—Du estas verdaj, du ruĝaj, du bluaj kaj unu bunta.
—Stranga speco de kaprinoj —diris la duko—. En nia regiono de la tero, ne troveblas tiaj koloroj, mi volas diri, kaprinoj de tiaj koloroj.
—Oni facile komprenas tion —respondis Sancho—. Devas ekzisti diferenco inter la kaprinoj ĉielaj kaj teraj, ĉu ne?
—Diru Sancho —demandis la duko—. Ĉu vi vidis ian kapron inter la kaprinoj? [348] [348] «kapro», en la hispana, signifas ankaŭ viro, kiu konsentas la adulton de sia edzino. Sancho, laŭ sia respondo, bone kaptis la intencon de la duko. «Porti la kornojn» signifas esti kokrata. Per ĉi respondo de Sancho, Cervantes eble aludis difinitan nobelon aŭ aŭtoron, en kies blazono sidus duonluno.
—Ne, sinjoro —respondis Sancho—. Sed mi aŭdis diri, ke neniu portas kornojn pli grandajn ol la kornoj de la luno.
Oni ne plu volis demandi la ŝildiston pri lia vojaĝo, ĉar li ŝajnis preta image vagadi tra ĉiuj ĉieloj kaj fari plenan raporton pri ĉio tie troviĝanta, kvankam li ne moviĝis de la ĝardeno.
Tiel finiĝis la aventuro de la duenjo Dolorida. Ĝi ege amuzis la gedukojn, ne nur en ĉi momento, sed dum ilia tuta vivo, kaj donis al Sancho temon de konversacio, kiu estus eterna, se la ŝildisto vivus eterne.
Tiam don Quijote proksimiĝis al Sancho kaj flustris al li en la orelon:
—Sancho, se vi volas, ke mi kredu kion vi vidis en la ĉielo, mi deziras, ke vi kredu kion mi vidis en la kaverno de Montesinos… kaj punkto.
Pri la konsiloj de don Quijote al Sancho Panza antaŭ ol ĉi lasta komencas regi la insulon, kaj pri aliaj gravaj aferoj
La gedukoj tiel multe kontentiĝis je la amuza kaj plaĉa aventuro de Dolorida, ke ili decidis daŭrigi la farson, vidante, kiel facile mistifikeblaj estas la objektoj de iliaj ŝercoj. Tiel do, ili instrukciis siaj servistoj kaj regnanoj pri la maniero trakti Sanchon en la afero de la regado de la promesita insulo. Kaj unu tagon post la flugo de Clavileño, la duko diris al Sancho, ke li preparu sin okupi la postenon de gubernatoro, kaj ke liaj insulanoj jam atendas lin, kiel pluvon oni atendas en majo. [349] [349] T.e. kun senpacienco kaj espero, kiel la kampuloj atendas la pluvojn de la printempo kiel garantion de riĉa rikolto.
Sancho riverencis kaj respondis:
—De kiam mi descendis de la ĉielo, post ol mi rigardis de ĝia impona alto kaj vidis la teron tiel eta, iom moderiĝis mia forta deziro gubernatori, ĉar, kian gravon havas regi super sinapa semeto, aŭ kian dignon kaj aŭtoritaton oni ricevas mastrante seson da homoj grandaj kiel aveloj? Vere, ŝajnis al mi, ke ne ekzistas pli da ili sur la tuta tero. Se via moŝto degnus doni al mi parteton de la ĉielo, larĝan eĉ se nur je unu mejlo, mi ĝin akceptus pli volonte ol la plej grandan insulon de la mondo.
—Konsideru, amiko Sancho —respondis la duko—, ke mi ne povas doni parton de la ĉielo, eĉ ne tiel etan kiel ungo, ĉar tiaj favoroj kaj rekompencoj estas rezervitaj nur al Dio. Mi donas al vi kion mi povas, nome, veran kaj solidan insulon, rondan, bonproporcian kaj ekstreme fertilan, kie, se vi scios lerte regadi, vi povos akiri samtempe la riĉojn de la tero kaj de la ĉielo.
—Nu, bone, venu jam la insulo —respondis Sancho—. Mi klopodos regi ĝin tiamaniere, ke mi iros al la ĉielo spite al ĉiuj friponoj. Kaj ne pro ambicio aŭ pro vanta fiero mi volas levi min al pli altaj postenoj, sed pro la deziro scii, je kio gustas la gubernatoreco.
—Se vi gustumos ĝin unufoje, Sancho —diris la duko—, vi ne volos forlasi ĝin, ĉar dolĉegas ordoni kaj esti obeata. Kiam via mastro fariĝos imperiestro (kio nepre okazos, laŭ la iro de liaj aferoj) oni ne facile detronigos lin, kaj li sentos aflikton kaj pezan bedaŭron en sia koro, pensante pri la tempo, kiam li ankoraŭ ne imperiestris.
—Sinjoro —respondis Sancho—. Mi imagas, ke regadi estas bona afero, eĉ se oni regas nur gregon da bovoj.
—Oni min enterigu apud vi, Sancho —diris la duko—. Ĉion vi scias! Kaj mi esperas, ke vi estos tiel bona gubernatoro, kiel via saĝo promesas. Sed nun, ni lasu ĉi aferon. Memoru, ke jam morgaŭ vi devos iri okupi la gubernatoran postenon de la insulo, kaj ĉi-vespere oni havigos al vi la kostumon adekvatan al via rango kaj ĉion necesan por via vojaĝo.
—Oni vestu min laŭvole —respondis Sancho—. Sed en ajna kostumo mi estos la sama Sancho Panza.
—Vi pravas —diris la duko—. Sed la vestoj devas kongrui kun la ofico aŭ la posteno okupata. Ne decus, se juristo portus kostumon de soldato, aŭ soldato kostumon de pastro. Vi, Sancho, estos vestita parte kiel juristo, parte kiel kapitano, ĉar en la insulo, kies regadon mi cedas al vi, la armoj tiel necesas kiel la letroj.
—Pri la letroj mi apenaŭ scias ion —respondis Sancho—, ĉar mi ne konas ankoraŭ la abocon. Sed sufiĉas, ke mi memoru la dekalogon, por esti bona gubernatoro. Rilate al la armoj, mi uzos ĝismorte kiajn oni donos al mi. Kaj ĉio okazu laŭ la volo de Dio.
—Kun tiel bona memoro, Sancho, vi ne povos fari erarojn —diris la duko.
Ĉi-momente aperis tie don Quijote, kaj kiam li sciis, kio okazas, kaj kiel baldaŭ Sancho okupos sian postenon, la hidalgo, kun la permeso de la duko, prenis la ŝildiston je la mano kaj kondukis lin al sia ĉambro por konsili lin, kiel li devus konduti en sia ofico. Ili eniris do en lian ĉambron, don Quijote fermis post si la pordon, preskaŭ devigis la ŝildiston sidiĝi apud li kaj kun solena voĉo diris:
—Senfine mi dankas la ĉielon, amiko Sancho, ke antaŭ ol la sorto min favorus, la fortuno venis renkonti kaj akcepti vin. Mi, kiu atendis mem sukcesi por rekompenci vin pro viaj servoj, troviĝas nun ĉe la komenco atingi eventualan profiton, dum vi, antaŭtempe kaj kontraŭ ĉiaj logikaj supozoj, vidas vian deziron plenumita. Kelkaj intrigas, ĝenas, petas, suplikas, klopodas senĉese kaj insistas, sed ne ricevas la oficon deziratan. Kaj jen, prezentiĝas alia, kaj, sen scii kiel aŭ kial, troviĝas en la posteno, kiun la ceteraj pretendis. Al ĉi okazoj tre adekvatas la diro, ke ekzistas bona kaj mava sorto inter la aspirantoj. Mi opinias, ke vi estas vera ŝtipo. Tamen, sen klopodi de la mateno ĝis la nokto, sen ia penado de via flanko, vi, per la nura fakto, ke vin tuŝis la spiro de la vaganta kavalirismo, vidas vin, senplie, gubernatoro de unu insulo… Nenia bagatelo, vere! Mi diras ĉion ĉi, Sancho, por ke vi ne atribuu ĉi favoron al viaj propraj meritoj, kaj por ke vi danku unue la ĉielon, kiu tiel bone aranĝas la aferojn, kaj poste la grandecon implicitan en la profesio de la vaganta kavalirismo. Kun la koro inklina kredi min, atentu, filo, kion mi, via Katono, vin konsilos, ĉar mi volas esti la stelo, kiu orientu vin atingi sekuran havenon el inter la tempestaj ondoj de ĉi maro, kien vi iras navigi: ĉar la gravaj oficoj kaj postenoj estas nur profundaj golfoj da konfuzo.
»Unue, filo, vi devas timi Dion: ĉar en ĉi timo sidas la saĝo, kaj, se saĝa, vi neniam povos erari.
»Due, vi devas konsideri kio vi estas kaj, plej malfacila tasko imagebla, klopodi koni vin mem. El tia konado vi lernos ne ŝveli de fiero, kiel la rano, kiu deziris grandi kiel bovo. Ĉar, simile al la pavo, kies parada vosto falas, kiam la birdego rimarkas la turpon de siaj piedoj, via orgojlo vundiĝos de la penso, ke vi gardis porkojn en via vilaĝo.
—Efektive, tio okazis en mia infanaĝo —respondis Sancho—. Sed poste, kiam knabo, mi gardis, ne porkojn, sed anserojn. Sed ŝajnas al mi, ke ĉio ĉi ne menciindas: ne ĉiuj regantoj devenas de reĝaj familioj.
—Vi pravas —diris don Quijote—. Tial, la personoj sen nobela origino, devas kombini la gravon de siaj funkcioj kun ia mola afablo, kiu, gvidata de la prudento, liberigu ilin de la klaĉado, kies pikoj trafas ĉiun rangon kaj staton.
Читать дальше