Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha

Здесь есть возможность читать онлайн «Miguel Cervantes - La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» весь текст электронной книги совершенно бесплатно (целиком полную версию без сокращений). В некоторых случаях можно слушать аудио, скачать через торрент в формате fb2 и присутствует краткое содержание. Год выпуска: 2016, Издательство: Hispana Esperanto-Federacio, Жанр: Классическая проза, на эсперанто. Описание произведения, (предисловие) а так же отзывы посетителей доступны на портале библиотеки ЛибКат.

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha: краткое содержание, описание и аннотация

Предлагаем к чтению аннотацию, описание, краткое содержание или предисловие (зависит от того, что написал сам автор книги «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»). Если вы не нашли необходимую информацию о книге — напишите в комментариях, мы постараемся отыскать её.

Vi havas antaŭ vi verkon eksterordinaran. Ne nur pro la originalaj teksto kaj lingvaĵo, sed ankaŭ pro la lingvo en kiu ĝi sin prezentas nun.
La traduko de
en Esperanton estis jam de la komenco de nia lingvo la revo de ĉiuj esperantistoj ligitaj al la hispana kulturo. Tiu revo, post kelkaj antaŭaj partaj provoj, fine plene efektiviĝis paper-forme en 1977, danke al la laborado de nia admirata tradukisto Fernando de Diego kaj al la apogo de Fondaĵo Esperanto kaj de grupo de malavaraj hispanaj esperantistoj.
Hodiaŭ, preskaŭ kvardek jarojn poste kaj ĉe la kvar-jarcenta datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, ni profitas de la teknologia progreso kaj faras plian paŝon prezentante tiun ĉi novan bit-forman eldonon danke al la laboro de skipo de volontuloj, kiuj donacis sian tempon kaj talenton por la tasko. Ni tiel esperas pli bone diskonigi tiun ĉi juvelon de la universala literaturo en la plej universala el la lingvoj, sen limoj kaj baroj.
Por Hispana Esperanto-Federacio kaj por Fondaĵo Esperanto estas honore disponigi al la komunumo de parolantoj de la internacia lingvo Esperanto la plej internacian hispanlingvan verkon, nome la aventurojn de la inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha.
subskribo José Antonio del Barrio Prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio

La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha — читать онлайн бесплатно полную книгу (весь текст) целиком

Ниже представлен текст книги, разбитый по страницам. Система сохранения места последней прочитанной страницы, позволяет с удобством читать онлайн бесплатно книгу «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha», без необходимости каждый раз заново искать на чём Вы остановились. Поставьте закладку, и сможете в любой момент перейти на страницу, на которой закончили чтение.

Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

—Ĉu vi bezonis averti min? —respondis Sancho—. Ĉu mi ne estas la ĝusta mesaĝisto? Ne por la unua fojo mi portus mesaĝon al altaj kaj grandaj damoj!

—Se escepti la mesaĝon al sinjorino Dulcinea, mi ne scias, ke vi portis alian, almenaŭ de kiam vi servas min —diris don Quijote.

—Vi pravas —respondis Sancho—. Sed «bona paganto volonte donas garantiaĵon» kaj «en domo abunde provizita baldaŭ kuiriĝas la manĝo»; mi volas diri, ke mi ne bezonas, ke oni diru aŭ avertu al mi, kion mi devas fari: mi taŭgas por ĉio, kaj pri ĉio mi konas iomete.

—Sendube, Sancho —diris don Quijote—. Iru do, kaj Dio vin gvidu!

Sancho ektrotis, urĝante la azenon akceli sian kutiman paŝadon, iris ĝis la bela ĉasistino, deseliĝis antaŭ ŝi, dirante:

—Bela sinjorino, la kavaliro tie videbla, alnomata «Kavaliro de la Leonoj», estas mia mastro; mi, lia ŝildisto, kaj ĉe mi oni min nomas Sancho Panza. Ĉi Kavaliro de la Leonoj, antaŭ nelonge nomata Kavaliro de la Trista Mieno, sendas min, ke mi diru al Via Grandeco, ke, se vi konsentas, aprobas kaj bonvolas, li pretas veni plenumi sian deziron servi vian senegale majestan kaj belan personon, kiel li diras kaj mi konfirmas. Donante vian permeson, via sinjorina moŝto faros ion, kio kreskigos vian famon, kaj li ricevos grandegan favoron kaj kontenton.

—Vere, brava ŝildisto —respondis la sinjorino—, vi komunikis la mesaĝon laŭ la reguloj propraj al ĉi okazoj. Relevu vin, ĉar ne justas, ke la ŝildisto de eminentulo kiel la Kavaliro de la Trista Mieno, kies famon ni bone konas ĉi tie, restu surgenua; relevu vin, amiko, kaj diru al via mastro, ke li estos plej bonvena, se li venos servi min kaj la dukon, mian edzon, en nia kampara domo, proksima al ĉi tie.

Sancho relevis sin, tiel same impresita de la belo de la damo, kiel de ŝia bona edukiteco kaj ĝentilo; sed eĉ pli impresis lin, ke ŝi konas la historion de lia mastro, la Kavaliro de la Trista Mieno. Kaj Sancho imagis, ke ŝi ne nomis la hidalgon Kavaliro de la Leonoj, eble pro tio, ke ĉi lastan nomon li donis al si antaŭ tre eta tempo.

La dukino, kies nomon oni ne scias ankoraŭ, demandis lin:

—Diru, frato ŝildisto. Ĉu via mastro ne estas la sama, pri kiu oni eldonis unu libron titolitan La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha , kaj en kies koro regas certa Dulcinea de El Toboso?

—Jes, li estas —respondis Sancho—. Kaj lia ŝildisto, nomata Sancho Panza, kiu troviĝas, aŭ devus troviĝi, en la sama libro, estas mi mem, se oni ne ŝanĝis min en la lulilo, mi volas diri, en la presejo.

—Mi sentas min tre kontenta je viaj informoj —diris la dukino—. Iru, frato Sancho, kaj sciigu al via mastro, ke mi bonvenigos lin en mia lando, kaj ke nenio donus al mi tiel multe da plezuro kiel lia vizito.

Sancho, plena de ĝojo kaŭze de tiel agrabla respondo, reiris al sia mastro kaj rakontis al li kion diris la granda sinjorino, kies belon, ĝentilon kaj simpation li levis per siaj rustikaj laŭdoj ĝis la ĉielo. Don Quijote brustoŝvelis sur la selo, sin firme apogis sur la piedingoj, ĝustigis al si la vizieron, pikis la ĉevalon per la spronoj kaj avancis kun ĝentila senĝeno por kisi la manon de la dukino; dume, vokinte sian edzon, la dukon, ŝi ripetis al li la mesaĝon de Sancho. La gedukoj jam legis la unuan parton de ĉi historio kaj sekve konis la absurdan humoron de don Quijote; tiel do, ili atendis lin kun la plej granda plezuro, tre deziris persone koni lin, intencis agordiĝi kun liaj fantazioj, aprobi ĉion, kion li dirus, trakti lin kiel vagantan kavaliron dum lia restado ĉe ili, kaj observi la ceremoniaron ordinare priskribitan en la kavaliraj libroj, kiujn ili legadis kaj eĉ tre ŝatis.

Ĉe tio alvenis don Quijote kun la viziero levita, faris mienon kvazaŭ li volus deseliĝi, kaj tiam Sancho alrajdis teni lian piedingon. Sed, misŝance, kiam la ŝildisto estis saltanta de la azeno, lia piedo kroĉiĝis al ŝnuro de la ŝarĝo-selo, tiel, kie li tute ne povis dekroĉi sin: kontraŭe, li pendis de la ŝnuro kun la buŝo kaj la brusto sur la tero. Don Quijote, ne kutimis deseliĝi, sen ke oni tenus lian piedingon, kaj pensante, ke Sancho jam faras tion, delasis sin kun sia tuta pezo, kaj trenis post si la selon, sendube misligitan, de Rocinante. Tiel do, li kaj lia selo falis surteren, ne sen granda honto de la hidalgo, kiu murmuris tra la dentoj multe da sakroj kontraŭ la povra Sancho, kies piedo teniĝis ankoraŭ kroĉita al la ŝnuro.

La ĉasantoj, ordonite de la duko, helpis la kavaliron kaj ties ŝildiston, levis la hidalgon, kiu, ankoraŭ muelita por la falo, iris lamante, kaj kiel li povis, genuiĝis antaŭ la paro. Sed la duko tute ne konsentis la geston de la hidalgo. Kontraŭe, li descendis de la ĉevalo kaj brakumis lin, dirante:

—Mi tre bedaŭras, sinjoro Kavaliro de la Trista Mieno, ke via unua paŝo sur mia lando estis tiel misfortuna. Sed la preteratentoj de la ŝildistoj ofte kaŭzas eĉ pli mavajn akcidentojn.

—Ĉi okazo koni vin, kuraĝa princo —respondis don Quijote—, ne estus mava eĉ se mia falo ne ĉesus ĝis la profundo de la infero: eĉ de tie relevus kaj savus min la feliĉo vin vidi. Mia ŝildisto —Dio lin damnu— scias pli bone deligi sian langon por diri insolentojn, ol firme alligi selon. Sed en ajna pozicio, kuŝe aŭ stare, piede aŭ rajde, mi ĉiam estos je via servo kaj je la servo de mia sinjorino la dukino, inda edzino via, princino de la belo kaj universala reĝino de la ĝentilo.

—Pli modere, sinjoro don Quijote de La Mancha! —diris la duko—. Kie ekzistas sinjorino doña Dulcinea de El Toboso, tie oni ne devus laŭdi alies belecon.

Ĉe tio, Sancho jam dekroĉis sian piedon de la ŝnuro kaj tial, ke li troviĝis apud sia mastro, intervenis, antaŭ ol don Quijote povus respondi:

—Oni devas, ne nei, sed aserti, ke nia sinjorino Dulcinea de El Toboso estas tre bela. Sed la leporoj saltas en la plej neatendita momento, kaj mi iam aŭdis diri, ke la tiel nomata Naturo similas al potisto, kiu modlas vazojn el argilo; kaj la faranto de unu bela vazo, povas modli ankaŭ du cent aŭ tri cent tiajn. Mi diras tion, ĉar la belo de mia sinjorino la dukino eĉ ne ete staras post la belo de mia mastrino kaj sinjorino Dulcinea de El Toboso.

Don Quijote sin turnis al la dukino kaj diris:

—Via Grandeco povas facile imagi, ke en la mondo nenia kavaliro povus iam teni ŝildiston pli paroleman kaj ŝerceman ol la mian; kaj li mem pruvos la pravon de mia aserto, se via sublima moŝto permesas, ke mi servu vin dum kelkaj tagoj.

—Tre plaĉas al mi, ke ĉi brava Sancho ŝatas ŝerci —respondis la dukino—, ĉar tio montras, ke li havas saĝan naturon. Kiel vi bone scias, sinjoro don Quijote, la sprito kaj la humuro ne sidas en obtuzaj cerboj; kaj tial, ke la bona Sancho estas amuza kaj inĝenia, de nun mi konsideras lin homo saĝa.

—Kaj parolema —aldonis don Quijote.

—Des pli bone —diris la duko—, ĉar oni ne povas diri multe da spritaĵoj per nur kelkaj vortoj. Sed, de nia flanko, ni ne perdu la tempon parolante. Venu la granda Kavaliro de la Trista Mieno al…

—Via Alteco devus diri Kavaliro de la Leonoj —interrompis Sancho—. Jam ne plu ekzistas trista mieno.

—Nu, la sinjoro Kavaliro de la Leonoj venu al mia kastelo staranta proksime; tie oni vin regalos, kiel eminenta persono meritas, kaj kiel mi kaj la dukino ordinare regalas la vagantajn kavalirojn, kiuj vizitas nin.

Ĉe tio, Sancho jam metis kaj firme alligis la selon al Rocinante; don Quijote grimpis sur ĝin, la duko sur sian belan ĉevalon, la dukino ekrajdis inter la du viroj, kaj la grupo iris ale al la kastelo. La dukino petis Sanchon teniĝi apud ŝi, ĉar ŝi ege ŝatis aŭdi liajn saĝajn dirojn. La ŝildisto ne bezonis, ke oni ripetu duafoje la inviton, do li sin miksis kun la tri homoj kaj, kiel kvara en la grupo, intervenis en la babilado, ĉe la granda plezuro de la gedukoj, feliĉaj akcepti en sian kastelon ĉi vagantan kavaliron kaj ĉi misagantan ŝildiston.

Читать дальше
Тёмная тема
Сбросить

Интервал:

Закладка:

Сделать

Похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Представляем Вашему вниманию похожие книги на «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» списком для выбора. Мы отобрали схожую по названию и смыслу литературу в надежде предоставить читателям больше вариантов отыскать новые, интересные, ещё непрочитанные произведения.


Отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha»

Обсуждение, отзывы о книге «La inĝenia hidalgo don Quijote de La Mancha» и просто собственные мнения читателей. Оставьте ваши комментарии, напишите, что Вы думаете о произведении, его смысле или главных героях. Укажите что конкретно понравилось, а что нет, и почему Вы так считаете.

x