Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Tute ne, sinjorino —respondis don Quijote—. Mi povus ĵuri al vi moŝto, ke neniam antaŭe mi rajdis ĉevalon pli senskuan kaj glit-kuran ol Clavileño, kaj ne komprenas, kial Malambruno senigis sin je tiel leĝera kaj milda rajdobesto kaj bruligis ĝin sen ia motivo.

—Eble li kondutis tiel —diris la dukino— ĉar, sentante penton pro siaj misfaroj kontraŭ Trifaldi kaj kompanio, kaj kontraŭ aliaj personoj, kaj pro la krimoj, kiujn li certe plenumis kiel sorĉisto kaj magiisto, li decidis detrui la instrumentojn de sia arto, kaj tial, ke Clavileño estis la ĉefa el ili kaj kaŭzis al li pli da zorgoj en liaj vagadoj de lando al lando, li bruligis ĝin… Sed la cindroj de ĉi besto kaj la surlanca pergameno eternigos la kuraĝon de la granda don Quijote de La Mancha.

La kavaliro refoje dankis la dukinon kaj, post la manĝo, retiris sin sola en sian ĉambron, kaj ne konsentis, ke ajna persono eniru kun li por lin servi: ĝis tia ekstremo li timis alfronti tenton kapablan movi aŭ devigi lin forgesi la ĉaston, kiun li gardis al sia sinjorino Dulcinea, kaj ĉi-rilate li ĉiam klopodis imiti la virtan konduton de Amadís, floro kaj spegulo de la vagantaj kavaliroj. Li fermis la pordon post si, nudigis sin ĉe la lumo de du vaksaj kandeloj, kaj dum li demetis siajn ŝuojn (ho misfortuno ne inda je tia kavaliro!) ŝiriĝis, ne suspiroj el lia brusto, kio diskreditus lian perfektan edukitecon, sed dudek du maŝoj de uno ŝtrumpo, kiu prenis la aspekton de ĵaluzio. La bona kavaliro tre afliktiĝis kaj volonte donus eĉ unu-uncan arĝentan moneron por disponi tie iometon da verda silko, ĉar la ŝtrumpoj estis verdaj.

Ĉi tie Benengeli skribas la jenan eksklamacion: «Ho mizero! Mizero! Mi ne komprenas, kia motivo movis la grandan poeton de Córdoba [353] [353] Juan de Mena, vivinta en la 15ª jarcento. La citita verso apartenas al lia verko Laberinto de Fortuna . nomi vin “sankta, sed disdegnata donaco”! Kvankam maŭro, mi bone scias, pro miaj rilatoj kun la kristanoj, ke la sankteco baziĝas sur karitato, humilo, fido, obeo kaj malriĉo. Sed mi diras, ke se iu kontentas, vivante malriĉe, li sendube posedas iom de la naturo dia, ĉar lia malriĉo apartenas al la speco aludita de unu el la plej grandaj sanktuloj: “Havu ĉion, kvazaŭ nenion vi posedus”, [354] [354] El la Biblio (1 Korintanoj, 7,31). kaj tio nomiĝas malriĉo de spirito. Sed vi, la dua speco de malriĉo (kaj pri vi mi parolas), kial vi furiozas kontraŭ la hidalgoj kaj la homoj de moŝta nasko, pli ol kontraŭ aliaj personoj? Kial vi puŝas ilin ciri siajn ŝuojn, kaj porti sur la vesto butonojn de diversaj tipoj: kelkajn el silko, kelkajn el krinoj, kelkajn el vitro? Kial iliaj kolumoj devas vidiĝi ĉiam ĉifitaj kiel folio de skarolo, kaj ne apertaj kaj glataj?». (Ĉi vortoj de la maŭro montras, ke jam de tre longe uziĝas la kolumoj amelitaj). Poste li daŭrigis: «Ho vi, kompatinda homo de moŝta nasko, kiu nutras vian honoron per mizerega manĝo malantaŭ fermitaj pordoj, kaj poste eliras sur la straton kun hipokrita dentopikilo inter la lipoj, kvankam vi manĝis nenion, kio povus pravigi ĝian uzon! Ho vi, kompatinda homo, kies honoro teruriĝas, kiam vi pensas, ke de la distanco de unu mejlo rimarkeblas la flikaĵo de via ŝuo, la ŝvitomakuloj de via ĉapelo, la disfadeniĝo de via mantelo kaj la malsato de via stomako!».

Ĉi pensoj revenis en la menson de don Quijote, kiam li observis la ŝiriĝon de la maŝoj. Sed li konsoliĝis, vidante, ke Sancho lasis al li paron da longaj botoj, kaj li decidis, ke li surmetos ilin en la sekvanta tago. Fine la hidalgo kuŝiĝis pensema kaj trista kaŭze de la foresto de Sancho kaj de la neriparebla difektiĝo de sia ŝtrumpo, kies maŝojn li volonte flikus eĉ per fadeno de alia koloro, kvankam tio estas unu el la plej grandaj signoj de manko en la mizera vivo de hidalgo. Li estingis la flamon de la kandeloj, sed ne povis ekdormi, ĉar estis varme. Li ellitiĝis, iom apertis la fenestron de krado rigardanta al bela ĝardeno, kaj aŭdis, ke homoj paŝas kaj parolas tie. Li ekaŭskultis atente, kaj la voĉoj en la ĝardeno tiel leviĝis, ke ili atingis klare lian orelon:

—Nu, Emerenciana —diris unu el la voĉoj—, ne urĝu min kanti, ĉar vi scias, ke, de kiam ĉi kavaliro eniris ĉi kastelon, kaj miaj okuloj lin rigardis, mi scias, ne kanti sed plori. Krome, nia sinjorino havas leĝeran dormon, kaj mi ne volus, eĉ kontraŭ la tuta oro de la mondo, ke ŝi trovu nin ĉi tie. Kaj, eĉ se ŝi ne vekiĝus, miaj kantoj vanus, se ĉi nova Eneo, veninta en ĉi landon por disdegni min, plu dormus sen vekiĝi.

—Ne faru al vi zorgon pri tio, kara Altisidora —respondis alia voĉo—. La dukino dormas, same kiel la ceteraj personoj de ĉi domo, kun la ebla escepto de ĉi mastro de via koro kaj perturbanto de via animo, ĉar mi ĵus aŭdis lin aperti la fenestron de sia ĉambro. Kantu do, povra amikino, softe kaj milde je la sonoj de via harpo, kaj se la dukino aŭdus nin, ni ekskuzus nin, dirante, ke la vetero tro varmas.

—Tio ne estas la afero, Emerenciana —diris Altisidora—. Okazas, ke mi ne volus, ke mia kanto rivelu la staton de mia koro, ĉar la homoj nesciaj pri la nerezistebla forto de la amo konsiderus min frivola kaj kapricema pucelo. Tamen, okazu io ajn: preferindas honto sur la vizaĝo ol vundo en la koro.

Ĉe tio oni aŭdis mildegan ekludon de harpo, kaj don Quijote, ĝin aŭskultante, rigidiĝis de miro. Ĉi-momente venis al li en la memoron nekalkulebla nombro da similaj aventuroj bazitaj sur fenestroj, kradoj, ĝardenoj, muzikoj, galantaĵoj kaj am-svenoj, kiel priskribite en liaj absurdaj libroj kavaliraj. Poste li imagis, ke unu el la damoj de la dukino enamiĝis al li, kaj ke ŝia pudoro devigas ŝin teni sekreta sian pasion. Li tremis ĉe la penso, ke li povas cedi al ŝia amo, sed promesis al si ne lasi sin venki. Rekomendante sin elkore al sia sinjorino Dulcinea de El Toboso, li decidis aŭskulti la muzikon; kaj por montri, ke li troviĝas tie, li intence ternis, ĉe la granda kontento de la puceloj, ĉar ili plej deziris, ke don Quijote ilin aŭskultu. Tiel do, Altisidora prove pinĉis la kordojn, agordis la harpon kaj komencis kanti ĉi romancon:

Ho vi, kiu kuŝas dorme
inter litotukoj blankaj
kaj de nokto ĝis mateno
ronkas sur la mol’ matraca!

Plej kuraĝa kavaliro
naskiĝinta en La Mancha,
plej honesta kaj valora
ol la fajna or’ araba:

Aŭdu ĉi pucelon tristan,
belan, sed ankaŭ senŝancan,
ĉar en via okulfajro
mia koro ture ardas.

Misfortunojn vi renkontas
dum vi aventure vagas,
kaj, vundinte, vi rifuzas
la rimedon kuracantan.

Diru jam, junul’ impeta
—de l’ ĉiel’ estu benata!—,
ĉu vi kreskis en Libio
aŭ en la montar’ de Jaca.

Ĉu vin vartis la serpentoj
meze de ravinoj aspraj?
Ĉu vin nutris la hororo
de dezertoj vaste vastaj?

Bone povas Dulcinea
—plumpa junulino sana—
vanti, ke ŝi plene venkis
tigron el la plej sovaĝaj.

Tial ŝi akiros famon de
Henares ĝis Jarama,
kaj de Taj’ ĝis Manzanares,
de Pisuerga ĝis Arlanza.

Mi kun ŝi min interŝanĝus,
kaj, por montri min tre danka,
mi donacus a ŝi jupon
kun or-franĝoj vere ĉarmaj.

Kuŝu mi en viaj brakoj
kaj, se ne, en lito flanka,
ke mi gratu vian kapon,
por ke iĝu ĝi senskvama.

Mi tro petas kaj ne indas
je favoro tiel granda.
Eĉ piedojn viajn froti
al mi ŝajnas revo rava.

Mi regalus vin per kufoj,
per arĝentaj ŝuoj fajnaj,
per kulotoj el damasko
kaj per mantelet’ holanda.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x