Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Nu, antaŭen, Sancho, ne haltu —diris don Quijote—. Torentu, kaskadu viaj proverboj! Ne ĉesu! «Min punas mia patrino, sed mi drinkas plu la vinon»: mi ĵus diris al vi, ke vi uzu ŝpareme la proverbojn, kaj en unu momento vi ŝutis litanion da ili, tiel adekvataj al nia temo kiel al la luno. Nu, Sancho, ne ŝajnas al mi mave uzi proverbon ĝuste aplikatan; sed uzi kaj trouzi ilin ieletrapele igas la konversacion plata kaj vulgara.

»Kiam vi rajdos sur ĉevalo, ne retroklinu la korpon super la postan parton de la selo, nek tenu la krurojn streĉitaj kaj apartigitaj de la ventro de la besto; sed sidu ne tre loze, ĉar alie vi donus la impreson rajdi sur azeno: laŭ la maniero rajdi, distingiĝas kavaliro de stalisto.

»Dormu modere: kiu ne levas sin kun la suno ne ĝuas la tagon. Kaj memoru, Sancho, ke la diligento estas patrino de la bona sorto, kaj ke ĝia malo, la pigro, neniam sukcesas plenumi ajnan honestan aspiron.

»Nun mi donos al vi la lastan konsilon. Ĝi ne rilatas al la flegado de la korpo, sed mi deziras, ke vi ĝin bone memoru, ĉar mi kredas, ke ĝi estos al vi almenaŭ tiel utila kiel la antaŭaj. Temas pri tio, ke vi neniam diskutu koncerne ies genealogion, kaj precipe, ne komparu unu familion kun alia, ĉar nepre unu el la du montriĝos pli bona: kaj tiam la familio, kies suban staton vi evidentigis, abomenos vin, kaj la familio, kies pli altan rangon vi proklamis, eĉ ne dankos vin.

»Via kostumo konsistu el kuloto, longa sajo, kaj mantelo iom pli longa. Sed tute ne rekomendindas la striktaj kulotoj, ĉar ili sidas bone nek al kavaliroj, nek al la gubernatoroj.

»En la nuna momento, mi ne plu memoras novajn konsilojn por vi. Kun la paso de la tempo, kaj laŭ la diversaj cirkonstancoj, mi diros al vi aliajn, se vi zorgos informi min pri la stato de viaj aferoj.

—Sinjoro —respondis Sancho—. Mi komprenas, ke viaj rimarkoj estas bonaj, valoraj kaj pozitivaj. Sed, kiel ili povus utili al mi, se konsideri, ke mi ilin tute ne memoras? Verdire, la aferon pri mia dua edziĝo (se la okazo prezentiĝos) kaj pri la tondado de la ungoj mi ne forgesos; sed pri la ceteraj predikoj, implikoj kaj komplikoj mi tiel memoras kaj memoros, kiel pri la nuboj de la pasinta jaro. Pli bone do, se mi ricevus ilin en skriba formo: ĉar, kvankam mi ne scias legi aŭ skribi, mi ilin transdonus al mia konfesprenanto, kaj li enbatus ilin en mian kapon, kiam necese.

—Ho ve! —ekkriis don Quijote—. Kiel aĉe impresas gubernatoro, kiu ne scias legi kaj skribi! Sciu, Sancho, ke kiam homo ne konas legon kaj skribon, aŭ estas livamanulo, oni konkludas, aŭ ke liaj gepatroj vivadis en tre mizera satato, aŭ ke li tiom perversas kaj malicas, ke li ne povis asimili virtajn kutimojn. Vi portas kun vi gravan mankon, kaj tial mi deziras, ke vi lernu almenaŭ signaturi vian nomon.

—Mi povas signaturi —respondis Sancho— ĉar, kiam mi estis pedelo de religia societo en mi vilaĝo, mi lernis skribi kelke de grandaj literoj, kiajn oni uzas por la markado de pakaĵoj. Krome mi simulos, ke mi havas la dekstran manon kripla, kaj ordonos, ke alia signaturu por mi; ekzistas rimedo por ĉio, se escepti la morton, kaj tial, ke mi tenos la ordon-bastonon kaj la aŭtoritaton, mi faros laŭvole, des pli, ke «kiu havas sian patron urbestro…». [351] [351] La cetero de la proverbo diras: «povas procesi senriske». Kaj, ĉar mi estos gubernatoro, pli grava do ol urbestro… nu, ni vidos, ĉu oni kuraĝos disdegni kaj kalumnii min! «Oni venos por lano kaj mem estos tonditaj», kaj «kiun Dio preferas, tiu prosperas» kaj «la stultaj diroj de la riĉaj rangas en la mondo kiel maksimoj». Kaj tial, ke kaŭze de mia posteno mi riĉos, kaj krome klopodos havi donaceman manon, oni ignoros miajn mankojn. «Ŝanĝiĝu al mielo kaj la muŝoj vin manĝos»; mia avino diris, ke «tiom oni valoras, kiom da oro oni trezoras»; kaj «kontraŭ forta mano la leĝo estas vana».

—Dio vin damnu, Sancho —interrompis lin don Quijote—. Ses-dek mil satanoj prenu vin kun viaj proverboj! Jam unu horon vi ilin ĵetadas senĉese, torturante min per ĉiu proverbo, unu post alia. Mi ĵuras, ke ĉi manio via kondukos vin al la pendingo. Pro la proverboj, viaj subuloj forpelos vin, aŭ ribelos kontraŭ vi. Diru, ŝtipo: kie vi trovas ilin? Kiel vi aplikas ilin, stulta? Mi mem, kiam mi volas laŭcele citi eĉ nur unu, penadas kaj ŝvitas, kvazaŭ fosante truon.

—Je Dio, sinjoro mastro, via moŝto plendas je bagateloj! —respondis Sancho—. Kial, per la diablo, vin ĉagrenas, ke mi uzas mian kapitalon? Mia sola riĉo, kaj mi ne havas alian, konsistas el proverboj super proverboj. Kaj ĝuste nun venas en mian kapon aliaj kvar oportunaj kaj laŭcelaj, kiel oro al avara. Sed mi ne diros ilin al vi, ĉar «prudenta silento nomiĝas Sancho». [352] [352] Unue la proverbo tekstis: «Prudenta silento nomiĝas sankta» («santo», en la hispana). Kun la uzo, la vorto «santo» ŝanĝiĝis al «Sancho», do la proverbo tute ne aludas la ŝildiston de don Quijote.

—Tia Sancho ne estas vi —diris don Quijote—. Vi ne prudentas silente, sed male, babiladas malice kaj ĝistede. Tamen mi dezirus sciiĝi pri viaj kvar proverboj tiel oportunaj kaj laŭcelaj venintaj nun en vian memoron. Mi fosas en la mia, kaj, kvankam ĝi estas sufiĉe bona, mi ne trovas eĉ unu proverbon adekvatan al nia interparolo.

—Kio pli adekvata —respondis Sancho— ol «inter du saĝo-dentoj ne enpuŝu la polekson»? Al «foriru de ĉe mi; kion vi volas de mia edzino?» nenio respondeblas. Kaj «se la kruĉo frapiĝas kontraŭ ŝtono, aŭ male, ĉiuokaze la kruĉo rompiĝas». Ĉi proverboj aplikeblas tute ĝuste: oni ne spitu sian gubernatoron aŭ mastron, ĉar oni ricevas la damaĝon, kiel okazas al la fingro metita inter la saĝo-dentoj aŭ, cetere, inter ajnaj molaroj. Kaj al la ordonoj de gubernatoro, nenio respondeblas, kiel al la frazo, «foriru de ĉe mi; kion vi volas de mia edzino?». Rilate al la ŝtono kontraŭ la kruĉo, eĉ la plej blinda vidas ĝian sencon. Tiel do, necesas, ke «kiu vidas la ligneron en fremda okulo, vidu trabon en la sia», por ke oni ne diru pri li, ke «la mortinto teruriĝas de la vundito». Kaj via moŝto bone scias, ke «la stulta pli konas ĉe si, ol la saĝa en fremda domo».

—Pri tio lasta vi ne pravas, Sancho —respondis don Quijote—, ĉar la stulta konas nenion en propra aŭ en fremda hejmo. Sur fundamento de stulteco oni ne povas starigi domon de saĝo. Kaj jam ni lasu ĉi aferon, Sancho. Se vi regos fuŝe, via estos la kulpo kaj mia la honto. Sed min konsolas, ke mi faris mian devon, konsilante vin tiel sincere kaj saĝe kiel mi kapablas. Per tio mi kvitiĝas de mia devo kaj de mia promeso. Dio vin gvidu kaj regu vin en via regado, Sancho, kaj Li liberigu min de mia suspekto, ke vi faros el via gubernatoreco grandiozan kaĉon, kion mi povus eviti, dirante al la duko, ke ĉi grasa personeto estas nenio alia ol sako plena de proverboj kaj malico.

—Sinjoro —respondis Sancho—. Se via moŝto opinias, ke mi ne taŭgas por la posteno, jam de nun mi rifuzas ĝin. Mi pli amas la nigran randon de ungeto de mia animo ol mian tutan korpon. Kaj la simpla Sancho povas vivteni sin per pano kaj cepo, anstataŭ regali sin per perdrikoj kaj kaponoj en sia gubernatora rango; des pli, ke la homoj grandaj kaj etaj, riĉaj kaj paŭperaj valoras la samon dum ili dormas. Kaj se via moŝto bone pensas la aferon, vi vidos, ke nur vi puŝis en mian kapon la ideon de la gubernatoreco, ĉar pri la regado de insuloj mi konas ne pli ol vulturo. Kaj se vi pensas, ke la diablo prenos min pro mia gubernatora rando, mi preferas iri kiel simpla Sancho en la ĉielon, ol kiel gubernatoro en la inferon.

—Je Dio, Sancho —diris don Quijote—. Eĉ se nur pro ĉi lastaj vortoj viaj, mi opinias vin inda regi gubernatore super mil insuloj. Vi havas bonan naturon kaj sen ĝi nenia saĝo valoras. Rekomendu vin al Dio kaj klopodu ne erari en viaj ĉefaj decidoj. Mi volas diri, ke vi devas teniĝi al la firma intenco agi juste en viaj aferoj, ĉar la ĉielo ĉiam favoras la bonajn aspirojn. Kaj ni iru manĝi, ĉar mi kredas ke la gedukoj nin atendas.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x