Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La ĉaro fine haltis antaŭ la grupo, la respektinda oldulo stariĝis de sia alta seĝo kaj, jam surpiede, kriis:

—Mi estas la saĝulo Lirgandeo!

La ĉaro denove ekiris, sen ke oni pli parolus, sed tuj aperis alia ĉaro simila al la unua, kun alia oldulo sidanta sur trono; li ordonis deteni la veturilon kaj, kun voĉo ne malpli forta ol la antaŭa, diris:

—Mi estas la saĝulo Alquife, granda amiko de Urganda la nekonata!

Kaj ili pasis pretere. Poste, en la sama maniero proksimiĝis alia ĉaro, sed sur la trono sidis, ne oldulo, sed fortika viro, alta kaj kun malica mieno. Kiam la veturilo haltis antaŭ la grupo, li stariĝis, same kiel la aliaj faris pli frue, kaj diris kun voĉo eĉ pli raŭka kaj infera:

—Mi estas la sorĉisto Arcalaus, ĝismorta malamiko de Amadís de Gaŭlio kaj de ties tuta familio!

Kaj li forveturis. Je kelkaj distanco de tie, la tri ĉaroj haltis, la agaca grincado de ties radoj ĉesis, kaj poste aŭdiĝis, ne alia bruo, sed milda kaj harmonio muziko, ĉe kies melodio Sancho ĝojis. Li konsideris ĝin bona aŭguro kaj diris al la dukino de kies flanko li ne apartiĝis eĉ unu colon:

—Sinjorino, kie muziko sonas, ne povas ekzisti io mava.

—Ankaŭ ne, kie ekzistas klaro kaj lumoj —respondis la dukino.

—La flamoj donas lumon, kaj la fajroj brilon, kiel ni vidas nun, sed ili povus ankaŭ rosti nin. Sed la muziko ĉiam estas signo de ĝojo kaj festoj.

—Ni vidos —komentis don Quijote, kiu aŭskultis la dialogon.

Kaj trafe li komentis, kiel montras la sekvanta ĉapitro.

Ĉapitro 35

Daŭrigo pri la instrukcioj ricevitaj de don Quijote por la elsorĉo de Dulcinea, kun aliaj mirindaj aferoj

Ili vidis ke, laŭ la takto de ĉi agrabla muziko, proksimiĝas ĉaro el la nomataj triumfaj, ke ĝin tiras ses grizaj muloj kovritaj per blankaj toloj, kaj ke sur ĉiu besto sidas unu pentofaranto en blanka robo, kun granda, luma torĉo vaksa en la mano. La ĉaro estis duoble aŭ trioble pli granda ol la antaŭaj, kaj sur ties flankoj kaj supro troviĝis aliaj dek du pentrofarantoj, blankaj kiel la neĝo kun siaj lumaj torĉoj. Kaj ĉi spektaklo kaŭzis admiron kaj teruron en la sama tempo. Sur alta trono sidis nimfo en mil vualoj el arĝenta gazo, sur kiuj glimis nekalkulebla nombro da oraj grajnetoj, kio donis al ŝi, se ne tre riĉan, almenaŭ tre brilan aspekton. Ŝian vizaĝon kovris silka vualo tiel delikata kaj diafana, ke, inter la fadenoj de ĝia vefto, videblis la belegaj trajtoj de pucelo, dum la multaj lumoj permesis distingi ŝian belon kaj krome ŝian aĝon, ĉar ŝi ŝajnis havi ne pli ol dudek jarojn nek malpli ol dek sep. Apud ŝi sidis figuro en longa robo ĝispieda, kun la kapo kovrita per nigra vualo. Tuj kiam la ĉaro alvenis antaŭ la gedukoj kaj don Quijote, ĉesis la muziko de la ŝalmoj kaj poste de la harpoj kaj liutoj sonantaj en la veturilo. Poste la figuro en la longa robo stariĝis, detiris ĝin ambaŭflanken, levis la vualon de sur la vizaĝo, kaj montriĝis la figuro mem de la Morto, ĉe kies aspekto hida kaj senkarna don Quijote sentis korpremon kaj Sancho teruron, dum la gedukoj simulis havi iom da timo. Ĉi viva Morto, jam surpieda kaj rekta, komencis paroli kun voĉo svena kaj lango ne tre vigla:

Merlín mi estas, kiun, laŭ la libroj,
generis, kiel patro, la diablo
(mensogo sankciita de la tempo).
Mi estas princo de magio, reĝo
de la sekretaj scioj zoroastraj
kaj sentas abomenon al epokoj
obstinaj ignoradi la prodaĵojn
de la vagantaj kavaliroj bravaj
de mi amataj ĉiam plej elkore.
Kaj, kvankam la naturo de sorĉistoj
kaj de aliaj magiistoj mavas,
la mia molas, plenas de tenero,
inklinas fari bonon al la homoj.

En la tenebra kavo de Plutono,
kie mi distris min per desegnado
de romboj kaj figuroj horoskopaj,
mi trafis vea kaj lamenta voĉo
de Dulcinea del Toboso rava.
Eksciis mi pri ŝia misfortuno,
pri ŝia ŝanĝo el nobela damo
en aĉan kampulinon; afliktite,
mi forte puŝis la animon mian
en ĉi hororan kaj skeletan formon,
kaj nur studinte pli ol cent mil librojn
de ĉi scienco fia kaj demona,
mi trovis la rimedon, kiu povas
la finon meti al turmento ŝia.

Ho vi, honoro, gloro de la viroj
kovritaj per kirasoj ŝtalaj, duraj.
Ho vi, lanterno, nordo, lumo, pado
de kiuj skuas for de si la dormon
kaj, forlasinte la mol-litan tenton,
sin hardas en medioj plej rigoraj
per razaj bataliloj sango-verŝaj.
Al vi mi diras, ho hero’ unika
ankoraŭ ne sufiĉe prikantata,
kuraĝa kaj prudenta don Quijote,
splendoro de La Mancha, glor’ hispana,
ke, por ke Dulcinea del Toboso
revenu al unua stato sia,
necesas jen, ke Sancho, la ŝildisto,
sin punu per tri mil tri cent vip-batoj
sur siaj du ampleksaj sido-vangoj
metitaj el aero, kaj tiele,
ke l’ batoj lin doloru, ĝenu, piku.
Interkonsentis tion la kulpantoj
je ŝia trista kaj amara stato.
Kaj mi, sinjoro, venis vin informi.

—Ho ne, mi ĵuras, ke ne! —kriis Sancho—. Tri mil vergoj! Eĉ ne tri! Tiel certe, kiel mi ne ponardus al mi tri fojojn! Mi ne sciis, ke ĉi ensorĉoj havas ion komunan kun miaj sid-vangoj. Je Dio, se sinjoro Merlín ne trovis alian sistemon por elsorĉi sinjorinon Dulcinea de El Toboso, ensorĉita ŝi iros al la tombo.

—Mi prenos vin, sinjoro fripono, ajlo-gluta kreteno —kriis don Quijote—, alligos vin, nuda, kia oni vin naskis, al arbo, kaj vipos vin, ne tri mil tri cent fojojn, sed ses mil ses cent, tiel forte, ke vi ne povos forviŝi de vi la kontuzojn eĉ per tri mil tri cent frotoj. Kaj eĉ ne unu vorton respondu al mi, se vi ne volas, ke mi rompu al vi la animon.

Aŭdinte tion, Merlín rimarkis:

—Oni tiel ne procedu: la bona Sancho devas ricevi la vipadon laŭvole, ne perforte, kaj kiam plaĉos al li, ĉar oni ne difinis tempolimon; sed se li deziras, li povas redukti la nombron de la vipobatoj per la duono, se li konsentas ilin ricevi de la mano, eĉ se iom peza, de alia persono.

—Nek de alia persono, nek propra, nek peza, nek pesebla —respondis Sancho—. Nenies mano tuŝu min. Diru, ĉu mi naskis sinjorinon Dulcinea de El Toboso, por ke mia pugo pagu la pekon de ŝiaj okuloj? Nu, mia mastro estas ja parto de ŝia persono, ĉar ĉiumomente li nomas ŝin «mia vivo», «mia koro», «subteno kaj apogo mia», do al li apartenas vipi sin pro ŝi kaj fari ĉion necesan por ŝia elsorĉo. Sed, mi mem vipi min? Mi resinas. [326] [326] Misprononcita «Mi rezignas».

Apenaŭ Sancho finis paroli, kiam la arĝenta nimfo, kiu sidis apud la spirito de Merlín, stariĝis, retiris la diafanan vualon de la kapo, kaj vidiĝis ŝia vizaĝo pli ol eksterordinare bela. Kun vireca senĝeno kaj voĉo ne tre propra al junulino, ŝi turnis sin al Sancho Panza kaj alparolis lin jene:

—Ho vi mizera ŝildisto, idioto kun korka animo kaj kun koro el roko kaj siliko! Se oni ordonus vin, latrono senhonta, ke vi ĵetu vin de alta turo surteren; se oni petus vin, malamiko de la homa gento, ke vi manĝu unu dekduon da bufoj, du da lacertoj kaj tri da kolubroj; se oni intencus konvinki vin, ke vi murdu vian edzinon kaj viajn filojn per akra kaj sinistra cimitaro, ne estus strange, se vi montriĝus kontraŭa kaj necedema. Sed alligi tiom da gravo el tri mil tri cent vipo-batoj, kiam eĉ la plej sensignifa bubo el la lernejoj de la Fratoj de la Doktrino ricevas tiom da ili ĉiumonate, konsternas, teruras kaj afliktas la kompatan koron de viaj aŭskultantoj nunaj kaj de la personoj, kiuj aŭdos pri ĉi afero en la futuraj tempoj. Rigardu, ho kraĉinda kaj sensenta besto!, rigardu, mi diras, per viaj okuloj de timema noktuo, al la pupiloj de la miaj, kompareblaj al brilaj steloj, kaj rimarku, kiel ili ploras, kaj kiel la larmoj formas fadenon post fadeno kaj bobenon post bobeno kaj faras sulkojn, padojn kaj vojojn sur la belaj kampoj de miaj vangoj. Malica kaj misintenca monstro, kortuŝu vin la fakto, ke mia floranta aĝo, ankoraŭ en la limo de la dekkelkaj jaroj, ĉar mi havas dek naŭ kaj ne atingas dudek, konsumiĝas kaj velkas sub la dika haŭto de rustika kampulino; kaj se nun mi ne havas ĉi tian ŝajnon, tio ŝuldiĝas al speciala favoro, kiun sinjoro Merlín, ĉi tie sidanta, faris al mi, nur por ke mia belo tuŝu al vi en la koron: ĉar la larmoj de afliktita ĉarmulino turnas rokon en kotonon kaj tigron en ŝafidon. Vipu, vipu al vi sur vian karn-abundon, vi sovaĝa besto; elŝiru de ties torporo vian spiriton, kiu instigas vin nur manĝi kaj pli manĝi, kaj donu la liberon al la glato de mia haŭto, al la mildo de mia karaktero kaj al la belo de mia vizaĝo. Sed, se malgraŭ mia stato vi ne moliĝas min vidante, nek bolas vin submeti al akceptindaj kondiĉoj, tiam, cedu por la bono de tiu povra kavaliro, staranta ĉe via flanko; mi volas diri, por la bono de via mastro, kies animon mi vidas preskaŭ ekster li, jam inter la gorĝo kaj la lipoj; kaj ĝi atendas nur vian respondon, duran aŭ molan, por tute eskapi tra lia buŝo aŭ por regliti al la fundo de lia stomako.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x