»Konfesu senkaŝe, Sancho, la humilon de via origino, kaj ne hontu diri, ke vi devenas de kampara gento; tiel, vidante, ke vi ne hontas, oni ne havos la intencon humiligi vin. Prefere estu virte humila ol peke orgojla. Nekalkuleblaj personoj de modesta deveno levis sin al la plej supraj rangoj pontifikaj kaj imperiestraj, kaj mi povus citi al vi tiom da ekzemploj ĉi-rilate, ke vi laciĝus aŭskulti.
»Atentu, Sancho: se vi sekvas la vojon de la virto kaj plenumas nur virtajn agojn, vi ne devas senti envion kontraŭ la personoj, kiuj naskiĝis sinjoroj kaj princoj, ĉar la sangon oni heredas, sed la virton oni akiras, kaj la virto per si mem havas pli da valoro ol la sango.
»Tiel do, se iu el viaj familianoj okaze venus viziti vin al via insulo, ne ignoru aŭ ofendu lin; male, akceptu lin afable kaj kompleze kaj regalu lin: tiel vi kontentigos Dios, ĉar Li ne ŝatas, ke oni disdegnu kion Li kreis, kaj krome, vi kondutos konforme al la leĝoj de la naturo.
»Se vi venigos vian edzinon (ne konvenas, ke viro okupata en funkcioj de regado tenu for dum longa tempo sian edzinon) instruu kaj eduku ŝin kaj poluru ŝian naturon, ĉar, se ordinare saĝa gubernatoro gajnis al si prestiĝon, aliflanke lia edzino, se rustika kaj stulta, ĝin ruinigas kaj detruas.
»Se vi vidviĝus (kio povus okazi) kaj pro via posteno vi devus edziĝi denove al virino de pli alta rango, ne prenu ŝin tia, ke ŝi uzu vin kiel logilon kaj fiŝkanon por sia persona profito: ĉar, verdire, pri ĉio, kion ricevas la edzino de juĝisto, respondos la edzo antaŭ la aŭtoritato de Dio kaj devos repagi kvaroble kiom lia edzino akceptis sen lia scio.
»Neniam lasu vin regi de la kaprico kaj de la arbitro, kiel faras la stultuloj, kiuj kredas sin inteligentaj.
»Montru pli da kompato, sed ne pli da justeco, por la larmoj de la paŭperaj, ol por la pledoj de la riĉaj: klopodu trovi la veron inter la promesoj kaj donacoj de la riĉaj, same kiel inter la ploroj kaj la impertinento de la paŭperaj.
»Ĉiuokaze kiam la justeco permesos, ne ŝargu sur la deliktulon la tutan rigoron de la leĝo: juĝisto severa ne havas pli bonan famon ol juĝisto kompatema.
»Se okaze fleksiĝus al vi la vergo de la justico, ĝi fleksiĝu, ne pro la pezo de la donacoj, sed de la mizerikordo.
»Se vi devus juĝi super afero de malamiko via, ignoru la kaŭzon de via ofenditeco kaj atentu nur iri ĝis la vero de la kazo.
»Ne permesu, ke propra pasio blindigu vin en fremda afero, ĉar, ĝenerale, viaj eraroj estus, aŭ neripareblaj, aŭ ripareblaj nur je la kosto de via reputacio aŭ eĉ de via havo.
»Se bela virino petus de vi justecon, deturnu la okulojn de ŝiaj larmoj kaj la orelojn de ŝiaj ĝemojn, kaj konsideru senurĝe la esencon de ŝia plendo, se vi ne volas, ke via prudento dronu en ŝia ploro kaj via virto en ŝiaj suspiroj.
»Ne mistraktu parole la personon, kiun vi devas submeti al fizika puno; ne necesas aldoni insulton al la torturado de kompatinda homo.
»Konsideru la kulpulon submetitan al via jurisdikcio kiel povran viktimon regatan de la inklinoj de nia perversa naturo kaj, sen ignori la rajton de liaj akuzantoj, laŭpove montru vin al li pardonema kaj mizerikorda, ĉar, kvankam ĉiuj atributoj de Dio estas egalaj, ŝajnas al ni pli bela kaj valora la mizerikordo ol la justeco.
»Se vi sekvos ĉi regulojn kaj preceptojn, Sancho, viaj tagoj estos longaj, via famo eterna, viaj rekompencoj abundaj kaj via feliĉo nesuperebla; vi edzigos viajn filojn laŭdezire, kaj ili kaj viaj nepoj havos moŝtajn titolojn; vi vivos en paco kaj ĝuos la estimon de la homoj, kaj en la lastaj paŝoj de via vivo, en olda aĝo milda kaj matura, la morto atingos vin, kaj la molaj kaj delikataj manoj de viaj pranepoj fermos al vi la okulojn. Ĉi instrukcioj koncernas la edukon de via animo. Nun aŭskultu kion mi devas diri por la bono de via korpo.
Pri la dua serio da konsiloj de don Quijote al Sancho
Kiu, aŭskultinte ĉi lastan paroladon de don Quijote, ne konsiderus lin tre inteligenta kaj bonintenca? Nu, kiel ofte menciite laŭlonge de ĉi granda historio, la cerbo de la hidalgo iris promeni, nur kiam ĝi okupiĝis pri kavaliraj aferoj; en ĉio cetera li montris posedi klaran kaj subtilan menson, do liaj faroj ofte diskreditis lian saĝon, kaj lia saĝo liajn farojn. Sed en la dua serio de konsiloj al Sancho, li rivelis sin homo de granda sprito kaj levis ĝis la plej alta grado sian frenezon kaj sian saĝon. Sancho aŭskultis lin kun ega atento kaj klopodis reteni en la memoro liajn konsilojn, pensante helpi sin per ili, por solvi la eventualajn komplikojn de sia regado. Don Quijote daŭrigis:
—Rilate al la flegado de via korpo kaj de via domo, mi unue rekomendas al vi, Sancho, ke vi estu purama kaj tondu viajn ungojn, sen lasi ilin kreski, ne kiel faras certas personoj, kies nescio movas ilin pensi, ke la longo de la ungoj beligas la manojn: kvazaŭ tiaj superfluaĵoj kaj apendicoj, ne tondataj pro stranga kaj naŭza kaprico, estus ungoj kaj ne krifoj de falko.
»Via kostumo ne sidu al vi loza kaj ĉifoplena: ĉar senordaj vestoj montras indicon de neglektema karaktero, escepte se tia neglekto kaj senzorgo kaŝas ian difinitan intencon, kiel laŭdire estis la kazo de Julio Cezaro. [350] [350] Rakontas la latina aŭtoro Macrobio, ke Cicerono ŝercis pri kiel fuŝe kaj neglekte portis Julio Cezaro siajn vestojn.
»Sobre taksu la valoron de via ofico: kaj se vi juĝus ke la rango de via posteno postulas, ke viaj servistoj portu livreon, ĉi peco estu utila kaj modesta pretere ol pompa kaj parada. Kaj disdonu inter servistoj kaj senhavaj homoj; mi volas diri, ke, se vi povus vesti ses paĝiojn, vestu nur tri, kaj poste tri mizerulojn, kaj tiel vi havos paĝiojn por la ĉielo kaj por la tero. La vantaj kaj fanfaronaj ne komprenus ĉi novan manieron doni livreojn.
»Ne manĝu ajlojn aŭ cepojn, por ke ilia odoro ne montru vian rustikan originon.
»Marŝu lante; kaj ankaŭ parolu lante, sed ne ĝis la ekstremo doni la impreson, ke vi aŭskultas vin mem: ĉar ĉia afektado mavas.
»Manĝu sobre en la tagmezo kaj eĉ pli sobre en la vespero: la sano de la tuta korpo originas en la kaldrono de la stomako.
»Modere trinku, konsiderante, ke tro da vino nek gardas sekreton nek plenumas promeson.
»Zorgu, Sancho, ne maĉi plenbuŝe aŭ rukti antaŭ personoj.
—Tion pri «rukti» mi ne komprenas —diris Sancho.
—«Rukti», Sancho —klarigis don Quijote— signifas regoldar , kaj ĉi lasta estas unu el la plej vulgaraĉaj vortoj de nia lingvo. Tial la edukitaj homoj helpas sin per la latina kaj diras rukti anstataŭ regoldar kaj rukto anstataŭ regüeldo . Se certaj personoj ne komprenas ankoraŭ la novajn esprimojn, ne gravas; kun la paso de la tempo la uzado ilin ĝeneraligas, kaj la lingvo riĉiĝas dank’ al la uzo kaj al la influo de la popolo.
—Vere, sinjoro —diris Sancho—, mi penos reteni en la memoro vian konsilon pri regoldar , ĉar mi ofte eligas tiajn regüeldos .
—«Rukti», Sancho, ne «regoldar» —korektis don Quijote.
—«Rukti» mi diros de nun, kaj ĵuras ke mi ne forgesos.
—Memoru ankaŭ, Sancho, ke vi ne devas ŝarĝi vian konversacion per egaj kvantoj da proverboj, kiel vi ordinare faras; ĉar kvankam la proverboj estas koncizaj sentencoj, ofte vi uzas ilin tiel neadekvate, kvazaŭ vi enprenus ilin je la haroj, ke ili pli similas al absurdoj.
—Nur Dio povus tion korekti —respondis Sancho—, ĉar mi tenas en la kapo pli da proverboj ol tuta libro, kaj, kiam mi parolas, ili puŝiĝas en mia buŝo, batalas inter si por eliri, kaj la lango ĵetas eksteren la unue trafitan proverbon, eĉ se ĝi ne kongruas kun la objekto de la konversacio. Sed de nun mi zorgos uzi nur proverbojn laŭajn al la gravo de mia posteno, ĉar «en bone provizita domo, facile kuiriĝas la manĝo», kaj «disdonanto de ludkartoj ne faras la tranĉon», kaj «kiu donas la alarmon sidas sekura» kaj «necesas saĝon disponi por gardadi kaj por doni».
Читать дальше