—Sancho —respondis Trifaldi—. Laŭvole rekomendu vin al Dio aŭ al iu ajn alia: ĉar Malambruno, kvankam sorĉisto, estas kristano kaj faras siajn ensorĉojn kun granda sagaco kaj prudento, sen altrudi sin al ajna persono.
—Nu, bone —diris Sancho—. Helpu min Dio kaj la Sankta Triunuo de Gaeta.
—Depost la memorinda aventuro de la ful-marteloj —diris don Quijote—, neniam mi vidis Sanchon tiel timigita kiel nun, kaj, se mi superstiĉus kiel aliaj, lia timemo povus kaŭzi kelkan ektremon al mia koro. Sed venu ĉi tien, Sancho, ĉar, kun permeso de ĉi sinjoroj, mi volas diri al vi du tri vortojn private.
Kaj irinte kun Sancho post kelkaj arbojn de la ĝardeno, la hidalgo prenis liajn du manojn kaj daŭrigis:
—Jam vi vidas, frato Sancho, ke nin atendas longa vojaĝo. Nur Dio scias kiam ni revenos, kaj ĉu niaj aferoj permesos al ni ajnan ripozon aŭ tempon libere disponeblan. Tial do mi deziras, ke vi iru nun al via ĉambro, pretekstante, ke vi iras preni ion necesan por la vojaĝo, kaj ke, en unu momento, vi donu al vi almenaŭ cent vipobatojn partopage de la tri mil tricent ŝuldataj. Oni kreditos ilin en vian konton, kaj, krome, «afero komencita jam duone finita».
—Je Dio —respondis Sancho—. Sendube mankas klapo al la kapo de via moŝto. Al via peto aplikeblas la proverbo: «Vi vidas, ke nun mi devas forrapidi, kaj ĝuste nun vi volas min deflori». Ĉu via moŝto deziras, ke mi batu al mi la pugon nun, kiam mi devos sidi sur nuda tabulo? Vere kaj sincere, via moŝto ne pravas. Ni entreprenu nun la razadon de ĉi duenjoj, kaj, kiam ni revenos, mi promesas, je mia honoro, ke mi tiel rapide kvitiĝos de mia ŝuldo, ke via moŝto sentos sin kontenta. Kaj punkto.
—Nu, bona Sancho, via promeso konsolas min —respondis don Quijote—, kaj mi kredas, ke vi plenumos ĝin; ĉar, kvankam stulta, vi estas ankaŭ sincera kaj verdira.
—Mi ne estas verda, sed bruna —diris Sancho—. Sed, eĉ se mi estus miksaĵo de koloroj, mi same tenus mian parolon.
Poste ili iris al Clavileño, don Quijote pretis suriri la lignan ĉevalon kaj diris al Sancho:
—Bendu al vi la okulojn, Sancho, kaj supriru, ĉar, kiu sendis voki nin de tiel foraj landoj, certe ne havas la intencon nin perfidi, se konsideri, ke li akirus nenian gloron malicante kontraŭ la persono, kiu konfidas lin. Kaj, eĉ se ĉio okazus male ol mi imagas, nenia fiaĵo povos vuali la floron entrepreni ĉi aventuron.
—Ni ekiru jam, sinjoro —diris Sancho—. La barboj kaj la larmoj de ĉi sinjoroj torturas al mi la koron, kaj eĉ ne unu plenbuŝon mi manĝos trankvile, ĝis mi vidos ilian vizaĝon glatan kiel antaŭe. Via moŝto bendu al vi la okulojn kaj surĉevaliĝu unua, ĉar, se mi devas sidi sur la gropo, evidentas, ke unue devas grimpi la rajdonto sur la selo.
—Vi pravas —diris don Quijote.
Li elprenis naztukon el sia poŝo kaj petis Doloridan bone bendi liajn okulojn. Tion ŝi faris, sed don Quijote detiris la bendon kaj diris:
—Se mi bone memoras, mi legis ĉe Vergilio la epizodon pri la Paladio de Trojo, t.e. pri la ligna ĉevalo, graveda je armitaj kavaliroj, kiun la grekoj prezentis al la diino Palasa. Poste, ĉi kavaliroj kaŭzis la plenan ruinon de Trojo, do konvenus esplori, ĉu Clavileño portas ion en sia stomako.
—Ne necesas —diris Dolorida—. Mi konfidas je Malambruno, kaj scias, ke li kapablas fari nenion malica aŭ perfidan. Via moŝto, sinjoro don Quijote, surĉevaliĝu sen ia zorgo, kaj, se mavo falos sur vin, mi ĝin ricevu.
Ŝajnas al don Quijote, ke, se li insistus koncerne sian personan sekurecon, oni komencus dubi pri lia kuraĝo, do li senreplike supriris Clavileñon kaj provis per la fingroj la facile turneblan najlon. Kaj tial, ke li ne havis piedingojn, kaj liaj kruroj pendis, li similis pentritan aŭ teksitan figuron de flandra tapiŝo prezentanta Romanan triumfon. [342] [342] En tiuj famaj tapiŝoj aperas, kiam temas pri scenoj de la Romana epoko, rajdantoj sur ĉevaloj sen piedingoj, ĉar ĉi lastajn ne uzis la Romanoj.
Ankaŭ Sancho, iom post iom kaj malgraŭvole, grimpis kaj aranĝis laŭpove sur la gropo; sed li trovis ĝin iom dura kaj tute ne komforta, do li demandis al la duko, ĉu oni ne povus alporti al li unu kusenon, eĉ se ĝi apartenus al la estrado de lia sinjorino la dukino aŭ al la lito de ajna paĝio: ĉar, li aldonis, la gropo de Clavileño ŝajnas pli marmora ol ligna. Trifaldi respondis, ke la ĉevalo toleras sur si neniam harnison aŭ garnon, kaj ke li povus rajdi virinmaniere, [343] [343] Kun la du kruroj sur la sama flanko.
por ne tiel forte senti la duron de la ligno. Sancho tion faris kaj, dirante adiaŭ, lasis, ke oni bendu liajn okulojn.
Tamen, jam kun la okuloj kovritaj, li detiris la bendon kaj rigardante mole kaj kun larmoj la personojn de la ĝardeno, suplikis, ke ili helpu lin en lia danĝera situacio, preĝante unu avemaría , por ke Dio havigu al ili aliajn propetantojn, se ili vidus sin en simila embaraso.
—Fripono! —diris tiam don Quijote—. Kial vi petas preĝojn? Ĉu eble vi estas alligita al pendingo aŭ troviĝas en la lasta momento de via vivo? Mizera poltrono, ĉu vi ne sidas sur la sama loko de la linda Magalona, de kie ŝi descendis, ne en la tombon, sed por levi sin, kiel reĝino, al la trono de Francujo, se la historio ne mensogas? Kaj mi, rajde apud vi, ĉu mi ne povas min kompari kun la kuraĝa Pierres, kiu okupis ĉi saman lokon mian? Kovru al vi la okulojn, bonvolu, kaj almenaŭ en mia ĉeesto, ne montru per paroloj la timon de via koro.
—Oni min bendu —respondis Sancho—, kaj tial, ke oni volas, ke nek mi, nek la aliaj, rekomendu min al Dio, ĉu estas surprize, ke mi timas renkonti ie ajn unu legion da demonoj, kiu povus konduki nin al Peralvillo? [344] [344] Vilaĝo en la provinco Ciudad Real, unu el la lokoj kie la Santa Hermandad ekzekutis per paf-arkoj krimulojn kondamnitajn je morto.
Jam okulbendita, don Quijote opiniis, ke ĉio estas en ordo kaj tuŝis la najlon; kaj apenaŭ li metis la fingrojn sur ĝin, kiam la duenjoj kaj la ceteraj ĉeestantoj levis la voĉon, dirante:
—Dio gvidu vin, kuraĝa kavaliro! Dio vin akompanu, sentima ŝildisto! Vi iras jam tra la aero kaj ĝin fendas kun la rapido de sago! Jam oni rigardas vin de sur la tero kun miro kaj admiro! Tenu vin firme, kuraĝa Sancho, ne ŝanceliĝu! Zorgu ne perdi la ekvilibron, ĉar via falo estus pli danĝera ol la falo de la temerara junulo, kiun volis direkti la ĉaron de sia patro la suno. [345] [345] Faetono, falinta el sia ĉiela veturado pro nesingardemo, laŭ la greka mitologio.
Sancho aŭdis la voĉojn, alpremis sin al sia mastro, kun la brakoj ĉirkaŭ li, kaj demandis:
—Sinjoro, kial ili krias, ke ni flugas alte, se iliaj voĉoj ŝajnas paroli ĉe nia flanko?
—Ne atentu tion, Sancho. Ĉi speco de flugoj staras ekster la ordinara iro de la aferoj, do de la distanco de mil mejloj vi povus vidi kaj aŭdi ion ajn. Sed ne tiom alpremu vin al mi. Verdire, mi ne scias, kio vin perturbas kaj alarmas, ĉar mi ĵurus ke en mia tuta vivo neniam mi rajdis ĉevalon de tiel egala paŝado, tiom, ke ŝajnas, kvazaŭ ĝi ne moviĝus de la sama loko. Forĵetu do vian timon, amiko; vere, ĉi afero iras normale, kaj la vento venas deposte.
—Vi pravas —respondis Sancho—, ĉar de tie min frapas fortega vento, kvazaŭ oni elĵetus aeron per mil bloviloj.
Kaj tio efektive okazis: per kelkaj grandaj bloviloj oni donis al ili aeron. Tiel perfekte planis ĉi aventuron la gedukoj kaj la majordomo, ke nenia detalo mankis al ĝi.
Sentante la blovadon, don Quijote diris:
—Sendube, Sancho, ni jam alvenas al la dua regiono de la ĉielo, kie originas la hajlo kaj la neĝo. La tondroj kaj la fulmoj originas en la tria regiono. Kaj se ni plu supriros ĉi-maniere, baldaŭ ni atingos la regionon de la fajro, kaj mi ne scias, kiel manipuli ĉi najlon por eviti ascendi tro alten kaj bruli.
Читать дальше