. Al ili estus pli facile flugi en la aero ol eniri en mian ĉambron! Se Via Grandeco volas plu verŝi sur min ne merititajn favorojn, permesu, ke mi zorgu pri mi mem en la interno de mia ĉambro; mi devas starigi muron inter mia deziro kaj mia virto kaj ne volas, ke ĉi kutimo rompiĝu kaŭze de via regalemo al mia persono. Vere, mi preferas dormi vestita, ol permesi, ke oni min nudigu.

—Sufiĉe jam, sinjoro don Quijote, eĉ ne uno vorton plian —diris la dukino—. Mi ordonos, ke eĉ ne unu muŝo eniru en vian ĉambron, des malpli unu servistino. Mi ne kapablus permesi, ke la ĉasto de don Quijote suferu, ĉar, ŝajnas al mi, inter viaj multaj virtoj plej brile staras la pudoro. Vestu kaj nudigu vin sola kaj laŭ via plaĉo, kiel kaj kiam vi volos. Oni tute ne ĝenos vin. En via ĉambro vi trovos la vazon, kiu, se vi dormas malantaŭ ŝlositaj pordoj, necesas por ke la premo de natura bezono ne devigu vin aperti ilin. La granda Dulcinea de El Toboso vivu tra mil epokoj, kaj ŝia nomo famiĝu ĉirkaŭ la tuta tero, tial, ke ŝi havas la meriton esti amata de tiel kuraĝa kaj virta kavaliro; kaj la bonvola ĉielo inspiru la Sancho Panza, nia gubernatoro, la deziron, ke li finu baldaŭ sian sinvipadon, por ke la mondo ĝuu denove la belecon de tiel granda sinjorino!

—La esprimoj de Via Alteco respegulas vian karakteron —respondis don Quijote—, ĉar el la buŝo de virtaj damoj povas eliri nenia mava vorto. Pro viaj laŭdoj, Dulcinea ricevos en ĉi mondo pli da gloro kaj feliĉo, ol se ŝin laŭdus unuvoĉe la plej elokventaj homoj de la tero.

—Bone, sinjoro don Quijote —diris la dukino—. Nun estas la horo manĝi, kaj la duko certe atendas nin. Via moŝto venu, ni manĝu, kaj vi iru frue dormi, ĉar la longo de via hieraŭa vojaĝo al Candaya certe igis vin laca.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x