—Venu, lavu min kaj zorgu, ke ne manku al vi akvo.
La knabino, sagaca kaj rapid-pensa, metis la pelvon al la duko, same kiel ŝi antaŭe faris al don Quijote, kaj la kvar puceloj rapide lin lavis, sapis kaj viŝis, lasis lin pura kaj seka, kaj retiris sin riverencante.
Poste oni sciis, ke la duko ĵuris puni ilin, se ili ne estus lin sapinta same kiel la hidalgon por tiamaniere diskrete korekti sian tro petolan iniciativon.
Sancho observis atente la ceremonion de tia lavado kaj murmuris tra la dentoj:
—Je Dio! Ĉu eble ekzistas en ĉi lando la kutimo lavi la barbon, ne nur al la kavaliroj, sed ankaŭ al la ŝildistoj? Ĉar, je mia animo, lavadon mi bezonas, kaj se oni razus min, mi duoble dankus la favoron.
—Kion vi grumblas, Sancho? —demandis la dukino.
—Mi diras, sinjorino, ke mi ĉiam aŭdis, ke en la palacoj de la nobeloj oni donas, post la manĝo, akvon al la manoj, sed ne sapon al la barboj. Tial konvenas vivi longe, ĉar oni multon vidas. Kvankam oni diras ankaŭ, ke «kiu longe vivas, longe suferas», tamen suferi unu el ĉi lavadoj donas pli da plezuro ol da aflikto.
—Ne faru al vi zorgojn, amiko Sancho —respondis la dukino—. Mi ordonos, ke miaj ĉambristinoj lavu vin, kaj eĉ lesivu vin, se necese.
—Ili limiĝu al la barboj, almenaŭ por la momento —diris Sancho—. Kun la tempo, Dio disponos ĉion ceteran.
—Butlero —ordonis la dukino—. Metu vin je la servo de la bona Sancho kaj ĉiel komplezu al li.
La butlero respondis, ke oni plej atente servos sinjoron Sancho, kaj li prenis kun si la ŝildiston por iri manĝi. Ĉe la tablo restis la gedukoj kaj don Quijote parolante pri multaj kaj diversaj aferoj, sed senescepte rilataj al la profesio de la armoj kaj al la vaganta kavalirismo. La dukino petis la hidalgon, ke tial, ke ŝajne li havas bonan memoron, li skizu kaj priskribu la belon kaj trajtojn de sinjorino Dulcinea de El Toboso, ĉar, laŭ la proklamoj de la famo, certe ŝi estas la plej ĉarma virino de la mondo kaj eĉ de La Mancha. Don Quijote suspiris, aŭdante la peton de la dukino, kaj respondis:
—Se mi povus elŝiri mian koron kaj meti ĝin sur pladon antaŭ la okuloj de Via Grandeco, mi ŝparus al mia lango la penon diri kion oni apenaŭ povus pentri per vortoj: en mia koro Via Ekscelenco vidus ŝin plene portretita. Kiel mi skizus kaj priskribus punkton post punkto kaj parton post parto la belon de la senegala Dulcinea? Plenumi tiel altan taskon pli meritas aliaj talentoj, ne mi; tia entrepreno apartenas al la penikoj de Parasio, Timanto kaj Apelo kaj al la ĉiziloj de Lisipo, necesaj por pentri ŝin sur tolon kaj por ĉizi ŝin en marmoron kaj bronzon, same kiel estus necesaj la retoriko cicerona kaj demostena por inde ŝin prikanti.
—Kion signifas «demostena», sinjoro don Quijote? —demandis la dukino—. Neniam antaŭe mi aŭdis tian vorton.
—Retoriko demostena —respondis la hidalgo— signifas «retoriko de Demosteno», same kiel retoriko cicerona aludas la retorikon de Cicerono. Ambaŭ rangis kiel la plej bonaj oratoroj de la mondo.
—Efektive —diris la duko—. Kaj, vi, sinjorino, faris ne tre brilan demandon. Sed, malgraŭ ĉio, sinjoro don Quijote, vi farus al ni grandan komplezon, se vi priskribus ŝin al ni; eĉ se nur en ĝeneralaj linioj kaj sen detaloj, sendube vi pentrus ŝin tia, ke ŝin envius la plej belaj virinoj.
—Tre volonte mi komplezus al vi, sed la misfortuno, antaŭ nelonge min frapinta, tiel forviŝis ŝian figuron el mia memoro, ke mi pli inklinas plori ol priskribi ŝin. Viaj Grandecoj sciu ke, antaŭ kelkaj tagoj, kiam mi iris kisi ŝian manon kaj peti ŝian benon, permeson kaj bondeziron por ĉi tria eliro, mi trovis, ne ŝin, sed alian personon, ĉar oni ŝin ensorĉis kaj transformis de princino en kampulinon, de anĝelo en diablon, de bonodora en fetoran, de eleganta en krudan, de ĝentila en kaprioleman, de lumo en tenebron kaj fine, de Dulcinea de El Toboso en barbaran virinon de Sayago.
—Granda Dio! —ekkriis laŭte la duko—. Kiu povis fari tiel grandan malicaĵon? Kiu rabis de la mondo ĉi belon, ĉi gracion, ĉi virton, kiuj logis, ĉarmis kaj honoris la mondon?
—Kiu? —respondis don Quijote—. Kiu, se ne ia perversa kaj envia sorĉisto, el la multaj min persekutantaj? Ĉi damnita raso venis en la mondon por obskurigi kaj detrui la gloron de la bonaj kaj por briligi kaj ekzalti la farojn de la perversaj. Sorĉistoj persekutis min, kaj sorĉistoj min persekutas kaj persekutos, ĝis ili puŝos min kun miaj prodaĵoj en la profundan abismon de la forgeso. Ili frapas kaj vundas min en la parto plej sensiva, ĉar ŝteli de vaganta kavaliro ties damon signifas ŝteli la vidon de liaj okuloj, la nutron de lia korpo, kaj la lumon de la suno. Kaj mi diris ofte, kaj ripetas nun, ke vaganta kavaliro sen damo estas kiel arbo sen folioj, domo sen fundamento kaj ombro sen korpo.
—Ne pli direblas —komentis la dukino—. Tamen, se oni kredu la historion de sinjoro don Quijote, antaŭ nelonge aperintan en la mondo inter la ĝenerala aplaŭdo de la homoj, oni devas konkludi, ke, se mi bone memoras, via moŝto neniam vidis sinjorinon Dulcinea, ke ĉi sinjorino ekzistas, ne en la mondo, sed en la fantazio, ke via moŝto kreis kaj generis ŝin en via cerbo kaj dotis ŝin per ĉiaj ĉarmoj kaj perfektaĵoj.
—Pri tio oni povus multe paroli —respondis don Quijote—. Dio scias, ĉu Dulcinea ekzistas aŭ ne en la mondo, aŭ ĉu ŝi apartenas aŭ ne al la fantazio. Kaj pri tiaj aferoj, ne eblas esplori ĝis la fundo. Mi ne kreis nek generis mian sinjorinon, kvankam mi imagas ŝin tia, kia devas esti virino dotita per la kvalitoj necesaj por famigi ŝin ĉie en la mondo: bela sen difektoj, digna sen orgojlo, amanta kun virto, bonvola ĉar ĝentila, ĝentila ĉar bone edukita, kaj, fine, de nobela nasko, ĉar la belo brilas kaj imponas en la virinoj kun moŝta sango pli intense ol en la ĉarmulinoj de humila deveno.
—Vi pravas —diris la duko—. Sed sinjoro don Quijote permesu al mi aldoni, ke el la legado de lia historio oni venas al la konkludo, ke, eĉ en la supozo, ke efektive ekzistas Dulcinea, en aŭ ekster El Toboso, kaj ke ŝi belas ĝisekstreme, kiel via moŝto ŝin pentras, tamen, rilate al la rango de sia familio, ŝi ne povas rivali kun Oriana, Alastrajarea, Madasima kaj aliaj similaj damoj, tre abundaj en la historioj, kiel vi bone scias.
—Al tio mi povas respondi —diris don Quijote—, ke Dulcinea estas filino de siaj faroj, ke la honesto moŝtigas la sangon, kaj ke pli estimindas humilo virta ol nobeleco perversa. Cetere, Dulcinea havas en sia blazono virton kaj belon, kaj ili kapablas levi ŝin al la rango de reĝino kun krono kaj sceptro, kaj almenaŭ virtuale, se ne formale, fari eĉ pli grandajn miraklojn.
—Mi opinias, sinjoro don Quijote —respondis la dukino—, ke vi esprimas vin kun granda singardo, kun sondilo en la mano, kiel oni ordinare diras. De nun mi kredas, kaj igos kredi la ceterajn personojn de ĉi domo, se necese eĉ la dukon, mian sinjoron, ke Dulcinea de El Toboso ekzistas, ke ŝi vivas hodiaŭ, ke ŝi estas bela kaj de nobela nasko, kaj ke ŝi meritas, ke kavaliro kiel don Quijote servas ŝin: pli grandan honoron mi ne kapablus imagi. Sed mi ne povas ne havi certan skrupulon kaj senti ioman antipation kontraŭ Sancho Panza. Jen la skrupulo: la historio rakontas, ke la menciita Sancho transdonis al Dulcinea unu leteron je la nomo de via moŝto, kiam ŝi kribradis sakon da tritiko, laŭdire tritiko blonda, se esti pli preciza. Nu, ĉi afero igas min dubi pri la moŝteco de ŝia familio.
—Sendube vi scias, sinjorino —respondis don Quijote—, ke, kaŭze de la malico de ia enviema sorĉisto, aŭ kaŭze de la nepenetrebla volo de la fato, ĉio, aŭ preskaŭ ĉio, al mi okazanta, tre diferencas de la ordinaraj aventuroj de la aliaj kavaliroj; kiel konate, inter la famaj kavaliroj, unuj posedis la kapablon esti imunaj kontraŭ la ensorĉoj; aliaj havis tiel duran karnon, ke ne eblis vundi ilin. Oni rakontas pri la fama Rolando, unu el la dek du paruloj de Francujo, ke nur la plando de lia liva piedo estis vundebla per sole la pinto de dika pinglo, ne per alia armo; sekve do, kiam en Roncesvalles vidis Bernardo del Carpio, ke li ne povus vundi lin per sia glavo, li levis lin de la tero inter siaj brakoj kaj sufokis lin ĝismorte, memorante, ke Herkulo tiel pereigis Anteon, ferocan giganton laŭdire generitan de la Tero. El ĉio ĉi mi konkludas, ke eble mi posedas unu el ĉi kapabloj, sed ne la kapablon ne ricevi vundojn, ĉar la sperto ofte montris al mi, ke mi havas karnon molan kaj tute penetreblan. Mi ankaŭ ne ĝuas imunon kontraŭ la ensorĉoj, tial, ke mi vidis min enfermita en unu kaĝo, kien eĉ la tuta mondo ne sukcesus enpuŝi min, se ne helpe de ensorĉo. Sed, ĉar mi liberigis min, mi kredas, ke nenia nova magio povos min damaĝi, kaj eble pro tio, la sorĉistoj, vidante ke ili ne povas uzi sian perversan arton kontraŭ mi, venĝas sin kontraŭ miaj plej amataj personoj kaj volas preni de mi la vivon mistraktante Dulcinean. Tiel do, kiam mia ŝildisto iris al ŝi kun mia mesaĝo, ili transformis ŝin en kampulinon okupatan en la basa tasko kribri tritikon. Sed mi jam diris iam, ke ĉi tritiko estis nek blonda nek tritiko, sed orientaj perloj. Kaj kiel pruvo, ke mi ne eraris en mia opinio, mi volas diri al Viaj Grandecoj, ke, kiam antaŭ nelonge mi pasis tra El Toboso vojirante ĉi tien, mi tute ne povis renkonti la palacojn de Dulcinea, kaj ke, alian tagon, kiam Sancho, mia ŝildisto, vidis ŝin en ties vera figuro, la plej bela sur la tero, ŝi aperis antaŭ miaj okuloj kiel turpa kaj kruda kampulino kaj, krome, tute triviala en siaj esprimoj, malgraŭ ke ŝi estas modelo de diskreto en ĉi mondo. Nu, tial, ke la ensorĉoj ne efikas, nek povas efiki sur min, kiel mi ĵus indikis, ŝi estas la ensorĉita, la ofendita, la transformita, la metamorfozita kaj la ŝanĝita; miaj malamikoj venĝis sin en ŝia persono kontraŭ mi, kaj mi vivos en konstanta plorado, ĝis mi vidos ŝin repreni sian antaŭan staton. Tion mi diras, por ke oni ne atentu la babilojn de Sancho pri la kribrado de Dulcinea, ĉar, se oni transformis ŝin por mi, ne mirinde, ke oni metamorfozis ŝin por li. Dulcinea estas de moŝta nasko kaj apartenas al la multaj, bonaj kaj antikvaj familioj hidalgaj de El Toboso. [313] [313] Alia sarkasmo de Cervantes. En El Toboso ekzistis neniaj familioj nobelaj aŭ hidalgaj.
Kaj dank’ al la senegala Dulcinea, ŝia vilaĝo akiros famon kaj gloron en la futuraj tempoj, same kiel okazis al Trojo per Helena kaj al Hispanujo per La Cava, kvankam ŝi ĝuos pli bonan reputacion ol ĉi du virinoj. Aliflanke, Viaj Ekscelencoj sciu, ke Sancho estas unu el la plej amuzaj ŝildistoj, kiuj ĝis nun servis al vagantaj kavaliroj. Foj-foje liaj naivaj diroj tiel subtilas, ke oni sentas plezuron, demandante sin, ĉu li estas simpla aŭ sagaca; liaj malicoj rivelas lin fripono, kaj pro liaj preteratentoj oni povus preni lin por idioto. Ĉion li dubas, kaj ĉion li kredas. Kiam mi pensas, ke li falos ĝis la fundo de la stulteco, li subite relevas sin per kelkaj saĝaj vortoj ĝis la alta ĉielo. Fine mi ne ŝanĝus lin por alia ŝildisto, eĉ se aldone mi ricevus unu urbon. Mi dubas do, ĉu konvenus konfidi al li la gubernatorecon, per kiu Via Grandeco lin favoris. Tamen mi rimarkis ĉe li ian kapablon pozitivan por ĉi aferoj gubernatoraj kaj, se oni iom preparus lin, li sukcesus en sia posteno tiel bone, kiel la reĝoj prosperas en siaj klopodoj kolekti impostojn. Cetere, la sperto delonge montras al ni, ke al gubernatoro ne necesas granda kapablo aŭ klero, ĉar oni facile trovas multe da ili preskaŭ analfabetaj kaj, tamen, ili regas kun takto kaj energio. La ĉefa afero estas, ke ili havu bonan intencon kaj la deziron juste konduti, kiel okazas, por ekzemplo, ĉe gubernatoroj-kavaliroj, kiuj, manke de propra klero, helpas sin per asesoroj. Mi rekomendus mian ŝildiston ne akcepti subaĉetojn aŭ ignori la juston, kaj krome konsilus lin pri kelkaj aliaj aferetoj, kiujn mi gardas en mia brusto kaj siatempe sciigos al Sancho por ties bono, kaj por la bono de la insulo, kies regadon li plenumos.
Читать дальше