—Kion diris ĝis nun la bona Sancho —komentis la dukino—, tio apartenas al la esenco mem de Micael Verini, florentibus occidit annis . [320] [320] Micael Verini estis juna poeto itala, mortinta en la aĝo de dek sep jaroj, en 1483. La latinaĵo, parto de unu verso de lia sam-epoka poeto Angelo Poliziano, signifas: «mortinta en la floro de sia vivo».
Nu, se paroli laŭ la stilo de Sancho, «sub mava mantelo ofte troviĝas bona drinkanto».
—Verdire, sinjorino —respondis la ŝildisto—, mi neniam drinkas pro diboĉa inklino. Sed, mi diru sen hipokrito, vinon mi trinkas, kiam mi soifas, aŭ, eĉ se mi ne soifas, kiam oni invitas min, ĉar ne plaĉas al mi ŝajni afekta aŭ misedukita. Ĉu eble ekzistas koro sufiĉe marmora por ne reciproki la toston de amiko? Kvankam mi portas kuloton, mi ne makulas ĝin, des malpli, se konsideri, ke la vagantaj kavaliroj preskaŭ ĉiam trinkas akvon en siaj konstantaj vagadoj tra arbaroj, herbejoj, montoj kaj valoj, kaj trovas eĉ ne iometon da vino, eĉ se ili pretus doni por ĝi unu okulon.
—Mi kredas vin, Sancho —diris la dukino—, kaj nun, iru ripozi. Poste ni havos okazon pli longe paroli, kaj mi ordonos, ke oni baldaŭ akomodu al vi, kiel vi diras, la insulon.
Sancho kisis denove la manon de la dukino kaj suplikis ŝin ordoni, ke oni bone zorgu lian grizulon, ĉar li amas ĝin kiel la lumon de siaj okuloj.
—Pri kiu grizulo vi parolas? —demandis la dukino.
—Pri mia azeno —respondis Sancho—. Mi nomas ĝin grizulo, por ne diri azeno. Kiam mi eniris en ĉi kastelon, mi suplikis ĉi moŝtan duenjon, ke ŝi zorgu pri ĝi, sed ŝi furioziĝis, kvazaŭ mi estus nominta ŝin turpa kaj olda. Ĉu ne ŝajnas pli dece kaj nature, ke la duenjoj zorgu pri azenoj, anstataŭ ordoni en la salonoj? Je Dio, kiel granda antipatio sentis kontraŭ la duenjoj unu hidalgo de mia vilaĝo!
—Certe li estis kampulaĉo —diris la duenjo doña Rodríguez—, ĉar, se hidalgo kaj de moŝta nasko, li levus ilin per siaj laŭdoj ĝis super la kornoj de la luno.
—Nu, bone, sufiĉe! —ordonis la dukino—. Silentu doña Rodríguez, kaj trankviliĝu sinjoro Panza. Mi prenos sur min regali la grizulon, kaj tial, ke ĝi estas juvelo de Sancho, mi tenos ĝin en la pupiloj de miaj okuloj.
—Sufiĉas, ke oni ĝin tenu en la stalo —respondis Sancho—, ĉar nek ĝi nek mi indas stari en la okuloj de Via Grandeco eĉ unu solan momenton: tiom mi volus tian aferon, kiom ponardi min mem. Kvankam diras mia mastro, ke en la kampo de la ĝentilo oni prefere peku per tro da komplimentoj ol per nesufiĉo, en afero de azenoj oni devas konduti takte kaj mezure.
—Konduku la grizulon al via gubernatora posteno, kaj tie vi povos regali ĝin laŭvole kaj eĉ liberigi ĝin de ties laboroj —diris la dukino.
—Ne pensu, sinjorino dukino, ke vi diras ion notindan —respondis Sancho—. Mi jam vidis nombron da azenoj en tiaj postenoj, do estus nenio nova, se mi prenus la grizulon al mia gubernatora funkcio.
La vortoj de Sancho denove provokis la ridon kaj amuzon de la dukino. Sendinte lin ripozi, ŝi iris informi la dukon pri sia konversacio kun la ŝildisto. Tiam, ambaŭ planis kaj aranĝis kontraŭ don Quijote grandiozan ŝercon laŭan al la kavalira stilo. Kaj vere ili inventis tiom da ŝercoj spritaj kaj oportunaj, ke ili estas la plej bonaj epizodoj de ĉi longa historio.
Pri la sciigo ricevita rilate al la maniero elsorĉi la senegalan Dulcinea de El Toboso, kio estas unu el la plej famaj epizodoj de ĉi libro
La konversacioj de don Quijote kaj Sancho Panza tre plaĉis al la duko kaj la dukino; kaj, decidinte fari al ili ŝercon kun ŝajno kaj formo de aventuro, la gedukoj inspiriĝis en la epizodo de la kaverno de Montesinos —epizodo jam rakontita al ili ankaŭ de don Quijote— por prepari kaj aranĝi grandiozan mistifikon. De sia flanko, la dukino plej miris je la granda naivo de Sancho, ĉar la ŝildisto fine kredis nerefutebla vero la ensorĉon de Dulcinea, kvankam en ĉi afero li estis la sorĉanto kaj la mensogulo.
Tiel do, instrukciinte al siaj servistoj kion ili devos fari en la ĝusta momento, la gedukoj, ses tagojn poste, iris ĉasi kun la hidalgo kaj kun tiom da ĉasantoj kaj pelantoj, ke la grupo ŝajnis aparteni al la reĝo. Pli frue oni proponis al don Quijote ĉas-kostumon, kaj al la ŝildisto alian el verda drapo tre bonkvalita; sed la hidalgo rifuzis la sian, dirante, ke tial, ke li devas plu aktivi en la rigora profesio de vaganta kavaliro, li ne povus porti kun si vestoŝrankon aŭ provizejon. De sia flanko, Sancho prenis la veston, kun la intenco vendi ĝin en la unua oportuna momento.
Alvenis do la difinita tago, don Quijote armis sin, Sancho surmetis sian novan veston, kaj, rajde sur la azeno, de kiu li ne volis disigi sin, kvankam oni proponis al li ĉevalon, metis sin en la grupon de ĉasantoj. La dukino eliris en superba kostumo, kaj don Quijote, kiel perfekta mondumulo bonmaniera, prenis la bridon de ŝia palefreno, kvankam la duko ne volis tion konsenti. Kelkan tempon poste, ili alvenis al arbaro situanta inter du altegaj montoj, ĉiu okupis sian embuskejon, kaj komenciĝis la ĉaso meze de granda tumulto de krioj kaj voĉoj, tiom, ke la homoj ne aŭdis unu la alian pro la bojado de la hundoj kaj la sono de la kornoj.
La dukino deseliĝis kaj, kun pinta ĵetlanco en la mano, enposteniĝis en loko, kie, ŝi sciis, ordinare pasis aproj. Ankaŭ la duko kaj don Quijote deseliĝis kaj lokis sin ĉe ŝiaj flankoj. Sancho restis post ili, sen descendi de la azeno, kiun li ne kuraĝis forlasi, pro timo ke ia akcidento povus trafi ĝin. Sed apenaŭ ili metis la piedon sur la teron kaj lokis sin en linio kun granda nombro da servistoj, ili vidis, ke impona apro, alpelata de la hundoj kaj persekutata de la ĉasantoj, impetas kontraŭ ili, grincante per la dentoj kaj tuskoj [321] [321] Neologismo. Hispane «colmillo»; france «défense»; angle «tusk». Longa dento elstaranta el la buŝo de certaj bestoj. Anstataŭ la pli vastasenca kaj ĝenerala «dentego».
kaj ĵetante ŝaŭmon el sia buŝo. don Quijote, ĝin vidante, fiksis la ŝildon al sia brako kaj, kun la glavo en la mano, alpaŝis por ĝin ricevi. La duko faris la samon kun sia ĵetlanco, sed la dukino estus antaŭiĝinta al ĉiuj, se ŝia edzo ne retenus ŝin. Nur Sancho ne imitis ilin; kontraŭe, ekvidante la kuraĝan beston, li forlasis la azenon, komencis kuri plej rapide kaj penis grimpi al la supro de alta kverko, sed ne sukcesis, ĉar, atinginte la mezon de la arbokrono, li kroĉiĝis al branĉo, kaj tia misŝanco lin trafis, ke pro lia baraktado supriri ĝis la pinto, la branĉo rompiĝis; li komencis fali al la grundo, subite kverka stumpo detenis lin, kaj Sancho restis en la aero, pendante de la stumpo kaj sen povi atingi la teron. Vidante sin en tia situacio, sentante, ke la verda sajo ŝiriĝas, kaj pensante, ke la sovaĝa apro povus trafin lin, se ĝi kurus ĝis la kverko, Sancho komencis tiom kriadi kaj peti helpon, ke la homoj, kiuj aŭdis sed ne vidis, imagis, ke ili baraktas inter la dentoj de feroca besto. Fine, la grandatuska apro falis sub la pikoj de multaj ĵetlancoj ĝin ricevintaj, kaj don Quijote, turnante la kapon ĉe la krioj de Sancho, vidis lin kun la kapo malsupre, kaj la azenon ĉe lia flanko, ĉar la grizulo ne forlasis lin en ties misfortuno. Ĉi-rilate Cide Hamete diras, ke li preskaŭ neniam vidis la azenon sen vidi Sanchon aŭ Sanchon sen vidi la azenon: tian amikecon kaj fidelon sentis unu por la alia.
Don Quijote aliris, dekroĉis la ŝildiston, kaj ĉi lasta, vidante sin libera kaj sur la tero, rigardis la ŝiron de sia ĉaso-sajo kaj sentis profundan aflikton en la koro, ĉar li pensis, ke kun tia vesto li posedas eksterordinaran valoraĵon. Dume oni ĵetis sur mulon la fortan korpon de la apro, kovris ĝin per tufoj de rosmareno kaj branĉoj de mirto, kaj triumfe transportis la predon al vastaj tendoj starantaj meze de la arbaro. Tie troviĝis jam primetitaj tabloj, provizitaj per tiel superba kaj abunda manĝo, ke oni tuj vidis la rangon kaj la riĉon de la invitanto. Sancho montris al la dukino la fendojn de sia ŝirita vesto kaj diris:
Читать дальше