Tiam, per flamaj pecoj el stupo, alligitaj al la ekstremo de longaj kanoj, oni komencis varmigi ilian vizaĝon. Sancho sentis la varmon kaj diris:
—Mi mortu, se ni ne eniris jam en la lokon de la fajro, aŭ se ni ne troviĝas proksime, ĉar mi ne havas rostita la duonon de la barbo. Kaj mi dezirus detiri mian bendon por vidi, kie ni flugas.
—Ne faru tion —respondis don Quijote—. Memoru la aŭtentan historion de doktoro Torralva, kiun, kun la okuloj fermitaj kaj rajde sur kano, la diabloj transportis tra la aero. En dek du horoj li atingis Romon kaj descendis sur la straton Torre de Nona, vidis la teruran atakon kontraŭ la urbon kaj la morton de Borbón, [346] [346] Temas pri la sturmo kaj prirabo de Romo, en 1527, fare de hispanaj trupoj sur la komando de la franca Carlos de Montpensier, duko de Borbón, kiu mortis en la batalo.
kaj, en la mateno, la doktoro jam troviĝis returne en Madrid, kie li informis pri ĉio kion li vidis en Romo. Li diris ankaŭ, ke, irante tra la aero, li apertis la okulojn, ordonite de la diablo, kaj vidis sin, laŭŝajne, tiel proksima al la korpo de la luno, ke li povus tuŝi ĝin per la mano, kaj li ne kuraĝis rigardi al la tero por ne sveni. Sekve, Sancho, ni ne bezonas detiri la bendon de la okuloj, ĉar, la homo respondeca pri ni, devas dece nin trakti, kaj eble nun ni soras ĝis la plej alta punkto por fali subite sur la regnon de Candaya, same kiel faras la falkoj, kiam ili ascendas plej alten por ĵeti sin kontraŭ la ardeoj. Kaj, kvankam laŭŝajne ni ekflugis de la ĝardeno antaŭ duonhoro, estu certa, ke ni jam iris tre longan distancon.
—Mi ne scias —diris Sancho—. Sed mi povas aserti, ke se sinjorino Magallanes aŭ Magalona trovis komforta ĉi gropon, certe ŝi ne havis tre delikatan haŭton.
La gedukoj kaj ceteraj personoj en la ĝardeno aŭskultis ĉi konversacion de la du herooj kaj ege amuziĝis je iliaj komentoj. Kaj dezirante meti finon al ĉi stranga kaj bele kombinita aventuro, ili ekbruligis per iom da stupo la voston de Clavileño, kies interno plenis de petardoj, kaj subite la ĉevalo eksplodis en la aeron meze de terura bruo, kaj don Quijote kaj Sancho, duonrostitaj, falis sur la teron.
Iom pli frue la tuta eskadrono da duenjoj, eĉ Trifaldi, forlasis la ĝardenon, kaj la ceteraj personoj kuŝis surtere, kvazaŭ svenintaj. don Quijote kaj Sancho, trabatitaj, stariĝis, rigardis ĉien kaj stuporis, vidante sin en la sama ĝardeno, de kie ili ekflugis, kaj meze de tiom da homoj kuŝantaj. Sed ilia miro eĉ pli intensiĝis, kiam ili vidis longan lancon fiksitan en la tero, flanke de la ĝardeno, kaj de kies ekstremo, pere de du ŝnuretoj el verda silko, pendis pergameno kun la jena teksto en grandaj literoj oraj:
La fama kavaliro don Quijote de La Mancha entreprenis kaj finis la aventuron de grafino Trifaldi, alinome duenjo Dolorida, kaj kompanio, per nur sia intenco ĝin plenumi. Malambruno konsideras sin plene kontenta. La mentonoj de la duenjoj jam vidiĝas glataj kaj nudaj, kaj la gereĝoj Clavijo kaj Antonomasia reprenis sian unuan aspekton. Kaj kiam la ŝildista skurĝado plenumiĝos ĝisfine, la blanka kolombino ĉesos esti viktimo de la fetoraj falkoj ŝin persekutantaj kaj falos en la brakojn de sia kverema turto. Tion ordonas Merlín, la saĝa protosorĉisto.
Leginte la tekston de la pergameno, don Quijote komprenis, ke ĝi aludas la elsorĉon de Dulcinea. Li dankis la ĉielon, ke li senriske finis ĉi grandan aventuron redoni la iaman haŭton nudan al la vizaĝo de la respektindaj duenjoj, ne plu videblaj, iris al la loko, kie la gedukoj kuŝis, ankoraŭ senkonsciaj, prenis la manon de la duko kaj diris:
—Nu, sinjoro, kuraĝon. Kuraĝon, ĉar nenio okazas. La aventuro finiĝis kaj neniu suferis nocon, kiel klare montras la skribaĵo pendanta de la lanco tie.
La duko, kvazaŭ li vekiĝus el peza dormo, rekonsciiĝis iom post iom, kaj same faris la dukino kaj la ceteraj personoj kuŝantaj tra la ĝardeno. Li elmontris tiom da miro kaj stuporo, ke oni povus kredi vera kion ili ŝerce simulis.
La duko legis kun duonfermitaj okuloj la pergamenon kaj tuj poste, kun apertaj brakoj, iris ĉirkaŭpreni la hidalgon, dirante al li, ke li estas la plej brava kavaliro de ĉiuj epokoj. Dume Sancho ĉien rigardis kun la deziro renkonti la duenjon Dolorida, por vidi, kian vizaĝon ŝi havus sen la barbo, kaj ĉu ŝi belus sen ĝi tiom multe, kiom ŝia gracia figuro promesis. Sed oni diris al li, ke tuj kiam Clavileño descendis, brulante, tra la aero kaj atingis la teron, la tuta eskadrono da duenjoj malaperis kun Trifaldi, sed jam razitaj kaj sen siaj hirtaj barboj. La dukino demandis al Sancho, kie li fartis en si longa vojaĝo, kaj la ŝildisto respondis:
—Mi sentis min fluganta en la regiono de la fajro, kiel mia mastro diris, sinjorino. Tiam mi volis iom deŝovi la bendon de miaj okuloj por rigardi, kaj petis de li lian permeson fari tion, sed li ne konsentis. Tamen, pro tio, ke min piketas la scivolo kaj la deziro koni kion al mi oni prohibas aŭ kaŝas, mi senplie kaj nevidante deŝovis iomete la bendon apud la nazo kaj tiel povis rigardi al la tero, ne pli granda ol sinapa semeto, dum la homoj sur ĝi ŝajnis iom pli grandaj ol aveloj: imagu kiom alte ni flugis tiam.
—Amiko Sancho —respondis la dukino—, pensu kion vi diras, ĉar, ŝajne, vi vidis, ne la teron, sed la homojn sur ĝi. Evidentas, ke se la tero montriĝus al vi kiel sinapa semeto, kaj ĉiu viro kiel avelo, unu sola homo kovrus la tutan teron.
—Vi pravas —diris Sancho—. Tamen la teron mi vidis okulangule kaj vidis ĝin tuta.
—Pensu, Sancho —respondis la dukino—, ke okulangule oni ne plene vidas kion oni rigardas.
—Pri tiaj rigardoj mi scias nenion —diris la ŝildisto—. Mi scias nur, ke eble konvenas, ke via moŝto ne forgesu, ke ni flugis per sorĉ-arto kaj ke, sekve, per sorĉ-arto mi povis vidi la tutan teron kaj ties tutan loĝantaron, kiel ajn mi rigardis. Kaj se via moŝto ne kredas tion, vi ne kredos ankaŭ, ke, iom deŝovinte la bendon de la brovoj, mi vidis min tiel proksima al la ĉielo, ke mi apenaŭ distancis de ĝi unu spanon kaj duonon, kaj mi povas ĵuri, sinjorino, ke ĝi estas vere granda. Kaj okazis, ke ni tiam flugadis tra la loko, kie sidas la sep kapridinoj [347] [347] Popola nomo de Plejado, aro de sep steloj en la konstelacio Taŭro.
kaj, je Dio kaj je mia animo, tiel baldaŭ kiel mi vidis ilin, mi sentis la deziron iom ludi kun ili, se konsideri ke, en mia lando, mi estis paŝtisto de kaproj en mia infanaĝo. Kaj se mi ne kontentigus tian deziron, mi pensas, ke mi krevintus. Tiel do, kion fari? Nu, parolante al neniu, eĉ ne al mia mastro, mi senplie deĉevaliĝis en silento kaj ludis preskaŭ tri kvaronojn de horo kun kapridinoj, belaj kiel levkojoj. Kaj dume Clavileño nek movis sin, nek iris antaŭen.
—Kaj dum la bona Sancho distris sin kun la kapridinoj, per kio sin distris sinjoro don Quijote? —demandis la duko.
—Tial, ke ĉi aferoj kaj eventoj okazas ekster la natura ordo —respondis la hidalgo—, ne estas surprize, ke Sancho diras kion li diras. Rilate al mi, mi povas aserti, ke mi ne deŝovis mian bendon, nek suben, nek supren, nek vidis la ĉielon la maron aŭ la dezertojn. Verdire, mi sentis kiam ni pasis la regionon de la aero, kaj eĉ kiam ni tuŝis la regionon de la fajro, sed mi ne kredas, ke ni pasis pretere, ĉar, tial, ke la regiono de la fajro situas inter la ĉielo de la luno kaj la lasta regiono de la aero, ni ne povus atingi la ĉielon, kie troviĝas la sep kapridinoj menciitaj de Sancho, sen esti konsumitaj de la fajro. Kaj pro tio, ke ni ne brulis, aŭ Sancho mensogas, aŭ Sancho sonĝas.
—Mi nek mensogas nek sonĝas —protestis la ŝildisto—. Demandu al mi pri la aspekto de la kapridinoj, kaj tiam vi vidos, ĉu mi diras la veron aŭ ne.
—Priskribu ilin do, Sancho —petis la dukino.
Читать дальше