—Vi eraras, amiko —respondis Trifaldi—. Mi scias, ke oni nepre bezonas vin, tiom, ke, sen vi, nenio estus farebla.
—Kia absurdo! —ekkriis Sancho—. Kion komunan havas la ŝildistoj kun la aventuroj de siaj mastroj? Ĉu ili akaparu la gloron, kiam ili sukcesas en siaj entreprenoj, kaj ni elportu la ŝarĝon kaj la batojn? Ho ve! Se almenaŭ la historiistoj dirus: «Ĉi kavaliro plenumis tian aŭ tian aventuron, sed kun la helpo de sia ŝildisto Ajnulo, sen kies interveno la aventuro ne havus feliĉan finon». Sed, anstataŭe, ili simple skribas: «Don Paralipomeno de la Tri Steloj finis la aventuron de la ses monstroj» kaj ne mencias lian ŝildiston, kvazaŭ li ne ekzistus en la mondo, kvankam li staris ĉiam ĉe la flanko de sia sinjoro. Mi ripetas, ke de mia mastro iru sola, kaj ke tio faru al li bonon. Mi restos ĉi tie, en la kompanio de mia sinjorino la dukino, kaj, kiam li revenos, eble li trovos la aferon de sinjorino Dulcinea en pli kontentiga stato, ĉar mi intencas en miaj momentoj de neniofarado kaj ripozo doni al mi tian serion da vipobatoj, ke eĉ ne unu haro restos sur la batita parto.
—Tamen, bona Sancho, vi akompanos lin, se necese —diris la dukino—, ĉar tion suplikas al vi honestaj personoj; kaj la vizaĝoj de ĉi damoj ne devus plu suferi la barbon pro via vana timo. Estus hontinde.
—Kia absurdo, vere! —respondis Sancho—. Se tian bonfaron oni plenumus favore al modesta pucelo aŭ orfino, oni povus riski sin; sed ŝarĝi sin per zorgoj kaj klopodoj por senbarbigi duenjon… ne, je la diablo! Prefere vidi ilin kun barbo, de la plej alta ĝis la plej nana, de la plej afekta ĝis la plej ridinda!
—Basan opinion vi havas pri la duenjoj, amiko Sancho —diris la dukino—. Vi pensas preskaŭ same kiel la apotekisto de Toledo. Sed vere, vi ne pravas. En mia domo vivas duenjoj modelaj; por ekzemplo, jen doña Rodríguez: ŝi ne dementos min.
—Absolute ne, Via Ekscelenco! —respondis doña Rodríguez—. Dio konas la veron de ĉio. Ankaŭ ni, la duenjoj, bonaj aŭ mavaj, barbaj aŭ senbarbaj, havis patrinon kiel la ceteraj virinoj, kaj, se Dio enmondigis nin, Li certe scias, kial Li tion faris. Do mi konfidas lin mizerikordon, ne ies barbon.
—Nu, bone, sinjorino Rodríguez —interrompis don Quijote—, kaj vi, doña Trifaldi kaj kompanio, mi esperas, ke la ĉielo rigardos kun favoraj okuloj vian misfortunon; ke Sancho faros kion mi ordonos; ke venos Clavileño, kaj ke mi frontos Malambrunon: ĉar mi scias, ke nenia razilo senbarbigus pli facile viajn moŝtojn, ol mia glavo fortranĉus la kapon de Malambruno de sur ties ŝultroj. Ja Dio toleras la perversajn, sed ne por ĉiam.
—Ha! —ekkriis Dolorida—. La steloj de la ĉielaj regionoj kontemplu kun bonvolaj okuloj vian grandecon, sentima kavaliro, kaj donu al via kuraĝo la firmon kaj forton sufiĉan, por ke ĝi estu ŝildo kaj protekto de la mistraktata kaj insultata raso de duenjoj kontraŭ malicoj de apotekistoj, klaĉoj de ŝildistoj kaj friponaĵoj de paĝioj. La diablo prenu la kompatindulinon, kiu en la floro de sia aĝo decidas fariĝi duenjo prefere ol monaĥino! Ve al ni, duenjoj! Kvankam ni devenas de Hektoro la trojano laŭ direkta linio vira, niaj mastrinoj ne ĉesas trakti nin disdegne kaj superece, se per tio ili kredas sin reĝinoj. Ho, giganto Malambruno: kvankam sorĉisto, vi ĉiam plenumas viajn promesojn! Sendu al ni do la senegalan Clavileño, por ke nia misfortuno finiĝu: ĉar se la varmo de la sezono trafos nin ankoraŭ kun ĉi barboj, ve al ni kaj al nia espero!
Trifaldi diris tion kun tiel granda patoso, ke ĉies okuloj komencis plori. Sancho mem dronis en larmoj kaj decidis en sia koro akompani sian mastron ĝis la fino de la mondo, se tio necesus por faligi la lanon de la vangoj de tiel respektindaj vizaĝoj.
Pri la alveno de Clavileño, kun la fino de ĉi longa aventuro
Fine alvenis la nokto kaj, kun ĝi, la horo, kiam devus aperi la fama ĉevalo Clavileño, ĉe kies prokrasto don Quijote jam komencis nervoziĝi, ĉar ŝajnis al li, ke Malambruno ne sendas ĝin, tial, ke li ne estas la ĝusta kavaliro por ĉi aventuro, aŭ tial, ke la giganto ne kuraĝas dueli kontaŭ li.
Sed tiam, neatendite, kvar sovaĝuloj kun la korpo kovrita per verda hedero eniris en la ĝardenon, portante ŝultre ĉevalon lignan. Ili metis ĝin sur la teron, kaj unu sovaĝulo diris:
—La kavaliro havanta la sufiĉan kuraĝon suriru ĉi maŝinon.
—Nu, bone —interrompis Sancho—. Mi ne suriros, ĉar mi nek estas kavaliro, nek havas kuraĝon.
Sed la sovaĝa daŭrigis:
—Kaj, se li havas ŝildiston, ĉi lasta rajdu sur la gropo kaj fidu la kuraĝan Malambruno, ĉar nur ties glavon, li devus timi. Nek la glavo nek la malico de aliaj personojn ofendos lin. Oni nur movu ĉi najlon en la frunto de la ĉevalo, kaj Clavileño portos vin tra la aeron ĝis la loko, kie Malambruno atendas. Sed, por ke la grandega alto kaj impono de la flugo ne kaŭzu kapturnon, oni devas iri kun la okuloj kovritaj, ĝis la ĉevalo henos, ĉar la heno indikos la finon de la vojaĝo.
Tion dirinte, ili lasis tie Clavileñon, kaj kun gracia teniĝo retiris sin en la direkto, de kie ili antaŭe venis.
Dolorida, tuj kiam ŝi vidis la ĉevalon, diris preskaŭ plorante al don Quijote:
—Kuraĝa kavaliro, la promesoj de Malambruno efektiviĝis; la ĉevalo staras ĉi tie, kaj niaj barboj kreskas. Je la nomo de ĉiu el ni, kaj je la nomo de ĉiu haro de niaj barboj, ni suplikas vin, ke vi nin razu kaj tondu, kion vi atingos nur grimpante kun via ŝildisto la ĉevalon kaj feliĉe komencante vian novan vojaĝon.
—Tiom mi faros, sinjorino grafino Trifaldi, volonte kaj senhezite, kaj por ne prokrasti la entreprenon, mi nek serĉos kusenon, nek metos al mi spronojn. Konsideru do, kiom mi deziras vidi vin, sinjorino, kaj ceterajn duenjojn, nudavangaj kaj senbarbaj.
—Tion mi faros, nek vole aŭ nevole, nek iel ajn —diris Sancho—. Kaj se oni ne povas efektivigi la razadon, sen ke mi suriru la gropon, mia mastro traktu, ke alia ŝildisto lin akompanu, kaj ĉi damoj klopodu trovi novan senbarbigan metodon, ĉar mi ne estas sorĉisto, kaj ne ŝatas iri tra la aero. Kion dirus miaj insulanoj, se ili scius, ke ilia gubernatoro flugas promene inter la nuboj? Kaj jen alia afero: Candaya distancas de ĉi tie proksimume naŭ mil mejlojn, kaj se la ĉevalo laciĝus, aŭ la giganto mishumorus, la revena vojaĝo daŭrus ses jarojn, kaj tiam ne ekzistus en la mondo insuloj aŭ insulanoj kapablaj rekoni min. Nu, tial, ke laŭdire, «se oni prokrastas la aferojn oni endanĝeriĝas» kaj «ĉe propono de ringo, prezentu la fingron», la barboj de ĉi sinjorinoj pardonu, sed bone sidas Sankta Petro en Romo; mi volas diri, ke mi sentas min tre bone en ĉi domo, kie oni traktas min kun tiom da afablo, kaj de kies mastro mi esperas, ke li favoru min per la gubernatoreco.
—Amiko Sancho —respondis la duko—. La insulo, kiun mi promesis al vi, estas nek movebla nek fuĝema kaj havas radikon tiel profundan, fiksitan en la abismo de la tero, ke oni ne deskuus aŭ delokus la insulon eĉ per tri fortaj ekpuŝoj. Kaj ĉar, kiel vi scias, kaj mi scias, la gravajn postenojn oni vendas por unu prezo aŭ alia, mi volas ricevi por ĉi gubernatoreco, kiel pagon, ke vi akompanu vian sinjoron don Quijote plenumi kaj fini ĉi memorindan aventuron. Indiferente al tio, ĉu vi tuj revenos sur Clavileño, kiel ĝia rapido promesas, aŭ kontraŭa sorto igos vin reveni piede, kiel pilgrimanto, de taverno en tavernon kaj gastejo en gastejon, ĉiuokaze vi trovos ĉe via alveno la insulon en la sama loko, kie ĝi nun kuŝas, viaj insulanoj sentos ĉiam la saman deziron vidi vin gubernatoro, kaj krome nenio ŝancelos mian bonvolon por vi. Kaj ne dubu kion mi diras; alie vi farus evidentan ofendon al mia deziro servi vin.
—Ne plu parolu, sinjoro —diris Sancho—. Mi estas ia povra ŝildisto kaj ne povas ne cedi antaŭ tiom da favoroj. Mia mastro grimpu, oni kovru al mi la okulojn kaj rekomendu min al Dio. Kaj mi volus scii, ĉu, kiam ni flugos alte, mi povos rekomendi min al Nia Sinjoro, aŭ alvoki la anĝelojn, ke ili min helpu.
Читать дальше