Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

La duko invitis la kavaliron okupi la honoran lokon de la tablo kaj, kvankam don Quijote unue rifuzis, la duko tiel multe insistis, ke li fine cedis. La kleriko sidiĝis fronte al li, kaj la dukino kaj la duko ĉe liaj flankoj. Plena de miro kaj stuporo, Sancho gape observis ĉion kaj kiel ĉi nobeloj faras honoron al lia mastro. Kaj vidante kiom da komplimentoj kaj ceremonioj interŝanĝis la duko kaj don Quijote, por ke ĉi lasta sidiĝu ĉe la kapo de la tablo, li diris:

—Se viaj moŝtoj donus al mi permeson, mi rakontus ion okazintan en mia vilaĝo, aludan al ĉi afero de la sidlokoj.

Apenaŭ Sancho diris tion, don Quijote komencis tremi, kredante, ke la ŝildisto sendube rakontus alian novan idiotaĵon. Sancho lin rigardis, divenis lian anim-staton kaj diris:

—Ne timu, sinjoro, ke mi devios aŭ diros ion ne tre konvenan, ĉar mi ne forgesis vian ĵusan konsilon pri la afero paroli multe aŭ ete, bone aŭ mave.

—Nenion tian mi memoras, Sancho —respondis don Quijote—. Diru kion vi volas, kondiĉe, ke vi finos baldaŭ.

—Nu mi volas diri ion tiel veran, ke mia mastro, sidanta ĉi tie, ne povos nomi min mensoga.

—Kion min koncernas, vi povas mensogi laŭplaĉe —respondis don Quijote—. Mi ne detenos vin. Sed zorgu kion vi diros.

—Mi tiel multe konsideris kaj rekonsideris la aferon, ke mi sentas min tiel sekura, kiel la ulo, kiu sidas en la turo kaj donas la alarmon. [311] [311] Sancho aludas tion, ke de la gvatoturoj oni povis vidi la malamikojn, kiam ili elŝipiĝis. Tiam la gvatistoj donis tuj la alarmon, sed ili ne estis en danĝero, ĉar ŝirmitaj de la turoj. Vi mem vidos, ke mi pravas, kiam vi aŭskultos la rakonton.

—Estu pli bone —diris don Quijote—, se Viaj Grandecoj ordonus ĉi idioton foriri de ĉi tie; alie, li diros mil stultaĵojn.

—Jen la vivo de mia edzo! —ekkriis la dukino—. Sancho ne apartiĝu de mi eĉ unu colon. Mi amas lin, ĉar mi scias, ke li estas tre prudenta.

—Via sankta moŝto vivu prudentan vivon pro via bona opinio pri mi, kvankam mi ne meritas ĝin —respondis Sancho—. Nu, jen la rakonto: Unu hidalgo de mia vilaĝo, hidalgo tre riĉa kaj grava, ĉar li devenis de la familio Álamos, de Medina del Campo, kaj edziĝis al doña Mencía de Quiñones, filino de don Alonso de Martañón, kavaliro de la ordeno de Santiago, droninta en la Herradura, [312] [312] Terura ŝiprompo okazis ĉirkaŭ la jaro 1562 ĉe la haveno La Herradura (Málaga) kie, sekve de furioza tempesto, pereis pli ol 4000 personoj, inkluzive la generalo de galeroj don Juan de Mendoza. kaj antaŭ kelkaj jaroj, kaŭzo de la disputo okazinta en nia vilaĝo, kun interveno, laŭ mia scio, de mia sinjoro don Quijote, kaj kie ricevis vundon Tomás la petola, filo de la forĝisto Balbastro… Ĉu ĉio ĉi ne veras, sinjoro? Diru, ke jes, je via vivo, por ke ĉi sinjoroj ne kredu, ke mi estas parolema kaj mensoga.

—Ĝis nun —rimarkis la kleriko— mi kredas vin pli parolema ol mensoga; sed mi ne scias kion mi opinios poste.

—Vi citas tiom da atestantoj, Sancho, kaj donas tiom da informoj, ke mi ne povas diri, ke vi ne diras la veron —komentis don Quijote—. Sed daŭrigu kaj rakontu vian historion per malpli da vortoj, ĉar, laŭ via ĝisnuna stilo, vi ne finus en du tagoj.

—Nenion li resumu —intervenis la dukino— se li volas fari al mi komplezon. Li devas diri la rakonton laŭ sia maniero, eĉ se li finus ĝin en ses tagoj; ĉar, kvankam li bezonus tiom da tempo, mi konsiderus ilin la plej bonaj tagoj de mia vivo.

—Nu, bone —daŭrigis Sancho—. Sciu, ke ĉi sama hidalgo (kaj mi konas lin kiel mian poŝon, ĉar lia domo distancas de la mia unu sagoĵeton) invitis manĝi paŭperan, sed bonstatan kampulon.

—Pli rapide, frato —interrompis la kleriko—. Per tiaj paŝetoj, vi alvenos al la fino de la rakonto jam en la transa mondo.

—Se al Dio plaĉos, mi haltos iom antaŭ la unua duono de la vojo —respondis Sancho—. Nu, bone, ĉi sama kampulo alvenis al la domo de la invitanta hidalgo kies animo ripozu en paco, ĉar li mortis, kaj, laŭdire, li mortis ege pie, kiel anĝelo. Nu, mi ne troviĝis tiam en la vilaĝo, ĉar antaŭe mi iris falĉi al Tembleque…

—Jen via vivo, filo, tuj revenu de Tembleque —diris la kleriko— kaj, sen enterigi la hidalgon (se vi ne volas ĉeesti mian propran enterigon), finu vian rakonton.

—Nu do, okazis —daŭrigis Sancho— ke, kiam ili pretis sidiĝi ĉe la tablo, kaj ŝajnas al mi, ke mi vidas ilin nun pli realaj ol iam…

La dukon kaj la dukinon tre amuzis la evidenta ĉagreno de la bona kleriko ĉe la digresioj de Sancho kaj ĉe ties oftaj paŭzoj en la rakontado de la historio. Kaj don Quijote konsumiĝis de kolero kaj furiozo.

—Nu, bone —daŭrigis la ŝildisto—. Kiel dirite, la du viroj pretis sidiĝi ĉe la tablo, sed la kampulo insistis, ke la hidalgo okupu la honoran lokon, kaj la hidalgo, de sia flanko, same obstinis, ke tion faru la kampulo, ĉar en lia hejmo oni devus cedi al lia volo. Sed la kampulo, kiu esti ĝentila kaj bone edukita, absolute rifuzis, ĝis la hidalgo, furioza, metis la manojn sur la ŝultrojn de la alia, sidigis lin perforte kaj diris: «Sidiĝu, ŝtipo, ĉar, kie ajn mi sidiĝos, mi okupos la honoran lokon». Nu, tia estas la historio, kaj mi vere kredas, ke mi rakontis ĝin en la ĝusta konvena momento.

La vizaĝo de don Quijote ricevis mil kolorojn, kaj sur lia bruna haŭto ili montriĝis kiel jaspecaj makuloj. La gedukoj kaptinte la malican intencon de Sancho, retenis la ridon, ĉar ili timis, ke don Quijote fine eksplodus de furiozo. Por ŝanĝi la konversacion, kaj por ke Sancho ne plu impertinentu, la dukino demandis al don Quijote, ĉu li scias ion novan pri sinjorino Dulcinea, kaj ĉu li sendis al ŝi lastatempe ian giganton aŭ latronon kiel donacon, ĉar certe li venkis multe da ili.

—Sinjorino —respondis don Quijote—, miaj misfortunoj havis komencon sed ne finon. Gigantojn mi venkis, kaj latronojn mi sendis al ŝi. Sed, kie ili povus trovi ŝin, se konsideri, ke oni ŝin ensorĉis kaj transformis en la plej turpan kampulinon imageblan?

—Mi ne scias —intervenis Sancho—. Ŝi ŝajnas al mi la plej bela virino de la mondo kaj, almenaŭ rilate al saltoj kaj kaprioloj, nenia akrobato povus konkuri kun ŝi. Verdire, sinjorino dukino, ŝi saltas de la tero ĝis sur la azeno tiel facile kiel kato.

—Ĉu vi vidis ŝin ensorĉita, Sancho? —demandis la duko.

—Ĉu mi? Kompreneble! —respondis la ŝildisto—. Je la diablo, kiu, se ne mi, pensis la unua pri la afero de ĉi ensorĉo? Ŝi estas tiel ensorĉita kiel mia patro!

Kiam la kleriko aŭdis paroli pri gigantoj, latronoj kaj ensorĉoj, li suspektis, ke antaŭ li sidas don Quijote de La Mancha, kies historion la duko ofte legis, malgraŭ ke li riproĉis multfoje lian ekstravagancan inklinon legi tiom da ekstravagancoj. Kiam lia suspekto konfirmiĝis, la kleriko, kun granda kolero, diris aparte al la duko:

—Via Ekscelenco, sinjoro, devos iam respondi antaŭ Dio pri la faroj de ĉi bonulo. Mi pensas, ke ĉi don Quijote, aŭ don Idioto, aŭ kiel ajn li nomiĝas, ne estas ankoraŭ tiel stulta kiel Via Ekscelenco deziras, ĉar vi donas la li ĉian okazon, por ke li iri ĝis la ekstremo de siaj absurdoj kaj sensencaĵoj.

Poste, turnante sin al don Quijote, li daŭrigis:

—Kaj vi, simplulo… Kiu batis al vi en la kapon, ke vi estas vaganta kavaliro kaj venkas gigantojn kaj kaptas latronojn? Faru kion vi devas, kaj la sorto vin akompanu: reiru al via hejmo, zorgu pri viaj filoj, se vi havas ilin, mastrumu vian bienon, kaj ne plu vagabondu tra la mondo, glutante venton kaj turnante vin en rid-objekton de konatoj kaj eĉ de nekonatoj. Kie, kaj en kia aĉa momento, vi lernis, ke ekzistis aŭ ekzistas vagantaj kavaliroj? Kie ekzistas gigantoj en Hispanujo, aŭ latronoj en La Mancha, aŭ Dulcineaj ensorĉitaj, aŭ la ridinda aro de ceteraj absurdoj al vi atribuitaj?

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x