Mi regalus vin per perloj,
ĉiu kun grandeco gajla:
ĉiu estus ja la unika,
sed l’ aliaj ĝin egalas.
El Tarpeja Roko via,
vi, Nerono de La Mancha,
ne rigardu kun disdegno,
ke, pro vi, mi arda flamas.
Estas mi pucel’ tenera
kaj ne pli ol dekkvin-jara:
nur dek kvar kaj tri monatojn
—ĵuras mi je Di’— mi havas.
Mi tre lindas kaj gracias,
bele paŝas kaj ne lamas.
Miaj haroj lilieskaj
longe ĝis la ter’ kaskadas.
Kvankam larĝas mia buŝo
kaj la nazo iom platas,
mian belon alten levas,
la dentar’ topaze flava.
Se vi aŭdas mian voĉon,
vi ĝin taksos plej agrabla,
kaj mi havas la staturon
ĝuste super kresko nana.
Tiuj ĉarmoj, kaj aliaj,
al viaj piedoj falas.
Estas mi Altisidora,
ĉambristino ĉi-palaca.
Ĉi tie finiĝis la romanco de la amofrapita Altisidora, kaj komencis miri la sopirata don Quijote. Suspirante li murmuris al si:
—Kiel senfortuna vaganto mi estas! Kial la puceloj senescepte enamiĝas al mi ĉe la unua rigardo? Ho, trista fato de la senegala Dulcinea! Kial oni ne lasas ŝin trankvila, ke ŝi ĝuu la nekompreneblan firmecon mian? Kion vi volas de ŝi, reĝinoj? Kial vi ŝin persekutas, imperiestrinoj? Kial vi furiozas kontraŭ ŝi, puceloj inter dek kvar kaj dek kvin jaroj? Lasu, lasu, ke ŝi, kompatinda, ĝuu kaj paradu la sorton, kiun la amo donis al ŝi, cedante al ŝi, mian koron kaj submetante al ŝi mian animon! Sciu, bando de enamiĝintaj virinoj, ke mi molas kiel pasto nur por Dulcinea, kaj duras kiel diamanto por la ceteraj. Por ŝi mi estas mielo, por la aliaj galo. Por mi, nur Dulcinea estas bela, diskreta, honesta, gracia kaj moŝta, kaj la ceteraj turpaj, stultaj, frivolaj kaj bas-familiaj. Por ke mi apartenu al ŝi, ne al alia, la naturo metis min en la mondon. Altisidora kantu aŭ ploru; desperu la damo, pro kies kulpo oni muelis min en la kastelo de la ensorĉita maŭro: malgraŭ ĉio, mi devas aparteni al Dulcinea iel aŭ alie, kaj konservi min pura kaj ĉasta, spite al ĉiaj ensorĉaj povoj de la tero.
Tion dirinte, li ĵet-fermis la fenestron kaj, kun ĉagreno kaj aflikto, kvazaŭ sub la pezo de granda misfortuno, kuŝiĝis en sia lito, kaj tie ni lasos lin en la nuna momento, tial, ke nin vokas la eminenta Sancho, kiu volas fari sian debuton kiel gubernatoro.
Pri kiel la granda Sancho Panza okupis la gubernatorecon de la insulo, kaj pri kiel li komencis regi
Ho konstanta eltrovanto de la antipodoj, torĉo de la mondo, okulo de la ĉielo, dolĉa skuanto de karafoj! Timbrio tie, Febo ĉi tie, arkisto pretere, kuracisto transe, patro de la poezio, inventinto de la muziko… [355] [355] En ĉi alvoko, Cervantes aludas diversmaniere al la suno, aŭ Apolono, ankaŭ nomita Febo kaj Timbrio: arkisto, ĉar li mortigis per sagoj, interalie, la filon de Nioba; kuracisto, ĉar li kreis la medicinon kaj generis Eskulapon; inventinto de la muziko, ĉar li elpensis la citron; ktp. Pri «la dolĉa skuanto de karafoj» oni sĉiu, ke en la 17ª jarcento oni uzis kuprajn karafojn kaj kovris ilin per neĝo por refreŝigi la akvon aŭ vinon en ilia interno. Kaj pro la varmo de la suno, oni ofte devis movi ilin por trinki aŭ por agiti la likvaĵon.
vi, kiu ĉiam leviĝas kaj, malgraŭ la ŝajno, neniam sobiras! Mi turnas min al vi, ho suno (per kies helpo la homo naskas homon) [356] [356] Ĉar, sen la suno, ne ekzistus periodaj rikoltoj kaj, sekve, ankaŭ ne homoj.
kun la peto, ke vi favoru min kaj lumigu la obskuron de mia menso, por ke mi povu rakonti plej fidele la regadon de Sancho; ĉar, sen vi, mi sentas min hezita, febla kaj konfuza.
Mi diru do, ke Sancho, kun sia tuta eskorto, alvenis al vilaĝo loĝata proksimume de mil personoj, unu el la plej gravaj de la duklando. Oni diris al li, ke la loko nomiĝas insulo Barataria, eble ĉar la nomo de la vilaĝo estis Baratario, aŭ eble ĉar li atingis barato , t.e. tute senpene, la gubernatorecon. Kiam li alvenis al la pordego de la remparzonita vilaĝo, la magistrato bonvenigis lin, aŭdiĝis la sonoriloj, kaj la vilaĝanoj kondukis lin, inter ĝeneralaj elmontroj de jubilo kaj kun granda pompo, ĝis la ĉefa kirko por doni dankon al Dio. Poste, per burleskaj ceremonioj, oni transdonis al li la ŝlosilon de la vilaĝo kaj akceptis lin kiel konstantan gubernatoron de la insulo Barataria.
La kostumo, la barbo, la eta kaj grasa korpo de la nova gubernatoro vekis la admiron, ne nur de la homoj nesciaj pri la esenco de la afero, sed eĉ de la multaj personoj konantaj la sekreton. Fine oni kondukis lin de la kirko al la tribunalo, sidigis lin sur la honoran seĝon, kaj la majordomo de la duko diris:
—Laŭ olda kutimo ĉi-tiea, sinjoro gubernatoro, la persono veninta okupi la gubernatorecon, devas respondi demandon iom komplikan kaj implikan, por ke la popolo povu juĝi kaj taksi, per la respondo, la saĝon de sia nova gubernatoro, kaj, sekve, ĝoji aŭ tristi pro lia alveno.
Dum la majordomo parolis, Sancho rigardis nombron da grandaj literoj skribitaj sur la muro kontraŭa al lia seĝo. Kaj, ĉar li ne sciis legi, li demandis kion signifas tiaj pentraĵoj sur la muro.
—Sinjoro, tie oni skribis kaj registris la tagon de la enoficiĝo de via moŝto en ĉi insulo, kaj la teksto diras: «Hodiaŭ, en ĉi monato de ĉi jaro, sinjoro don Sancho Panza enoficiĝis kiel gubernatoro de la insulo. Dum longaj jaroj li ĝin ĝuu!».
—Kiu estas nomata don Sancho Panza? —demandis la ŝildisto.
—Via moŝto —respondis la majordomo—, ĉar la ununura Panza veninta al ĉi insulo sidas nun sur tiu seĝo.
—Sciu, amiko —diris Sancho—, ke mi ne estas «don», kaj ke neniam ekzistis «dones» [357] [357] En la hispana, pluralo de «don».
en mia familio. Mi nomiĝas nur Sancho Panza; Sancho nomiĝis mia patro, Sancho mia avo, kaj ili ĉiuj estis Panzas, sen aldono de «don» aŭ «doña». Kaj mi pensas, ke en ĉi insulo certe troviĝas pli da dones ol da ŝtonoj. Sed jam sufiĉas, Dio min komprenas, kaj se mia regado daŭros almenaŭ kvar tagojn, eble mi povos elsarki la dones , ĉar, se juĝi ilian egan nombron, ili certe tedas kiel moskitoj. Nu, la sinjoro majordomo faru sian demandon. Mi respondos laŭpove, senrigarde al tio, ĉu la popolo ĝojos aŭ tristos.
Ĉi-momente du viroj eniris en la tribunalon: unu en vesto de kampulo, kaj la alia en vesto de tajloro kaj kun tondilo en la mano. La tajloro diris:
—Sinjoro gubernatoro, mi kaj ĉi kamparano venas al via moŝto, ĉar hieraŭ ĉi bonulo prezentiĝis en mia butiko (kun la ŝuldata respekto mi devas informi, ke mi estas licencita tajloro, Dio benatu!), metis al mi en la manojn pecon da drapo kaj demandis: «Sinjoro, ĉu sufiĉas ĉi drapo por fari al mi unu ĉapon?». Mi mezuris la pecon kaj respondis jese. Puŝite de sia malico kaj de la mava reputacio de la tajloroj, li certe imagis (kaj mi trafe suspektis kion li imagis), ke mi volas proprigi al mi parton de lia drapo, ĉar li petis, ke mi bone vidu, ĉu el la peco mi povus fari du ĉapojn. Mi divenis lian penson kaj respondis jese; kaj li, persistante en sia damnita ideo, aldonis ĉapon post ĉapo, kaj mi jeson post jeso, ĝis la nombro kvin. Kaj antaŭ nur unu momento, li revenis al mia butiko por preni ilin. Nu, mi volas doni al li la ĉapojn, sed li rifuzas pagi al mi la laboron, kaj eĉ postulas, ke mi redonu al li la drapon aŭ ties valoron.
—Ĉu tio estas vera, frato? —demandis Sancho.
—Jes, sinjoro —respondis la kampulo—. Sed via moŝto igu lin montri la kvin ĉapojn.
—Volonte —diris la tajloro. Kaj el sub sia mantelo li eltiris la manon kun kvin ĉapetoj sur la pintoj de la fingroj.
Читать дальше