Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La dukino petis lin rakonti pri ĉi ensorĉo aŭ mistifiko, kaj Sancho pentris la epizodon, ĝuste kiel ĝi okazis, ĉe la granda plezuro de la aŭskultantinoj. Poste, la dukino plu rimarkis:

—Io en la rakonto de la bona Sancho movas la perplekson en mia animo; kaj certa flustro atingas mian orelon kaj diras: «Nu, se don Quijote de La Mancha estas freneza kaj ekstravaganca, kaj lia ŝildisto Sancho Panza lin konas kaj tamen lin sekvas kaj fidas al liaj vanaj promesoj, sendube li eĉ pli frenezas kaj stultas ol lia mastro. Kaj se tiel, kaj efektive tiel estas, oni kritikos vin, sinjorino dukino, se vi donos insulon al Sancho Panza, ke li ĝin regu, ĉar la persono ne scianta regi sin, kiel povus regi aliajn?».

—Je Dio, sinjorino —respondis Sancho—, via perplekso estas komprenebla. Kaj la flustro de via moŝto parolu pli laŭte, aŭ laŭ sia plaĉo, ĉar mi konfesas, ke ĝi diras la veron: se mi prudentus, jam de longe mi estus forlasinta mian mastron. Sed jen mia fato kaj mia misfortuno: mi devas sekvi lin; ni apartenas al la sama vilaĝo; mi manĝas lian panon kaj tre amas lin; li montras sin dankema, donis al mi siajn azenidojn; kaj, ĉefe, mi fidelas. Tiel do, nenio povas apartigi nin unu de la alia, se ne la pioĉo kaj la ŝovelilo. [317] [317] Konsiderataj kiel iloj uzataj por la fosado de tomboj; eŭfemismo anstataŭ «la morto». Kaj se via moŝto ne volus doni al mi la promesitan gubernatorecon, nu, Dio kreis min nuda kaj, se mi ne ricevos la insulon, tio eble havos favoran rezulton por la bono de mia konscienco, ĉar, kvankam mi stultas, mi komprenas la proverbon «La formiko ricevas flugilojn por sia misfortuno» [318] [318] Ĉar tiam la birdoj ĝin manĝas. En figura senco, averto kontraŭ la ambicio. kaj eble Sancho la ŝildisto irus al la paradizo pli rapide ol Sancho la gubernatoro. Tiel bonan panon oni faras ĉi tie, kiel en Francujo, kaj kiam nokto vualas, ĉiuj koloroj egalas. Kaj sufiĉan misfortunon havas la homo, kiu, ĉe la dua posttagmeze, ne matenmanĝis ankoraŭ; kaj ne ekzistas stomako unu spanon pli granda ol alia, kaj cetere oni povas ĝin plenigi per fojno kaj pajlo: kaj Dio nutras kaj provizas la birdetojn de la kamparo; kaj kvar ulnoj da drapo de Cuenca varmigas pli ol kvar da sak-tolo de Segovia; kiam ni forlasas ĉi mondon kaj oni nin metas en la teron, la pado de princo tiel stretas kiel la pado de laboristo, kaj la korpo de papo ne okupas pli da loko ol la korpo de sakristiano, eĉ se unu pli altas ol la alia; sobirante en la tombon, ni ĉiuj kunpremiĝas kaj adaptiĝas al ĝi, aŭ, alie, oni nin kunpremas kaj adaptas, vole nevole… kaj bonan nokton! Kaj mi ripetas, ke se via moŝto ne volas doni al mi la insulon, ĉar mi stultas, mi estos sufiĉe saĝa ne tro zorgi pri via decido. Mi jam aŭdis, ke post la kruco sin kaŝas la diablo, ke ne ĉio estas oro, kio brilas, kaj ke el inter bovoj, plugiloj kaj jugoj oni prenis la kampulon Wamba por fari lin reĝo de Hispanujo; [319] [319] Wamba, aŭ Vambo, visigota reĝo (672-680). kaj el inter brokatoj, regaloj kaj riĉoj oni trenis Rodrigon, por ke la kolubroj lin manĝu, se la versoj de la antikvaj romancoj ne mensogas.

—Ili tute ne mensogas —diris tiam la duenjo doña Rodríguez, tie aŭskultanta— Unu romanco rakontas, ke oni metis la reĝon Rodrigo viva en tombon plenan de bufoj, kolubroj kaj lacertoj, kaj ke, du tagojn poste, de la interno de la tombo diris la reĝo kun voĉo softa kaj vea:

Ili manĝas al mi ronĝe
mian parton pli pekeman,

»kaj tial, ĉi sinjoro tre pravas, dirante, ke li preferas esti kampulo, anstataŭ reĝo manĝota de aĉaj reptilioj.

La dukino ne povis reteni la ridon ĉe la simpleco de sia duenjo, nek eviti miri je la rezonoj kaj proverboj de Sancho, kaj diris al li:

—La bona Sancho scias ke, se kavaliro faras promeson, li klopodas ĝin plenumi, eĉ je la kosto de sia vivo. Mia sinjoro kaj edzo, la duko, kvankam ne vaganta, estas kavaliro, do li tenos sian parolon pri la promesita insulo, malgraŭ la envio kaj la malico de la mondo. Ne perdu la esperon, Sancho, ĉar en la plej neatendita momento, vi vidos vin sur la trono de via insulo, kaj vi ĝin ŝanĝus nur por alia tiel riĉa kiel dika brokato. Mi speciale rekomendos al vi, ke vi zorgu, kiel vi regos super viaj subuloj, ĉar senescepte ili estas honestaj kaj lojalaj.

—Oni ne bezonas rekomendi al mi bone regadi —respondis Sancho—, ĉar mi havas bonkoran naturon kaj sentas kompaton al la paŭperaj; kaj oni ne ŝtelu la panon, disde kiu knedas kaj kuiras la paston; kaj, je la sankta kruco, oni ne trompos min per falsaj ĵet-kuboj: mi havas la sperton de olda hundo, komprenas ĉies intencon, scias lerti siatempe, ne toleras, ke oni ĵetu al mi sablon en la okulojn, kaj scias, ke la ŝuo min doloras. Mi volas diri, ke la homoj virtaj havos ĉe mi bonan akcepton kaj konsideron, kaj la malicaj nek bonvenon nek eniron. Ŝajnas al mi ke, rilate al la regado, plej gravas komenci, kaj povus okazi, ke dek kvin tagojn post mia enposteniĝo, mi gubernatorus tiel glite kiel ansero glitas sur rivero, kaj scius pri la ofico pli ol pri la kampolaboroj, kie mi edukiĝis.

—Vi pravas, Sancho —diris la dukino—. Neniu naskiĝas klera, kaj el viroj, ne el ŝtonoj, fariĝas episkopoj. Sed ni revenu al nia ĵusa konversacio pri la ensorĉo de sinjorino Dulcinea. Temas pri certa kaj pli ol pruvita afero, ke unu el la sorĉistoj, kiuj persekutas sinjoron don Quijote, inspiris al Sancho la ideon mistifiki sian mastron kaj igi lin kredi, ke la kampulino estas Dulcinea, kaj ke la hidalgo ne rekonis ŝin, ĉar oni ŝin ensorĉis. Mi scias el tre fidindaj fontoj, ke fakte kaj vere, la kampulino saltinta sur la azenon estas Dulcinea de El Toboso, kaj ke la bona Sancho, kredante trompi sian mastron, trompis sin mem. Tio ne pli dubindas ol aliaj aferoj neniam vidataj. Kaj sinjoro Sancho Panza sciu, ke ankaŭ ĉi tie troviĝas bonvolaj sorĉistoj, kiuj pure kaj simple, sen komplikoj kaj artifikoj, diras al ni, kio okazas en la mondo. Kaj kredu min, Sancho, la kapriolema kampulino estis, kaj estas, Dulcinea de El Toboso, kaj ŝi suferas tiel grandan ensorĉon kiel la virino ŝin akuŝinta. Kaj en la plej neatendita momento ni certe vidos ŝin en ties propra figuro, kaj tiam Sancho komprenos, en kia eraro li vivas.

—Eble vi pravas —respondis Sancho—, kaj nun mi inklinus kredi kion mia mastro rakontis pri la kaverno de Montesinos, kie, laŭ siaj vortoj, li vidis sinjorinon Dulcinea de El Toboso en la sama kostumo, kiun mi atribuis al ŝi, kiam mi ensorĉis ŝin por mia propra amuzo; sed, kiel via moŝto asertas, sendube ĉio okazis inverse, ĉar oni nek povas nek devas supozi, ke mia povra inĝenio kapablus inventi en unu momento tiel ruzan artifikon; aliflanke, mi ne opinias mian mastron tiel freneza, ke mia febla kaj magra persvado puŝus lin kredi vera ion tiel fremdan al la sana prudento. Bonvolu do, sinjorino, ne rigardi min misintenca, ĉar oni ne povas peti de stulta homo kiel mi, penetri en la menson kaj en la malican planadon de perversaj sorĉistoj. Mi inventis la ensorĉon de sinjorino Dulcinea, ne kun la intenco ofendi mian mastron, sed kiel rimedon eviti al mi lian skoldadon: kaj se la aferoj okazis inverse, Dio ekzistas en la ĉielo kaj li legas en niaj koroj.

—Vi pravas —diris la dukino—. Sed vi menciis ion pri la kaverno de Montesinos. Tre plaĉus al mi, se vi bonvolus rakonti ĉi aferon.

Tiam Sancho Panza rakontis, de la komenco ĝis la fino, ĉion jam skribitan pri ĉi aventuro. Aŭskultinte lin, la dukino diris:

—Se la granda don Quijote asertas, ke li vidis en la kaverno la saman kampulinon, kiun Sancho renkontis proksime al El Toboso, ni devas konkludi, ke ŝi estis Dulcinea, kaj ke abundas la sorĉistoj ruzaj kaj aktivaj.

—Mi opinias la samon —respondis Sancho— sed, se mia sinjorino Dulcinea de El Toboso estas ensorĉita, des pli mave por ŝi. De mia flanko, mi havas nenian devon alfronti al la malamikoj de mia mastro, sendube multaj kaj perversaj. Verdire, mi vidis kampulinon, prenis ŝin por kampulino; kaj, se ŝi estis Dulcinea, tio nek tuŝas nek koncernas min, kaj punkto. Oni ne riproĉu al mi ĉiumomente per la refreno: «Sancho diris tion, Sancho faris alion, Sancho iris, Sancho revenis», kvazaŭ Sancho estus ajna ulo, kaj ne Sancho Panza mem, la sama iranta en la libroj tra la tuta mondo, kiel diris al mi Sansón Carrasco, almenaŭ bakalaŭro licenciita en Salamanca; kaj la homoj kiel li ne mensogas, escepte se ili volas, aŭ se al ili konvenas mensogi. Tiel do, oni ne admonu min, kaj, se konsideri, ke mi havas bonan reputacion kaj ke, kiel mi aŭdis diri al mia mastro, «pli valoras bona famo ol multe da riĉo», bonvolu akomodi al mi la insulon, kaj la homoj vidos mirindaĵojn, ĉar, kiu bonas ŝildiste, bonos ankaŭ gubernatore.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x